Mitileno, 18.11.1920
EŬROPO
El nekonataj, ŝlimaj abismoj de l’ animo
Mi aŭdas strangan bruon, en malgraŭvola timo,
Ĝin trapenetras krioj, kaŝitaj dum miljaroj,
Grincado de la dentoj, metalo de fanfaroj,
En ĝi stertoras veoj. lamentas ploristinoj,
Tamburas ŝmacajn hakojn falintaj gilotinoj,
Susuron flirtas flustre truita silk' standarda
Kaj ĉion fonas kraka, reeĥa boj' bombarda …
Analojn. postlasitajn de gentoj kaj prauloj,
Mi sentas cn angoro tra tempoj kaj nebuloj,
Antikvaj krimoj pete al mi etendas manojn
Kaj forgesitaj lingvoj malbenas la tiranojn.
Haladzon spiras bruta, mensoga kaj maldanka
La tuta historio de mia raso blanka,
Nur kelkaj epizodoj, nur kelkaj bravaj voĉoj
Surlumas tiun muĝon de l’ murdaj sangdiboĉoj,
En ili germas savo, en ili – la lumturoj,
Pro ili solaj palas vizio de l’ teruroj,
Nur sur iliaj ŝultroj atlantaj de l’ kelkopo
Sekure kuŝas sorto de l’ krimulin' Eŭropo.
Nur pro ilia sango, oferoj kaj ĉagreno