Retrovos la honoron la pala Magdaleno,
Por naski novan idon, en la feliĉaj larmoj,
Mesion liberigan de la katenaj armoj …
Aŭskultu do, Azio, mamnutristino nia,
Afriko sfinkse muta, tribar' Oceania,
Ĝemela kontinento de l’ ambaŭ Amerikoj,
Kunfratoj de l’ estonto kaj dumaj malamikoj,
Aŭskultu kaj konfidu la jam proksiman horon,
En kiu nova sango trafluos nian koron;
Ankoraŭ kelkaj limoj, hezitoj kaj decidoj –
Kaj kun la mirtaj branĉoj pilgrimos blankaj idoj,
Kuraci viajn vundojn kaj super la cikatroj
Trasenti la hontigan brutecon de la patroj,
Starigi novan mondon de l’ paco kaj libero,
Proklami la Laboron reĝino de la tero …
– – – –
Tempestas la mistikaj abismoj de l’ animo,
Sed jam vidiĝas lumo en nova malproksimo;
Obee donas vojon laciĝo kaj miopo
Al kredo je estonto de la patrin' – Eŭropo.
BLUA KISO
Okuloj bluaj kisis min
Hodiaŭ sur la strato …
De kiu? … Kia pasantin'
Mutnomis min amato? …