P. Verlain
LA TAJDO
Alterne ĉiam venas kaj defluas
La ondoj de la vivo en la kor',
Simile al la maro ili bruas
Kaj, rokojn atakinte, rampas for.
Post paŭza tago de l' serena glato
Jam rulas sin la akvo por batal',
Kaj des pli furiozas en la bato,
Ju pli la rokoj spitas en fatal'.
Lanugan ŝaŭmon ridetante vestas
La vera ĝojo sub la suna bril',
Sed la angoro muĝas kaj tempestas
En sia gala, nuba maltrankvil'.
Kaj ŝanĝas sin en ĉiu kora tremo
La kanto de l' batalo kaj kviet',
Kaj tajdas en la sango la poemo
De l' krea kaj eterna Prapoet'.
Pro tiu tajdo vibras mia roko
Kaj vibros ĝis la falo sen reven',
Sub karmanjola fajfo de l' siroko
Kaj demoneca rido de l' siren'.
Por en la drono naski ŝaŭman negon
Al ies nova, ies juna ĝoj'.
Por, rompiĝante, diri dankan preĝon
Al la angor' je la uniu foj' …
CHANTE-CLAIRE