Zumeta bruo –
Paruo!
Eti bluo
Torenta fluo,
Sub la pruneloj
Floraj ombreloj,
Trans baretoj valvaj
Saltas akvo per fadenoj
Kun sonoroj salvaj,
Kaj aromas ciklamenoj …
Tra la arbara kampeto luma
Zefiro pasas dolĉe parfuma,
En mozaika, kolora gamo
Sternigas foren la panoramo …
Spiri, spiri
La aeron -
Kaj admiri
La liberon …
Ah, kia ĝojo – tiu vojo tra la val'
Al la lazura, sonvelura pastoral'!
LA LUNA EBRIO
Jen – ĝi brilas, mia luno,
Virgomaska amlucerno,
Nuda mamo el latuno,
Iritilo de l' eterno …
Jen –ĝi trenas, pala torĉo,
Tra l' cipresoj ombran langon –
Kaj la tero sub la sorĉo
Paroksisme verŝas sangon.
Jen – ĝi paŝas, noktulino
Plej alloga, rafinita –
La komenco kaj kulmino
De l' pasio senevita.
Jen – ĝi tiklas kaj sufokas,