Kvankam ĉi-regione ne okazis atako de la memoreblaj tempoj. Aparta morta ĉagreno estis por la serĝento, ke laŭ la ordono de la kapitano li ne rajtis postenigi nin al sia patrolo.
— Mi ne ŝatas, serĝento — li diris al Potrein, — se vi traktas la soldatojn laŭ viaj privataj sentoj.
Dume el Manson oni sendis taĉmenton, konsistantan el ok personoj al malproksima oazo por reguligi certajn, senbridajn indiĝenojn. La ok homoj restos tie patroli tri monatojn.
Kaptinte la okazon de venĝo, Potrien postenigis Alfonson la Neniun inter la ok personojn. Li sciis bone, ke ĝi estas plena trafo disigi nin unu de la alia.
Ni sidis malgaje en la kantino.
— Eh — diris Alfonso la Neniu, — kiel ajn vi opinias, mi jam ĝojas, ke mi liberiĝos el tiu ĉi fortikaĵo. Oni vivas ne tial, ke li manĝu terpomsupon en enua sekureco ĉi tie.
— Ĉu vi pensas, ke blovorkestro muzikas en Saharo, kiam vi manĝas la terpomsupon? — murmuris Hopkins la Ŝtipulo en la mallumo, cetere vidanta ĉion en rozkoloro.
Mi neniam vidis lin tiel moroza. Sed nek mi povis esti amikema. Diablo forportu… Ni alkutimiĝis unu al la alia en danĝero, nenifarante, dum la malfacila soldatservo en Afriko.
— Iel ni devas aranĝi, ke ni tamen restu kune — mi diras, meditante pri ia ruza solvo. — Eble, se ni petus la kapitanon postenigi nin inter la ok homojn.
— Mi neniel iros kun la ok personoj en tiun oazon.
— Kiel vi komprenas tion?
— Mi iros al Igori.
— Ĉu vi freneziĝis?
— Bonvolu paroli pli klare — ekgrumblis Ŝtipulo. — Kion signifas tiu multe da sensencaĵo?
— Se mi jam foriros de tie ĉi — li diris malgaje, — mi rezignos ankaŭ miajn plej bonajn amikojn, tiam mi almenaŭ rigardos, kion vidis tiu febra Francis Barré en Igori?
Alfonso la Neniu ne nur tial memorigis pri linko, ĉar li estis rapida kaj senbrua: la delikata, saĝa vizaĝo, lia flatema konduto kaj la ruza maniero, kiel li ĉirkaŭretis iun nerektavoje por inklinigi iun al io: li similis al kateska bestio.
Tiu „se mi jam forlasos miajn plej bonajn amikojn”, estis tia suspektinda emociiĝo.
— Se vi iros al Igori — diris Hopkins, — tiam vi forlasos ne nur viajn amikojn, sed ankaŭ vian prudenton. Ĉu vi volas konstrui fervojon?! Ĉe Kongo?
— Vi pravas — li kapjesis, — mi tute ne prenus sur mian koron, ke vi kuregu en tian danĝeron.
— Ne timu pri mi! — kriegis la dikulo ekster si. — Mi rifuzas tiaĵon!
Li kuregis el la kantino, anasirante sur siaj kurbaj kruroj, kaj li frapfermis la pordon tiel, ke la manĝiloj ektremis sur la tablo, kaj la bildo de marŝalo Joffre falis de sur la muro.
— Vi nur restu ĉi tie — diris Alfonso la Neniu trankvile. — Mi promesis al Yvonne Barré, ke mi ne rezeignas solvi la aferon.
— Ĉu vi korespondas?
— Jes… eventuale.
Ŝajnis, ke li estas embarasita. Kio ĝi estas? Ĉu li korespondas kun la virino? Kaj li sekretas tion?… Li havas ion forkaŝindan. Li ne kuraĝas rigardi en miajn okulojn!
— Ĉu ŝi skribis ion pri mi de tiam?
— Kelkajn… liniojn… La Turka Sultano rakontis tiom multe pri viaj sultaj romanoj… — li grumblis.
— Vi ne rajtas forsekreti tion! Sciu, se vi ne laŭtlegos ŝian leteron, mi skribos vian agmaniero al fraŭlino Yvonne Barré.
— Mi do povas legi ĝin… Kvankam tio ja estas mia afero… kaj…
— Mi atentigas vin, ke laŭtlegu la leteron, cetere vi havos problemon kun mi.
Mi opinias, ke mia vireca konduto forte impresis lin. La unuan fojon en mia vivo mi vidis retiriĝi tiun netimigeblan homon. Li ŝovis sian manon en la poŝon trankvile kaj eltiris leteron.
— Mi ne pensas, ke ŝi skribis tion sincere — li rimarkis mallaŭte, poste li komencis legi:
„… En via lasta letero vi ne menciis sinjoron Fowler-on…”
— Ĉar mi skribis… nur la esencon — li balbutis embarasite.
Mi ridetis pri li. Nun jam mi sciis, de kie blovas la vento. „La ĵaluzo estas diabla malsano, kaj ĝi malofte elektas siajn rimedojn” — skribas ie grava verkisto.
— Nur daŭrigu!
— „Min interesas la karaktero de via amiko — ŝi daŭrigis. — Kial mi ne renkontiĝis kun tia viro, kiu estas erudiciulo, kaj li havas neĉiutagajn maldekstamanajn rektajn batojn. Kiel nobla koro, alta inteligenteco kaj kavaleria konduto karakterizas lin. Kvazaŭ denove estus reviviĝinta en tiu homo iu el la tri korpogardistoj. Mi sentas tiel, ke li estos tiu, kiu malkovros la sekreton de mia frato, kaj li staros antaŭ min iun tagon.”
Li ĉesis la legadon.
— Daŭrigu! — mi kriis ekscitite.
— Jen estas la fino de la letero…
— Malvere!
Li legis ĝin plu malbonhumore:
— „Kiam li staros antaŭ min, kaj mi premos lian malmolan, virecan manon, mi estos tre feliĉa. Kion vi pensas, ĉu tiu granda homo opinius min inda al si mem?”
— Ne estis bela afero de vi, ke vi forsekretis tion!
— Kial? Ĉu vi okupiĝas pri la afero de Francis Barré aŭ mi? Ĉu vi pensas, ke mi iros en Igori-on tial, ke vi akaparu tiun virinon de antaŭ mi?
— Ŝi fermis min en sian koron — mi diris poezie.
— Ŝi amos tiun, kiu oferante eĉ sian vivon malkovros la sekreton de ŝia frato. Mi iros en Igori-on! Mi estas do iu el la tri korpogradistoj!
— Kia afero… estas tiu… kun la tri korpogardistoj?
— Iam tri soldatoj, riskantaj sian vivon kunportis la kolieron de la franca reĝino el la palaco de princo Buckingham.
— Mi ne sciis… Sed ni vivas en tiu ĉi fortikaĵo, kvazaŭ enterigitoj. Nek radio, nek ĵurnaloj.
— Nu, rimarku bone: mi iros en Igori-on ne tial, ke mi eltiru por vi la maronojn el la fajro. Aŭ ĉu vi volas fuĝi al Kongo de tie ĉi? Eskapi el ĉerko en la inferon?
— Tio ne koncernas vin — mi respondis kolere kaj lasis lin tie.
Neniu Alfonso sekvan tagon gardostaris ĉe la akvocisterno. Kiam li aŭdis, ke la patrolo proksimiĝas, li apogis sian fusilon, ekfumis cigaredon kaj eksidis sur mejloŝtonon.
— Senrangulo! Ĉu vi freneziĝis?! Aŭ vi estas freneza? — alkrias lin la gvidanto de la patrolo.
— Mi estas ebria.
Mi scias certe, ke li ne drinkis eĉ unu guton. Sed sekvan tagon li jam sidis en la karcero apud Levin, kiu intertempe ricevis ĉiuspecajn fiŝaĵojn de ni. Ni ekŝatis la flegman, trampan maljunulon. Neniu scias, kial? Ofte ne la logiko teksas la antipation kaj amikan senton inter la homoj.
Mi pensas, ke ĝi estis tre saĝa diro. Dume alvenis la eskorto: kvardek malliberuloj kaj dudek kvin armitaj akompanantoj.
Tiam okazis, ke dum la tago de la elpago de soldoj malaperis tiu malgranda blua, tola sako de sur la skribotablo de la serĝento, el kiu oni pagas la monon. La legio bedaŭrinde vere estas kolektejo de fiuloj. Kvankam la kompatinda Potrien ne estis suspektata, sed la respondeco ŝarĝis lin. La kapitano, kiu malŝatas tiun eminentan suboficiron pro nekonata kaŭzo, nun kaptis la okazon por definitive reguligi la konton kun Potrien. Deŝanĝinte la serĝenton el Orano, li gvidos la eskorton al Igori.
Vespere Alfonso la Neniulo pakis la permesitan kvar kilogramojn da havaĵo. Li kunportis ankaŭ la kuirlibron de Levin.
— Kial vi bezonas tion?
— Levin petis min kunporti ĝin. Eble li havos okazon kuiri por ni, kaj tiam ni laŭtlegos la receptojn al li.
Hopkins donacis al li bluan saketon, por ke li metu siajn multajn malgrandajn objektojn en tiun. Ĝenerale oni kutimas teni monerojn en ĝi.