Выбрать главу

Fine venis tien la soldatoj kaj ankaŭ Potrien.

— Kio okazis?

— Kredu min, oni volis enterigi min… — lamentis Levin. — Tiaĵo, mi pensas, nek en la legio estas en ordo.

— Kiuj interbatadis? — li demandis kun ekbrilaj okuloj, ĉar li sciis bone, ke tiaĵo ne okazas sen ni.

— Tiuj tri sinjoroj defendis min.

— Ĉu sinjoroj? — li demandis ironie. — Ĉu la eskorto konsistas ne el friponoj, sed el sinjoroj? Mi reduktos la akvoporcion de tiuj tri sinjoroj je la duono por la morgaŭa tago.

…Tiun Potrieron persekutas la fato. Iu ŝtelis lian ladbotelon. Kruela puno estas tio en la dezerto, dum marŝado. Kvankam ni jam ekiris je la kvina horo aŭrore.

En Saharo, inter malliberuloj, povas okazi eĉ tia friponaĵo. Kompreneble ne estas eblo, nek en la kazo de la serĝento, ke li ricevu alian porcion el la zorgeme porciigita akvo. Sed tiu Potrien estas ĉarpentita ne el tia ligno, ke li pensu tiaĵon.

Li marŝis ĝis vespero sen akvo.

En Saharo!

Ne unu junulo mortus. Sed li iras rektadorse, kiel arbo, kun iom kongeste ruliĝantaj okuloj, kelkfoje haltante. Sed li iras.

Ni ne suferas tiom. Tiu lerta Hopkins akiris botelon da akvo de ie. Egalan al tuttaga porcio. Estas mirinde, de kie. Sed la sagaca legiano ĉiam helpas sin mem. Poste ni eĉ kantis, kaj tio iomete nervozigis Potrier-on. Ja, vejno pulsadis sur lia frunto, kaj kelkfoje li spiris profunde kun fermitaj okuloj. Sed li marŝis. Avane!

Tiu homo konsistis el fero. Estas egale, ĉu li estas amiko aŭ malamiko: li meritas ĉies aprecon. Mi paŝis antaŭ lin el la vico.

— Kion vi volas, longa fripono? — li demandis lace.

— Por ni sufiĉas malmulte da akvo, mon chef. Ni proponas trinki iom da akvo al sinjoro serĝento…

Li okulmezuris min kun profunda abomeno.

— Do la duon porcio fariĝis tiel multe… hm… Konservu vian akvon. Nom du nom… Ĉu vi pensas, ke mi akceptas helpon de tiaj friponoj. Se la respublikestro demandos: „Diru Potrien, kiel vi marŝis tra la dezerto post dekdu jara soldatservo?”, mi respondos: „ĝi okazis tiel, mon President, ke kelkaj sispektindaj friponoj indulgis min.” Sed se vi jam estas ĉi tie, vi kaj la aliaj du ulaĉoj ricevos ordonon: vi devas konstrui unumetran remparon dum la vespera ripozo, mi atendas atakon hodiaŭ vespere. Vi triope iru porti ŝtonojn.

Tio estis lia respondo. La batalo denove komenciĝis inter ni.

Vespere estis amare pene porti ŝtonojn post la marŝado. Sed nek ni estis el prun-marmelado. Post unu kaj duonhoro, tute kovritaj de neĝeblanka polvo, sed ni staris antaŭ li, kiel palisoj rektaj.

— Ni amasigis la ŝtonojn, bezonatajn al la remparo, mon chef.

Li okulmezuris nin. Ankaŭ li sciis bone, kio estas tiu „plenumaĵo”. Kiu staras sur siaj propraj piedoj en la dezerto, tiu estas el ŝtalo.

— Bone! Forportu vin!.. Kanajloj…!

La subkaporalo venkis nian trion post la noktomezo. Li estis kolera.

— La serĝento… atendas atakon. Damne. Li ordonis sendi vin patroli. Ni iru.

Ĝi estis terura vojo. Marŝado post ŝtonkolektado, kun akredoloraj membroj, iraĉi en la froste malvarmiĝinta dezerto.

Kaj matene, kiam la dezerto fariĝos varmega kiel bakforno, marŝi plu sen ripozo.

Sekvonttage ni tamen kantis, kiam la eskorto ekiris.

2

La fato ĉirkaŭas tiun kompatindan Potrier-on. Estis tagmeza ripozo, longa bivakado, ĝis la netolerebla varmego iom mildiĝas. Tiam oni deĵetas ĉion de sur si kaj dormas.

Iu fripono la ŝuojn de la bona, olda Potrien metis duon metron flanken el la ombro de la tendo, sur la sunon.

Ĝi estas stulta, drasta ŝerco en la legio, ĉar la eksterordinara varmo rapide sekigas la ledon, la ŝuoj ŝrumpas, kaj oni povas nur perforte surpreni ilin. Marŝi en tiaj botoj estas infera sufero. Sed krom tio malaperis ankaŭ liaj meleolŝirmiloj, do la polvo penetros tra la faŭkoj de la ŝuoj kaj inter la laĉoj sur la dolorajn, vunditajn piedojn.

Ĝi estas vere fia ŝereco.

Kvankam la serĝento marŝas sen plendo, sed mi opinias, li neniam forgesos tiun tagon.

Ni sufiĉe bone eltenis la marŝadon, ĉar ni ĉirkaŭvidis niajn piedojn per piedtukoj. Hopkis tajlis novajn ĉifonojn por si mem tiucele dum la tagmeza ripozo. Tiu lerta homo trovis longajn maleolŝirmilojn, el kiuj li rutine faris piedtukojn.

3

La ĝangalo bezonis nur naŭ vitkimojn, kio estas malofta. Jam okazis, ke neniu alvenis el tuta eskorto. Ĉiu mortis dumvoje pro disenterio, flava febro aŭ vojerarinte, ie en la profundo de la praarbaro.

Indiĝena gvidanto kondukis ilin de Fort Lamy al Fort Monbras, de tie eskorto akompanis ilin al Kongo tra malsekura regiono. Dume sagoj de nanaj pigmeoj kaj buŝmanoj siblis preter ni el la direkto de la netravidebla densejo. Kvar homoj mortis pro venenaj sagoj, du pro piko de ia nekonata insekto, tri pro la febro. Entute naŭ personoj.

Sed la plimulto marŝis, relative sanaj, en la humide varmega, eterne duonluma, ŝimodora ĝantalo. Ni tranĉis la sarmentojn, rompis la veprojn, ni luktis kun la kunplektiĝintaj tenakloj, dornoj de la praarbaro, sangante pro la milionoj da moskitoj kaj pro la hirudoj de la loza, marĉa grundo.

Ĝi estas vere granda provo de la forto, kiu estas ĝisosta viro.

Iafoje densa pluvo falis dum la tuta tago, kaj poste oni sufokiĝadis pro la pezaj vaporoj de la putranta grundo. Niaj ĉiuj ostoj akre doloris neelteneble.

Sed fine sur la roka bordo de Kongo marŝante al oriento, ni ekvidis la punkolonion Igori, fonditan en la plej forlasita regiono de la mondo!

Kie la sovaĝa riverego, torentanta en la fluejo desegnis ĝiajn plej kapricajn kurbojn, tie videbliĝis viadukto, arkanta super iu abismo. Multaj puktetoj svarmis tie, kaj oni puŝis vagonojn sur privata tranĉtrako.

Ankaŭ Igori mem estis videbla. Blankaj muroj, pafaperturoj kaj parapetoj, kun alta gvatejo, por ke la gardostaranto povu vidi malproksimen al la pado, kondukanta el la ĝangalo.

Kiam la sentinelo ekvidis la proksimiĝantan taĉmenton, la trumpeto tuj eksonis.

„Al la armiloj!”

— De nun ĝi estos nia garnizono! — grumblis Hopkins dume.

— Eblas, ke vi fariĝos kelkajn kilogramojn malpli peza, kaj ne vi estos la plej dika fripono — diris Alfonso la Neniulo.

Hopkins murmuris kelkajn tre gravajn ofendojn en si mem. Mi perfekte komprenis lian malbonhumoron. Ni sciis bone, kia vidaĵo akceptos nin en la fortikaĵo.

Terure maldikiĝintaj, skeletosimilaj, duonmortaj malliberuloj, malesperiĝintaj, senanimaj gardistoj kun flava vizaĝo. Malpuraĵo, kontaĝo, insektoplenaj kuŝejoj, ĉirkaŭaĵo ne inde eĉ por bestoj… Tendaro, kie gravas, ke teruriĝu tiu, kiu aŭdas la vorton: Igori!

Ni venis ĉi tien. Pro virino, kiun ni ne konas.

Sed ni alvenis.

La pordego de la fortikaĵo malfermiĝis, kaj la eskorto eniras. Jen estas Igori. Poste sekvas serio de surprizoj.

Kio ĝi estas? Ĉu puntendaro?!

La pordego donas vidon al la ĉefplaco de Igori. Pura, bela, blanka vojo, borderita de palmoj. Normalaj, malgrandaj, flavaj konstruaĵoj, amikeme ridantaj soldatoj kaj…

Kaj promenantaj malliberuloj! Sed ili estas gajaj, iom bone nutritaj. Kiel ni iras plu al la stabejo, ni vidas pli kaj pli novajn malliberulojn, soldatojn, ili ĉiuj estas grasiĝantaj homoj! Ankaŭ ilia vestaĵo estas en bona ordo, ili amikeme ridetantaj mansvingas al ni.

— He… — flustras Hopkins, — mi pensas, ke nia marŝdirekto estis erara, kaj ni alvenis al la franca Riviero, en iun multekostan sanatorion.

— Nur ĝisatendu ties finon — mi grumblis, — ni ekscios, kio estas malbona en la tuta afero.