Выбрать главу

Sed vane ni atendis.

Kapitano venis en la korton de la kazerno por inspekti la eskorton. Li estas amikema, afabla, iom frue blankhariĝanta soldato. Li ridetas kare. Li portas dikajn, mallongajn lipharojn kaj monoklon.

— Jen estas la eskorto, mon colonel — raportis Potrien. — Etato: tridek du malliberuloj, dudek tri akompanantaj soldatoj kaj unu suboficiro.

— Tre bone — respondis la kapitano ridetante. — Nu do, vi ne havos malbonan sorton ĉi tie. Mia principo estas tio, ke la humana atmosfero de la puntendaro redonas la memfidon kaj la honestosenton de la soldatoj, kiuj paŝis sur malbonan vojon. La servo ne estos multa kaj malfacila — li diris al Potrien, kvazaŭ ian ordonon, — post tio ĉiu povas fari tion, kion li volas. Dizerti estas neeble. La plej proksima loĝata loko troviĝas je dumil mejloj.

Li amikeme mansvingis kaj iris.

Potrien postrigardis lin konsternite.

Ĉu tiaĵo eblas? Li vidis ion novan post dek du jara soldatservo. Iu deĵoranta suboficiro de la garnizoro montris al ni la barakon, kie ni loĝos. Ĝi estas pura, bela, luma lignodomo. Certe nek insektoj troviĝas tie, ĉar la domo estas konstruita sur ŝtonplato. La lito estas bona kaj…

Miraklinde!.. Du kovriloj. En puntendaro oni ne kutimas doni eĉ unu maldikan kovrilon!

La serĝento fikse rigardas en la okulojn de la ĉitiea deĵoranto, kiu pipfumas indiferente.

— Vi devas zorgi pri la florpotoj sur la fenestro-kornico — diris iu gardisto fine. — Sinjoro kapitano ordonis tion severe.

— Fine mi aŭdas ankaŭ severan ordonon en la puntendaro — respondas Potrien ironie.

— Kial? Ĉu eble vi ŝatus tion, serĝento, se la homoj mortus amase ĉi tie?

— Diablo scias, kiel ĝi estas, sed tiu ĉi loko similas la ĉio, sed ne al puntendaro.

— Malgraŭ tio, la vivo ne estas tute bonega ĉi tie. Ĉiu havas reŭmatismon. Dum la malseka sezono multaj homoj havas febron. Kongo estas malbonodora, kaj la vaporplena, varmega aero ronĝas la organismon. Ni do vivas almenaŭ inter homaj cirkonstancoj… Ĉi tie, mi jam nun avertas vin, serĝento, ne klopodu ordonadi, ĉar la kapitano ŝatas, ke ĉiu faru tion kion li volas.

— Ĉu eble ne ekzistas tagordono? Ĉu la plankpurigadon faras la serĝento?

— Kiel bela ĝi estus — diris Hopkins entuziasme, kiu jam kusis sur sia lito nuda.

Potrien ĵetis eksterman rigardon al li.

— Nu — diris la kaporalo, — deĵoro tamen estas ĉi tie, krome pureco, granda pureco, kaj pikedo ĉe la pordego.

— Ĉu la fervojo?

— Ĝi troviĝas proksimume du mejlojn da distanco, kaj negraj indiĝenoj laboras tie. Nur kverelemaj soldatoj estas senditaj tien iafoje.

— Kiel opinias… la kontrolkomitato pri ĉio ĉi… Ili jam certe inspektadis ĉi tie?

— Laŭ mia scio, dufoje. Sed ili alvenis nur foje. La kompatinda generalo Duron gvidis la unuan.

— Kiun atakis ie la negraj bantuoj survoje?…

— Jes. Ili masakris lin kaj ankaŭ lian akompanantaron. Krome komitato vizitis nin pasintjare. Ili rigardis la tendaron kaj estis tre kontentaj. La garnizonestro tiam rangaltiĝis kapitano. Li estis laŭdita.

— Ĉu ili vidis… promeni… la malliberulojn?

— Ni do… sciis… pri ilia… alveno, kaj la malliberuloj laboris, kaj ni malaperigis kelkajn, superfluajn, komfortajn objektojn… Sed la pureco… la ordo… krome, kion la malliberuloj diris, tio plaĉis al ili. Ĉar oni havas tre malmulte da mono por tio…

Potrien foriris moroze kun pezaj paŝoj el la ĉambro de la soldatoj. Io ne plaĉis al li.

Iu malliberulo kriis laŭte:

— He! Kaporalo! Ĉu ni ne ricevos pranzon?

— Jes, jes, nur ne kriegu.

– Ĉu vi pensas, ke mi petu permeson de vi!

Oni ne povas diri, ke la disĉiplo estis tro severa. Nu sed kie estas ankoraŭ la vera surprizo? Post nelonge senrangulo venis kun la jena ekkrio:

— Kiu kion deziras?!

Kaj la malliberuloj mendis pranzon. Jes, bonvolu kredi. Kiel en kafejo. Mi preskaŭ falis de sur la seĝo.

— Mi petas nigran kafon kun biskvito — diris iu malliberulo, kondamnita al dek jara punlaboro.

— Donu al mi teon, sed kun multe da rumo, kanajlo, aŭ mi iros plendi al la kapitano.

— Portu al mi litron da ruĝa vino, kaj ian viandaĵon.

— Kion vi deziras? — li turnis sin al ni.

Mi estis en serĉema humoro.

— Teon kun rumo kaj ŝinkon kun buterpano, krome ankaŭ magazinon.

Neniu surpriziĝis. La junulo kapjesis.

— Kiun magazinon vi deziras? Ĉar la ĵurnaloj alvenos el Leopoldville nur morgaŭ.

— Kio ĝi estas? Ĉu puntendaro aŭ la pariza kafejo Dom?!

…Kaj nun proksimiĝis nuda homo, kiel li ĵus ellitiĝis, kun larĝe malfermitaj okuloj, kiel ia somnambulo.

Levin!

— Homo — li diris flustrante, — ĉu eblas ĉi tie, ke mi ricevu marinitan fiŝ-fileon laŭ la maniero de Turbigo kun ovo, distranĉita je du pecoj, stufita en iometa vino?…

Kaj li tremis per tuta korpo.

— Mi provos — respondis la soldato levinte sian ŝultron. — Kvankam ne estas dieto por idiotoj ĉi tie.

— Ho, domaĝe! — lamentis Hopkins en sia lito.

– Ĉu vi? — mi demandis.

— Ke la veka trumpeto tuj eksonos, kaj ni povas marŝaĉi plu… Vi priridos min, kiam mi rakontos tiun idiotan sonĝon…

Mi konfesas, ke ankaŭ mi pensis pri tio unu momenton pri frue, ke la tuto estas stulta sonĝo. Sed ĝi ne finiĝis.

Post nelonge la pranzo estis surtabligita. Por ĉiu aparte, kiu kion petis.

Mi ricevis ilustritan magazinon!

Bona afero, ĉu ne?

Kiu petis teon, li flaris tion, ĉu sufiĉe da rumo estas en ĝi. Oni alportis al mi tian panon kun ŝinko, kian nek la kapitano manĝis en Manson. Sed la plej grava momento estis tio, kiam oni surtabligis al Levin la marinitan fiŝon kun la ovo distranĉita je du pecoj, laŭ la maniero de Turbigo.

Unue li ploris dum minutoj, poste li pie gustumis ĝin kun fermitaj okuloj. Ni silentis dum la efiko de la ceremonia sceno.

Post la gluto de la unua manĝaĵpeco li levis sian rigardon severe kaj konsternite, kvazaŭ li estus venenita.

— Homoj… — li flustris per voĉo singultanta — kiu faris tiun ĉi manĝaĵon, tiu lernis ĉe Levin… — Li kulere gustumis ĝin denove. — Li estas franco, ĉar li ne metis en ĝin sufiĉe da pipro… Li estas needziĝinta, ĉar li ne dolĉigis la tartar-saŭcon…

— Kaj li ne estas junulo — diris Hopkins. — Li havas minimume kvardek jarojn.

— De kie vi scias tion?

— Li blankhariĝas…

Kaj li levis haron de sur la rando de la telero de Levin.

4

— Kie estas… tiu… kiu kuiris ĝin? — kriis Levin.

La soldato rigardis konfuzite dum momento.

— En la kantino… kuiristo…

— Mi devas vidi lin. Mi volas paroli kun lin! Li estas mia disĉiplo… Kiel li nomiĝas?

— Courchy.

— Mi ne havis tian disĉiplon!

— Kie vi instruis? — demandis iu arabo.

— Mi estas Levin — diris la blankhara frandemulo malestime kaj turnis sin al ni. — Klarigu al li, kion signifas tiu nomo eĉ hodiaŭ.

Ni ĉiuj tri silentis kun mallevitaj okuloj pri tio, ke la nomo de Levin kion signifas eĉ hodiaŭ.

Post la kvina horo ni iris promeni, kaj niaj buŝo kaj okuloj disstreĉiĝis pro la miro ĉiupaŝe.

Sur iu tereno la malliberuloj kaj la gardistoj amuzis sin per tiu certa ludo, nomata kriketo, kio estas modo inter la bonhavaj civitanoj en grandaj urboj. Dume junulo kredencis trinkaĵon el la kantino, kaj la ludantoj ridas, bruas.

Ie sonas radio, kaj aŭdiĝas gajaj voĉoj de kantado. Iom malproksime estas kuglejo. Ĉie fumas pipoj, oni kredencas trinkaĵon ĉien, kaj grase brilantaj, gajaj vizaĝoj rikanas al la plenaj glasoj en la sufoka varmego.