— Kio? — demandis Neniulo.
— Hm… — rimarkis Hopkins.
— Nu jes — mi finis mallaŭte.
Ni komprenis unu la alian. Nun ia tute stranga afero estas en la fono. La franca kolonia armeo ne estas fama pri tio, ke ĝi establus ripozejon por la punitaj senrangaj soldatoj.
Ni eniras en la kantinon.
Mi preskaŭ reŝanceliĝas tra la pordo! Mi neniam vidis tian kantinon! Poluritaj mebloj, komfortaj brakseĝoj, silka kurteno, drinkejtablo, bildoj sur la muro kaj negra drinkaĵ-miksisto.
Dio atestu, li skuas metalan koktel-miksilon kaj metas glacierojn en kvar glasojn, li dispecigas ankaŭ citromŝelojn, kaj fine li verŝas la drinkaĵon en la glasojn.
Ĝi estas la puntendaro!
En la angulo staras fortepiano, kaj homo ludas sentimentalajn kantojn en trivita redingoto.
Ĉu ĝi estus igori? La plej terura Compagnie Discipline de Afriko? La misfamega puntendaro?
Nun la fortepianisto turnas sin. Li estas granda, pala, dika homo kun malloz-haŭta vizaĝo kaj kun dormemaj okuloj. Kvazaŭ mi estus batita je la kapo. Kvastiĉ.
Hopkins ekkrias. Sed la muzikisto rigardas super nia kapo, kvazaŭ li neniam estus vidinta nin, poste li ludas plu.
Li estis la sinjoro Profesoro. Fedor Kvastiĉ, la ŝipkuracisto, havanta antaŭvivon, kiu lastfoje travagadis kun ni la duonon de Afriko pro krimafero.
Kvastiĉ! Sed li estis nek honora soldato!
Certe li havis kaŭzon ne rekoni nin. Tiaĵo eblas. Niaspecaj homoj rapide komprenas unu la alian. Pro io estus pli bone foriri el lia proksimo. Ni komprenas. Ni ne scivoladas. Ni deturnas nin de la fortepiano kaj eksidas.
Fedor Kvastiĉ estis konta membro de la krimula mondo en la haveno de Oran kiel amuzaj-pianisto kaj familia kuracisto. Dum la cara regado li estis kuracisto ĉe la rusa floto, poste pro ĉiuspecaj narkotiloj li paŝis sur la vojon, kondukantan ĉiam pli malsupren al la demoraliĝo, fine li tute dronis en la marĉo. De tiam ni havas bonan amikan rilaton kun li. Jen estas malgaja sorto de homo.
— Kiel vi opinias? — mi demandis Alfonson la Neniulon. — La sinjoro Profesoro!
— Ia skandala afero okazas ĉi tie. Francis Barré pravis. Se la sinjoro Profesoro ne volas, ke ni rekonu lin, tiam li certe havas kaŭzon fari tion, kaj ĝis li ne klarigos tion, ni ne okupiĝos pri li.
— Ni do ne konas lin — murmuretis Hopkins, kaj li turnis sin la la kantinestro, kiu venis al nia tablo. — Kion eblas manĝi?
— Kion vi deziras…
…Estis nekredeble, kion ni vidis. Kvazaŭ ni estus en ia kara, somera restoracio de Montmartre la dimanĉon de pentekosto.
— Kiu estas tiu, kiu fortepianas? — demandis Alfonso la Neniulo kaj montris al Kvastiĉ.
— Fortepianisto. Krome li estas doktoro. Li kuracas en la hospitalo apud profesoro Winter…
Kiel venis Kvastiĉ ĉi tien? Kaj kio okazas ĉi tie? La malliberuloj drinkas, kartludas kun la gardistoj. Mi vidis pezan malliberulon, kondamnitan al punlaboro, kiu estis minimume cent kilograma, sed onidire li malgrasiĝis iomete dum la pluva sezono.
— Ni… ne havas monon… — diras Ŝtipulo al la restoraciestro.
— Male! Laŭ la sinjoro kapitano oni havu almenaŭ monon sur tiu ĉi malbenita loko. En la administrejo sidas kaporalo, kiu ĉiam donas ĝin, kiam vi bezonas, kiom vi volas. Sed tio ne estas bezonata.
Kio okazas ĉi tie?! Ni kunrigardis, kiel idiotoj.
Kial vi miras? — demandas magra, malata kaporalo apud ni, kaj li mallaŭte zumkantas.
— Diiru, kaporlao… de kiam ĝi okazas tiel?
— Minimume kvin jarojn. Ni devas esti singardaj, ke ĝi ne disvastiĝu, ĉar ĉiu dezirus veni ĉi tien. Tial vi devas skribi tiajn leterojn, ke oni traktas vin malbone, vi mortos nelonge, kaj tiaĵojn.
Kaj li zumkantis iomete, dum li fermas sian buŝon.
Mirakla afero ĝi estas!
— Jes! Ĝi estas mirakla! — kapjesis la magra kaporalo. — Nur ne demandadu, uzu vian buŝon por manĝi, tiam ĝi restos miraklo.
Post la lasta vorto li jam denove kantas. Li estas idito!
— Nu, se iu volas scii, kial ekzistas tiu paradizo?
La kaporalo serioziĝis.
— Kiu volas scii ion pri la paradizo, tiu rapide iros tien.
Alfonso la Neniulo levis sian ŝultron ridetante.
— Mi ne estas scivolema, kaj nek miaj amikoj. Restoraciestro, portu al ni ruĝan vinon!
La kaporalo tintigis sian glason kun la nia.
— Bone. Ni komprenas unu la alian. Onidire, kiu pri ĉio informiĝas, tiu baldaŭ maljuniĝos. Nu sed, ĝi okazas ĉi tie inverse: kiu pri ĉio informiĝas, tiu mortos junaĝe en Igori…
Tiu ĉi homo estis tiel magra, tiel malalta kaj stultaĉ-miena, kvazaŭ neevolunta adoleskulo iradus en uniformo. Li foriris orgojle kaj zumkantis.
— Tiu kaporalo estas vangofrapinda ulaĉo — mi rimarkas.
— Kiu diris, ke li estas kaporalo? — demandis Alfonso la Neniulo.
— Eble vi vidis lian epoleton.
— Nur tiu rajtas viziti la suboficiran lernejon, kiu estas minimume cent okdek centimetrojn alta.
Li pravis! Ankaŭ mi povintus diveni tion.
Nun junulaĉo paŝis en la kantinon. Mi jam vidis tiun vizaĝon ie! Li estis pala, malgaja junulo en uniformo. Li estis beleta bubo kaj tute juna. Kiel venas tiaulo en la legion? En la puntendaron de Compagnie Discipline? Ne estis videbla en liaj okuloj, ke li rekonus nin, kvankam ŝajnis al mi, ke mi jam renkontis lin.
— Vi! Mi jam vidis tiun bubon ie!
— Ankaŭ mi! — diris Hopkins.
— Mi ne konas lin — diris Alfonso la Neniulo kaj levis siajn ŝultrojn, — sed li estas juna soldato, tie certas.
— He, knabo! — mi kriis. — Venu ĉi tien!
Li timeme rigardis al ni.
— Kion vi volas?
— Kie ni renkontiĝis?
— Mi vere ne memoras tion — li respondis kaj tuj foriris. Kiam li turnis sin kaj ekvidis nin, li komencis rapidi.
— Bonvolu halti, mi petas! — kriis Alfonso.
Li obeis timeme.
— Ni tiope venis el la fortikaĵo Manson — li diris. — Jen estas Thorze, li nomiĝas John Fowler, kaj mi estas Alfonso la Neniulo.
Lia rigardo saltadis de iu homo al la alia dum sekundo.
— Mi ne scias — li balbutaĉis, — mi devas rapidi…
— Atendu min! — diras Alfonso la Neniulo kaj ekiras post la junulaĉon.
Kion li volas de tiu bubo? Jam estas vespero, jam pasis la tempo de la vespersignalo, sed ĉi tie neniu zorgas pri tio.
Ebriaj, ridantaj, kantantaj homoj iraĉas ĉie. Kriĉado, interbatado, stertoro, rumoro plenigas la sufokan, varmegan nokton…
Mi iras kun Hopkins en la barkon, kaj ni enlitiĝas.
— Kie estas Potrien? — mi demandas.
— Ĉu li mankas al vi?
— Ne… sed li malaperis subite.
Post duonhoro alvenas Alfonso la Neniulo. Parolante nenion, li enlitiĝas.
— He — diras Hopkins. — Ĉu eble vi bonvolus buŝaĉi ion.
— Kion?… Okazis nenio.
— Kaj kian planon vi havas?
— Tion, ke mi dormos, se vi lasos min — li respondis kolere.
— Ĉu la knabino? — mi kriis. — Kiu fidas nin?
— La knabino petos helpon, kiam ŝi bezonos nin.
— Kiajn idiotaĵon vi parolas! Ĉu ŝi petas helpon el Oran?
— Kial el Orano?
— Ĉar ŝi estas tie! — ni kriis samtempe.
— Stultulaĉo. Mi parolis kun ŝi ne pli ol unu minuto. Tiu juna knabo en la uniformo estas Yvonne Barré!
Yvonne Barré! Nu jes! Ŝi estis konata pri la foto, kiun ni trovis en la tornistro de Francis Barré!
— Mi povintus pensi.
Kiam Alfonso la Neniulo diris tion, ke John Fowler, tiam ŝi rigardis sur min tiel strange… Kun stranga miro kaj emociiĝinte. Mi devas proli kun ŝi!