Выбрать главу

— Tamen estus bone — mi rimarkis, — se vi ne kirlus la aferon ĉi tie, antaŭ ol priparoli tion kun ni.

— Nur konfidu tion al mi, mi ne petas konsilon de vi — li respondis kaj donis al mi du vangofrapojn. — Kaj nun jam iru, aĉulo!

Mia ĉapelo denove falis pro la lasta vangofrapo, kaj mi kapturniĝis. Mi returniĝis, sed kien ajn mi rigardis, neniu venis.

— Kiun vi vidas proksimiĝi? — mi demandis.

— Ĉu mi? Neniun.

— Kial do vi survangis min?!

— Ĉar vi kolerigas min per viaj idiotaĵoj! — li diris kaj lasis min tie.

K I V I N A   Ĉ A P I T R O

1

Mi rakontis la okazaĵon al miaj amikoj. Alfonso la Neniulo sterniĝis sur la lito kaj diris nenion laŭ lia kutimo. Ŝtipulo des pli multe parolis.

— Iam mi tamen batos la Turkan Sultanon violkolora!

— Nun li estas senkulpa — mi defendis nian suspektindan amikon. — Por li gravas la ŝajno ĉi tie. Kaj nun ne estas butero sur lia kapo, se li akompanis Yvonne-on ĉi tien.

— Li ne akompanis ŝin. Yvone venis sola — diris Alfonso la Neniulo mallaŭte. — Yvonne Barré venis sola. Ŝi diris al mi nokte, ke ni ne fidu la la Turka Sultano, ĉar oni gardas Yvonne-on pro li. Li tuj malkaŝis la knabinon, kiam li ekvidis ŝin.

— Fripono!

Kio okazas ĉi tie? Kial li piedbatis min dum unu horo pro la ŝajno?

— Francis Barré estas en kaptiteco — daŭrigis Neniulo, — se la knabino faros kian ajn suspektindan aferon, oni mortigos lian fraton kaj certe ankaŭ ŝin, Yvonne Barré diris tion hodiaŭ nokte, tial ŝi evitis nin.

— Kiel venis la knabino ĉi tien?

— Ŝi akiris kurier-ordonon. Ŝajnas, ke ŝi havas sufiĉe bonajn miliatistajn kontaktojn. Oni sendis la kurieron al Igori por informiĝi pri Francis Barré. Ŝi venis ĉi tien kun tiu duone falsa dokumento. Sed ŝi subite staris vidalvide al la Turka Sultano. Li tuj malkovris ŝin. Nun ŝi estas senpova, ĉar se oni kaptos ŝin pro ia provado, ĝi kostos la vivon de ŝia frato. Mi promesis al ŝi, ke mi eliros iel el la fortikaĵo, kaj mi parolos, se eblas, kun Barré. La knabino povas fari nenion, de kiam la Turka Sultano makovris ŝin.

— Mi strangolos tiun Turkon — murmuris Hopkins la Ŝtipulo, kaj li elprenis cigaron. Ĉar li plenigis la binoklujon per cigaro en la kantino. — Li simple fuĝis de la knabino kun tiu kopiaĵo, kiun ni sendis al ŝi pri la letero de Francis Barré, kaj nun li agadas ĉi tie kiel fiŝkaptisto en malklara akvo.

— Mi parolos kun la Turko — diris Neniulo. — Mi ne kredas, ke li estas tia fiulo. Li estas suspektinda, sed ne fiulo.

Subite alvenis patrolo, kaj la kapitano sekvi ĝin kun sia kutima akompanantaro: kun la unuokululo kaj kun kelkaj inĝenieroj.

— Jen tiuj tri homoj! — kriis iu akre kaj montris sur nin.

La Turka Sultano estis tiu!

— Kiuj vi estas? — demandis la kapitano.

— Ili venis ĉi tien — kriegis la Sultano — por flaraĉi. Jen estas la letero, kiun skribis tiu ulo al la knabino! — Kaj li montris la leteron de Alfonso la Neniulo.

— Ili eniam plu miksos miaj kartojn! Ili iros en la inferon! Tiun friponon — li montris al mi — mi konfesigis hieraŭ. Ili venis flaraĉi en la afero de Francis Barré!

Alfonso la Neniulo fikse rigardis la Turkon.

— Kiuj ili estas? — demandis la kapitano leginte la leteron, kaj li tre serioziĝis.

— Li estas — montris al mi la Turko — stulta, sed ruza skoto. Li verkaĉas idiotaĵojn kaj estas vanta frenezulo.

Kia mensogo! Mi kaj vanta!

— Jen estas Ŝtipulo, la plej grava ŝtelisto en la mondo.

— Sed kiel mi povas vangofrapi! — diris Hopkins entuziasme, kvazaŭ ekskuzante sin, kaj maldekstramane li survangis la Turkan Sultanon… Sed tiel forte… Ke entuziasmo kaptas min eĉ post jaroj, pensante pri tiu vangofrapo.

La Turka Sultano renversis la tablon kaj du inĝenierojn, kape li tratompis la pordon, tiel li falis sur la teron.

Ok personoj kaptis Hopkins-on, kaj li ricevis proksimume dudek vangofrapojn. Nu sed kiaj ili estis rilate al tiu unu?!

— Atentu! — kriis la kapitano. — Mi dekutimigos vin pri tio.

— Ili estas pli danĝeraj ol kvindek policistoj! — kriis la Turka Sultano.

— Tiam ili estos senditaj al la fervojkonstruo. Ili laboros tie!

— Ĉu ne estus pli bone likvidi ilin? — demandis la unuokula…

— Ne — diris la kapitano kategorie. — En Igori ne ekzistas mortkondamno, mi jam multfoje diris tion. — Li turnis sin al ni. — Ankaŭ vi sciiĝu: en Igori oni mortigas neniun. Certagrade ĝi estas pli granda krueleco, ol la murdo. Post nelonge vi povos sperti tion. Mi estigis paradizon pro ĉiu legiano ĉi tie. Kiu provas malhelpi tion, li vivu tiel, kiel li vivus en tiu Igori, kien oni sendis lin originale. Sed ekzekuto ne ekzistas. Almenaŭ en tiaj kazoj, kiel en la via, ni rapidigos la naturan morton.

Li faris veran program-parolon.

— Dizerti neeblas de ĉi tie — diris la unuokula malbonvole, kiu, ŝajnas, ke estis la plej malica homo ĉi tie. — Norde, okcidente kaj oriente estas la ĝangalo, sude fluas Kongo, kie la krokodiloj gardas vin…

— Kaj ankaŭ mi gardas ilin! — diris la Turka Sultano.

— Vi estas multe pli malbela ol la krokodiloj — rimarkis Hopkins, kaj li,surkraĉis nian suspektindan amikon.

Tiam li ricevis vangofrapon de la Turka Sultano, ankaŭ el la unuaklasaj, tian, kiun rememorinte, eĉ post jaroj langoklakas miaspeca verkisto.

2

Malproksime de la fortikaĵo, sur la roka montdeklivo de Kongo daŭris la fervojkonstruo. La malliberuloj, havantaj la vivon de sinjoroj kompreneble ankaŭ ĉi tie helpis nur en la gardoservo, per skurĝo kaj per bastono.

Blankaj homoj apenaŭ laboris, nur kiuj estis misfamaj kverelemuloj, ŝtelis, provis dizerti, aŭ (ĝi estis la sep ĉefaj kulpoj), kiuj scivoladis ankaŭ pri aliaj aferoj, ol kio estis por vespermanĝi. Kiel oni supozis tion pri ni, laŭ la perfido de la Turka Sultano.

Kiuj do laboris? Iu nia eskortanto ŝajnis bonvola gardisto, respondis tiun demandon:

— Indiĝenoj faras la laboron. La reĝo de iu ĝangala tribo vendis la kremon de sia popolo por brando kaj por ceteraj agrablaj objektoj.

Laŭ la kremo de lia popolo, tiu reĝo regis super la plej aĉaj subuloj de la mondo.

Dika, senegalia serĝento transprenis nin. Lia vizaĝo esprimis brutalan kruelecon.

— Nu venu — li diris rikanante. — Ĝuste nun estas bezonataj eŭropanoj en la hospitalo. Tiu grandnazulo jam estis ĉi tie kaj rakontis, ke vi estas spionoj. Ke mi postenigu vin en barako de la kadavroj.

Ni iris al la hospitalo. Kiel fia perfidulo estas tiu Turko! Ĉar sendube li estis la „grandnazulo”, kiu misfamigis nin ĉe la serĝento. La menciita barako staris iom malproksime. Ĝi estis same malbelega, malpura kabanaĉo el lignotabuloj, kiel la aliaj. En ties proksimo netolerebla odoro malbonigis la aeron. Bruo de mallaŭta, ĝemetanta, veanta ĥoro filtriĝis tra la fenestro, ne havanta moskitoreton.

— La serĝento sendis ilin — raportas nia akompananto al la suboficiro, — oni postenigis ilin al hospitala servo.

— Mil diabloj! Kial dungi blankaj homojn kiel flegistojn? — li diris kun malema vizaĝo. — Li malhonorigas nian aŭtoritaton! Ekzistas ankaŭ alia puno.

— La grandnazulo volis tion. Ili estas spionoj.

— Kaj se ili estas ekzekutistoj…! Nu bone… por mi estas egale!

Li transprenis nin, kaj ni sekvis lin en la hospitalon.

Infero!

Vunditaj, ulcer-kovritaj, tifaj, malariaj indiĝenoj kuŝas sur matoj plenŝtopite. Miliono da muŝoj flugas ĉie. Forĵetaĵoj, insektaĉoj, netolerebla odoro, ĝemado, veado…