Выбрать главу

– Ĉi tie ne estas fumado de cigaroj! Ĉi tie oni devas perei, vi, hundo, vi vangofrapis min.

— Silentu, Boulanger — diris la alta unuokululo. Ŝajnas, ke li estis pli granda sinjoro, ol la Turko. Li turnis sin al nia eskortanto. — Du homoj gardu ilin konstante kaj pafu je la unu suspektinda moviĝo.

— Laŭ via ordono, sinjoro ĉefinĝeniero.

Li foriris kun la rikananta Turko. La gardistoj kondukis nin en la domon de la fervoja stacio. Jam demalproksime aŭdiĝis raŭka, idiota kantado. Alia, miriga surprizo atendis nin ĉi tie. Nekompreneble perfekta stacidomo, kiu eble estas nek en Oran. Bela, grandega konstruaĵo. Kaj multaj, emajlitaj tabuloj, uzataj ĉe stacidomoj:

STACIDOMA RESTORACIO

apud ĝi:

STACIESTRO

Poste sur ĉiu muro aparte:

IGORI IGORI IGORI

Kial oni konstruis en tiu malbenita nesto por ne ekzistanta fervojo tian stacidomon? Ĝi estas denove ia frenezaĵo. Post nelonge ni ricevas la respondo al tiu demando. Por momento mi sentis tiel, ke mi perdis mian prudenton. Ankaŭ miaj du amikoj staras konsternite.

Voĉo aŭdiĝas el la funelo de megafono:

„Atenton… Atenton… La eksprestrajno ekveturonta al Algiro manovre alvenos je la kvara horo kaj kvardek minutoj… Sur la kvaran relparon. Trajno ekveturos: je la kvina horo kaj dudek minutoj… Igori-Sidi-bel- Abbes-Stockholm-Tokio… De sur la unua relparo… Alo! Alo! Atenton… Je la sepa horo kaj kvin minutoj konekso de botelo da ginewer al arako…”

Ni kunrigardis.

— Mi ankoraŭ ne vidis tiaĵon — miregis Ŝtipulo.

— Mi devas konfesi, nek mi. Nenie estas relo. Kaj kiuj estas tiuj laŭhoraraj alkohol-trajnoj?…

La gardisto revenis.

— Nu, iru! Rapide.

Ni ekiras. Ni alvenas al pordo, sur kiu esatas skribite:

LOKA OFICEJO DE LA FERVOJSTACIO

IGORI!

— Diru, kiu kantas ĉi tie? — mi demandis iun soldaton.

— La staciestro.

— Kaj kia trajno ekveturos…?

— Eksprestrajno al la infero! Ne demandu tiom multe!

La loka oficisto de la fervojstacio estis tute ebria. Tiu maldika, magra kaporalo sidis ĉe skribotablo, kun kiu ni parolis en la kantino. Li estis la komandanto de la fervojstacio. Kvar-kvin ŝanceliĝantaj soldatoj, ŝvitantaj pro la varmego vagaĉis ĉi tie ĉemizvestite.

— Nu, vi, urtikfloroj?! — kriaĉis la malalta kaporalo. — Nun vi amare pentos tion… He! — kiam li fermis sian buŝon, li jam zumkantis.

— Ili estas senditaj en la Trogon — diras la gardisto.

La kaporalo zumkantas kaj fingre puŝpiketis nian ventron unu post la alia.

— Nur idiotoj estas ĉi tie… flustri Hopkins mirante.

Poste li mallaŭte zumadas kaj skribas niajn nomojn en libron. La gardistoj forkondukis nin ĉiujn.

…Kvazaŭ la tero ardus, sufokaj vaporoj leviĝas konstante el la grundo pro la bruligaj sunradioj. Grasa gusto, premaera vesperiĝo sursidas la apopleksian, malamike dezertan pejzaĝon…

La staciestro nun elfalas tra la pordo, kaj li klopodas ekstari rampante sur manoj kaj piedoj, sed vane, li nove-denove refalas… Mi ankoraŭ ne vidis tiel ebrian homon. Kaj li havas ruĝan ĉapelon kun oraj butonoj, bluan uniformon, sed ĉemizon ne…

Li estas malalta, komika homo, lia falta, malgranda vizaĝo similas al citrono. Li pene ekstaras kroĉiĝinte al la barilo kaj rikanas.

— La viskio ne venis… je la kvina… kaj dek minutoj… ĝi malfruiĝas — li rigardas sian horloĝon tute ebria — Ok minuta… malfruiĝo…

— Ĝi baldaŭ alvenos, sinjoro staciestro — diras la gardisto.

— Vi… Vi… formanovru de tie ĉi… Ĉar la unua nervoatako alvenos… je la kvina horo kaj dudek minutoj… — Kaj li afable rikanas al ni, brakumante foston. Tiam mi pafadas… Mia nomo estas Fedor Vasiliĉ… kaj ankaŭ ia Emanuelo… en Varno…

Ni iras plu. Kiel ia freneza vizio, ĉio ĉi estas tia en tiu vesperiĝo, kiam la suno ŝveliĝinte subiras sur la ĉielo, kaj ties bruligaj radioj kiel longaj, maldikaj skurĝoj batas la malbenitan regionon de Kongo.

— La Turko estas la kaŭzinto de ĉio — diras Hopkins grincante siajn dentojn.

Tio estas vera.

Sed Neniulo enpensiĝinte kuntiras siajn brovojn.

— Diablo scias…

— Ĉu ne li perfidis nin?

Alfonso la Neniulo ne respondis. Li murmuras.

Subite aŭdiĝas pafoj… Kio ĝi estas?

— Estas la kvina horo — klarigas la gardisto. — La furiozo komenciĝis ĉe la stacidomo.

Ĉu vi jam aŭdis tiaĵon?!

2

Ni tuj eklaboris, kvankam jam estis la sesa horo. La Trogo estis sekigita, morta branĉo de Kongo, plena de mortintaj fiŝoj centmil are, kolera, sufoka aero peziĝis sur ĝin. La nubo da moskitoj dum minutoj pikis ĉiun ĝissange, kaj la hirudo.j svarmis sur mi…

Oni ne longe eltenas ĉi tie.

— Laboru, per la sep sakramentoj!

Kelkaj kruelaj ekzekutistoj batis la malliberulojn kaj la negrojn, inspektate de gardistoj, kiuj tenis fusilon en la mano kun stileto antaŭen… Kaj la suno ankoraŭ nun ardas ruĝe super la ĝangalo. Kun kiel malica malrapideco ĝi sinkas inter la arboj, kvazaŭ ĝi scius kaj ĝuus, ke ĉiu minuto signifas suferegon por ni, dum ĝi subiras.

La vaporiĝanta, ŝlima riverbranĉo abunde elspiris la morton, kaj la laboristoj falis svene en ĉiu deka minuto. Oni batis ilin, eĉ piede, kiam jam helpis nenio, ili estis portitaj sub la ombron por unu horo. Kiu malgrau tio ne eltenis, tiu mortas kaj fino.

Ĝi jam estas la vera Igori! Kiel la legianoj imagas la plej teruran puntendaron en malproksimaj garnizonoj!

Inĝeniero mezuras per ŝnuro, ĝis kie oni devas rektigi la bordon. Ni tranĉis tiun parton per pioĉo. Alia grupo liveris la ŝlimon per puŝĉaro kaj ĵetis ĝin en Kongon…

Je la sepa horo ni eniris en la barakon, aŭdinte la sonorigon de ia koltintilo.

En la angulo de insektohava, barako, kies lignotabuloj putris, ni sidiĝis flanke. Negroj estis plenŝtopitaj tie kun kelkaj blankuloj. Brutaj homoj, ĉiuj estis vunditaj pro la rokeroj, ŝmiritaj per ranca kokosoleo.

— Nun ni rigardu la leteron — diris Alfonso laNeniulo.

— Kian leteron? — demandis Hopkins.

— Kiun la Turka Sultano metis en la ledan ujon, kiam li forprenis viajn cigarojn.

— Tiu ulaĉo ne korespondu kun mi!

— Nunu! Tamen ni rigardu ĝin.

Ĝi estis karakteriza letero de la Turka Sultano!

Knaboj!

Intertempe mi eksciis: ĉi tie oni volas fari grandan friponaĵon. Ili ĉiuj estas vivdanĝeraj homoj. Unuavice mi, ĉar ili jam fidas min, helpos vin. Ĉar mi estas kun vi, mi aranĝis tion, kion Alfonso la Neniulo diris. Mi parolos persone kun ŝi. Ĝis tiam gardu vin. La Trogo estas malbona loko. Sed mi ne sciis, ke vi estos senditaj tien. Sed kion diris Alfonso al Kvastiĉ, vi sukcesis iri ekstertendaren por fari punlaboron, kiel Alfonso volis!

Mi restis:

Kun sincera estimo.”

— Li jam komencas denove siajn konfuzajn, malpurajn aferojn — opiniis Hopkins

la Ŝtipulo.

— Mi vere diris… al Kvastiĉ, ke estus bone forlasi la hospitalon kaj iri

al la fervojkonstruo. Kaj… nun ni estas ekstere…

– Ĉu do la Turko perfidis nin, aŭ li estis je nia helpo? — mi demandis nervoze.

— Mi ne scias… — diras Neniulo, kaj ankaŭ li estas tre nervoza.

Nun kiu scias, kiel opinii pri la Turko?

Ni ricevis malbonan viandon por vespermanĝi. La malbonodoro kaj la bruaĉo de la indiĝenoj same peziĝis sur nian cerbon.