Baldaŭ ni sternas nin sur la disfibriĝinta mato kaj ekdormas…
…Mi jam multe eltenis dum mia vivo, sed mi opinias, kion tiun laboro signifis en la Trogo, tio superes ĉiun mian suferon. Ĉiu minuto pasis kun sentebla, terura pezo… La grandega rivero portis la morton sur ĝi.
Ie ĉirkaŭ en ties mezo verda sablobenko elmergiĝis el Kongo. Kabano staris tie, konstruita sur palisoj.
Tagmeze kvar armitaj homoj, gvidate de la maldika kaporalo transiris tien per boato.
— Mi opinias, ke oni gardas iun tie — diris Alfonso la Neniulo.
Ni rompis la rokojn per pioĉo sur la bordo, en ŝtoner-hajlo, brulige disŝpruciĝanta. Hopkins la Ŝtipulo subite kaptis mian brakon.
— Rigadu tien!
Mi rigardis tien kaj preskaŭ ekkriis…
Levin…!. La freneza majstro de la kuiristoj staris tie inter la inĝenieroj.
Kiel li ŝanĝiĝis!. Prizorgita hararo, razita vizaĝo, flava kuloto, kiel sur la aliaj, kaj korkoĉapelo.
— Ek, laboru! — kriis iu kaporalo. Kaj li ekbatis nin per la gumbastono.
Fiaj sovaĝbestoj! Ni pioĉis plu. Levin, kiel vizio, Malaperis kun la inĝenieroj. Mi flustrante demandis de Alfonso la Neniulo:
— Ĉu vi komprenas tion?
Li kapneis kaj pensadis. Kelkfoje li rigardis la malproksiman ponton kaj la relojn.
Estus bone retrovi la kuirlibron de Levin — li diras poste.
Ĉu vi freneziĝis,,. Kion vi esperas de tiu kuirlibro?
Dum la tagmeza varmego ni ricevis du horan ripozon. Niaj ĉiuj ostoj doloris. Lancinis. Porciumi la akvon signifis inferan suferon. Kaj la rivero… la morta rivero, kiel ĝi torentis vaporante en ĝia strikta fluejo… Kelkfoje aŭdiĝis laŭta klakado, kiam la krokodiloj fermis sian buŝon sur la bordoj.
— Pst…
Iu mansignis al ni el la arbustejo malantaŭ ni.
Levin!
— Mi atendas vin ĉe la mangrove-a arbo, super la Trogo.
— Venu kun mi… rapide… Mi forsendis la gardiston por io.
— Kio okazis al vi? — demandis Alfonso la Neniulo de li.
— Mi ne povas paroli pri tio, sinjoroj, kaj tute ne demandu. Sed mi kore-anime helpos vin, kie eblas, ĉar vi devigis min al eterna danko per via nobla amikeco.
Estas vere, ke oni estus fosintaj lin vivan en la dezerto, kiel nervozaj estas tiuj legianoj, se ni estus starintaj protekte apud lin.
— Vidu — mi diras, — la soldatoj ĉiam estis fidelaj kamaradoj… kaj vere…
— Ne, ne!. Kion vi faris por mi, tion ne eblas forgesis! — li respondas kun larmaj okuloj kaj kaptas la manon de Alfonso la Neniulo. — Vi savis mian vivon…
— Nu, nu… — sin ekskuzis. Alfonso la Neniulo, — eble tamen ne.
— Sed jes. Se vi ne estus portintaj vendrede fiŝon en la karceron, mi estus mortinta.
Kio?… Ni silentas. Li estas dankema pro la gratenita fiŝo, kiun li ricevis de ni en la fortikaĵo Manson!.. Eble li jam forgesis tion, ke ni savis lian vivon en Saharo.
— Nun venu kun mi — li diris. — Rapide!
— Kien vi kondukas nin?
— Nur venu kuraĝe, kaj vi vidos. Gravas, ke ne okazu problemo. Vi portis fiŝon al mi en la karceron! Vi estas miaj amiko!
— Malantaŭ la rokoj staris ilarejo, Levin direktis nin tien, kaj kiam ni enpaŝis, li tuj malaperis.
La Turka Sultano atendis nin kaj juna soldato: Yvonne Barré.
Hopkins volis tuj ĵeti sin sur la Turkon, sed oni malhelpis tion.
— Ne retenu lin! Lasu nur la aĉulon libere agi! — krias nia amiko, kiu estas minimume tiel perforta, kiel suspektinda.
— Mi petegas, sinjoroj… — kriis la knabino.
— Kiu ne restos trankvila, mi rompos ties kapon — staris Alfonso la Neniulo inter nin.
Fine ni sukcesis atingi tion, ke ni parolis kelkajn vortojn.
— Unuavice… mi dankas… Mi ne scias, kion diri, Dio mia…Vi venis propravole ĉi tien, por la kompatinda Francis.
Kaj ŝi ploregis. La Turka Sultano diris mallaŭte:
— Francis Barré mortis hodiaŭ nokte.
— Nun jam finite… — flustri Yvonne. — Ĉio estis vana… Sed li vidis… ke mi pensas pri li… kaj li havas ankaŭ amikojn… tio certe agrablis al li… Kaj mi denove tre… tre dankas vin.
Kaj ŝi ploregis amare. La kompatinda…
Ni longe ne parolis. Ŝi viŝis siajn larmojn… Ni staris malgaje. Iom post iom ŝi ekregis sin.
— Nun… vi… implikiĝis en malbonon pro mi — ŝi diris.
— Tio ne gravas — respondis Alfonso la Neniulo, — ni vivas ĉiam inter danĝeraj cirkonstancoj. Sed vi devas iel hejmeniri de tie ĉi…
— Mi helpos vin hejmeniri — diris la Turko.
— Mi ŝatus scii, kian rolon vi havas, kaj kiel vi venis ĉi tien? — demandis Alfonso la Neniulo trankvile.
La Turko iom ruĝiĝis.
— Unue mi konsideris ĝin negoco… En la leter-kopio, kiun vi sendis al mi, Francis Barré skribis tion, ke friponaĵo okazas ĉi tie, kaj oni koruptas ĉiun per fabelaj monsumoj… Tiam mi kooperis kun Kvastiĉ. Mi opiniis, ke oni koruptu ankaŭ min fabele. Mi havis ankoraŭ tiom da mono por organizi malgrandan karavanon kaj veni en Igori-on…
— Vi ja ricevis konsiderinde altan monsumon de ni, kiam okazis la afero de la diamant-miejo.
— Jes — li respondis malbonhumore, — sed oni facile fordisipas ĝin per ruleto. Tial mi venis ĉi tien al la kapitano, ke ni serĉas Francis Barré-on komisiite de lia familio. Kaj tiam… Do estis tiel, kiel vi skribis… oni koruptas per fabelaj monsumoj…
— Kial vi malkovris Yvonne Barré-on, kiam vi alvenis?
— Por ke ŝi ne faru stultaĵon. Poste Fadeno traserĉis ŝian pakaĵon kaj trovis virinajn vestaĵojn. Por gajni la fidon de la kapitano… prefere mi perfidis Yvonne-on.
— Estas vere, ke la kaporalo serĉis inter miaj objektoj… Li mem diris… — rimarkis Yvonne.
— Ĉu vi do estas kun vi?
— Jes. Ni devas atenti por gardi la ŝajnon. Se mi fariĝos suspektinda, tiam ĉio estos finita.
Hopkins ĝemis. Ni devintus scii, se li klarigos ĉion, tiam ni povas kisi eĉ lian manon pro liaj friponaĵoj.
— Atentu min! Ni scias, ke tiu kapitano nomiĝas Pittman, kaj li estas dizertinta legiano, kiu mortigis oficiron. Eksciu io pri ĝi.
— Bone…mi informiĝos pri tio.
— Kaj eksciu, kio estas sur la insulo, vidalvide.
— Oni gardas iun. Mi ne scias, kiun.
— Mi ŝatus iri tien…
— Mi provos tion kaj…
Li ne povis fini ĝin. Alfonso la Neniulo kaptis la kolon de la Turko per eksterordinara lerteco, ĵetinte lin al la muro kaj piedbatris lin, poste li donis al li du tiajn vangofrapojn, ke la sango ekkovris la vizaĝon de la grand-nazulo…
Yvonne ekŝrikis, kaj nek ni komprenis tion.
Kial?! Li ja nun jam vere pruvis, ke li estas senkulpa! Ni volis reteni lin, ankaŭ Hopkins, sed kiu povas reteni Alfonson la Neniulon?
Li draste draŝis lin, deŝiris lian veston, vangofrapis, piedbatis kaj fine elĵetis lin el la kabano.
Kvazaŭ kreskinte el la tero, la patrolo alvenis tien. Ni staris inter pafpretaj fusiloj.
La Turko staris ĉifone disbatita kun veriĝanta kapo.
— Kio okazis? — demandis iu soldato.
— Ili… atakis min… — li balbutaĉis inter siaj ŝvelintaj lipoj, — tuj venigu la kapitanon… Vi amare pentos ĝin, hundo…
Tiam li ricevis ankoraŭ vangofrapon, ke li falis preskaŭ saltante en la veprejon.
La kapitano estis en la proksimo. Li venis kun la unuokululo.
— Ĉu vi? Denove vi?
— Sinjoro kapitano! — kriegis la Turko, kiu jam ne havis homan trajton sur sia vizaĝo. — Vi ne povos reguligi ilin. Ili estas vivdanĝeraj flaraĉuloj!.. Nun mi malkovris ilin difinitive… Ĵus mi sukcesis trompe ekscii sekreton de ili! Ili asertas, ke vi estas Pittman kaj dizertinta soldato! Mi ŝajnigis, kvazaŭ mi estus ilia amiko!.. Francis Barré diris al ili, ke vi estas dizertinta legiano…