Kaj ia konfuza brilo kolektiĝis en liaj okuloj.
— Ĉu sinjoro generalo konis Francis Barré-on? — mi demandis.
— Li estis mia filo… — li respondis mallaŭte.
S E P A Ĉ A P I T R O
…Milionoj da ranoj kantis sian noktan kanton kun oreltranĉa kvakado. Kelkfoje aŭdiĝis malagrabla jelpo de besto, kaj ĉiuj lignotabuloj de la kabano kraketis pro la ronĝuloj.
Kiel putra odoro, mortige langvoriga, sufoka tepido. Sur la enkaviĝinta vizaĝo de la generalo sidis la koloro de ĉerko, sub la glueca emajlo de la precipitiĝintaj vaporoj. Francis Barré ja diris, ke ne tio estas lia vera nomo… ke lia familio havas bonajn militistajn kontaktojn… Sed kiu estus kredinta, ke tiu senranga soldato, suferinta multe en mizero, estas la filo de tiel potenca altrangulo… Nekompreneble!
Ni silentis longe. La generalo fikse rigardis la plankon. Eble pasis pli ol duonhoro en tiu silento, plena de pietato kaj funebro. Poste li komencis paroli per stranga, subpremita voĉo:
— Antaŭ ok jaroj mia filo enamiĝis al knabino… kontraŭ ŝi mi havis obĵetojn. Nun… mi rakontas ĝin tial, ke eble iu liberiĝos el ni… Sciu do la veron, kaj rakontu ĝin… Ekzistu nenia abomeninda supozo… Francis do vane provis akiri mian aprobon. Iun tagon li malaperis dehejme. Nur nun evidentiĝis, ke li dungiĝis al la legio, supreninte la pseŭdonomon Barré. Eĉ en la puntendaro de Colomb-Bechar li ne malkovris sian identecon. Li ne volis hontigi min. Post jaroj li skribis leteron al Yvonne el Manson, sed baldaŭ li denove malaperis. Mi jam delonge pentis, ke mi kontraŭis lian edziĝon… Mi decidis trovi kaj revenigi lin hejmen. Sed ni timis la skandalon, tiel do mia filino, kiel la fratineto de Barré esploris liajn spurojn, kaj ankaŭ ŝi mem uzis la nomon Yvonne, dum ŝi serĉis mian filon.
— Ĉu fraŭlino Yvonne Barré… estas la filino de sinjoro generalo?
— Jes. Yvonne Duron. Kaj Francis, kiu mortis estis… Francis Duron.
Li apogis sian frunton per siaj manoj. Ni ne rompis la silenton. Aŭdiĝis ŝmacbruo de baraktante rampantaj krokodiloj el inter la fostoj sub ni, kaj la ranoj mutiĝis por sekundo.
Tiam la grincado de la insektoj, borantaj en la ligno transprenis la ĉefmotivon kaj konstanta plaŭdado sub ni, ĉar la ondoj de la fluso inundis la insulon.
— Mi informiĝis antaŭ unu senajno, ke Yvonne faris tiun frenezaĵon… Ŝi venis ĉi tien… Dio mia…
— Mi pensas — diris Alfonso la Neniulo, — ke oni planas nenian friponaĵon kontraŭ fraŭlino Duron, ŝi estas nur hostaĝo.
— Dio donu, ke ĝi estu tiel… mi ne timas pri mi mem. Tiu kapitano havas ian strangan homamon en la profundo de sia animo… Li permesis al mia filino, ke ŝi vizitu min foje…
— Li estas stranga figuro — mi rimarkis.
— Jes… — kapjesis la generalo… — Ĉiutage li sendas al mi eĉ cigarojn… Havano…
Tiam Hopkins tuj levis cigarstumpon de sur la planko kaj metis ĝin en la binoklujon.
— Kiel venis sinjoro generalo ĉi tien?
Mi restadis en Amis-Bakhar pro oficiala afero, kiam alvenis la sciigo de mia filino, ke Francis estas en Igori.
— Mi skribis — diris Alfonso la Neniulo. — La letero de Francis Barré estis en la pakaĵo de soldato, nomata Levin, kion tiu homo metis en ĝin nelegite. Ni triope rompŝtelis en la deponejon kaj akiris ĝin.
— Nu, tamen vi estis tiuj! Nun mi malkovris vin! — kriis Potrien.
Ŝtipulo mansvingis malestime:
— Ĝi estu la plej granda krimo, kion vi malkaŝis en Igori.
— La letero de Yvone ne lasis min trankvila. Mi ekiris al Igori! Mi konas la vojon, kaj mi orientiĝas bone eĉ kun fermitaj okuloj en tiu ĉi regiono. Mi kaj miaj bantu-aj akompanantoj estis kaptitaj en la ĝangalo. Ĉe la armeestraro oni lerte verŝajnigis la informon pri mia morto kun tiu rimarko, ke ili punis la murdintan tribon. Mia filino nun jam vane atendis sciigon. Alvenis informoj nek pri Francis, nek pri mi. Ŝi venis ĉi tien pro malesperiĝo. Ankaŭ ŝi falis en kaptilon.
— Mi ŝatus scii nur tion, kion oni faras ĉi tie? — diris Alfonso la Neniulo.
— Mi ne rajtas paroli pri la esenco de la afero — ĝemis generalo Duron. — Multe da aferoj estas malklaraj antaŭ mi, sed mi scias, kio estas la ĉefa motivo. Ĝi estas granda plago al Francio, vera katastrofo.
— Ĉu oni enkarecerigis sinjoron generalon ĉi tien, ĉar vi konas ilian friponaĵon?
— Ili konjektas nenion. Ŝajnas, ke tiu kapitano mortigas neniun, sed se li scius, ke mi konas liajn kartojn, eble li esceptus min. Ĉar antaŭ ol esti kaptita, mi travagis la ĉirkaŭaĵon sen miaj akompanantoj dum nia lasta ripozo. Mi parolis kun kelkaj amikemaj tribestroj, kaj mi observis la fervojkonstruon per binoklo de sur la monto Magro… Kiam mi falis en kaptitecon, ili pensis, ke mi vidis nenion. — Li ŝovis sian manon en sian internan poŝon kaj elprenis koverton, sigelitan per sebo. — Jen estas mia raporto. En ĝi troviĝas nova Panamo-skandalo! Mi fermis en la koverton eksterordinare gravan kompromiton de Francujo. Sed mi ne kredas, ke mi iam povas forsendi ĝin de tie ĉi.
— Se iu transdonus ĝin al kompetentulo en la plej proksima fortikaĵo, ĉu tio konvenus al la celo? — demandis Alfonso la Neniulo.
— Ne! Tiu letero estas enmanigebla persone nur al tute konfidencaj homoj, kiel ekzemple la koloniafera ministro, la ĉefstabestro, la registara komisaro de Surenne aŭ iu similulo. Prepariĝas ĉi tie nova skandalo, simila al tiu de Stavisky-afero, kies eksplodon ni devas malhelpi…
— Ĉu… la leteron oni devas porti en Marokon?
— Jes. Kaj sen ĉiu helpo, kiel fuĝanto. Ke ili tute ne suspektu la veron. Ĉar se ili ekkonjektos, ke iu malkovris ilin, tiam ĉio estis vana. Nur helpas tio, se oni surprizatakos ilin kaj subpremos la tutan aferon ĉi tie en la ĝangalo… — Li pugnigis siajn grandjn, ostajn manojn…
— Kial ĝi ne estas transdonebla fare de iu, kiu eble liberiĝos de tie ĉi, al la oficiro de la plej proksima fortikaĵo?
— Ĉar ĝi trapasus cent manojn. Kaj en multaj afrikaj fortikaĵoj servas malfortkarakteraj, falintaj oficiroj, transpostenigitaj pro puno… Kaj… Nu… laŭ mi ankaŭ ĉe la kapo troviĝas kunkulpuloj… La trompo estas tiel grandioza, ili disponas pri tiel multe da mono… Mi konas dudek tiajn homojn en la respubliko, en kies manojn mi trankvilanime dunus tiun ĉi raporton.
— Domaĝe… — rimarkis Alfonso la Neniulo, — ke nur dudek tiaj homoj vivas en la respubliko, en kies manojn via ekscelenco donus la leteron.
— Kial?!
— Ĉar mi opinias, ke mi ne estas inter tiuj dudek, kaj nek tiuj du homoj, kun kiuj Dio punis min, kiuj konstante pendas en mia kolo.
— Kiel vi komprenas tion?
— Ĉar ni volonte provus porti la leteron en Marokon. Ĉu ne, knaboj?
— Kial ne? — diris la dikulo levinte sian ŝultron, kaj lia plata, ruĝa nazo malestime ektremetis.
— Estas tute egale por ni kien iri — mi rimarkis sprite.
— Jen vidu… — diris la generalo. — Se ne sukcesos, kion vi planis, aŭ survoje oni kaptos vin, kaj la publiko ekscios tiun aferon ĝuste el mia raporto, ĝi estus granda plago al mi.
— Fraŭlino Duron — respondis Alfonso la Neniulo — estis tiel kara, ke ŝi komparis nin kun la Tri Korpogardistoj.
— Unuavice min — mi rimarkis modeste.
— Kiuj estis la Tri Korpogardistoj? — demandis Potrien. — Mi konas ĉiujn malnovajn soldatojn en la kolonio.
Kompatinda Potrien. Kion scias pri la literaturo tiel maljuna serĝento? Li eĉ tion ne aŭdis, ke la Tri Korpogardistoj rolis malnova historio! Pasis pli ol dudek jaroj, ke ĝi okazis.
— La Tri Korpogardistoj — diris Alfonso la Neniulo — kunportis diamanton de princo Buckingham. Ili riskis sian vivon, nedirante al la persekutantoj, kio estas la celo de ilia misio.