— Ni iros al la riverbordo — daŭrigis Alfonso la Neniulo, — kaj kie la supra parto de Kongo atingas la ĝangalon, tie ni trapenetros al Saharo.
— Hm… tio ne estas malbona plano.
— Provu akiri armilojn, kompason kaj rezerv-nutraĵojn. Ĉu ĝi estos malfacila?
— Tute ne. Oni zorgas pri nenio ĉi tie. Mi elpensos ion.
— Ĉu ankaŭ vi venos?
— Mi iras sur mia propra vojo, vi scias tion bone.
— Mi konfidas al vi ankaŭ mian filinon — diris la generalo. — La unuan fojon mi trompiĝus en la kono pri homoj, se ŝi estus en malbonaj manoj ĉe vi.
— Dum mi vivas, via ekscelenco — respondis Alfonso la Neniulo kun nekutima entuziasmo — eĉ unu malrespekta vorto ne povas trafi fraŭlinon Duron.
— Ĉu mi?! Eble ankaŭ el la tombo mi elvenus por defendi ŝin — mi diris kun rezoluto de bonega verkisto.
— Eble ni lasu la sonfilmojn pli poste — interrompis Hopkins kun sia kruda maniero. — Nun temas pri tio, ke ni ekvojos morgaŭ nokte.
— Tre bone — jesis la Turko, — alvenos transporto de materialoj por la fervojkonstruo, kaj tiam estos ĝenerala kaoso, oni ne zorgos pri vi. Ĝis revido! — kaj li ekiris.
— Atendu — mi diris, — la fido…
Kaj mi vangofrapis lin tiel, ke ŝirinte la pordon kun si, li flugis inter la atendantajn soldatojn kun granda bruo.
Kvankam koste de oferoj, ni gardis la ŝajnon. Kaj nia farto iom pliboniĝis nun, ke ni povis sisteme bati la Turkan Sultanon.
Posttagmeze ni faris la floson, ligante la lignotabulojn unu al la alia kaj fortikiginte ĝin per rustaj najloj, eltiritaj de ĉie. Ĝi estis flosetaĉo, sed atingi la transan bordon signifis navigi nur kelkajn metrojn. Eble ĝis tie la drivo kaj la elstarantaj rokoj de la rivero ne disrompos ĝin?
— Kion vi faros, se via Turka Sultano ne portos nutraĵon kaj precipe mapon?
— Ni ekiros kiel ajn! — diris Alfonso la Neniulo kaj rigardis sur la knabinon kun brilanta okuloj.
— Ĉu eble li pensas, ke li povas forlogi Yvonne-on de mi?
— Mi desegnos mapon por vi — diris la generalo. — Mi konas la regionon sufiĉe bone — kaj li ridetis. — Vi devas provi fari ĉion propraforte, ĉar se vi ne scius, mi estas. Kristoforo Monte.
Ĉu nek la nomo Duran estas vera, sed la nomo Kristoforo Monte jes, kaj Duran estas nur ia nobelula rango, kiel la titolo Vicomte? Mi ne interesiĝis, ĉar se oni estas klera, pli utilas forkaŝi sian nescion. La floso pretiĝis vespere.
Ni nur jam fortikigis ĝin tie kaj ĉi tie. Yvonne paroladis kun Alfonso la Neniulo kaj ridetis. Mi sentis tiel, ke ŝi interesiĝas pri mi. Mi klopodis rigardi al ŝi kun iom nuba, malgaja, interesa mieno, sed tiu bruta Hopkins la Ŝtipulo, kiu martelis la floson apud mi, li batis hazarde sur mian dikfingron tiel forte, ke mi ekkriegis.
— Idioto! Ĉu vi disbatas la manon de verkisto?!
— Tiam ne gapaĉu, kiel ia melankolia kamelo — diras tiu vulgarulo. Kial diskuti kun tiulo? Nun li kolektas la cigarstumpojn de la generalo en la binoklujon, kaj li uzas ĝin kiel maĉtabakon. Kian klerecon havas tiu, kiu scias nek tion, ke ĝentlemano ne levas cigarstumpon, se tamen, tiam li ne maĉas, sed fumas ĝin?! Cetere li estas freneziĝinta pri tiu binoklujo. Li poluras, grasumas ĝin dum la tuta tago, kvazaŭ li preparus sin al paradmarŝo. Li ne lasas iri Levin-on en sian proksimon, de kiam tiu deklaris, ke li povas fari sufiĉe bonan raguon el ledvaro en okazo de bezono.
Cetere ripetiĝas la malnovaj problemoj ĉe Levin.
— Kiu vi estas? — demandis la generalo, kiam li sidis inter nin.
— Sinjoro generalo — li raportas kun vireca forkaŝo de la tragika fakto, — mi estas Levin… Persone!!!
— Hm… Jes?… — La delikatmaniera generalo estis embarasita. — Kvazaŭ mi jam estus aŭdinta tion… Sed mi ne memoras…
— Mi ĝojas, ke vi serĉas pri mi, sinjoro generalo — li diras kun rideto de primokita martiro.
Lia ekscelenco rigardis sur nin konfuzite. Li vere hontis, ke li ne konas Levin-on.
— Kiel mi diru… io ŝajnas al mi, tamen… se vi dirus.
— Nu, sinjoroj! — li turnis sin al ni kun tromemfida, triumfa rideto. — Diru al lia ekscelenco, kiu do estas Levin?!
Ni ĉiuj estis ege embarasitaj. Fine la serĝento salte leviĝis blasfemante, kaj kolere alkriis Levin-on.
— Diru fine jam, kiu vi estas?! Sciu, ke neniu konjektas tion!
— Via mokado ne ofendas min. Mi alkutimiĝis al la envio — li respondis kun malestima rido kaj fingre retroglatigis siajn blankajn buklojn.
Poste li alparolis neniun. Li sidis orgojle en malproksima angulo, kun deturnita kapo kaj silentis.
Ŝajnis, ke ni neniam ekscios, kiu estis tiu eminenta homo.
Ni devis ekripozi, ĉar la flamo de la sebo-meĉo altiris la plimulton de la insektaro de la rivero, kaj la sango fluis el ni ĉiuj. La generelo kaj lia filino longe flustradis en la najbara ĉambro.
Mi ne povis dormi. Mi jam iom alkutimiĝis al la insektaĉoj, sed mi konstante vidis la vizaĝon de Yvonne antaŭ mi en la mallumo.
Kiel ŝi skribis en sia du letero?
”…Ĉu tiu fama verkisto trovus min inda al si?… Kiel interesa homo li povas esti…”
Ankaŭ Alfonso la Neniulo multe turniĝadas.
— Kio estas al vi? — mi demandas flustrante.
— Nenio…
— Diru… Ĉu vi parolis pri mi?
— Kiu?
— Yvonne.
— Nu… Ŝi parolis.
— Kion ŝi diris?
— Ke… vi estas afabla knabo.
— Kaj poste?
— Kion poste? Ŝi diris, ke vi estas afabla kaj aminda! Sed lasu min dormi, ĉar mi ĵetos ion al vi.
Nur furiozu, bona knabo. Mi scias, de kie blovas la vento… Ŝi amas min!
Ĉu estas mirinde?
Matene li pretigis la mapon. Ĝi estis bonega laboro. La generalo laboris la tutan nokton apud la sebo-meĉo malgraŭ la atako de la insektoj.
– Ĉi tie vi facile povas trairi tra Kongo, kion la sageto montras, de kie nur mallonga ĝangala vojo dividas la oazon Nemas-Rumba, situanta ĉe la suda esktremaĵo de Saharo.
— Bonege — miregis Alfonso la Neniulo. Vi estas vera Kristoforo Monte.
— Kiu li estas, ke vi konstante mencias lin? — demandis Hopkins la Ŝtipulo, tiu malklerulo. Mi hontis, ke mi havas tian amikon.
— Kristoforo Monte estis malliberigita en la fortikaĵo If — klarigis Yvonne.
— Kiu garnizono ĝi estas? — demandis Potrien.
— Iam ĝi troviĝis proksime al Marseljo. Kristoforo Monte estis malliberigitaj tie kaj maljuna abato, kiu faris ĉiuspecajn aĵojn en sia ĉelo. Li skribis sur sian litotukon kaj faris ĉizilon el la piedo de sia lito…
— Tiaĵo ne povas okazi en la malliberejo Sing-Sing — mi interrompis, — ni devis domaĝi la ekpaĵon.
— Tio okazis longe — diris Yvonne.
— Jes — kapbalancis Hopkins, — la nova direktoro nun faris ordon.
— Kaj kio okazis al la bagnanoj? — interesiĝis Ŝtipulo.
Kiam abato Farria mortis, Kristroforo Monte kuŝis sur la lokon de la mortinto, kaj oni ĵetis lin, ensakigitan en la maron anstataŭ la kadavro. Tie li fendis la tolon kaj fuĝis.
…Li certe estis la patro de la generalo, la maljuna Monte-Duron. Tial diras lia filino, ke „Vi estas Kristoforo Monte”.
— Kaj nun — diris Alfonso la Neniulo — ni denove ludos la malnovan historion ĉi tie apud Kongo. Ankaŭ la sinjoro generalo povos diris, kiam li liberiĝos, kiel li revenis el la mortotuko same, kiel Kristoforo Monte. Kaj li punos!
— Ĉu Alfronso la Neniulo freneziĝis? Ĉu li volas ludis tiun „historion?” Kaj la generalo samtiel revenos el la mortotuko… Ĉu li ne volas enkudri la generalon en mortotukon aŭ en sakon? Se ni ĵetos lin en Kongon, la krokodiloj manĝos la maljunulon.