Idiotaĵo! Mi ŝatintus demandi pri la mortinta, maljuna Monte-Duron, sed mi pensis, ke la generalo ne ĝojas, ke lia patro sidas en malliberejo, kial interesiĝi pri li? Ĉu ne…?
Sed tiu afero rilate la sakon ne lasis min trankvila. Mi vidis ankaŭ sur Ŝtipulo, ke io nervozigas lin. Li venis al mi.
— Ĉu vi opinias bona ideo, ĵeti tiun maljunan sinjoron en la akvon? — li demandis mallaŭte.
— Ĝi estas idiota ideo de Alfonso la Neniulo. Mi ne komprenas, kial li ŝanĝis la originalan planon, anstataŭ suriri la floson, kaj lasi la generalon kune kun Potrien ĉi tie!
— Ankaŭ mi samopinias. Ĵeti maljunan sinjoron en la riveron… Kaj kien li naĝu en Kongo?
— Tute ne parolante pri la krokodiloj.
— Mi pensas — diris Levin, kiu sidis apud ni, — mi komprenas, kion ili planas. La generalo certe estas grave malsana, kaj ili ne volas, ke li suferu, ili do persvados lin pri tiu idiotaĵo. Ili nun indulgeme helpos lin en sako transmonden.
Ĝi ŝajnis sufiĉe evidenta.
— Diable… — grumblas Potrien ĉe la fenestro. — Kion li serĉis ĉi tie?…
Ankaŭ ni elrigardis al la dezerta regiono… Boato malproksimiĝis de la insulo, kvazaŭ la magra kaporalo sidus en ĝi.
— Se li subaŭskultis, ni estas perdiĝintaj — diris Alfonso la Neniulo.
— Mi opinias, ke li ĵus portis nur la manĝaĵon — rimarkas la generalo.
Vere la granda pakumaĵo sur la sojlo. Tiam ni trankviliĝis.
— Jen estas la tempo prepariĝi al la ekiro — diris Potrien.
Ni rapide faris la restintan laboron.
Iom post iom vesperiĝis. Alvenis la tempo elpremi la malantaŭan muron de la kabano, ĉar ni povis surakvigi la floson nur tie. Alfonso la Neniulo streĉinte sian forton komencis premi ĝin. Sed ĝi ankoraŭ nek loziĝis, kiam la pordo subite malfermiĝis, kaj enpenetris ĉirkaŭ kvardek homoj, gvidate de la unuokululo, ĵetantaj sin sur nin. Tute ne devas diri, ke ni kuraĝe defendis nin. Iu batis Potrien-on je la kapo per lato… Hopkin falĉis ok homojn per du aliaj, kaj li batis la atakantojn per ĉiuj objektoj, kiuj estis ĉemane. Mi kaptis nur iun benkon, sed Alfonso la Neniulo portis la tutan malantaŭan muron de la kabano… Vane! Ili estis multaj, kaj venis ĉiam pli multe da homoj. Yvone ŝrikante baraktis inter la brakoj de la unuokulolo… Post kelk-minuta lukto ŝi kuŝi sur la planko senpova. Ili ŝnurligis eĉ la knabinon.
Tiam enpaŝis la kapitano, la unuokululo, la ĉefinĝeniero, la malalta magrulo kaj…
Kaj la Turka Sultano!
— Nu, friponoj — diras la Turko, — mi helpos al vi fuĝi, kiel mi promesis tion! Fine nun mi aranĝos la konton kun vi! Sinjoro kapitano! En la poŝo de la generalo estas sigelita letero, kiun ili volis kontrabandi de tie ĉi.
Li mem eltiris la koverton el la poŝo de la generalo kaj transdonis ĝin al la kapitano!
…Ho, sinjoroj, kiel volonte mi mortus, se nur ankoraŭfoje estus la maldika kolo kaj la grandega gorĝa pomo de la Turka Sultano inter miaj manoj.
— Kaj nun mortpafu ilin, kiel hundojn! — kriis la unuokululo.
— Mi decidas! Ĉu vi komprenas? — diris la kapitano trankvile kaj okulmezuris lin tre rigore.
La unuokululo eksilentis. Ŝajnas, ke la afabla kapitano povis bazigi sian aŭtoritaton.
— Hieraŭ mi denove superruzis ilin — ridegis la Turko. Mi ĉiam trompas ilin, ke mi estas kun ili, kaj mi spionadas nur pro ŝajno… Tiam ili rakontis al mi pri la fuĝo kaj la letrero!
Mi preskaŭ eksplodis pro la kolero!
— Unue mi volas legi la leteron — diris la kapitano nervoze.
Li ŝirmalfermis la sigelitan koverton kaj haste tralegis la leteron. Poste li malestime ridetis.
– Ĉu vi pensas, sinjoro generalo, ke ĝi povintus noci min? Mi opiniis vin pli danĝera. Eĉ se vi sukcesus sendi tiun ĉi leteron tien, kien vi deziris, nek tiam vi atingus celon. Ni devus malaperigis nur vin kaj kelkajn suspektajn spurojn. Ne. Mi ne mortpafigos vin ĉiujn pro tio. Ĉi tie ne ekzistas ekzekuto. Sufiĉos neniigi tiun floson, ĉar dek aliaj uzeblaj lignotabuloj ne troviĝas en tiu ĉi kabano.
…Kvar soldatoj forportis kaj ĵetis la floson en Kongon antaŭ niaj okuloj. Tiel difinitive fermiĝis la vojo antaŭ ni forlasi Igori-on!
Kaj ĝuste la Turka Sultano frapfermis la pordon malantaŭ ni. Ho, donu Dio mia, ke mi povu ludadi per lia gorĝo unu minuton. Poste mi mortus volonte.
— Ni iru — diris la unuokululo al la kapitano. — Vi scias, ke oni atendas nin per la konstumaterialo.
— Mi gardos ilin — diris la Turka Sultano. — Sinjoro kapitano, nun jam temas pri mia vivo, ĉar se iu liberiĝos el la tri homoj por momento, li tuj mortigos min… Tiu ĉi atakis min hieraŭ! Nun mi kvitigos la konton kun li!
Li piedbatis min tiel forte, ke ĝi eĥis.
La kapitano retiris lin:
— Mi ne ŝatas, se iu estas kruela! Vi restos kun ili, Boulanger. Kiam oni finos la elkargadon, mi sendos armitajn gardistojn ĉi tien, kaj ekde nun ili ne restos solaj eĉ por momento.
— Ili rompos nian kolon, vi vidos! — grumblis la unuolululo.
— Vi vidas fantomojn.
La Turko elprenis sian pistolon.
— Mi atendos ĉi tie kun pafreta armilo. Ĉar ili estas danĝeraj ankaŭ ŝnurligite.
La kapitano kaj la unuokululo forrapidis kun la soldatoj kaj sidis en boaton. Ni povis vidi ilin tra la malfermita pordo.
— Nu, kiel vi fartas? — turnis sin la Turko al ni cinike.
Mi baraktis pro mia senpoveco tiel, ke la ŝnuro tranĉis en mian karnon.
— Disinjoro! Nur por momento mi povus deŝiri tiun ĉifonon.
Li mire rigardis sur min.
— Kial vi ne diris tion? — li demandis, poste formetinte sian pistolon, li venis al mi kaj tranĉis la ŝnuron…
Ĉu vi komprenas?
Mi salte leviĝis kaj staris tie… Antaŭ li!
— Nun… nun… — mi spiregis.
— Nun fermu la pordon, ĉar oni eble ekvidas nin en la ĉambro el la direkto de la rivero.
Poste li tranĉis la ŝnurojn unu post la alia. Fine tiujn de Hopkins… kaj Alfonso la Neniulo!
Ni triope staris senpere apud li, ke li ne povis eĉ moviĝi. Potrien elprenis sian revolveron kun tremanta mano.
— Mi pensas — flustris Alfonso la Neniulo kun tute stranga mieno, — nun vi ne havos tempon por klarigi tion.
— Kial vi havas tiel grandan buŝon? — li kriis krude — Ĉu vi pensas, ke mi timas vian trion? — kaj li elprenis kuirejan tranĉilon en sia poŝo. — Nu, venu! Damne!
— Vi, malpura fiulo! — diris Hopkins kaj ekiris.
— Nu, venu!
La generalo kaj lia filino intervenis. Alfonso la Neniulo ekfumis cigaredon kaj rigardis lin suspekteme el sia okulangulo.
— Trankvilon! — diris la generalo.
— Ili nur venu! Ni vidu!.. Ili ĉiam estas fortaj…
Ŝtipulo forte piedbatis al lia direkto, sed du homoj retenis lin, la generalo kaj Levin.
— Parolu do! — diris Alfonso la Neniulo.
— Sed tiu malpura fiulo ne parolu! — stertoris la dikulo baraktente — ĉar li klarigos ĉion, kaj ni denove prokrastos la mortbaton…! Lasu min libera!
— Nu lasu lin!.. Damne! Mi montros, kiu estas la malpura fiulo!
— Trankviliĝu! — Potrien provis perforte reteni min.
Estis plena kaoso.
— Silentu! — diris Alfonso la Neniulo. Ekestis paŭzo. La hispano diris al la Turko preskaŭ afable, flustrante:
— Parolu…
— Per la sep sakramentoj! Neniu diru al mi, ke mi estas malpura fiulo! La policistoj ankoraŭ ne portis min sub la duŝon!
— Restu silentaj! — diris Alfonso la Neniulo. Subita ekmovo… Eĉ la plej rapida rigardo ne povis sekvi lin… unu krio, kaj la tranĉilo de la Turka Sultano estis ĉe li.
— Parolu, sed rapide… tre rapide…