— Kion mi diru, nu?! Hieraŭ vespere oni sendis la kaporalon per boato ĉi tien por subaŭskulti nokte. Mi aŭdis tion tra la truo, kiun mi boris en la planko de mia ĉambro. Mi certis, ke vi parolos pri la fuĝo… Se ankaŭ mi estos suspektinda, tiam ĉio finiĝos. Mi kuregis al Kvastiĉ por paroli kun li. Poste… mi iris al la kapitano. Mi devis antaŭi Fadenon, ĉar eble li subaŭskultos ion ankaŭ pri mi. Mi diris al la kapitano, ke vi parolis kun mi, kaj ŝajne mi konsentis komplici kun vi. Mi rakontis al li la fuĝon, la floson… Kion vi volas de mi?
Alfonso la Neniulo staris antaŭ li. Trankvile. Li ŝovis sian vizaĝon senpere al tiu de la Turko. Li diris preskaŭ artikigite:
– Ĉu… la letero… Kial vi transdonis la leteron de sinjoro generalo?
– Ĉu vi pensas pri ĉi tiu?
Li metis sian manon en la poŝon kaj elprenis la leteron, kun kvin nerompitaj sigeloj, nefermitan!
O K A Ĉ A P I T R O
Ĝi… estis granda spektaklo.
La generalo feliĉe etendis sian manon por kapti sian raporton.
— Jen ĝi estas!
La unuan fojon en mia vivo mi vidis, ke Alfonso la Neniulo surpriziĝas pro io.
— Kion do vi donis al ili?
— Kiun mi jam havis preta, kaj mi rapide interŝanĝis tiujn.
— Sed kian leteron vi transdonis?
— Kvastiĉ skribis tiun leteron hieraŭ. La generalo sciigas en ĝi, ke oni tenas lin en kaptieco, kaj estas suspektinde por li, ke oni traktas la bagnanojn tro bone. Estas vere, ke la fervojo konstruiĝas, sed negroj laboras, kaj la malliberuloj regas. Li petas tujan esploron.
— Bonege — flustris la generalo. — Tiel la friponoj ne scias, ke mi konas la esencon de la trompo, kaj ili restos en la muskaptilo eĉ tiam, se vi fuĝos…
— Dume la kaporalo revenis, sed li malfruis per la sensacio. Li ja aŭdis ĉion, eĉ tion, ke la generalo faras mapon, kaj Ŝinketo ŝtelas la cigarstumpojn la de sinjoro generalo, ĉar li ne volas peti tiaĵon dum lia ĉi-tiea restado.
— Mi diris, ke ni ne lasu lin klarigadi — furiozis Hopkins, — ĉar fine ni povos kisi eĉ lian manon!
— Se mi permesos tion…
— Sed kiel ni povos fugi? Ni ne havas floson…
— Kiu bezonas floson? — demandis la Turko kaj ekfajfis…
Tra la mankanta muro de la alia ĉambro aŭdiĝis la plaŭdego de la akvo, sed nun iu respondis al la fajfo per mallaŭta krio…
…Granda barko aperis sur la akvo, kargita per ĉio, kaj Fedor Kvastiĉ, la rekulpiĝinta ŝipkuracisto sidis ĉe la remiloj.
Yvone laŭte ŝrikis pro ĝojo kaj brakumis la Turkan Sultanon.
Nun kio okazis denove? Kiel opinii pri tiu vagabondo?
— Mi timas, ke iam vi malfruos per la klarigo — diris Alfonso la Neniulo.
La Turka Sultano de tago al tago pendigis sur sin ĉiam pli multe da objektoj. Fajfilon, mapon, kompason, binoklon, papili-reton kaj kompreneble binoklujon.
Li donis al ni la kompason kaj la mapon. Li proponis ankaŭ la papili-reton, sed ni rezignis tion.
— Oni ankoraŭ elvagonigas la varon — li diris. — Nun iru.
— Kion oni elvagonigas?
— Etŝpura, indurstria branĉtrako estas konstruita de iu ŝipveturebla riverparto ĝis ĉi tie, kaj ili liveras de tie la bezonatajn materialojn kaj diversajn varojn, kiujn oni sendas el Matadi. La etŝpura trajno venas foje en ĉiu monato…
— Rapidu — diris la generalo. — Ni risku nenion…
Potrien demetis sian jakon, kaj la Turka Sultano siajn fajfilon, mapon, papili-kaptilon kaj binoklujon, por ke ankaŭ li malvestu sin ĉemize. Hopkins kaŝrigardadis la papili-kaptilon kaj la binoklujon, esperante, ke li eble trovos siajn cigarojn. Sed vera binoklo estis en la leda ujo de la Turko.
Potrien kaj la Turka Sultano tenis la boaton ĉe la flanko de la surfosta kabano, ĉar la drivo de la rivero estis terure forta. Kaj karaj krokodiloj frapadis ĉirkaŭ ni.
La generalo brakumis la knabinon. Mi enboatiĝis la unua. Hopkins la Ŝtipulo, kiel ni priparolis, transprenis la revolveron de Potrien, eĉ li pendigis sur sin la militistan, honormedalon de la serĝento, fine la zorgeme gardatan malplenan binoklujon, en kiu li tenis la cigarstumpojn de la generalo.
— Rapidu, vi, bradipo! — kriegis la Turko.
Ankaŭ Hopkins saltis en la boaton, fine Yvonne, kaj poste la forte tenantaj manoj forlasis ĝin, ni ŝanceliĝis… La Turka Sultano starante sur la rando de la kabano, puŝis nin en la drivon de la rivero per longa lato, ĉar ni ankoraŭ ne povis remi. Fine la boato ekimpetis…
– Ĝis revido! — kriis la Turka Sultano, kaj li batis Hopkins-on per la liberiĝinta, longa lato kvar-kvin foje tiel, ke la lignotabulo laŭte klakis.
— Nur pro Sajno — li trankviligis la hurlantan dikulon. En la sekva momento la rivero kaptis la boaton.
Ni forte kaptis la remilojn, por ke Kongo furioze frapanta, torentanta en sia fluejo ne drivu nian platboaton en la mezon de la rivero.
Ni puŝadis la elstarajn rokon per niaj remiloj ambaŭflanke por eviti la ŝiprompiĝon, kaj ni direktis la boaton surborden.
En la lumo de la plenluno kvazaŭ vitreroj brilis la multe da subite elmegiĝintaj skvamaj kapoj, kiel tiuj aperis kaj subakviĝis inter la turbulantaj vortic-ringoj.
La altenleviĝantaj saŭmoondegoj ĉirkaŭ la rokoj signis, ke ĝi estas la plej senbrida rivero en la mondo.
Nia iu remilo penetras en sablobenkon kaj rompiĝas. La boato turniĝas ĉirkaŭ sia akso… La remilo de Alfonso la Neniulo frapadas dekstren-maldekstren, kiel la fulmo por anstataŭi la alian remilon.
— Kapute — flustras Kvastiĉ.
Se ni driviĝos en la mezon de la rivero… tiam ni pereos tie… Ni havas bonŝancon. La boato forte skuiĝas… Ni sursabliĝis.
— Ĉu rifo?
— Ne. Ni estas sur la bordo. Sed nun la fluso kovras ĝin — diras Alfonso la Neniulo. — Dum la daŭro de ne pli ol unu horo la akvo forfluos el sub ni…
— Ĝi kuntiros la boaton…
— Ni haŭlu tion pli supren.
Li apogiĝas al la remilo kaj premas tion en la fluejon. La boato krakas… ĝi glitas pli supren sur la sablobenkon… ankoraŭ… ankoraŭ… Lia proporcia, gracila figuro elstariĝas super la remilo. Nun li denove estas tia, kiel ia grandega kato, kvazaŭ ĉiuj liaj muskoloj, artikoj konsistus el gumo. Tiuj ne streciĝas, sed etendiĝas pro la fortostreĉo. Mi ne konas alian junulon similan al li, krom mi…
Li residas kaj turnas sin al Yvonne ridetante.
— Kiel vi eltenis la vojon ĝis nun?
— Ĝi estis malpli bona ĝis ĉi tien! Tra la varmega Saharo…
— Mi pensas, ke reirante Saharo estos multe pli varmega — respondis Alfonso kaj palpadis sian poŝon, kien li metis la grandegan, sigelitan koverton. Ni atendas la malfluson. Estis malagrabla, varmega nokto. Ŝajne senmastrajn okulparoj ekbrilis en la malluma fono el la direkto de la ĝangalo, kaj la akvo plaŭdegis.
Dume Kvastiĉ konatiĝis kun Levin.
— Permesu, ke mi prezentiĝu, mia nomo estas doktoro Fedor Kvastiĉ. Fortepianisto.
— Mi ĝojas. Mi ĉiam alte taksis vian doktorecon en la muzikakademio.
— La du titoloj ne interrilatas. Ke mi estas doktoro, tio sendependas de la muziko. Mi finis ankaŭ universitaton.
— Kion vi faris ankoraŭ, sinjoro doktoro?
— Punlaboron. Ne prenu kiel ofendo, sed vi forgesis prezentiĝi.
— Ĉu vi ne diris al li, ke mi estas Levin?
Hopkins glutis.
— Ni ankoraŭ ne diris tion. Sed nun — li respondis malafeble. Kaj li diris al Kvastiĉ seke: — Li estas Levin.
Okazis surpriza afero. Kvastiĉ salte leviĝis en la boato por momento.
— Ĉu vi estas Levin? Dio mia! — li kriis, etendante siajn ambaŭ manojn. — Ĉu vere vi estas Levin? Ĉu tio eblas?