Levin skuis kun larmaj okuloj la grandan, lentugan, lozhaŭtan manon de la pala, morfinista kuracisto.
— Jes! Jes! Amiko mia! Mi estas Levin.
— Ho! Kia feliĉo.
Kaj ili brakumis unu la alian!
Ni rigaris la scenon konsternite. Ĉu Fedor Kvastiĉ scias la Levin-sekreton? Ĉu ĝi tamen ne estas demenco? ĉu Levin vere estis iam, ie aliulo, ol neprizorgita kaj manĝema homo?
— Ho, mi devas vidi vin ĉi tie — lamentis Kvastiĉ. — La granda Levin, pri kiu mi aŭdis tiom multe.
— Jes, amiko mia! — respondis Levin kaj ĝemis.
— Kaj kio venigis vin ĉi tien?
— Cherchez la femme.
(Cherchez la femme, pli precize: serĉu la virinon. Ĝi okazas en romano, kies titolo estas Lohengrin, kie la kavaliro serĉas virinon por si, baldaŭ li fariĝos cigno kaj ili kantas. La aŭtoro.)
— Neniam mi estus kredinta tion.
— Nek mi — ĝemis Levin kaj premadis la manon de la kuracisto emociiĝinte, — iam mia kariero komenciĝis alie.
— Ĉu via kara fratino loĝas en Rusĉuk eĉ nun?
— Kia fratino?… Mi estas orfo.
— Kiel?… Ĉu ne vi estis la kostumplanisto de la cara baleto?
Levin ekŝrikis.
Poste li forpuŝis la manon de Kvastiĉ. Ŝajnis, ke nervatako minacos lin.
— Sed… kia Levin vi estas?
— Sufiĉe…! Vi trovas ĝojon en nematura ŝercado! Vi ne povas ofendi min en mia memrespekto, ĉar ĝi devenas el viaj fiaj instinktoj.
Kaj li diris nenion pli…
La tempo malrapide pasis en la nokto. Ĉiam pli peza, senaera varmego streĉiĝis super la rivero. La lunlumo filtriĝis tra nebulo, kaj la arĝentaj radioj latentis kun fumeca, opaka brilo inter la leviĝantaj vapornuboj.
Ni pasigis ekscitplenan duonhoron en la boato. Se oni malkovros nian fuĝon, tiam ne estos saviĝo por ni. Ni falos en muskaptilo. Ni frostotremis en la nokto malgraŭ la kvardek kvin celsiusgrada varmego. La ostoj, la pulmo, la stomako malvarmas, la artikoj akre doloras, kaj la tempioj laŭte pulsas…
— Klinu vian kapon sur mian ŝultron kaj provu dormi — diras Alfonso la Neniulo, kaj la knabino obeas senvorte.
Tio eble estus mia rajto, sed nun en la boato oni ne povas ŝanĝi lokon. La refluanta akvo laŭte plaŭdas. Yvone vekiĝas el sia duondormo.
Alfonso la Neniulo brakumas ŝin kaj frapetas sian ŝultron. La knabino denove alklinas sian kapon kaj ekdormas…
Iom post iom tagiĝas. La ŝipo staras sur sekejo. La mortepalan, senmovan bordon laŭlonge, ĝis kie la rigardo atingas, kovras krokodiloj kun abomeninda svarmo.
Ni decidis iri la unuan tagon tiel rapide, kiel ni povis. Bedaŭrinde, Levin, kaj precipe la grandega, dika Kvastiĉ, ne povis tiel rapide marŝi. Sed Yvonne estas eminenta knabino. Mi estas fiera pri ŝia simpatio. Ŝi venas kun ni per egalritma, rapida paŝado, ke eĉ veterana legiano povus envii ŝin.
— Mi sportas ekde mia infanaĝo — ŝi diris, kiam ni laŭdis ŝin. — Nur la kompatinda Francis estintus tia. Sed li volis fariĝi poeto.
— Verki estas malfacila tasko — mi rimarkis trafe, kiel la elvokiva konanto de tiu profesio. — Ĝi bezonas multe da klereco, penado kaj inko.
Tagmeze pluvegis. Preskaŭ doloris nin la tamburado de la torentanta pluvego, kaj ni aŭdis nek la vorton de unu la alia en la plaŭdego. Sed ni marŝis.
Levin ofre iris en malbonan direkton, stumblis en ĉio, falis surteren, ĉar ni blinde puŝiĝis al arboj, veproj pro la akvokurteno. Ni kovris Yonne-on per la sola impregnita veltolo, trovebla en nia pakaĵo, kaj ni ĉiuj malsekiĝis sub la giganta duŝo, kiu superbruis nian voĉon.
— Damne! — spiregis Levin, — kiam oni ekipos la legianojn per pluvombreloj?
— Se tamen okazus tiaĵo, estas dube, ĉu dizertintaj malliberuloj kaj precipe iliaj civilaj kunkulpuloj povas kalkuli tiun favoraĵon — hurlis Kvastiĉ suprkriante la muĝantan akvon.
— Mi ne parolas kun vi. Malĝentila primikanto.
— Mi ĵuras, ke mi ne scias, kiu vi estas, kaj mi havus la plej belan tagon de mia vivo, se vi dirus tion!
— Sufiĉe! Foriru de apud mi! Ne devigu min, ke mi forlasu la ĝangalon pro vi!
— Vi nur ŝatus tion — rimarkis Hopkis la Ŝtipulo kun gemuta kriego.
Vespere ni atingis la unuan kurbiĝon de la rivero. La pluvo ĉesis dum unu momento. Ĉi tie, en la regiono de la timigaj kontrastoj, la manko de la transiro faras ĉion neeltenebla. Sen krepusko alvenas la vespero, kvazaŭ giganta lampo estingiĝus sur la ĉielo.
Ni sternas nian solan akvorezistan veltolon kaj esplorrigardas la skizon de la generalo kompare kun la militista mapo de la Turka Sultano.
— Nun ni estas proksimume ĉi tie — montris Alfonso la Neniulo.
— Irante norden, ni atingos Saharon post kelkaj tagoj.
— Nur tio estas la demando, ĉu oni persekutos nin el la fortikaĵo Fort Lamy. Jen ĝi estas — montris Alfonso la Neniulo sur la mapon. — Se ni sukcesos bonŝance eviti la fortikaĵon Fort Lamy, tiam ni povos ripozi ĉe Nemas-Rumba. Ĝi ne havas garnizonon.
— Ni esperu, ke la Igorianoj havas pli multe da butero sur la kapo, ol li kuraĝus reserĉigi nin.
Levin dormis sidante. La larĝa, blanak, lunmiena vizaĝo de Kvastiĉ estis indiferenta kaj laca, kiel ĉiam. Maksimume li ĝemis kelkfoje, ĉar li malhavis la morfinon, kiun li denove akiris apud profesoro Winter.
— Se oni reserĉigos nin — opiniis Hopkins — estos problemo.
— Ĝi ĉiel sukcesos! — diris! — diris Yvonne esperante.
Alfonso la Neniulo tuj fariĝis entuziasma:
— Jen, tiam ni elpensos ion.
— Du ovojn — flustretis Levin, kiu vekiĝis je la lasta vorto.
…Ni daŭrigis nian vojon post tri hora ripozo. Ni havis tiom da manĝaĵo, ke porciumante ĝin por dek tagoj, ĝi eble sufiĉos. Ni nur havu forton. Tagmeze ni atingis la ponton. Ĝi estis pendoponto, konsistanta el ŝtona materialo, oni fortrikigis ĝin per putrintaj kaj disfibriĝantaj lian- kaj bastofaskoj. Sub tio, en la profundo de kvardek metra abismo torentis la rivero Kongo.
— Sub tio, en la profundo de kvardek metra abismo torentis la rivero Kongo.
— Yvonne trairos ĝin la unua. Nur unu homo povas estis sur la ponto…
Yvonne ekiris kuraĝe. Ŝi rerigardis ridetante el ties mezo. Poste ŝi trairis ĝin. Kelkaj lianfaskoj de la ponto ŝiriĝis.
— Okazos malbono! Ĝi ne eltenos, ke ni ĉiuj kvin trairu ĝin — diris Hopkins.
Nun Levin iris sur ĝi kun iom tremantaj genuoj. Kiomfoje la ponto moviĝis, li kaptis al sia hararo kaj ekŝrikis. Li faris tion preskaŭ ritme.
Li estis la unua viro, kiun mi aŭdis ŝriki. Li estis tiel nevoza, kiel multaj famaj filmaktorinoj. La plektitaj ekstremaĵoj de la ponto nun ne ŝiriĝis plu. Neniu scias, kiam vagis homo lastfoje en tiu ĉi regiono kaj sur tiu ponto.
— Ekiru! — diris Hopkins al Kvastiĉ.
— Nur iru vi. Mi estas la plej dika, kaj se la ponto ruiniĝos, tiam la kompatinda knabino restos tie kun tiu mondfama idioto.
Tia knabo estis tiu grandega kun malstreĉa haŭto, la iama ŝipkuracisto, kiu povis esti vera sinjoro antaŭ siaj punaj antecetedentoj. Sinjoro post enkarcerigo restos sinjoro, ĉar la prizona vivo ne vanigas la noblan animecon. (Elektaĵo el la personaj spertoj de la aŭtoro.)
— Nu do iru vi la unua — diris Neniulo al mi.
— Sed…
— Silentu! Vi devas estis apud Yvonne.
Li pravis! Mi transiris, rekte, rapide. Bedaŭrinde mi vidis el la mezo de la ponto, ke denove deiĝis iu node ligita plektaĵo el basto de sur la muro de la gruzela bordo…
Ĉu ĝi eltenos la trairon de Hopkins la Ŝtipulo, sinjoro Profesoro kaj Alfonso la Neniulo?
Jam venas la dikulo. Li vidas bone, kiel deiĝas iu ligilo de la ponto per laŭta ŝiriĝo, sed li venas senhalta, suspirante, fierege, kun flankenŝovita ĉapelo. Kiam li alvenis, jam nur kvin-ses nodoj tenas la ponton. Kaj ili diskutas transe. Kial ili parolas tiel longe?… Kiam li alvenis, jam nur kvin-ses nodoj tenas la ponton. Kaj ili diskutas transe. Kial ili parolas tiel longe?… Yvonne staras apud mi, prenas mian brakon kaj fikse rigardas al la transa bordo.