„Mi sciis ĉiam, ke vi estas granda idioto. Sed tiel granda, nek mi sciis tion. Vi povas kredi ĝin! Nenion verkaĉu pri mi! Ĉar sekvos mi. Kaj se mi skribos pri vi, kiajn aferojn vi faris, tiam oni bele malliberigos vin. Kaj sendepende de tio, vi povas ricevi baton sur vian kapon per la ferstango de la vaporkaldronego, kio estas peza metal-objekto. Mi skribas ĝin al vi, kaj kion mi skribas, tio ne estas mensogo aŭ idiotaĵo, kiel vi skribas ĝin en via romano. (la nedezirata parto forstrekindas)
Altestimate:
Vi, ĉevalo!”
Sed la instigo de miaj amikoj ne povis malhelpi min en tio, ke mi ne transdonu al la posteularo mian novan romanon, verkitan per mia simpla, sed per pompa artaĵo.
Jen:
Ekzerctereno.
— Gaavuu!
Ni staras en streĉa pozicio. La mallarĝaj, pintaj lipharoj, kaj la same mallarĝa barbo de serĝento Potrien milde tremetis.
Kio okazis denove?
— Karaj infanoj miaj — li komencis kun amikema, patra rideto. — Mi trovis rimenzonon antaŭ la drinkejo, kie hieraŭ tri legianoj draste batis tiujn dekkvin traveturantajn komercistojn, kiujn alvenis kun la karavano!
Tiuj legianoj neniam povas resti trankvilaj.
— Oni ne rekonis la tri soldatojn en la mallumo, kaj ili forfuĝis. Kiuj estis tiuj tri homoj? Ili elpaŝu memvole. Tio estos la plej ŝaĝa afero.
Preve. Kial devas la tuta kompanio staradi ĉi tie pro tri homoj?
Sed neniu moviĝis.
— Ĉu vi ne anonciĝas? — mokas la serĝento kun afabla rideto. — Se la respublikestro demandos tion: „Nu, kara Potrien, kiuj estis tiuj tri homoj, kiuj draste batis la karavananojn?”, kion mi respondos al li? Ĉu?
Ni ne sciis.
— Mi diros tion: „Laŭ mi, mon President, verŝajne ili povis esti arabaj knabinoj en maskovestaĵo, ĉar neniu anonciĝis el inter la legianoj…”
Subite li ekkriis minacege, kvazaŭ kuglo estus trafinta lian koron. Kelkaj dormetantaj simioj panike fuĝis de sur proksima arbo…
— Kiu interbatadis per tiu rimenzono? Kiu ekbatis per ĝi la karavanestro je la buŝo, ke liaj ok dentoj elfalis, kaj li falis kap-antaŭen en la kamel-naĝejon?
Ĝi povis esti kruela bato. Sed la garnizona vivo preskaŭ brutaligas iujn legianojn, ke la lasta fajrero de la deca konduto estingiĝas en ili.
— Kiu interbatadis per tiu rimenzono?
Silento.
— Suboficiro! Rigardu la rimenzonojn!
Hm… La zono de la sudanaj infanterianoj estas duon colon pli larĝa, kaj mi potas tian. Se li rimarkos ĝin, estos problemo. Li certe diros tion, ke mi flugigis tiun kvereleman karavanestron en la kamel-naĝejon intence. Kvankam mi vere ne povis konjekti, ke li falo estos tiel granda. Kiu povas kalkuli en mallumo, kiel forte bati per la rimenzono? Precipe, kiam oni prenis kiel ofendon de Hopkins la Ŝtipulo, ke li rigardadas binoklon, kaj la instrumento baldaŭ malaperis. Vere ne estis ĝuste suspekti lin, ĉar antaŭe ĝi estis en liaj manoj.
Ni nur defendis, kiam ili atakis nin, ĉar la senteman animon havanta Hopkins ĵetis la rubujon al ili.
— Jen rigardu! — krias akre la kaporalo. — Ĝi ja estas larĝa rimenzono! Elpaŝu, vi, urtikfloro!
Mi elpaŝas.
— Kian rimenon vi havas?
— Talian.
— Idioto! Kian talirimenon vi portas?
— Armean.
Mi estis iom pigramensa, kiam mi konversaciis kun Potrien. Li pensis, ke mi estas denaska stultulo. Se li divenos, ke mi uzas tiun parolmanieron eksluzive kun li, el tio devenus granda problemo.
— Vi estas cerbomoliĝinta, kadukiĝinta krokodilo. Mi demandis tion, de kie vi prenis tiun rimenzonon? Ĝi apartenas al sudana infanteriano!
— Jes.
— Jen ĉi tiu estas via talizono? — li demandis kaj altenlevis la senmastran objekton kun fatala trankvilo.
— Jes, mon chef.
— Kial vi ne diris tion pli frue?
— Vi ne demandis, mon chef.
— Mi demandis tion, kiu batadis per tiu ĉi rimenzono?
— La zono estas la mia, sed mi ne batadis per ĝi.
— Ĉu! Se la respublikestro demandos: „Diru Potrien, kiel troviĝis talizono de soldato per si mem al la interbatiĝantoj?”, kion mi respondos al li, ĉu?!
Mi kunfrapis miajn maleolojn.
— Tion, ke: „la talirimenoj kelkfoje forvagas, mon adjutant.”
— Kanajlo!
Li ne ŝatis, se mi respondas lian demandon. Sed la devo de la soldato: blinde obei.
— Ĉu la zono apartenas al vi?
— Jes.
— Kiuj estis kun vi?
— Kie?
— Ĉe la lasta interbatado.
— La sinjoro serĝeno!
— Ĉu mi?! Vi, fripono!
— Oui! Lastfoje mi interbatadis kun la arboj ĉe Aut-Aurirt, kaj la sinjoro serĝento gvidis nin.
— Vi do ne diros tion?! Tiam anstataŭ la du personoj la tuta plotono ne ricevios forpermeson.
Alfonso la Neniulo kaj Hopkins la Ŝtipostarura elpaŝis samtampe, streĉe starantaj.
— Kio estas?!
— Mi raportas al sinjoro serĝento — diris Hopkins, — ni ambaŭ estis tie.
— Mi povintus pensi. Ĉiam tiuj tri homoj. Mi traktos vin amare. Notu tion bone.
Potrien koleretis nin pro multaj aferoj. Iom rajte. Unuavice ni ĉiuj tri havis honormedalon, kion la brava, unuaranga suboficiro (ĉar senkonsidere de liaj kelkaj malperfektaĵoj, la olda Potrien estis brava soldato) ne povis toleri. Fine tre ĝenis lin tiu cirkonstanco, ke ni estis famaj kaj riĉaj, ĉar ni aktive partoprenis trovi diamant-minejon, kiun oni jam pensis perdiĝinta. Ni fariĝis famaj en la mono, dank’ al la gazetaro, kaj nia tantiemo el la profito de la diamant-minejo signifis sufiĉe grandan riĉecon. Tamen ni devis soldatservi la restintan tempon, kaj la serĝento neniam pardonis al ni, ke tiutempe oni tute ne punis nin, sed fine ni estis distingitaj pro niaj multaj kontraŭregulaj faroj.
— Ĉiuj tri homoj iru por pridemandi ilin! Ĉar vi ne anonciĝis tuj, mi proponos doni al vi la punon, kvin tagoj en karcero.
— Tio estas maljustaĵo! Mi anonciĝis.
— Rompez!
Kompreneble ankaŭ la leŭtenanto longigis ĝin per kvin tagoj, kaj nek la kapitano volis esti striktamana, fine ja ni devis pasigi du semajnojn en la karcero, kvankam ni estis senkulpaj. La membroj de la karavano provokis nin. La societo konsistis el dekkvin homoj, ili pensis, ke facile povos trakti tri soldatojn, kaj nun la hospitalo estas plena de ili.
Sed kial ili suspektis pri Hopkins la Ŝtipulo, ĉar li estis sur la deponeja ĉaro? Kiu ajn kamelistoj povis ŝteli la binoklon kun tiu flava ujo.
Ridinde.
— Potrien estas kara knabon, sed ni devas li eduki iomete — diris Alfonso la Neniulo enpensiĝeme. — Ni dekutimigos lin, ke li konstante okupiĝu pri ni.
— Mi nur revidus lin en civila vestaĵo — murmuris Hopkins la Ŝtipulo. — Ni iru en la kantinon.
Ni trinkis la vinon malgaje, ĉar ni sciis, ke malagrabla, malpura, malluma karcero atendas nin. Ni eĉ ne parolis. Alfonso la Neniulo legis. Hopkins la Ŝtipulo proponis al la kantinestro vendi binoklon, sed sen la bela, flava ujo, ĉar li volis teni siajn cigarojn en ĝi.
Nia fotrikaĵo estas strategie grava fortikaĵo sur la orienta deklivo de la montaro Atlas. Malgranda citadelo kun sufiĉe bona klimato. Kelkfoje estis iom malvarme, sed polvo, malario, kvardek kvin celsiusgradoj ne ekzistis ĉi tie. Ĝi do estis bonega loko. Batalo nenio, soldatservo facila, la registara komisaro postenigis nian kompanion ĉi tien rekompence pro nia sukcesplena misio en Senegalio. En tiu rekono havis grandan rolon tiuj tri homoj, kies vivon Potrien amarigis per siaj maljustaj persekutoj.
Mi diras tion enkonduke nur tial, ke vi ne opiniu nin venĝemaj pro tio, kio okazis poste tiurilate, ke ni deturnis la atenton de Potrien de sur ni.