— Laŭ mi — ekparolis Levin tuj — tiu estas vera ĝentlemano, kiu ne metas la terponon sur tiun teleron, el kiu li manĝas la viandon, nur tial, por ke la suko de la rostaĵo miksiĝu kun la garnaĵo.
— Mi ne scias tion — respondis Hopkis. — Malofte okazis ĝis nun, ke mi manĝintus el telero.
— Nun tio estas la demando — interrompis Alfonso la Neniulo, — kien malaperis Francis Barré de tie ĉi?
— Li estas en Igori — diris Levin.
— Kion vi parolas?! Ĉu vi konis Francis Barré-on?
— Li estis mia plej bona amiko. Ne ekzistis alia homo ĉe la kompanio, kiu havintus konjekton pri tio, kia estas la tomata omleto, farita laŭ la maniero de Tourbigo. Li jam manĝis tion, kaj ĝi kunligis nin kun eterna amikeco.
— Kaj kie estas nun Barré? — nia trio demandis ekscitite.
— En Igori. Tiu loko estos la nodo de la nova Kongo-fervojo. Puninte oni sendis lin tien, ĉar li tute malfortiĝis, deprimiĝis. Li malsaniĝis je „malfurioza caffard”, kiu tiom diferencas la frenezan furiozon, ke li nenifare kuras en la morton.
— Kio ĝi estas?
Prenu malbenitan, malproksiman garnizonon — li komencis, kiel ian recepton. — Se vi metas en ĝin homon kun mola karaktero, kaj vi rostas lin ĉe la malforta fajro de Saharo, la koncernulo kiam ajn estas distranĉebla, ĉar li ne obeas la suboficiron. Jen estas la kazo, pladumita laŭ la maniero de Levin.
— Nun pladumu ĝin, ke ankaŭ ni komprenu tion — diris Ŝtipulo, — cetere mi donos al vi ion per mia mandorso, subite laŭ la maniero de Hopkins, ke vi kapo ektremos, kvazaŭ detonacio de grenado estus trafinta vin.
— Mi estis kun Francis Barré — li daŭrigis flegme — ekde Colomb-Béchar. Li alvenis tien antaŭ tri jaroj pro dizerto el la oazo Rakhmar. Li estis malforta, malgaj homo. Li jam estis malliberulo dum pluraj jaroj, kiam li alvenis tien. Tiam mi fuĝis de Mogador por manĝi kelkajn, belajn riveregajn astakojn. Mi kutimas surverŝi ĝin per saŭco Worchester.
— Tio ne gravas!
— Vi ne komprenas tion, se vi parolas tiel! Riverega astako estas sengusta sen saŭco Worchester.
— Daŭrigu.
— Ni do estis malliberuloj kune. Sed dum ribelo ni helpis al la ŝtatfidelaj gardistoj, kaj ni estis senditaj ĉi tien pro indulgo. Tiu Barré tiam jam estis iomete anime malsana. Iun tagon li forgesis purigi sian rimenzonon, alifoje li malfruiĝis al la inspekto, fine li perdis sian fusilon. Estis nokto, li metis ĝin dum ripozo kaj lasis ĝin tie… Milita tribunalo… Fine li ricevis du jarojn da punlaboro en Igori. Li iris kun la lasta transporto, ne pli ol unu jaro. Mi ĉiam renkontiĝas kun Barré. Li estas ĝentilhomo. Li ne manĝas la artiŝokon kun frititaj buerpaneroj, kio estas la plej malbela kutimo de la plenkreskintaj etburĝoj.
— Ĉu vi ne aŭdis de tiam pri Francis Barré?
— Ne.
— Ĉu li ne skribis al vi?
— Jes, li skribis.
— Kion?
— Mi ne scias?
— Eble vi legis tion?
— Kiu diris al vi, ke mi scias legi? — li demandis mirante.
— Ĉu vi ne legigis tion? Ĉu ne interesis vin, kio okazis al via amiko?
— Kie estas tiu letero? — demandis Neniulo.
— En la militista deponejo. Antaŭ ol mi estus veninta ĉi tien, oni kunaranĝis mian pakaĵon por la ekmarŝo. Oni povas kunporti kvin kilogramojn da havaĵo en la puntendaron, la ceteraĵoj restos ĉi tie ĝis la liberiĝo.
— Ĉu la letero?
— Ĝi estis metita en la deponejon kun mia kesto. Mi kunportos nur duon kilogramon da konservaĵo el ŝafviando, bokalon da prun-marmelado, mustardon kaj sekigitan fiŝon…
— Sufiĉe!
— Espereble. Tamen mi aĉetis du skatolojn da supo-kubo de la kantinestro.
— Ni akiros tin leteron! — mi diris. — Ni penetros iel en la deponejon, kaj ni serĉos la pakaĵon de Levin.
— Mia presita recept-libro troviĝas en mia sako. Mi lasas ĝin ĉi tie, ĉar mi ne scias legi. Mi donacas tion al vi, eble vi povos utiligi ĝin. La sola bona kuirlibro sur la kontinento.
— Vi povas formeti vian kuirlibron en la arkivon — mi diris kolere.
Poste ni kuŝiĝis sur la malpura, nuda, malvarma ŝtonplanko (ĉar nek benko nek kovrilo estis en la ĉelo) kaj ni dormis dolĉe en la societo de kelk-miloj da miriapodoj.
Estis decidita fakto, ke ni rompŝtelos en la deponejon. Malfacile pasis la du semajnoj. Kun Levin! La vivo en la karcero estis iom malkomforta kaj enua. Precipe pro la malvarmaj noktoj. Mi asertas, ke post la fino de nia puno ni ludante povintus manĝi tutan rostitan spadfiŝon (kun frititaj terpomtranĉaĵoj laŭ la maniero de Broudier), aŭ kiu ajn el ni faras laŭdezire marinitan ovon kun viandosaŭco, eĉ, se ni ne atingas la finan stadion de efektivigo de vivdanĝeraj minacoj, ni alproprigas ankaŭ la recepton de la manĝaĵo, nomata suflea pulmoraguo, sed ĉio ĉi apenaŭ mildigis la monotonecon de la ĉelo.
Post la paso de du semajnoj ni tuj komencis antaŭprepari la rompŝtelon. En la profundo de la stalo por kameloj kuŝus kelkaj suboficiraj glavoj stokigitaj. La rusto dike kovris tiujn. Hopkins kunportis iun el ili. Malfacile ni eltiris ĝin el ties rustiĝinta ingo, dume Alfonso la Neniulo diris enigman rimarkon:
— Vi ankoraŭ benozos tian glavon.
— Kial?
— Vi vidos tion…
— Ĉu vi ne klarigus tion pli ekzakte?
— Ne.
Ni rompis la glavon, kaj ĝi fariĝis unuaranga handspiko helpe de akriga ŝtono. Hopkins akiris tenajlon kaj fajlilon en la kantino. Mi ne scias, kiel.
Nek la kantinestro.
— Nun penetri en la denonejon estos speciala tasko. Ni havas nur unu problemon, kiel atesti alibion?
— Hm… Ĝi estas malfacila afero…
Kiam oni malkovros la rompŝtelon, ĉiu devas atesti alibion.
— Estu post unu horo en la kantino — diris Neniulo. — Dume mi ĉirkaŭrigardos, ĉu eblas trovi alibion.
— Bone.
Post unu horo Alfonso la Neniulo venis al nia tablo gaje.
— Ni havas alibion — li diris per tia voĉo, kvazaŭ li portus ĝin en sia poŝo.
Ĝi okazis tiel, ke ni ricevis forpermeson vespere, ĉar nia dudek du hora deĵoro komenciĝis je la tria horo nokte. La kvara samdeĵoranto estis lignaĵisto, nomata Wurm. Iom balbutanta kaj ebriema senranga soldato, kiu servis sian kvaran jaron en la legio.
— Ni iros al Selim — diris Alfonso la Neniulo, — venu kun ni. Ni pagos.
Wurm estis feliĉa. Kvankam li jam drinkis sufiĉe multe ankaŭ en la kantino.
La maljunega Selim estis kafkuiristo, sed li vendis ankaŭ alkoholaĵon en sia kabanaĉo, ĉe la fino de la montara vilaĝo Manson. La legianoj volonte vizitis la tendoforman argilkabanon. Meĉo pendis de sur la tegmento en ruĝa kaj multlatera vitra ujo, kelkaj matoj kaj kusenoj kuŝis sur la planko; el tio konsistis la meblaro. Krome ankaŭ rondforma murhorloĝo ornamis la ejon. En Eŭropo oni povas vidi tiaĵon nur en la kuirejo.
La murholoĝo estis la alibio.
Ni invitis tien la cetere jam duonebrian Wurm-on. Kiam ni alvenis, la blankhara Selim dormetadis. Li faris tion dum la tuta tago, ĉar li jam estis pli ol naŭdek jara. Unue li etendis sian manon al la kafkuirilo. Mi akre alparolis lin:
— Ni ne petas el via malbonega kafo! Donu al ni veran araban drinkaĵon. Palmo-vinon!
— Kaj bone atentu, ke ni estu daĵorantaj je la tria horo nokte — avertis lin Alfonso la Neniulo.
— Sinjoroj! Mi estos maldorma, kaj tiu aparato, la fiero de mia domo, batas en ĉiu kvaronhoro laŭ la volo de Alaho, kiom da tempo pasis.
La fiero de la domo de Selim tiam montris la naŭan.
— Je via sano, knaboj! — mi kriis. — La unuan glason ni trinku ĝis ties fundo!