GREGORIUS JONSSON
(al la jarlo, kiam la amaso estas ekforiranta) Dum la fajropruvo ŝajnis al mi, ke vi estas timema, sed nun vi aspektas ĝoje kaj esperplene.
SKULE JARLO
(kontente) Ĉu vi vidis, ke li havis la okulojn de Sverre kiam li parolis? Bona estos la elekto ĉu vi elektos lin aŭ min kiel reĝon.
GREGORIUS JONSSON
(maltrankvile) Sed ne cedu. Pensu pri ĉiuj tiuj kiuj falos kun Via afero.
SKULE JARLO
Jen mi staras sur la fundamento de leĝo kaj juro; nun mi ne kaŝas min por la sanktulo. (eliras maldekstren kun sia sekvantaro)
EPISKOPO NIKOLAS
(rapidigas sin post Dagfinn Bonde) Certe ordiĝos, bona Dagfinn, ordiĝos; – sed tenu la jarlon tre fore de la reĝo, kiam li estos elektita; – nur tenu lin tre fore!
(Ĉiuj eliras maldekstren malantaŭ la preĝejon.)
HALO EN LA REĜA KORTEGO
(Maldekstre antaŭe estas malalta fenestro; dekstre enireja pordo; fone pli granda pordo, kiu kondukas al la reĝa halo. Apud la fenestro staras tablo; cetere seĝoj kaj benkoj.)
(Sinjorino Ragnhild kaj Margrete venas elde la pli malgranda pordo; Sigrid baldaŭ sekvas.)
SINJORINO RAGNHILD
Enen ĉi tie.
MARGRETE
Jes, ĉi tie estas plej mallume.
SINJORINO RAGNHILD
(iras al la fenestro) Kaj jen ni povas rigardi malsupren al la Tingejo.
MARGRETE
(singarde rigardas eksteren) Jes, tie malantaŭ la preĝejo ili ĉiuj estas kunvenintaj. (turnas sin en ploro) Tie malsupre nun okazos tio, kio tiros tiom multe post si.
SINJORINO RAGNHILD
Kiu morgaŭ regos ĉi tie en la halo?
MARGRETE
Ho, silentu. Tian pezan tagon mi neniam pensus vivi.
SINJORINO RAGNHILD
Ĝi devus veni; stari kiel reĝa kuratoro ne estis sufiĉa tasko por li.
MARGRETE
Jes – ĝi devis veni; la nura reĝa nomo ne estus sufiĉa por li.
SINJORINO RAGNHILD
Pri kiu vi parolas?
MARGRETE
Pri Håkon.
SINJORINO RAGNHILD
Mi parolis pri la jarlo.
MARGRETE
Ne vivas pli elstaraj viroj ol tiuj du.
SINJORINO RAGNHILD
Vidu Sigurd Ribbung! Kiel inside li sidas, – ĝuste kiel lupo en kateno.
MARGRETE
Jes vidu -! Li interplektas la manojn antaŭ si sur la glavsupro, kaj ripozas la mentonon sure.
SINJORINO RAGNHILD
Li mordas siajn lipharojn kaj ridas -.
MARGRETE
Kiel aĉe li ridas.
SINJORINO RAGNHILD
Li scias, ke neniu volas antaŭenigi lian pretendon; – estas tio, kio malicigas lin. – Kiu estas tiu leĝisto, kiu nun parolas?
MARGRETE
Estas Gunnar Grjonbak.
SINJORINO RAGNHILD
Ĉu li estas por la jarlo?
MARGRETE
Ne, li certe estas por la reĝo -
SINJORINO RAGNHILD
(rigardas ŝin) Por kiu estas li, vi diras?
MARGRETE
Por Håkon Håkonsson.
SINJORINO RAGNHILD
(rigardas eksteren; post mallonga deteno) Kie sidas Gutorm Ingason, – lin mi ne vidas.
MARGRETE
Malantaŭ siaj viroj, tie plej malsupre – en piedlonga mantelo.
SINJORINO RAGNHILD
Jes, tie.
MARGRETE
Aspektas kvazaŭ li hontas -
SINJORINO RAGNHILD
Estas pro sia patrino.
MARGRETE
Tiel ne faris Håkon.
SINJORINO RAGNHILD
Kiu parolas nun?
MARGRETE
(rigardas eksteren) Tord Skolle, leĝisto de Ranagubernio.
SINJORINO RAGNHILD
Ĉu li estas por la jarlo?
MARGRETE
Ne – por Håkon.
SINJORINO RAGNHILD
Kiel neskueble la jarlo sidas aŭskultante.
MARGRETE
Håkon aspektas trankvil-silente – sed tamen forte. (vigle) Se starus ĉi tie viro de fore veninta, li konus la du inter ĉiuj la mil aliuloj.
SINJORINO RAGNHILD
Vidu, Margrete; Dagfinn Bonde lokigas orumitan seĝon por Håkon -
MARGRETE
Pål Flida lokigas similan al ĝi malantaŭ la jarlon -
SINJORINO RAGNHILD
La viroj de Håkon volas tion malhelpi!
MARGRETE
La jarlo firme tenas la seĝon -!
SINJORINO RAGNHILD
Håkon parolas kolere al li – (fuĝas kun krio de la fenestro) Ho, Jesuo Kristo! Ĉu vi vidis la okulojn – kaj la ridon -! Ne, tio ne estis la jarlo!
MARGRETE
(kiu en timego sekvis ŝin) Ankaŭ ne Håkon! Nek la jarlo nek Håkon!
SIGRID
(ĉe la fenestro) Ho aĉe, aĉe!
MARGRETE
Sigrid!
SINJORINO RAGNHILD
Ĉu vi estas ĉi tie?
SIGRID
Tiel profunden ili devas preni la vojon laŭ desube, por gajni al la reĝa seĝo.
MARGRETE
Ho, preĝu kun ni, ke ĉio turniĝu al la plej bona.
SINJORINO RAGNHILD
(pala kaj konsterne al Sigrid) Ĉu vi vidis lin -? Ĉu vi vidis mian edzon -? La okulojn kaj la ridon, – mi ne rekonus lin.
SIGRID
Ĉu li aspektis kiel Sigurd Ribbung!
SINJORINO RAGNHILD
(mallaŭte) Jes, li aspektis kiel Sigurd Ribbung!
SIGRID
Ĉu li ridis kiel Sigurd?
SINJORINO RAGNHILD
Jes, jes!
SIGRID
Do ni ĉiuj devas preĝi!
SINJORINO RAGNHILD
(kun malespera forto) La jarlo devas esti elektata reĝo! Difektiĝas lia animo, se li ne fariĝos la plej elstara viro en la lando!
SIGRID
(pli forte) Sekve ni ĉiuj devas preĝi!
SINJORINO RAGNHILD
Tŝŝ, kio estas tio! (ĉe la fenestro) Kiaj krioj! Ĉiuj viroj ekstaris; ĉiuj standardoj kaj blazonoj svingiĝas en la vento.
SIGRID
(kaptas ŝian brakon) Preĝu, virino! Preĝu por via edzo!
SINJORINO RAGNHILD
Jes, sankta Olaf, donu al li la tutan potencon en tiu ĉi lando!
SIGRID
(sovaĝe) Neniun – neniun! Alie li ne saviĝos?
SINJORINO RAGNHILD
Li devas havi la potencon. Ĉio bona en li ĝermos kaj floros, se li ricevos ĝin. – Elrigardu, Margrete! Aŭskultu! (retiras sin paŝon malantaŭen) Jen leviĝas ĉiuj manoj por ĵuro!
MARGRETE
(aŭskultas ĉe la fenestro)
SINJORINO RAGNHILD
Dio kaj sankta Olaf, por kiu estas tio?
SIGRID
Preĝu!
MARGRETE
(aŭskultas kaj per suprenlevita mano donas signon por silento)
SINJORINO RAGNHILD
(post iom) Parolu! (De la Tingejo sonoriĝas laŭte en korno kaj trumpeto.)
SINJORINO RAGNHILD
Dio kaj sankta Olaf, por kiu tio estas?
(Mallonga paŭzo.)
MARGRETE
(Turnas la kapon kaj diras:) Nun ili prenis Håkon Håkonsson kiel reĝon.
(La muziko por la reĝa procesio eksonas, unue mallaŭte, poste pli kaj pli proksime. Sinjorino Ragnhild kroĉas sin plorante al Sigrid, kiu silente kondukas ŝin eksteren dekstre; Margrete restas senmova, starante apogata apud la fenestrokrado. La reĝaj ŝildistoj malfermas la grandajn pordojn; oni rigardas en la halon, kiu iom post iom pleniĝas de la procesiantoj venantaj de la Tingejo.)
HÅKON
(turnas sin ĉe la pordo al Ivar Bodde) Portu al mi la plumon kaj vakson kaj silkon, – pergamenon mi havas ĉi ene. (iras vigle al la tablo kaj elmetas kelkajn rulojn da pergameno) Margrete, nun mi estas reĝo!