(sekvas) Estu kiel roko kaj siliko kontraŭ Andres Skjaldasband, – kaj cetere kunprenu mian benon.
IVAR BODDE
(kiu atendis malantaŭ la reĝo kun la pergamenoj en la mano) Jen la leteroj, sinjoro -
HÅKON
Bone; donu ilin al la jarlo.
IVAR BODDE
Al la jarlo? Ĉu Vi ne volas surmeti la sigelon?
HÅKON
Tion la jarlo ja kutime faras; – li havas la sigelon.
IVAR BODDE
(mallaŭte) Jes ĝis nun, – tiom longe kiom li estis Via kuratoro; – sed nun!
HÅKON
Nun kiel antaŭe; – la jarlo havas la sigelon. (malproksimiĝas)
SKULE JARLO
Donu al mi la leterojn, Ivar Bodde. (Iras al la tablo kun ili, elprenas la regnan sigelon, kiun li portas kaŝita en la zono, kaj sigelas dum tio kio sekvas)
EPISKOPO NIKOLAS
(duonlaŭte) Håkon Håkonsson estas reĝo – kaj la jarlo havas la sigelon de la reĝo; – certe aranĝiĝos, aranĝiĝos.
HÅKON
Kion Vi diras, sinjoro episkopo?
EPISKOPO NIKOLAS
Mi diras, Dio kaj Sankto Olaf gardas sian sanktan eklezion. (iras en la reĝan halon)
HÅKON
(proksimiĝas al Margrete) Saĝa reĝino povas efiki grandajn agojn en la lando; Vin mi kuraĝis sekure elekti, ĉar mi scias ke vi estas saĝa.
MARGRETE
Nur tio!
HÅKON
Kion vi aludas?
MARGRETE
Nenion, nenion, sinjoro.
HÅKON
Kaj Vi ne riproĉas min, kvankam Vi malkaptis belajn dezirojn pro mi?
MARGRETE
Mi ne malkaptis belajn dezirojn pro Vi.
HÅKON
Kaj Vi volas stari proksime al mi, kaj doni al mi bonajn konsilojn?
MARGRETE
Mi volonte volas stari proksime al Vi.
HÅKON
Kaj doni al mi bonajn konsilojn. Dankon pro tio; konsiloj de virinoj utilas al ĉiu viro; kaj de nun mi havas neniun alian ol Vi, – mian patrinon mi devis forsendi -
MARGRETE
Jes, ŝi estis al vi tro kara.
HÅKON
Kaj mi estas reĝo. Adiaŭ, Margrete! Vi ankoraŭ estas tro juna; sed venontan someron nia geedziĝa festo okazos. – kaj de tiu momento mi promesas teni Vin ĉe mi en ĉiu deca fido kaj honoro.
MARGRETE
(ridetas malĝoje) Jes, mi scias ke daŭros longe ĝis Vi sendos min for.
HÅKON
(vigle) Sendi Vin for? Tion mi neniam faros!
MARGRETE
(kun larmoplenaj okuloj) Ne, tion Håkon faros nur pri tiuj, kiuj estas al li tro karaj. (iras al la elireja pordo. Håkon penseme postrigardas ŝin.)
SINJORINO RAGNHILD
(de dekstre) La reĝo kaj la jarlo tiom longe ĉi tie! La timo mortigas min; – Margrete, kion la reĝo diris kaj faris?
MARGRETE
Ho, multe! Laste li nomis administranton kaj reĝinon.
SINJORINO RAGNHILD
Vi, Margrete!
MARGRETE
(ĉirkaŭbrakas la kolon de la patrino) Jes!
SINJORINO RAGNHILD
Vi fariĝos reĝino!
MARGRETE
Nur reĝino; – Sed mi pensas ke mi tamen estas ĝoja pro tio. (Ŝi kaj la patrino kune eliras dekstre.)
SKULE JARLO
(al Ivar Bodde) Jen niaj leteroj; portu ilin al la reĝa patrino kaj al Kanga. (Ivar Bodde klinas sin kaj foriras.)
DAGFINN BONDE
(ĉe la hala pordo) La ĉefepiskopo de Nidaros deziras komuniki al reĝo Håkon Håkonsson sian omaĝon!
HÅKON
(spiras per plena brusto) Fine mi estas reĝo de Norvegio. (iras en la halon)
SKULE JARLO
(kaŝas la reĝan sigelon en la zonon) Sed mi regas landon kaj regnon.
Kurteno
(La festena halo en la reĝa kortego en Bergen. Arka fenestro meze sur la fona muro. Laŭ tiu estas estrado kun sidlokoj por la virinoj. Ĉe la maldekstra longa muro staras la reĝa seĝo kelkajn ŝtupojn super la planko; meze sur la kontraŭa muro estas granda enireja pordo. Standardoj, blazonoj, ŝildoj, armiloj kaj multkoloraj tapiŝoj pendas sur la murkolonoj kaj de la eltranĉita ligna plafono. Ĉirkaŭe en la halo staras tabloj por trinkaĵoj kun kruĉoj, trinkkornoj, kaj pokaloj.)
(Reĝo Håkon sidas sur la estrado ĉe Margrete, Sigrid, sinjorino Ragnhild kaj multaj altrangaj virinoj. Ivar Bodde staras malantaŭ la seĝo de la reĝo. Ĉirkaŭ la trinkaĵ-tabloj la viroj de la reĝo kaj la jarlo kun gastoj sidantaj sur benkoj. Ĉe la plej antaŭa tablo dekstre sidas inter aliuloj Dagfinn Bonde, Gregorius Jonsson kaj Pål Flida. Skule jarlo kaj episkopo Nikolas ludas ŝakon ĉe tablo maldekstre. La servistoj de la jarlo alvenas kaj eliras portantaj trinkaĵojn. El apuda ĉambro aŭdiĝas muziko dum la sekvaj scenoj.)
DAGFINN BONDE
Nun pasas jam la kvina tago, kaj ankoraŭ la servistoj same rapide surtabligas plenajn kruĉojn.
PÅL FLIDA
Neniam estis la kutimo de la jarlo malsatigi siajn gastojn.
DAGFINN BONDE
Ja aspektas tiel. Pri tia glora reĝa nupto neniam antaŭe rakontiĝis en Norvegio.
PÅL FLIDA
Skule jarlo ja neniam antaŭe donis filinon edzine.
DAGFINN BONDE
Vere, vere; la jarlo estas potenca viro.
HIRDANO
Disponas la trionon de la regno. Tio estas pli ol iu ajn jarlo havis pasinte.
PÅL FLIDA
La parto de la reĝo tamen estas pli granda.
DAGFINN BONDE
Pri tio ni ne parolu ĉi tie; nun ni estas amikoj kaj bone repacigitaj. (trinkas kun Pål.) Lasu la reĝon esti reĝo kaj la jarlon jarlo.
PÅL FLIDA
(ridas) Facile aŭdiĝas de vi, ke vi estas reĝano.
DAGFINN BONDE
Tio devas ankaŭ la jarlanoj esti.
PÅL FLIDA
Neniam tio. Ni ĵuris ĵuron al la jarlo, sed ne al la reĝo.
DAGFINN BONDE
Tio povos ankoraŭ okazi.
EPISKOPO NIKOLAS
(mallaŭte al la jarlo dum la ludado) Ĉu vi aŭdas, kion Dagfinn Bonde diras?
SKULE JARLO
(ne suprenrigardante) Mi tamen aŭdas.
GREGORIUS JONSSON
(rigardas signifoplene al Dagfinn) Ĉu la reĝo ion tian pripensas?
DAGFINN BONDE
Nu nu, – lasu tion; – neniu malakordo hodiaŭ.
EPISKOPO NIKOLAS
La reĝo volas ĵure ligi viajn virojn, jarlo.
GREGORIUS JONSSON
(pli forte) Ĉu la reĝo ion tian pripensas, mi demandas?
DAGFINN BONDE
Mi ne respondas. Ni trinku por paco kaj amikeco inter la reĝo kaj la jarlo. La biero estas bona.
PÅL FLIDA
Ĝi ankaŭ havis bonan tempon por fermenti.
GREGORIUS JONSSON
Tri fojojn la jarlo pretigis la nupton; tri fojojn la reĝo promesis veni, – tri fojojn li trompis.
DAGFINN BONDE
Mallaŭdu la jarlon pro tio; li donis al ni sufiĉon por prizorgi en Viken.
PÅL FLIDA
Sigurd Ribbung donis al vi ankoraŭ pli por prizorgi en Vermlando, laŭ tio kio diriĝas.
DAGFINN BONDE
(flamiĝe) Jes, kiu estis tiu, kiu liberigis Sigurd Ribbung?
GREGORIUS JONSSON
Sigurd Ribbung forkuris de ni en Nidaros, tio estas konata por ĉiuj.
DAGFINN BONDE
Sed ne estas konata por iuj, ke Vi malhelpis lin.
EPISKOPO NIKOLAS
(al la jarlo, kiu pripensas iun movon) Ĉu vi aŭdas, jarlo, – estis Vi, kiu ellasis Sigurd Ribbung.
SKULE JARLO
(movas) Tiu kanto estas malnova.
GREGORIUS JONSSON
(al Dagfinn) Mi tamen pensis, ke vi aŭdis pri la islandano, Andres Torsteinsson, amiko de Sigurd Ribbung -
DAGFINN BONDE
Jes; kiam Sigurd estis forkurinta, Vi pendigis la islandanon, tion mi scias.