EPISKOPO NIKOLAS
(movas kaj diras ridante al la jarlo:) Nun mi frapas la peonon, sinjoro jarlo.
SKULE JARLO
(aŭdeblete) Frapu ĝin; peono ne multe valoras. (movas pecon)
DAGFINN BONDE
Jes, tion la islandano spertis, kiam Sigurd Ribbung forkuris al Vermlando.
(Subpremata rido inter la reĝanoj; la interparolo daŭras mallaŭte; tuj poste envenas viro, kiu flustras al Gregorius Jonsson.)
EPISKOPO NIKOLAS
Kaj nun mi faras jenan movon; kaj vi estas perdinta.
SKULE JARLO
Aspektas tiel.
EPISKOPO NIKOLAS
(kliniĝante malantaŭen en la seĝo) Vi ne bone defendis la reĝon dum la lastaj movoj.
SKULE JARLO
(falfrapas la pecojn kaj ekstaras) Post longe mi laciĝis esti reĝdefendanto.
GREGORIUS JONSSON
(proksimiĝas kaj diras mallaŭte:) Sinjoro Jarlo, Jostein Tamb informas, ke nun la ŝipo kuŝas preta por forvelo.
SKULE JARLO
(mallaŭte) Bone. (elprenas sigelitan pergamenon) Jen la letero.
GREGORIUS JONSSON
(skuas la kapon) Jarlo, jarlo, – ĉu tio estas konsilinda?
SKULE JARLO
Kio?
GREGORIUS JONSSON
Ĝi portas la reĝan sigelon.
SKULE JARLO
Estas por la bono de la reĝo ke mi agas.
GREGORIUS JONSSON
Do lasu al la reĝo mem rifuzi la oferton.
SKULE JARLO
Tion li ne faros, se li povos decidi. Ĉiuj liaj pensoj kaj atento estas turnataj al subjugo de la Ribbungoj; tial li volas sekurigi sin en ĉiuj flankoj.
GREGORIUS JONSSON
Saĝa povas esti tio, kion Vi nun faras, – sed estas danĝera.
SKULE JARLO
Lasu tion al mi. Sendu la leteron, kaj diru al Jostein, ke li tuj forvelu.
GREGORIUS JONSSON
Fariĝos kiel Vi ordonas.
(eliras dekstre kaj revenas iom poste)
EPISKOPO NIKOLAS
(al la jarlo) Aspekte Vi havas multon prizorgendan.
SKULE JARLO
Sed bagatelan dankon.
EPISKOPO NIKOLAS
La reĝo ekstaris.
(Håkon proksimiĝas; ĉiuj viroj ekstaras de ĉe la tabloj.)
HÅKON
(al la episkopo) Ege devas ĝojigi nin, kiel sana kaj forta Vi tenis Vin ĉi tiujn gajajn tagojn.
EPISKOPO NIKOLAS
Ekflagras kelkfoje, sinjoro reĝo; tamen ne longe daŭros. Mi kuŝis malsana la tutan vintron.
HÅKON
Nu ja, – Vi vivis fortan vivon, riĉan je multaj famaj agoj.
EPISKOPO NIKOLAS
(skuas la kapon) Ho, estas limo por tio; mi havas ankoraŭ multon nefaritan. Ke mi scius, ĉu mi havus tempon por ĉio.
HÅKON
La vivantoj devas preni heredon post tiuj, kiuj foriras, estiminda sinjoro; ni ĉiuj ja volas la plej bonan por lando kaj popolo. (turnas sin al la jarlo) Io ege mirigas min; neniu el niaj administrantoj en Hålogalando venis al la edziĝfesto.
SKULE JARLO
Jes, vere; Andres Skjaldarband mi certe atendis.
HÅKON
(ridetante) Kaj ankaŭ Vegard Veradal.
SKULE JARLO
Ankaŭ Vegard, jes.
HÅKON
(ŝerce) Kaj mi esperas, ke Vi estus lin pli bone akceptinta, ol antaŭ sep jaroj sur la kajo en Oslo, kiam Vi pikis lian vangon, tiel ke la glavo mem eltranĉis sin.
SKULE JARLO
(ridas sinĝene) Jes, kiam Gunnulf, via patrinflanka onklo, haktranĉis la rektan manon de Sira Ejliv, mia plej bona amiko kaj konsilanto.
EPISKOPO NIKOLAS
(gaje) Kaj kiam Dagfinn Bonde kaj la hirdanoj starigis noktan gardon sur la reĝa ŝipo, kaj diris, ke la reĝo ne estas sekura sub la defendo de la jarlo!
HÅKON
(serioze) Tiuj tagoj estas forpasintaj kaj forgesitaj.
DAGFINN BONDE
(proksimiĝas) Nun ni povas sonorigi por armilludo malsupre sur la ludejo, se plaĉas al Vi, sinjoro.
HÅKON
Bone. Hodiaŭ ni akceptas ĉiun ĝojon; morgaŭ ni denove komencos pensi pri la Ribbungoj kaj la jarlo en la Orkadoj.
EPISKOPO NIKOLAS
Jes, li ja rifuzas pagi la imposton?
HÅKON
Se mi havus la Ribbungoj for de la nuko, mi mem velus okcidenten.
(Håkon iras al la estrado, etendas la manon al Margrete kaj kondukas ŝin elen dekstre; iom post iom la aliuloj sekvas.)
EPISKOPO NIKOLAS
(al Ivar Bodde) Aŭskultu iomete. Kiu estas tiu viro nomita Jostein Tamb?
IVAR BODDE
Estas ĉi tie maristo el la Orkadoj, kiu tiel nomiĝas.
EPISKOPO NIKOLAS
El la Orkadoj? Nu tiel. Kaj nun li velos hejmen.
IVAR BODDE
Jes, li ja tion faros.
EPISKOPO NIKOLAS
(pli silente) Kun valora kargo, Ivar Bodde!
IVAR BODDE
Greno kaj teksaĵoj, mi opinias.
EPISKOPO NIKOLAS
Kaj letero de Skule jarlo.
IVAR BODDE
(ekmire) Al kiu?
EPISKOPO NIKOLAS
Mi ne scias; – kun reĝa sigelo -
IVAR BODDE
(kaptas lian brakon) Sinjoro episkopo, – ĉu estas kiel vi diras?
EPISKOPO NIKOLAS
Tŝŝ, ne miksu min en tiun aferon. (malproksimiĝas)
IVAR BODDE
Do mi tuj devas -! Dagfinn Bonde! Dagfinn! Dagfinn -! (premas sin tra la amaso ĉe la elirpordo)
EPISKOPO NIKOLAS
(simpatiante al Gregorius Jonsson) Neniu tago sen domaĝo al iu pri havaĵo aŭ libereco!
GREGORIUS JONSSON
Pri kiu nun?
EPISKOPO NIKOLAS
Povra maristo, – Jostein Tamb ŝajnas al mi, ke oni nomis lin.
GREGORIUS JONSSON
Jostein -?
EPISKOPO NIKOLAS
Dagfinn Bonde volas malpermesi al li forveli.
GREGORIUS JONSSON
Ĉu Dagfinn volas malpermesi al li, vi diras?
EPISKOPO NIKOLAS
Ĝuste nun li eliris.
GREGORIUS JONSSON
Pardonu min, sinjoro, mi devas rapidiĝi -
EPISKOPO NIKOLAS
Jes, faru tion, bona vasalo! – Dagfinn Bonde estas tiom ekfurioza.
(Gregorius Jonsson rapidegas elen dekstre inter la restanta ĉeestantaro; nur Skule jarlo kaj episkopo Nikolas restas en la halo.)
SKULE JARLO
(paŝas en pensoj tien kaj reen; subite li kvazaŭ vekiĝas; li rigardas ĉirkaŭe kaj diras:) Kiel silente subite fariĝis.
EPISKOPO NIKOLAS
La reĝo eliris.
SKULE JARLO
Kaj ĉiuj homoj sekvis lin.
EPISKOPO NIKOLAS
Ĉiuj krom Vi.
SKULE JARLO
Estas io granda, tio, esti reĝo.
EPISKOPO NIKOLAS
(singarde) Ĉu Vi ŝatus provi tion, jarlo?
SKULE JARLO
(ridetas serioze) Mi estas provinta tion; ĉiun dormgravedan nokton mi estas reĝo en Norvegio.
EPISKOPO NIKOLAS
Sonĝoj avertas.
SKULE JARLO
Ili ankaŭ tentas.
EPISKOPO NIKOLAS
Apenaŭ Vin. Pasinte, tion mi povas kompreni; – sed nun, kiam Vi havas la trionon de la regno, regas kiel la unua viro en la lando kaj estas la patro de la reĝino -
SKULE JARLO
Pleje nun, – pleje nun.
EPISKOPO NIKOLAS
Nenion kaŝu! Konfesu; ĉar Vi certe portas grandan suferon.
SKULE JARLO
Pleje nun, kiel mi diras. Tio estas la granda kondamno, kiu premkuŝas sur mia vivo; stari tiel proksime al la stato plej alta – nur fenda faŭko disigas – salto transen, – aliflanke estas reĝa nomo kaj purpura mantelo kaj trono kaj potenco kaj ĉio; ĉiun tagon mi havas tion antaŭ la okuloj – sed neniam transvenos.
EPISKOPO NIKOLAS
Vere, vere, jarlo.
SKULE JARLO
Kiam ili elektis Guthorm Sigurdsson kiel reĝon, mi estis en la plena forto de mia juneco; tiam estis kvazaŭ laŭte kriis en mi: For, tiu infano, – mi estas la matura, forta viro! – sed Guthorm estis filo de reĝo; estis faŭko inter mi kaj la trono.