DUKO SKULE
Kiu?
EPISKOPO NIKOLAS
La anĝelo kiu ekstaris kontraŭ la lumon!
DUKO SKULE
Kaj kiu ĵetiĝis en la faŭkon de la abismo -
EPISKOPO NIKOLAS
(sovaĝe) Kaj kreis regnon tie, kaj fariĝis reĝo, potenca reĝo, – pli potenca ol kiu ajn el la miloj da – jarloj tie supre! (falglitas sur la benkon apud la trinkotablo)
DUKO SKULE
(rigardas lin longe, kaj diras:) Episkopo Nikolas, ĉu Vi estas io pli aŭ io malpli ol homo?
EPISKOPO NIKOLAS
(ridetas) Mi estas en stato de senkulpeco; mi ne konas diferencon inter bono kaj malbono.
DUKO SKULE
(duone al si mem) Kial ili metis min en la mondon, se ili ne volis ordigi la vivon pli bone por mi? Håkon tiel firme kaj neskueble fidas sin mem; – ĉiuj liaj viroj firme kaj neskueble fidas lin -
EPISKOPO NIKOLAS
Mutiĝu pri tio ke Vi ne havas tian fidon en Vi mem! Parolu kvazaŭ Vi ĝin havas; ĵuru laŭte kaj sankte, ke Vi havas ĝin, – kaj ĉiuj fidos Vin.
DUKO SKULE
Se mi havus filon! Se mi havus filon, kiu povus preni la grandan heredon post mi!
EPISKOPO NIKOLAS
(vigle) Jarlo, – se Vi havus filon?
DUKO SKULE
Mi neniun havas.
EPISKOPO NIKOLAS
Håkon ricevos filojn.
DUKO SKULE
(pugnigas la manojn) – kaj estas reĝe naskita!
EPISKOPO NIKOLAS
(ekstaras) Jarlo, – se li ne tia estus?
DUKO SKULE
Li tion ja pruvis; la fera fajropruvo -
EPISKOPO NIKOLAS
Kaj se li tia ne estus – spite al la fajropruvo?
DUKO SKULE
Ĉu vi volas diri, ke Dio mensogis, kiam li sukcesigis la fajropruvon?
EPISKOPO NIKOLAS
Por kio Inga el Vartejg kuraĝis provoki Dian verdikton?
DUKO SKULE
Ke tiu infano, kiun ŝi naskis oriente en Borgarsyssel, estas filo de Håkon Sverrisson.
EPISKOPO NIKOLAS
(kapsignas, ĉirkaŭrigardas kaj diras mallaŭte:) Kaj se nun reĝo Håkon ne estus tiu infano?
DUKO SKULE
(ektretas paŝon malantaŭen) Ĉiopova -! (regas sin) Nepenseble.
EPISKOPO NIKOLAS
Aŭskultu al mi, jarlo. Mi havas sepdek ses jarojn; komencas malsupren dekliviĝi nun por mi, kaj tiun ĉi aferon mi ne kuraĝas kunporti tien transen -
DUKO SKULE
Parolu, parolu! Ĉu li ne estas filo de Håkon Sverrisson?
EPISKOPO NIKOLAS
Aŭskultu min. Ne estis konatigite, kiam Inga estis graveda. Håkon Sverrisson estis ĵus mortinta, kaj verŝajne ŝi timis Inge Bårdsson, kiu tiam estis reĝo, kaj Vin, – nu ja, ankaŭ la Baglojn, mi opinias. Ŝi naskis sekrete en la domo de Trond pastro, oriente en la komunumo de Heggen, kaj naŭ tagojn poste ŝi veturis hejmen; sed la reĝa infano restis tutan jaron ĉe la pastro, kaj ŝi ne kuraĝis atenti pri ĝi, kaj neniu escepte de Trond kaj liaj du filoj ion sciis.
DUKO SKULE
Nu ja, – kaj sekve?
EPISKOPO NIKOLAS
Kiam la infano estis jaraĝa, ne eblis plu subteni la sekreton. Inga malkaŝis la aferon al Erlend el Husaby, – maljuna Birkibejno de la tempo de Sverre – Vi scias.
DUKO SKULE
Nu?
EPISKOPO NIKOLAS
Li kaj aliaj estroj el la Opplandoj prenis la infanon, iris mezvintre trans la montaron kun ĝi, kaj portis ĝin al la reĝo, kiu tiam sidis en Nidaros.
DUKO SKULE
Kaj Vi tamen povas diri, ke -?
EPISKOPO NIKOLAS
Komprenu! Granda danĝero estus por simpla pastro eduki reĝan infanon. Tuj post kiam la infano naskiĝis, li tial konfesis al unu el siaj superuloj en la eklezio, kaj demandis lian konsilon. Tiu lia superulo ordonis al Trond sekrete interŝanĝi du infanojn, sendi la ĝustan reĝan filon al sekura loko, kaj doni al Inga la malĝustan, se ŝi aŭ la Birkibejnoj poste postulus la reĝan filon.
DUKO SKULE
(ekcitita) Kaj kiu estis tiu hundo, kiu donis tian konsilon?
EPISKOPO NIKOLAS
Estis mi.
DUKO SKULE
Vi? Jes, Vi ĉiam malamis la parencaron de Sverre.
EPISKOPO NIKOLAS
Ŝajnis al mi malsekure por la reĝa filo veni inter Viajn manojn.
DUKO SKULE
Sed la pastro?
EPISKOPO NIKOLAS
Promesis fari, kiel mi ordonis.
DUKO SKULE
(kaptas lian brakon) Kaj Håkon estas la malĝusta?
EPISKOPO NIKOLAS
Se la pastro tenis sian promeson.
DUKO SKULE
Se li tenis ĝin?
EPISKOPO NIKOLAS
Trond pastro forvojaĝis el la lando la saman vintron, kiam la infano venis al reĝo Inge. Li vojaĝis al la tombo de Tomas Beckett, kaj poste restis en Anglio ĝis sia morto..
DUKO SKULE
Li forvojaĝis el la lando, Vi diras! Do li interŝanĝis la infanojn, kaj timis venĝon de la Birkibejnoj.
EPISKOPO NIKOLAS
Aŭ li ne interŝanĝis ilin, kaj timis venĝon de mi.
DUKO SKULE
Pri kiu ebleco kredas Vi?
EPISKOPO NIKOLAS
Ambaŭ eblecoj estas same kredeblaj.
DUKO SKULE
Sed la filoj de la pastro kiujn Vi menciis?
EPISKOPO NIKOLAS
Ili vojaĝis kun la krucmilitantoj al la sankta lando.
DUKO SKULE
Kaj neniu aŭdis ion pri ili poste?
EPISKOPO NIKOLAS
Jes.
DUKO SKULE
Kie ili estas?
EPISKOPO NIKOLAS
Ili dronis en la Greka Maro forvojaĝante.
DUKO SKULE
Kaj Inga -?
EPISKOPO NIKOLAS
Nenion scias, nek pri la konfeso de la pastro, nek pri mia konsilo.
DUKO SKULE
Ŝia infano havis nur naŭ tagojn, kiam ŝi forlasis ĝin, Vi diris?
EPISKOPO NIKOLAS
Jes; kaj la infano, kiun ŝi revidis, estis pli ol unujara -
SKULE JARLO
Do estas neniu en la mondo, kiu povas lumigi en tio ĉi! (paŝadas forte kelkajn fojojn tien kaj reen) Ĉiopova Dio, ĉu tio povas esti vero? Håkon – la reĝo – li, kiu regas la tutan landon kaj regnon, li ne estus la alodnaskito! – Kaj kial tio ne estas sufiĉe kredebla? Ĉu ne ĉiu sukceso mirinde sekvis lin, – kial ne ankaŭ tio, preniĝi kiel infano el dometo de povra kamparano kaj metiĝi en lulilon de la reĝa infano -
EPISKOPO NIKOLAS
Dum la tuta popolo kredas, ke li estas la filo de la reĝo -
SKULE JARLO
Sed li mem kredas tion, episkopo, – tio estas lia vera feliĉo, tio estas lia zono de forto! (iras al la fenestro) Jen vidu, kiel bele li sidas sur la ĉevalo, Neniu sidas kiel li. Ridiĝas kaj brilas en liaj okuloj; li rigardas elen en la tagon, kvazaŭ li scius sin kreita por iri antaŭen, ĉiam antaŭen. (turnas sin al la episkopo) Mi estas reĝa brako, eble ankaŭ reĝa kapo; sed li estas la tuta reĝo.
EPISKOPO NIKOLAS
Kaj eble tamen ne estas.
SKULE JARLO
Ne, – eble tamen ne.
EPISKOPO NIKOLAS
(metas la manon sur lian ŝultron) Jarlo, aŭskultu min -
SKULE JARLO
(daŭrigas elrigardi) Tie sidas la reĝino. Håkon parolas dolĉe al ŝi; ŝi fariĝas ruĝa kaj pala laŭvice el ĝojo. Li prenis ŝin edzine, ĉar estis saĝe elekti la filinon de la plej potenca viro en la lando. Ne ekzistis tiam varma penso por ŝi en lia koro; – sed tio venos; al Håkon sekvas la feliĉo. Ŝi lumos super lia vivo – (haltas kaj ekkrias en surprizo) Kio estas tio?