- Jes, sed la monon kie mi prenu? - enmiksigxis la princino.
Zinaida sulkigis la brovojn.
- Vian monon mi ne petas. Belovzorov kredos al mi.
- Kredos, kredos... - grumblis la princino - kaj subite plengorgxe ekkriis: - Dunjasxka!
- Maman, mi donacis al vi sonorilon, - rimarkis la princidino.
- Dunjasxka! - ripetis la oldulino.
Belovzorov riverencis: mi foriris kun li. Zinaida min ne haltigis.
CxAPITRO 14
Sekvan matenon mi vekigxis frue, eltrancxis por mi bastonon kaj foriris al Kalujxskaja zastava. Decidis mi iri, gxui mian malfelicxon. La tago estis bonega, hela kaj ne tro varma; gaja, fresxa vento flugis super la tero kaj neforte susuris kaj petolis, cxion movis sed nenion rompis. Mi longe promenis inter arboj, inter montoj. Mi ne sentis min felicxa, mi eliris el la hejmo kun intenco enui - sed la juneco, bonega vetero, fresxa aero, plezuro de rapida pasxado, beato de soleca kusxado sur densaj herboj - efikis al mi tute male: la memoro pri tiuj neforgeseblaj vortoj, pri tiuj kisoj denove aperis en mia animo. Por mi estis agrable pensi, ke Zinaida ne povas, tamen, ne konsideri mian decidemon, mian heroecon... "La aliaj por sxi estas pli bonaj ol mi, - mi pensis, - estu tiel! Sed la aliaj nur diras, ke ili faros, sed mi faris! Kaj kion ankoraux mi povas fari por sxi!" Mia fantaziemo tuj eklaboris. Mi komencis imagi. Kiel mi savos sxin el malamikaj manoj, kiel mi, kovrita per sango, liberigos sxin el malliberejo, kiel mi mortos apud sxiaj piedoj! Mi rememoris la pentrajxon, kiu pendis en mia salono: Malek-Adel, forportanta Matildan, - kaj tuj ekatentis la grandan, buntan pegon, kiu klopodis altigxi laux minca betula trunko kaj maltrankvile rigardis el post gxi, jen dekstren, jen liven, kiel muzikisto el post kolo de kontrabaso. Poste mi kantis "Ne blanka negxo", kiu transformigxis en la popularan romancon "Mi vin atendas, dum zefir', petolas"; poste mi komencis lauxte legi la apelon al steloj de Jermak el la tragedio de Homjakov, provis verki ion sentimentalan, elpensis ecx la lastan verson, kiu devus kroni la tuton: "Ho, Zinaida! Zinaida!", sed rezulte malsukcesis. Interalie, venis tempo por tagmangxi.
Mi descendis en la valon; streta sabla pado serpentumis laux gxi kaj direktigxis en la urbon. Mi ekpasxis sur la pado. Obtuzaj frapoj de cxevalaj hufoj eksonis post mi. Mi returnigxis, nevole haltis kaj demetis la kaskedon: mi ekvidis mian patron kun Zinaida.
La patro estis diranta ion al sxi turninte la tutan sian korpon al sxi, apogante je la kolo de sxia cxevalo. Li ridetis, Zinaida auxskultis lin silente, strikte mallevinte la okulojn kaj kunpreminte la lipojn.
Mi dekomence ekvidis nur ilin; nur post kelkaj momentoj, el post turno de la valo aperis Belovzorov en husara uniformo, sur sxauxmita nigra cxevalo. La fortika cxevalo skuis la kapon, snufis kaj dancis: la rajdanto kaj bridis gxin, kaj spronis. Mi flankigxis. La patro prenis la bridon, flankigxis de Zinaida, sxi lante levis al li la okulojn kaj ambaux ekrajdis... Belovzorov direktigxis post ili, grincante per la sabro. "Rugxa kiel kankro, - mi pensis, - sed sxi... Kial sxi estas tiom pala? rajdis dum la tuta mateno, sed pala?"
Mi plioftigis la pasxojn kaj venis hejmen antaux la tagmangxo. La patro sidis jam alivestita, lavita kaj fresxa, apud la patrina fotelo kaj legis al sxi per sia modela sonora vocxo felietonon el franca revuo "Journal des D?bats"; sed la patrino auxskultis lin sen atento, kaj ekvidinte min, demandis, kie mi estis dum la tuta tago, aldoninte, ke sxi ne sxatas, kiam mi malaperas dio-scias-kie kaj kun dio-scias-kiu. "Sed mi vagadis sola", - mi dezirus respondi sed rigardis la patron kaj ial ne apertis la busxon.
CxAPITRO 15
Dum la sekvaj kvin-ses tagoj mi preskaux ne vidis Zinaidan: sxi prezentis sin malsana, tamen tio ne malhelpis al la kutimaj frekventuloj veni - kiel ili diris - al sia dejxoro. Nur Majdanov estis tuj perdanta la kuragxon, se li ne havis okazon admiri. Butonumita kaj rugxa Belovzorov sidis angule; sinistra rideto vagis sur la delikata vizagxo de grafo Malevskij - li vere ricevis malfavoron de Zinaida kaj kun aparta peno cxiel flate komplezis la oldan princinon, kune kun sxi vojagxis al la generalo-gubernatoro. Cetere, tiu vizito estis senrezulta, kaj Malevskij ecx speciale malsukcesis: oni memorigis al li iun okazon kun iuj fervojaj oficistoj - li devis klarigi cxion per sia malsperteco. Lusxin venis cxiudiurne po du fojojn, sed por nelonge; mi timetis lin post nia lasta renkonto kaj samtempe sentis al li sinceran simpation. Foje li promenis kun mi en la gxardeno Neskucxnyj, estis bonhumora kaj afabla, sciigis al mi la nomojn kaj kvalitojn de diversaj herboj kaj floroj, sed subite - nek al teksto, nek al preteksto - frapis sian frunton: "Sed mi, stultul', pensis, ke sxi estas koketulino! Versxajne sinoferoj gustas dolcxe - por kelkiuj".
- Kion vi volas diri per tio? - mi demandis.
- Al vi mi nenion volas diri, - Lusxin kurte replikis.
Min Zinaida ignoradis: miaj aperoj - mi ne povis malrimarki tion - impresis sxin malagrable. Sxi estis nevole turnanta sian vizagxon de mi... jes, nevole; gxuste tio estis amara; gxuste tio afliktis min! Tamen necesis tion akcepti - kaj mi klopodis ne vidigi min antaux sxi kaj nur defore gvatis sxin, cetere, ne cxiam sukcese. Sxi plu fartis iel nekompreneble; sxia vizagxo aliigxis, sxi mem tute aliigxis. Tiu sxangxo precipe frapis min en iu varma kvieta vespero. Tiam mi sidis sur baseta benko sub largxa sambuko; mi sxatis tiun lokon, cxar el tie videblis la fenestro de l' cxambro de Zinaida. Mi estis sidanta: birdeto vigle skuis sin inter malheligxintaj folioj super mia kapo; griza kato malgxibiginte la dorson singarde glitis en la gxardenon, kaj la unuaj vesperaj skaraboj obtuze zumis en la aero, ankoraux travidebla, kvankam ne plu luma. Mi sidis observante la fenestron kaj atendis kiam tiu malfermigxos; gxuste gxi ovrigxis kaj en gxi aperis Zinaida. Sxi surhavis blankan robon, kaj sxi mem - sxiaj vizagxo, brakoj, sxultroj - estis preskaux blanke palaj. Sxi longe staris rigida kaj longe rigardis fikse kaj rekte el sub la kuntiritaj brovoj. Mi ecx ne sciis, ke sxi povas tiel rigardi. Poste sxi kunpremis la manojn, forte-fortege, levis ilin al la lipoj, al la frunto kaj subite, malnodinte la fingrojn, forsvingis la harojn de la oreloj, skuis la harojn kaj rezolute klininte la kapon klaketis la fenestron.
Post tri tagoj sxi renkontis min en la gxardeno. Mi intencis flankigxi, sed sxi mem haltigis min.
- Donu al mi vian brakon, - sxi diris kun la antauxa tenero, - mi delonge ne babilis kun vi.
Mi rigardis al sxi: okuloj sxiaj milde lumis, kaj la vizagxo ridetis, kvazaux vualita.
- Cxu vi plu malsanas? - mi demandis sxin.
- Ne, nun cxio pasis for, - sxi respondis kaj plukis etan rugxan rozon, - mi iom lacigxis, sed ankaux tio baldaux pasos.
- Kaj vi denove refarigxos samkia antauxe, cxu? - mi demandis.
Zinaida proksimigis la rozon al la vizagxo, kaj al mi sxajnis, kvazaux rebrilo de l' helaj petaloj falus sur sxiajn vangojn.
- Cxu mi sxangxigxis? - sxi demandis min.
- Ja sxangxigxis, - mi duonvocxis.
- Mi malvarme rilatis al vi - mi ja scias, - Zinaida komencis, - sed vi ne devis tro atenti tion... Mi ne povis aliel... Sed kial ni parolu pri tio?
- Vi ne deziras, ke mi amu vin, jen tiel! - mi eksklamis morne kun senintenca impeto.
- Ne ja, amu, - sed malkiel antauxe.
- Sed kiel?
- Ni estu amikoj, jen tiel! - Zinaida etendis al mi la rozon, ke mi flaru gxin. - Ja mi estas ege pli agxa ol vi, mi povus esti via onklino; nu eble ne onklino, sed la pliagxa fratino. Sed vi...
- Mi estas infano por vi, - mi rompis sxian parolon.
- Jes ja, infano, sed kara, bona, sagxa infano, ege amata. Aha, jen tiel. Ekde hodiaux mi promocias vin mia pagxio; kaj ne forgesu, ke la pagxioj ne rajtas esti for de siaj sinjorinoj. Jen, prenu la signon de via rango, - sxi aldiris, metante la rozon en la butontruon de mia jako, - la signon de Mia Mosxta favoro.
- Pli frue mi estis ricevanta aliajn favorojn, - mi balbutis.