Выбрать главу

- Ha! - Zinaida vortis kaj rigardis min deflanke. - Via memoro estas brila! Kio do! mi ankaux nun pretas...

Sxi klinis sin al mi kaj sigelis mian frunton per kiso trankvila kaj klara.

Mi apenaux rigardis al sxi, sxi jam returnigxis kaj dirinte: "Sekvu min, mia pagxio", sxi direktis sin al la dometo. Mi sekvis sxin dauxre embarasata. "Cxu vere, - mi pensis, - tiu milda kaj prudenta junulino estas Zinaida kian mi konis?" Kaj sxiaj pasxoj aperis al mi pli softaj kaj sxi mem vidigxis pli sublima kaj pli gracia.

Mia Dio! kun kioma nova ardo estis brulanta mia amo.

CxAPITRO 16

Post la tagmangxo la gastoj denove kunvenis kaj la princidino venis al ili. La tuta kompanio estis komplete sur la loko, kiel en tiu vespero, kiun mi neniam forgesos; ecx Nirmackij altrenis sin; Majdanov venis la unua kaj alportis novajn poemojn. Denove garantiajx-ludo komencigxis, sed jam sen la antauxaj folaj gagoj, sen drolajxoj kaj sen bruo - la cigana elemento vanuis.

Zinaida donis novan agordon al nia kunveno. Kiel la pagxio, mi sidis apud sxi. Cetere, sxi proponis, ke la posedanto de la elektita garantiajxo rakontu sian songxon; sed tiu ideo ne estis bona.

La songxoj rezultis aux neinteresaj (Belovzorov songxis, ke li nutras sian cxevalon per karasoj, kaj ke tiu cxevalo havis lignan kapon) aux nenaturaj, verkitaj. Majdanov regalis nin per novelego: en gxi estis kaj tombejaj kriptoj, kaj angxeloj kun liroj, kaj parolantaj floroj, kaj elfore flugantaj sonoj. Zinaida ne permesis al li fini.

- Se ektemas pri verkoj, - sxi diris, - do, cxiu rakontu ion nepre elpensitan.

La loto elektis Belovzorov'on.

La juna husaro konfuzigxis.

- Mi povas elpensi nenion! - li eksklamis.

- Bagateloj! - Zinaida reagis. - Nu, ekzemple, imagu vin esti edzo kaj rakontu al ni, kiel vi pasigus tempon kun la edzino. Cxu vi fermus sxin hejme?

- Jes, mi enfermus.

- Kaj mem sidus kun sxi?

- Nepre sidus.

- Superbe. Sed se tio tedus al sxi, kaj sxi kokrus vin?

- Mi murdus sxin.

- Sed se sxi fugxus?

- Mi sxin trovus kaj nepre murdus.

- Do, tiel; sed se mi estus via edzino, kion vi farus en tiu okazo?

Belovzorov iom silentis.

- Mi murdus min.

Zinaida ridis.

- Mi vidas, ke kurtas via kant'.

La dua elekto trafis Zinaidan. Sxi levis la okulojn al la plafono kaj ekmeditis.

- Jen, atentu, - fine sxi komencis, - jen kion mi elpensis... Imagu grandiozan palacon, someran nokton kaj mirindan balon. La balon donas la regxino. Cxieas oro, marmoro, kvarcvitroj, silko, briloj, diamantoj, floroj, incensoj kaj cxiuj aliaj luksajxoj.

- Cxu vi sxatas lukson? - Lusxin intervenis.

- La lukso belas, kaj mi sxatas cxiun belon.

- Ecx pli ol la belegon? - li redemandis.

- Aj, tro ruze, mi ke komprenas. Ne malhelpu min. Do, la bal' superbas. La gastoj abundas, cxiuj ili estas junaj, belegaj, kuragxaj kaj cxiuj freneze amas la regxinon.

- Cxu inter la gastoj estas virinoj? - demandis Malevskij.

- Ne - aux tamen - jes, estas.

- Malbelaj?

- Lindaj. Sed la viroj amas la regxinon. Sxi altas kaj sveltas, kaj diademo kronas sxian nigran hararon.

Mi jxetis rigardon al Zinaida - kaj tiumomente sxi aperis al mi pli alta ol ni, sxia blanka frunto kaj senmovaj brovoj radiis tioman helan sagxon kaj tioman potencon, ke mi pensis: "Vi mem estas regxino!"

- Oni tumultas cxirkaux sxi, - dauxrigis Zinaida, - cxiuj prodigas antaux sxi la plej flatajn parolojn.

- Cxu sxi sxatas la flaton? - demandis Lusxin.

- Aj, kia tedulo! Malhelpas cxiam... Kiu ne sxatas la flaton?

- Ankoraux unu demando, la lasta, - rimarkis Malevskij. - Cxu la regxino havas la edzon?

- Mi ankoraux ne pensadis pri tio. Ne, por kio edzo?

- Ja, ja, - ehxis Malevskij, - por kio edz'?

- Silence! - eksklamis Majdanov, kiu malbone posedis la francan.

- Merci, - Zinaida diris al li. - Do, la regxino auxskultas tiujn parolojn, auxskultas muzikon, sed malvidas la gastojn. La ses fenestroj estas komplete apertaj, de l' plafono gxis la planko; post ili videblas malluma cxielo kun grandaj steloj kaj malluma gxardeno kun altaj arboj. La regxino rigardas la gxardenon. Tie, apud la arboj situas fontano, gxi blankas en la obskuro - longa, tre longa kiel fantomo. La regxino tra la paroloj kaj muziko auxdas softan akvo-plauxdon. Sxi rigardas kaj meditas: cxiuj vi, sinjoroj, estas noblaj, sagxaj, ricxaj, vi cxirkauxas min, vi alte aprecas cxiun mian diron, cxiuj pretas morti cxe miaj piedoj, mi regas vin... Sed tie, apud la fontano, apud la plauxdanta akvo, staras kaj atendas min tiu, kiu regas min. Li surhavas nek ricxan veston, nek juvelojn, neniu lin konas, sed li atendas min kaj certas pri mia veno, - jes, mi venos, kaj en la mondo estas nenio, kio povas haltigi min, kiam mi volos iri al li, resti kun li, perdigxi kun li en la gxardena obskuro, sub la susurantaj arboj, sub la plauxdoj de l' fontano...

Zinaida eksilentis.

- Cxu estas elpenso? - ruze demandis Malevskij.

Zinaida ecx ne rigardis al li.

- Sinjoroj, kion ni farus, - subite ekvocxis Lusxin, - se ni estus inter la gastoj kaj scius pri la apudfontana felicxulo?

- Haltu, haltu, - Zinaida intervenis, - mi mem diros al vi kion farus cxiu el vi. Vi, Belovzorov, vokus lin al duelo; vi, Majdanov, verkus pri li epigramon... Cetere, ne - vi ne scias epigrami; vi verkus pri li longan jambajxon, simile al Barbier kaj aperigus la verkon en La Telegrafo. Vi, Nirmackij, prunteprenus cxe li... ne, vi pruntedonus al li monon je uzura interezo. Vi, doktoro... - sxi haltis. - Ha, jen mi ne scias, kion vi povus fari.

- Kiel la kortega doktoro, - Lusxin respondis, - mi preskribus al la regxino ne doni la balojn, se sxin ne interesas gastoj.

- Eble vi pravas, sed vi, grafo?

- Mi? - ripetis Malevskij kun sia sinistra rideto...

- Vi regalus lin per venenita bombono.

La vizagxo de Malevskij iom tordigxis kaj por momento havis judan esprimon; sed li tuj ridegis.

- Koncerne vin, Voldemar... - Zinaida dauxrigis, - tamen suficxas; ni ludu alian ludon.

- Monsieur Voldemar, kiel la pagxio de l' regxino, tenus la baskon de sxia robo kiam sxi kurus en la gxardenon, - sarkasmis Malevskij.

Mi rugxigxis, sed Zinaida rapide metis la manon sur mian sxultron, kaj, levigxinte, diris per la vocxo iom tremanta:

- Mi neniam permesis al via grafa mosxto la rajton arogi kaj tial mi petas vin foriri. - Sxi montris al li la pordon.

- Kompatu min, princidino, - balbutis Malevskij kaj paligxis.

- La princidino pravas, - kriis Belovzorov kaj ankaux li ekstaris.

- Je Dio, mi tute ne atendis, - Malevskij dauxrigis, - sxajne, en miaj vortoj estis nenio... mi absolute ne volis vin ofendi... Pardonu min.

Zinaida jxetis al li fridan rigardon kaj fride ridetis.

- Bonvolu resti, - sxi diris kun senzorga movo de l' mano. - Mi kun monsieur Voldemar vane kolerigxis. Vin plezurigas piki serpenteske... piku por via sano!

- Pardonu min, - refoje ripetis Malevskij, sed mi rememorante la movon de Zinaida denove pensis, ke la auxtenta regxino ne povus pli digne montri la pordon al arogantulo.

La ludo nelonge dauxris post tiu sceno; cxiuj ekfartis iom gxenite, ne nur pro la sceno, sed pro iu nedifinita, sed tre peza sento.

Neniu pri tio parolis, sed cxiu konsciis gxin kaj en si kaj en sia najbaro. Majdanov deklamis al ni siajn versojn, kaj Malevskij kun afekta ardo lauxdegis ilin. "Kiel li nun volas sxajnigi sin bonkora", - Lusxin flustris al mi. Ni baldaux disiris. Zinaidan subite atakis pensado; la princino ordonis sciigi, ke sxin doloras la kapo; Nirmackij ekplendis pri siaj reuxmatismoj.

Mi longe ne povis ekdormi, la rakonto de Zinaida mirigis min.

- Cxu en tio estas aludo? - mi demandis min mem, - sed kiun kaj kion sxi aludas? Se vere estas aludindo... kiel eblas kuragxi? Ne, ne povas esti, - mi flustris turnigxante enlite sur alian flankon, de unu varma vango sur la alian... Sed mi rememoris ankaux la esprimon de la vizagxo de Zinaida dum sxia rakonto... Mi rememoris ankaux la eksklamon, flugintan el la busxo de Lusxin en Neskucxnyj, sxiajn subitajn sxangxojn en la rilato al mi - kaj konjektoj tumultis en mia kapo. "Kiu li estas?" Tiuj vortoj kvazaux sxvebus antaux miaj okuloj, vortoj desegnitaj en la obskuro. Kvazaux malalta sinistra nubo pendus super mi - kaj mi sentus gxian premon - kaj mi atendus gxian fulmon. En la lasta tempo mi alkutimigxis al multo cxe Zasekinoj: malordemo, kandelstumpoj, rompitaj trancxiloj kaj forkoj, sombra Vonifatij, cxambristinoj en vestoj trivitaj, la manieroj de la princino mem - tiu stranga vivo ne plu mirigis min... Sed mi ne povis alkutimigxi al tio, kion mi svage imagis pri Zinaida. "Avanturierino", - mia patrino foje nomis sxin. Avanturierino - sxi, mia idolo, mia dio! Tiu titolo estis bruliganta min, mi penis eskapi el gxi en la kusenon kaj indignis - sed samtempe mi pri cxio konsentis, mi cxion oferus nur por farigxi la cxefontana felicxulo!..