Komencigxis preparoj al la reenurbigxo, al la strato Arbat, kie situis nia domo. La patro mem, videble, ne sxatis plu resti en la vilao; sed sxajne, li sukcesis konvinki la panjon ne disfamigi la okazon. Cxio estis farata kviete, sen hasto. La panjo ecx transdonis siajn bondezirojn al la princino kaj esprimis sian bedauxron, ke la malsano ne ebligas al sxi revidi la princinon gxis la forveturo. Mi vagadis kiel freneza, kaj nur deziris, ke cxio cxi rapide finigxu. La sola penso ne volis forlasi mian kapon: kiel povis sxi, junulino kaj - tamen - princidino, kuragxi je tiuj agoj? Ja sxi sciis, ke mia patro ne estas libera, kaj sxi ja povus edzinigxi al iu ajn, ekzemple, al Belovzorov. Kion sxi esperis? Kiel sxi ne timis pereigi sian futuron? Jes ja, - mi pensis, - estas la amo, pasio, fidelo... kaj mi estis rememorinta la vortojn de Lusxin: por kelkiuj oferi sin gustas dolcxe. Iam mi sukcesis rimarki en unu el la fenestroj de la dometo iun palan makulon. "Vizagxo de Zinaida?" - mi pensis... vere, la vizagxo sxiis. Mi ne plu povis elteni. Mi ne povis disigxi de sxi, sen diri la lastan "adiaux". Uzinte oportunan momenton mi iris tien.
En la salono min renkontis la princino per sia kutima senorda-senzorga saluto.
- Kial, patreto mia, gepatroj viaj tiel frue ektumultis? - sxi diris metante tabakon en ambaux naztruojn.
Mi rigardis al sxi, kaj mia koro iom faciligxis. La vorto "kambio" menciita de Filipp, turmentis min. Sxi nenion suspektis, almenaux laux mia tiama kompreno. El la apuda cxambro aperis Zinaida en nigra robo, pala, kun haroj libere pendantaj, sxi senvorte prenis min je la mano kaj kondukis min al si.
- Mi ekauxdis vian vocxon, - sxi komencis, - kaj tuj venis. Cxu vi volas tiel facile forlasi min, malica knabo?
- Mi venis por adiauxi, princidino, - mi respondis, - sxajne, por cxiam. Eble vi auxdis, ke ni forveturas.
Zinaida atente rigardis al mi.
- Jes, mi auxdis. Dankon pro la vizito. Mi jam pensis ne revidi vin. Ne rememoru min malbone. Mi foje turmentis vin, tamen mi ne tiom acxas, kiom vi imagas.
- Cxu mi?
- Jes, ja. Vi.
- Mi? - mi afliktite respondis, kaj mia koro denove ekbategis kiel pli frue pro sxia nerezistebla, neesprimebla cxarmo. - Mi? Kredu min, Zinaida Aleksandrovna, faru ion ajn, ajne turmentu min - mi amos kaj admiros vin gxis mia lasta spiro.
Sxi rapide turnis sin al mi kaj, vaste apertinte la brakojn, cxirkauxprenis mian kapon kaj forte kaj varmege kisis min. Dio scias, kiun sercxis tiu longa, adiauxa kiso, sed mi avide gxuis ties dolcxon. Mi sciis, ke gxi ne plu ripetigxos.
- Adiaux, adiaux, - mi ripetadis.
Sxi elsxirigxis kaj foriris. Mi ne sukcesos esprimi la senton, kun kiu mi estis foriranta. Mi ne sxatus, ke tiu sento revenu, sed mi opinius min malfelicxa, se mi gxin neniam spertus.
Ni revenis en la urbon. La pasinto longe ne povis lasi min, longe mi ne povis eklabori. La vundo longe dolorigis min; tamen mi ne malsxatis la patron. Male: li kvazaux pli kreskus por mi... psikiatroj klarigu tiun fenomenon, kiel ili scias. Foje mi iris laux bulvardo kaj, je mia kolosa gxojo, koliziis kun Lusxin. Mi sxatis lin pro la rekta kaj nehipokrita karaktero, krom tio li estis kara por mi pro la rememoroj, kiujn li vekis en mi. Mi impetis al li.
- Aha! - li vocxis kaj sulkigis la frunton. - Estas vi, junulo! Vidigu vin. Vi plu flavas, sed en la okuloj mankas la antauxa acxo. Vi aspektas home, ne kiel salona hundeto. Tio bonas. Kion vi faras? Laboras?
Mi suspiris. Mi ne volis mensogi, sed hontis konfesi la veron.
- Nu ne gravas, - Lusxin dauxrigis, - ne timu. Gravas, ke vi vivu normale, sen cedi al tento. Aliel, cxu estos utile? La ondoj portu vin ien ajn - cxio mavas; la homo ecx sur sola roko, sed staru sur la propraj kruroj. Jen mi tusadas... kaj Belovzorov, cxu vi auxdis?
- Ne, kio okazis?
- Li vanuis senspure: onidire, forveturis al Kauxkazo. Jen, junulo, por vi leciono. Kaj tio okazas, cxar oni ne sukcesas gxustatempe disigxi, dissxiri la reton. Vi, sxajne, eskapis bonorde. Atentu ne plu lasi vin kaptita. Adiaux.
"Mi ne kaptigxos... - mi pensis, - ne plu sxin revidos"; sed la sorto denove donis al mi la sxancon revidi Zinaidan.
CxAPITRO 21
Mia patro cxiutage rajdis. Li havis bonan ruanan cxevalon kun longaj kolo kaj gamboj, senlacan kaj malican. Gxia nomo estis Elektrik. Neniu povis rajdi gxin krom la patro. Foje li venis al mi bonhumora kia li delonge ne estis; li aspektis veturonta kaj jam en spronoj. Mi petis, ke li kunprenu min.
- Prefere ni arangxu salt-ludon, - li respondis al mi, - ja vi sur via azeno tuj postrestos.
- Ne postrestos. Do mi prenas la spronojn.
- Nu, estu tiel.
Ni startis. Mi havis pigan, vilan cxevaleton, firmakruran kaj suficxe viglan: gxi devis sxvitegi, kiam Elektrik trotis plenrapide, sed ne postrestis. Mi neniam vidis pli elitan rajdiston ol mia patro; li sidis tiel bele kaj kun tia degneca lerto, ke sxajne, la cxevalo sentis tion kaj paradis sub li. Ni tratrotis cxiujn bulvardojn, vizitis la kampon Devicxje, supersaltis kelkajn barilojn (komence mi timis salti, sed la patro malsxatis poltronojn - do, mi cxesis timi). Ni dufoje transis la riveron Moskva, kaj mi jam pensis, ke ni revenas hejmen - des pli la patro rimarkis mian cxevalon lacigxi - sed subite la patro cxe la vadejo Krymskij flankigxis de mi kaj ekrajdis lauxlonge de l' bordo. Mi galopis post li. Atinginte monton da trivitaj traboj, li lerte decxevaligxis, ordonis al mi fari la samon, kaj, doninte al mi la bridon de Elektrik, petis min atendi cxe la trabaro lian revenon, sed mem li iris en iun strateton kaj vanuis. Mi komencis tien-reen promeni sur la bordo, kondukante la cxevalojn kaj insultis Elektrik'on, kiu konstante skuis la kapon, tremegis, snufacxis, henis; kaj kiam mi haltis, gxi prancis, blekante mordis la kolon de mia "azeno", do, kondutis kiel dorlotita pur sang.
La patro ne estis revenanta. La rivero odoris malagrablan humidon; alkurinta pluveto buntigis per malhelaj makuloj la tiel tedintajn idiotajn grizajn trabojn, cxirkaux kiuj mi vagadis. Enuo atakis min, sed la patro plu forestis. Iu polica gardisto, el finna deveno, ankaux griza kun grandega pot-forma cxako sur la kapo, kun halebardo (nu, kion faru polica gardisto surborde de l' rivero Moskva?). Li proksimigxis, turnis al mi sian olduline sulkozan vizagxon kaj diris:
- Sinjorido, kion vi umas cxe tiuj cxevaloj? Eble mi ilin tenu, cxu?
Mi ne respondis; li petis tabakon. Por disigi min de li (la netolero turmentis min) mi pasxis laux la direkto irita de l' patro, trairis la tutan strateton, iris flanken kaj haltis. Sur la strato, je kvindek pasxoj de mi, antaux aperta fenestro de ligna dometo, dorse al mi staris la patro. Li apogis sin je la fenestra sxutro, sed en la dometo sidis nigre vestita virino, duonvualita de la kurteno; sxi interparolis kun la patro. Estis Zinaida.
Mi stuporigxis. Mi konfesas, ke tion mi tute ne atendis. Komence mi volis fugxi: "Se la patro retrorigardos, mi pereos" - mi pensis, sed stranga sento - sento pli forta ol scivolo, ol timo kaj ecx ol jxaluzo - haltigis min. Mi do plu spektis kaj penis kapti la vortojn... Sxajnis, ke la patro insistis pri io. Zinaida ne konsentis. Mi nun kvazaux vidus sxian vizagxon - trista, serioza, bela kun nebildigebla esprimo de la amo, fidelo kaj malgxojo, de despero - mi ne povas trovi pli trafan vorton. Sxi prononcis kelkajn vortojn, sen levi la okulojn kaj nur ridetis humile kaj obstine. Laux cxi rideto mi rekonis mian antauxan Zinaidan. La patro sxultrumis kaj ordigis la cxapon - tiu gesto estis la signo de netolero... Poste auxdigxis: "Vous devez vouz s?parer de cette..." Zinaida rektigxis kaj etendis la brakon... Subite antaux miaj okuloj okazis tute nekredebla afero: la patro neatendite levis la vipon, per kiu li jxus batpurigis faldojn de sia surtuto, kaj auxdigxis akuta frapo kontraux tiu brako, gxiskubute nuda. Mi apenaux bridis min por ne krii, sed Zinaida ektremis, silente rigardis mian patron, lante levis sian brakon al la lipoj kaj kisis la skarlatan cikatron. La patro jxetis flanken la vipon kaj kuris en la domon, haste levigxinte laux la peroneta sxtuparo... Zinaida returnigxis, etendis la brakojn kaj rejxetinte la kapon malantauxen ankaux iris de la fenestro.