Выбрать главу

Kun freneza timo, kun iu teruro de nekompreno en la koro mi impetis retro kaj trakurinte la strateton kaj apenaux ne ellasinte Elektrik'on, mi revenis borden. Mi nenion povis kompreni. Mi sciis, ke mia frida kaj diskreta patro sporade estis atakata de iu rabio - tamen mi neniel povis kompreni la viditan scenon... Kaj mi sentis, ke dum mia tuta vivo mi cxiam memoros tiujn movon, rigardon kaj rideton de Zinaida; tiu sxia nova aspekto surprizinta min por cxiam stampigxis en mia memoro. Mi stupide gapis la riveron sen rimarki, ke mi larmas. "Sxi estas batata, - mi pensadis, - batata... batata..."

- Nu, vi - la cxevalon! - la patra vocxo auxdigxis post la dorso.

Mi auxtomate etendis la bridon. Li saltis sur Elektrik'on... La frostigxinta cxevalo bauxmis kaj saltis, je unu kaj duona klafto antauxen... sed la patro tuj regis gxin, li spronis gxiajn flankojn kaj pugnis la kolon... "Ahx, la vipo mankas", - li balbutis.

Mi rememoris la jxusan fajfon kaj frapon de tiu vipo kaj tremis.

- Kien vi gxin metis? - post iom mi demandis lin.

La patro ekrajdis antauxen sen respondi. Mi atingis lin kaj nepre volis vidi lian vizagxon.

- Cxu vi enuis sen mi? - li vocxis tradente.

- Jes, iom. Kie vi perdis la vipon? - mi ree demandis.

- Mi gxin ne perdis, - li diris, - mi forjxetis la vipon.

Li enpensigxis kaj mallevis la kapon... kaj mi tuj, por la unua kaj preskaux la lasta fojo, vidis kiom da tenero kaj bedauxro povas esprimi liaj severaj trajtoj.

Li denove ekgalopis, kaj mi jam ne devancis lin kaj revenis hejmen je kvarona horo post li.

"Jen la amo, - mi ripetadis al mi mem, sidante nokte cxe mia skribotablo, sur kiu jam estis kelkaj kajeroj kaj libroj, - jen la pasio! Kiel eblas ne indigni, kiel eblas elteni baton de iu ajn... ecx de la plej amata brako! Versxajne eblas, se oni amas... Sed mi... Sed mi ja imagis..."

La lasta monato vere oldigis min, kaj mia amo, kun incitoj kaj suferoj, sxajnis al mi mem tiel eta, infaneca kaj mizera antaux la nekonata io, pri kiu mi apenaux divenis kaj kiu timigis min kiel nekonata, bela sed feroca vizagxo, kiun oni vane strebas vidi tra duonobskuro.

Tiunokte mi songxis strangan kaj teruran songxon. Al mi sxajnis, ke mi venas en malaltan makabran cxambron... La patro staras kun vipo en la mano kaj stamfas; en la angulo sxrumpas Zinaida kaj ne sur la brako, sed sur la frunto estas la rugxa streko... post ili levigxas sangoza Belovzorov, li apertas la palajn lipojn kaj kolere minacas la patron.

Post du monatoj mi studentigxis en la universitato, kaj post duona jaro la patro forpasis (pro apopleksio) en Peterburgo, kie li jxus eklogxis kune kun la panjo. Kelkajn tagojn antaux sia morto li ricevis leteron el Moskvo, kiu letero lin ege ekscitis... Li iris al la panjo por peti sxin pri io, kaj, onidire, ecx ekploris - li, mia patro!

Matene de la tago, kiam li havis la apopleksion, li komencis skribi al mi leteron en la franca. "Filo mia, - li leteris al mi, - timu amon virinan, timu tiun felicxon, tiun venenon..." La panjo post lia forpaso sendis suficxe grandan monsumon en Moskvon.

CxAPITRO 22

Pasis cxirkaux kvar jaroj. Mi jxus finis la universitaton, kaj ne sciis klare kion mi faru, kiun pordon mi frapu; dume mi farniente vagadis. Iun belan vesperon en teatro mi renkontis Majdanov'on.

Li jam sukcesis edzigxi kaj komencis ofici, sed mi ne trovis lin sxangxigxinta. Li same senbezone ekzaltigxis kaj same subite perdis la kuragxon.

- Cetere, - li diris al mi, - cxi tie estas sinjorino Doljskaja.

- Kiu sinjorino Doljskaja?

- Cxu vi forgesis? La eksa princidino Zasekina, kiun ni cxiuj, samkiel ankaux vi, amis tiam. Cxu vi memoras, en la vilao apud Neskucxnyj?

- Cxu sxi 'stas la edzino de Doljskij?

- Jes.

- Kaj sxi estas cxi tie, en la teatro?

- Ne, en Peterburgo, sxi venis cxi tien antaux kelkaj tagoj, veturonte al eksterlando.

- Kio estas sxia edzo?

- Bonega viro. Ricxa. Mia moskva kunlaborinto. Komprenu, ke post tiu historio... vi ja devas bonege scii (Majdanov grave mienis)... edzinigxo ne estis facila por sxi; estis ja postsekvoj... sed kun sxia sagxo cxion eblis fari. Venu al sxi, sxi gxojos revidi vin. Sxi farigxis ecx pli bela.

Majdanov donis al mi la adreson de Zinaida. Sxi restadis en la hotelo "Demut". La pasintaj rememoroj denove ekflagris... mi jxuris jam sekvont-tage viziti mian iaman "pasi-objekton". Sed intervenis iuj aferoj: pasis unu semajno, alia, kaj kiam mi, finfine, iris en la hotelon "Demut" kaj informigxis pri sinjorino Doljskaja - mi eksciis, ke sxi antaux kvar tagoj subite mortis dum la akusxo.

Io kvazaux pikus mian koron. La konscio, ke mi povis vidi sxin kaj ne vidis kaj neniam vidos - tiu amara konscio pincxis min per la forto de nerefutebla riprocxo. "Mortis!" - mi rediris stulte gapante la pordiston, silente eligxis surstraten kaj iris dio-scias-kien.

La tuta historio unumomente aperis antaux miaj okuloj. Jen kiel solvigxis, jen al kio strebis, haste kaj emociigxante, tiu juna, arda, brila vivo! Mi pensis pri tio kaj imagis la karajn trajtojn, la okulojn kaj buklojn - en malvasta kesto, en humida subtera obskuro - cxi tie, proksime de mi, kiu dume vivis, eble je kelkaj pasxoj de mia patro... Mi pensadis tiel, mi strecxis mian imagon, sed intertempe:

Mi auxdis mortsciigon el la frida busx',

gxin fride mia kor' akceptis, -

sonis en la animo. Ahx, juneco, juneco! Nenio vin koncernas, vi kvazaux posedus cxiujn trezorojn de la universo, ecx tristo vin amuzas, ecx la cxagreno plezurigas, vi aplombas kaj arogas, vi diras: sole mi vivas - vidu! Sed viaj tagoj rapide kuras kaj vanuas, kiel vakso sub la suno, kiel negxo... Eble la sekreto de via cxarmo estas ne la eblo fari cxion, sed la eblo pensi, ke vi cxion faros; estas la disipo de la fortoj, kiujn vi por nenio alia povas uzi; estas, ke cxiu el ni nesxerce opinias sin prodigulo, nesxerce pensas sin rajta diri: "Ho, kiom mi povus fari, se mi ne vane perdus la tempon!"

Jen ankaux mi... kion mi esperis, kion atendis, kiun brilan futuron mi antauxvidis, kiam mi apenaux akompanis per unu spiro, per morna sento unumomenta la reaperintan fantomon de mia unua amo?

Sed kiom da miaj esperoj realigxis? Nun, kiam mia vivo klinigxas al la vespero, cxu mi havas pli fresxan, pli karan rememoron ol tiun pri la rapide fluginta matena, printempa fulmotondro?

Tamen mi vane kalumnias min. Ankaux tiam, en la legxera juna tempo, mi ne restis surda je tiu trista vocxo vokanta min, je la solena sono atinginta min el la transa mondo.

Mi memoras, ke kelkajn tagojn post kiam mi eksciis pri la morto de Zinaida, mi mem laux la propra nerezistebla inklino cxeestis morton de povra oldulino, kiu logxis en la sama domo kun ni. Cxifone kovrita, sur duraj tabuloj, kun sako sub la kapo, sxi estis mortanta peze kaj turmente.

Sxia tuta vivo pasis en amara batalo kontraux la konstanta mizero. Sxi ne vidis gxojon, ne frandis la mielon de l' felicxo - sxajne, kial sxi ne gxoje renkontu la morton, sian liberigxon, sian kvieton? Sed dum sxia kaduka korpo dauxrigis rezisti, dum sxia brusto ankoraux turmente levigxis sub la glacia mano premanta sxin, dum sxin ne forlasis la lastaj fortoj, la avino faradis la signon de kruco kaj flustris: "Sinjoro, pardonu al mi kulpojn miajn", - kaj nur kune kun la lasta fajrero de l' konscio en sxiaj okuloj vanuis la esprimo de timo kaj teruro de l' forpaso. Kaj mi memoras, ke cxi tie, cxe l' mortolito de l' povra oldulino, min kaptis la teruro pri Zinaida, kaj mi ekvolis pregxi por sxi, por la patro - ankaux por mi.