- Kaj via patronomo?
- Petrovicx.
- Jes. Mi konis policestron, ankaux Vladimir Petrovicx. Vonifatij, ne sercxu la sxlosilojn, la sxlosiloj estas en mia posxo.
La junulino rigardis al mi kun la sama mokrideto, duonfermante la okulojn kaj klininte la kapon iom flanken.
Mi jam vidis monsieur Voldemar, - sxi ekparolis. (Argxentaj sonoj de sxia vocxo trakuris en mi kvazaux dolcxa frisko.) - Cxu vi permesos tiel nomi vin?
- Bonvolu, - mi balbutis.
- Kie vidis? - demandis la princino.
La princidino ne respondis al sia patrino.
- Cxu vi nun estas okupita? - sxi demandis fikse rigardante al mi.
- Tute ne.
- Cxu vi volas helpi min malvolvi lanon. Iru cxi tien, al mi.
Sxi kapsignis al mi kaj foriris el la salono. Mi sekvis sxin.
En la cxambro, kien ni eniris, la mebloj estis iom pli bonaj kaj arangxitaj kun certa gusto. Cetere, tiumomente mi apenaux povis rimarki ion: mi movigxis kiel en dormo kaj en la tuta korpo perceptis ian stultan intensan bonstaton.
La princidino sidigxis, elmetis faskon de rugxa lano kaj montrinte al la segxo kontraux si malligis la faskon kaj metis gxin sur miajn manojn. Cxion cxi sxi faris silente, kun iu amuza flegmo kaj kun la sama hela kaj ruza mokrideto sur preskaux fermitaj lipoj. Sxi komencis volvi lanon cxirkaux fleksita kartoneto kaj subite lumigis min per tia klara kaj rapida rigardo ke mi nevole mallevis la okulojn. Kiam sxiaj okuloj, plejofte fermitaj duone, estis plene apertaj, - sxia vizagxo sxangxigxis absolute; kvazaux lumo disfluis laux gxi.
- Kion vi pensis pri mi hieraux, monsieur Voldemar? - sxi demandis post kurta pauxzo. - Eble vi mallauxdis min?
- Mi... princidino... mi nenion pensis... cxu mi povas... - mi respondis konfuzite.
- Auxskultu, - sxi oponis. - Vi ankoraux ne konas min: mi estas tre stranga; mi volas ke oni cxiam diru al mi veron. Vi havas, mi auxdis, dek ses jarojn, sed mi estas dudekunujara: vi vidas ke mi estas multe pli agxa ol vi, tial vi cxiam devas diri al mi veron... kaj obei min, - sxi aldonis. - Rigardu al mi - kial vi ne rigardas al mi?
Mi igxis ecx pli konfuzita, tamen levis miajn okulojn al sxi. Sxi ridetis nun ne per la sama, sed per alia, aproba rideto.
- Plu rigardu, - sxi diris, afable softigante la vocxon. - Por mi tio estas ne malagrabla... Al mi placxas via vizagxo; mi antauxsentas ke ni igxos amikoj. Sed cxu mi placxas al vi? - sxi ruzete aldonis.
- Princidino... - mi komencis.
- Unue, nomu min Zinaida Aleksandrovna, kaj due, kial infanoj (sxi korektis sin) - kial junaj homoj ne kutimas diri rekte kion ili sentas? Tio tauxgas por adoltoj. Mi ja placxas al vi? - sxi ruzete aldonis.
Kvankam por mi estis tre agrable, ke sxi tiel sincere parolis kun mi, mi iom ofendigxis. Mi volis montri al sxi, ke sxi rilatas ne kun knabo, kaj ekhavinte lauxeble sengxenan kaj seriozan aspekton, diris:
- Kompreneble, vi tre placxas al mi, Zinaida Aleksandrovna; mi ne volas tion kasxi.
Sxi mediteme balancis la kapon:
- Cxu vi havas guverniston? - sxi subite demandis.
- Ne, mi jam delonge ne havas guverniston.
Mi mensogis; ankoraux unu monato ne pasis post la disigxo kun mia franco.
- Ho, mi vidas ke vi estas tute matura.
Sxi delikate batis miajn fingrojn.
- Tenu la brakojn rekte. - Kaj sxi komencis diligente volvi la bulon.
Mi kaptis la okazon ke sxi ne levis la okulojn kaj komencis ekzameni sxin, unue kasxe kaj poste cxiam pli kuragxe. Sxia vizagxo sxajnis al mi ecx pli bela ol antauxe; cxio en gxi estis tre subtila, sagxa kaj cxarma.
Sxi sidis dorse al fenestro kun blanka kurteno: sunradio, batanta sxin tra la kurteno, versxis mildan lumon sur sxian lanugan orbrilan hararon, sxian virgan kolon, deklivajn sxultrojn kaj delikatan serenan bruston. Mi rigardis al sxi - kiom kara kaj proksima sxi igxis por mi! Al mi sxajnis, ke mi delonge sxin konis kaj nenion sciis kaj ne vivis antaux ekkoni sxin... Sxi estis vestita en malhela, jam iom trivita robo kun antauxtuko; mi sxajne volonte karesus cxiun faldon de tiu robo kaj de la antauxtuko. La pintoj de sxiaj sxuoj montrigxis el sub sxia robo: mi adore surgenuigxus al tiuj sxuoj...
"Kaj jen mi sidas kontraux sxi", - mi pensis, - "mi konatigxis kun sxi... kia felicxo, dio mia!" Mi preskaux saltis de la segxo pro admiro, sed nur iome balancis la krurojn kiel infano frandanta.
Mi fartis bone, kiel fisxo en akvo, kaj mi eterne ne forirus el tiu cxambro, ne lasus tiun lokon.
Sxiaj palpebroj lante levigxis kaj denove sxiaj helaj okuloj afable brilis antaux mi kaj sxi denove mokridetis.
- Kiel vi rigardas al mi, - sxi nehaste diris kaj minacis min per la fingro.
Mi rugxigxis... "Sxi cxion komprenas, sxi cxion vidas, - fulmis en mia cerbo. - Kaj kiel sxi povus ne kompreni kaj ne vidi cxion?"
Subite io klakis en la najbara cxambro - ektintis sabro.
- Zina, - kriis el la salono la princino. - Belovzorov alportis al vi katidon.
- Katidon! - kriis Zinaida, impete levigxis de la segxo, jxetis la bulon sur miajn genuojn kaj forkuris.
Ankaux mi starigxis kaj, metinte la lanfaskon kaj la bulon sur la fenestrobreton, foriris en la salonon kaj haltis embarasite. Meze de la cxambro, etendinte la krurojn, kusxis stria katido; Zinaida staris antaux gxi sur genuoj kaj atenteme levis gxian muzeleton.
Apud la princino, sxirminte preskaux la tutan vandon inter la fenestroj, staris brava viro kun blonda vila hararo, husaro kun rugxvanga vizagxo kaj elstaraj okuloj.
- Kia ridinda, - ripetadis Zinaida, - kaj la okuloj estas ne grizaj, sed verdaj, kaj kiaj grandaj estas la oreloj. Dankon al vi, Viktor Jegorovicx. Vi estas tre afabla.
La husaro, kiun mi rekonis kiel unu el la junuloj viditaj de mi hieraux ridetis kaj riverencis, cxe tio li klakis per la spronoj kaj tintigis la sabrocxenerojn.
- Vi hieraux bonvolis diri, ke vi deziras havi strian katidon kun grandaj oreloj... jen mi akiris. Vorto estas legxo. - Kaj li refoje riverencis.
La katido mallauxte pepis kaj komencis flari la plankon.
- Gxi estas malsata, - kriis Zinaida. - Vonifatij! Sonja! alportu lakton.
La cxambristino en trivita flava robo, kun paligxinta tuko cxirkaux la kolo eniris kun telero da lakto en sia mano kaj metis gxin antaux la katido. La katido ektremis, fermis la okulojn kaj komencis leki.
- Kia roza estas gxia lango, - rimarkis Zinaida, klininte la kapon preskaux al la planko kaj rigardante deflanke sub gxian nazon.
La katido satigxis kaj ekmurmuris, afekte trotante per la piedoj. Zinaida levigxis kaj, turnante sin al la cxambristino, senemocie diris:
- Forportu gxin.
- Pro la katido - donu vian manon, - diris la husaro, vaste ridetante kaj konvulsiante per sia tuta herkula korpo, forte kuntirita en la nova uniformo.
- Ambaux, - oponis Zinaida kaj etendis siajn manojn al li. Dum li kisis ilin, sxi rigardis al mi trans la sxultro.
Mi staris senmova kaj ne sciis - cxu mi ridu, diru ion aux simple silentu. Subite tra la aperta pordo de la antauxcxambro miaj okuloj kaptis la figuron de nia servisto Fjodor. Li gestis al mi. Mi mekanike eliris al li.
- Kio okazis? - mi demandis.
- Via panjo sendis min por vi, - li flustris. - Sxi koleras pro tio, ke vi kun la respondo ne revenas.
- Cxu mi jam delonge estas cxi tie?
- Pli ol unu horon.
- Pli ol unu horon! - mi nevole ripetis kaj reveninte en la salonon komencis adiauxi kaj riverenci.
- Kien vi? - demandis min la princidino rigardante el post la husaro.
- Mi devas iri hejmen. Do mi diros, - mi aldonis adresante al la olda princino, - ke vi venos al ni post la unua horo tage.
- Tiel do diru, karulo.
La princino haste elsxovis tabakujon kaj tiel brue enflaris tabakon, ke mi ecx ektremis.
- Tiel do diru, - sxi ripetis tralarme, palpebrumante kaj gxemante.
Mi refoje riverencis, turnigxis kaj eliris el la cxambro kun tiu gxeno en la dorso kiun sentas tre juna homo, scianta ke li estas sekvata per okuloj.