- Do, monsieur Voldemar, venu al ni, - kriis Zinaida kaj denove ridis.
"Kial sxi cxiam ridas?" - mi pensis, revenante en akompano de Fjodor, kiu nenion diris al mi sed sekvis min malaprobe. La panjo min riprocxis kaj miris: kion mi povis tiel longe fari cxe la princino? Mi nenion respondis al sxi kaj iris en mian cxambron. Mi subite ekmalgxojis... Mi penegis ne ekplori... Mi jxaluzis al la husaro.
CxAPITRO 5
La princino, laux la promeso, vizitis la panjon kaj ne placxis al sxi. Mi ne cxeestis en ilia rendevuo, sed cxetable la panjo rakontis al la patro ke tiu princino Zasekina sxajnas al sxi une femme tr?s vulgaire, ke tiu tedis sxin per siaj petoj pledi cxe princo Sergij pro sxi, ke sxi cxiam havas iujn procesojn kaj aferojn - des vilaines affaires d'argent - kaj ke sxi devas esti granda cxikanistino. La panjo tamen aldonis ke sxi invitis la princinon kun la filino por la morgauxa tagmangxo (auxdinte la vorton "kun la filino" mi sxovis la nazon en mian teleron), - cxar tamen sxi estas najbarino kun fama nomo. Cxe tio la patro deklaris al la panjo, ke li nun rememoras kia sinjorino sxi estas; ke en sia juna agxo li konis mortintan princon Zasekin, brile edukitan, sed frivolan kaj kvereleman viron; ke en societoj oni nomis lin "le Parisien" kauxze de lia longa logxado en Parizo; ke li estis tre ricxa, sed malgajnis tutan sian havajxon - kaj pro nekonata kialo, eble ecx pro mono, - cetere li povus fari pli bonan elekton, - la patro aldonis kaj rikanis, - edzigxis je la filino de iu advokato, kaj edzigxinte komencis spekuli kaj komplete ruinigxis.
- Ja sxi povas monon pruntepeti, - rimarkis la panjo.
- Tio estas tre ebla, - trankvile diris la patro. - Cxu sxi parolas france?
- Tre malbone.
- Hm, sed tio ne gravas. Vi sxajne diris al mi ke ankaux la filinon vi invitis; iu asertis ke sxi estas tre cxarma kaj klera frauxlino.
- Ha! Do, sxi ne similas sian patrinon.
- Nek la patron, - oponis la patro. - Ankaux tiu estis klera, sed stulta.
La panjo suspiris kaj enpensigxis. La patro eksilentis. Mi estis ege gxenita dum la konverso.
Post la tagmangxo mi iris en la gxardenon, sed sen pafilo. Mi donis al mi mem la vorton ne veni al la gxardeno de Zasekina, sed nerezistebla forto logis min tien kaj ne vane. Apenaux mi proksimigxis al la barilo, kiam mi ekvidis Zinaidan. Cxi foje sxi estis sola. Sxi tenis libron en siaj manoj kaj lante iris sur la vojeto. Sxi ne rimarkis min.
Mi preskaux pretergapis sxin, sed subite rememoris kaj tusetis.
Sxi returnigxis, sed ne haltis, forigis per sia mano vastan bluan rubandon de sia ronda pajla cxapelo, rigardis al mi, kviete ridetis kaj denove direktis la okulojn en la libron. Mi demetis mian kaskedon kaj iom hezitinte kun obskuraj pensoj iris foren. "Que suis-je pour elle?" - mi pensis (dio scias kial) france.
La konataj pasxoj auxdigxis post mi, mi rigardis tien - rapide kaj facile iris al mi la patro.
- Cxu sxi estas la princidino? - li demandis.
- Jes, la princidino.
- Cxu vi sxin konas?
- Mi vidis sxin cxi-matene cxe la princino.
La patro haltis kaj impete turnigxinte sur la kalkanumoj iris reen. Atinginte Zinaidan, li gxentile riverencis. Sxi reciproke riverencis, ne sen certa miro sur sia vizagxo kaj mallevis la libron. Mi vidis, ke sxi sekvas lin per siaj okuloj. Mia patro cxiam vestigxis tre elegante, originale kaj simple; sed neniam lia staturo sxajnis al mi pli svelta, neniam lia griza cxapelo pli bone sidis sur liaj apenaux maldensigxintaj bukloj.
Mi intencis iri al Zinaida, sed sxi ecx ne rigardis al mi, relevis la libron kaj foriris.
CxAPITRO 6
La tutan vesperon kaj sekvan matenon mi pasigis en iu trista muteco. Mi memoras, ke mi provis lerni kaj komencis legi Kajdanov - sed vane kuris preter miaj okuloj maldense presitaj linioj kaj pagxoj de la fama lernolibro. Dekfoje mi legis la vortojn - "Julio Cezaro distingigxis per militista kuragxo" - komprenis nenion kaj lasis la libron. Antaux la tagmezo mi denove pomadis min kaj denove surmetis miajn surtuton kaj kravaton.
- Por kio? - demandis la panjo. - Vi ankoraux ne estas studento kaj dio scias, cxu vi sukcesos en la ekzameno aux ne. Krome, via jako estas tuta nova. Cxu forjxeti gxin?
- Gastoj venos, - mi flustris preskaux malespere.
- Absurde! Cxu ili estas gastoj?
Necesis obei. Mi sxangxis la surtuton je la jako sen demeti la kravaton. La princino kun la filino venis je duona horo antaux la tagmezo; la oldulino super la verda, jam konata al mi, robo surjxetis flavan sxalon kaj surmetis eksmodan kufon kun flamkoloraj rubandoj. Sxi tuj komencis rakonti pri siaj kambioj, sopiris, plendis pri sia malricxo, tedis per petoj, sed tute ne faris ceremoniojn: same brue flaris tabakon, same sengxene turnigxis kaj svingis sin sur la segxo. Sxi kvazaux ne konscius, ke sxi estas princino. Zinaida kontrauxe tenis sin tre rigore, preskaux orgojle, kiel vera princidino. Sur sxia vizagxo aperis friska rigido kaj graveco - mi ne rekonis sxin, ne rekonis sxiajn rigardojn, sxian rideton kvankam ankaux en tia nova aspekto sxi sxajnis al mi bela.
Sxi estis vestita en facila robo el fajna reta sxtofo kun palblua desegno; sxiaj haroj falis per longaj bukloj laux la vangoj - anglamaniere; tiu hararangxo konvenis al sxia friska mieno. Patro mia dum la tagmangxo sidis apud sxi kaj kun sia eleganta kaj trankvila gxentileco amuzis la najbarinon. Iafoje li rigardis al sxi - ankaux sxi iafoje rigardis al li, sed strange, preskaux malamike. Ili konversis france; min, mi memoras, mirigis la pureco de sxia prononco.
La princino cxetable kiel antauxe tute ne gxenis sin, multe mangxis kaj lauxdis la mangxojn. La panjo evidente estis gxenita de sxi kaj respondis al sxiaj demandoj kun ia malgaja neglekto; la patro de tempo al tempo sulkigis la brovojn. Ankaux Zinaida ne placxis al la panjo.
- Sxi estas fierulino, - sxi diris la sekvan tagon. - Sed pri kio fieri? - avec sa mine de grisette.
- Vi evidente ne vidis parizajn kudristinetojn, - la patro rimarkis.
- Ne! dank' al Dio!
- Kompreneble al Dio... sed kiel vi povas jugxi pri ili?
Min Zinaida absolute ne atentis. Tuj post la tagmangxo la princino komencis adiauxi.
- Mi esperas pri via protekto, Maria Nikolajevna kaj Pjotr Vasiljevicx, - sxi kantsimile diris al la panjo kaj la patro. - Kion fari! Estis bonaj tagoj, sed pasis. Jen ankaux mi estas mosxta, - sxi aldonis kun malagrabla rido, - sed por kio honoro se mankas oro.
La patro respekte riverencis al sxi kaj sekvis sxin gxis la antauxcxambra pordo. Mi staris cxe la sama pordo en mia tro kurta jako kaj rigardis planken kvazaux mortkondamnita. La traktado de Zinaida komplete mortigis min. Kia tamen estis mia miro, kiam preterpasxante min sxi rapidparole kaj kun la sama afabla mieno flustris:
- Venu al ni je la oka, cxu vi auxdas, nepre...
Mi nur etendis la manojn - sed sxi jam foriris, surmetinte blankan skarpon.
CxAPITRO 7
Gxuste je la oka mi en la surtuto kaj kun levita hartubo eniris la antauxcxambron de la dometo, kie logxis la princino. La olda servisto obskure rigardis al mi kaj nevolonte levigxis de la benko. El la salono auxdigxis gajaj vocxoj. Mi malfermis la pordon kaj repasxis en mirego.
Meze de la cxambro sur la segxo staris la princidino kaj tenis antaux si viran cxapelon; la segxon cxirkauxis kvin viroj. Ili penis meti siajn manojn en la cxapelon, sed sxi levis gxin supren kaj forte skuis. Ekvidinte min, sxi kriis:
- Cxesu, cxesu! Jen nova gasto, necesas ankaux al li doni bileton, - kaj facile saltinte de la segxo sxi prenis min je la refaldo de mia surtuto. - Ni iru, - sxi diris, - kial vi staras? Messieurs, permesu konatigi vin: monsieur Voldemar, la filo de nia najbaro. Kaj tiuj estas, - sxi aldonis adresante al mi kaj montrante lauxvice la gastojn, - grafo Malevskij, doktoro Lusxin, poeto Majdanov, eks-kapitano Nirmackij kaj Belovzorov, la husaro kiun vi jam vidis. Bonvolu ilin sxati kaj flati.
Mi tiel konfuzigxis, ke ecx ne riverencis. En la doktoro Lusxin mi rekonis tiun nigraharan sinjoron, kiu tiel senkompate hontigis min en la gxardeno; la ceteraj ne estis konataj al mi.