- Al kio similas tiuj nuboj? - demandis Zinaida, kaj sen atendi nian respondon, diris: - Mi trovas, ke ili similas al tiuj purpuraj veloj, kiuj estis en la ora sxipo de Kleopatra. Kiam sxi veturis renkonte al Antonio. Cxu vi memoras, Majdanov, ke vi antaux nelonge rakontis al mi pri tio.
Ni cxiuj, kiel Polonio en "Hamleto", konsentis, ke la nuboj similas gxuste al tiuj veloj kaj pli bonan komparon neniu el ni trovos.
- Kiom da jaroj tiam havis Antonio? - demandis Zinaida.
- Versxajne, li estis juna homo, - rimarkis Malevskij.
- Jes, juna, - certigis Majdanov.
- Pardonu, - ekkriis Lusxin, - li estis pli ol kvardekjara.
- Pli ol kvardekjara, - ripetis Zinaida, jxetante al li kurtan rigardon.
Mi baldaux foriris hejmen. "Sxi ekamis, - nevole flustris miaj lipoj. - Sed kiun?"
CxAPITRO 12
La tagoj pasis, Zinaida igxis pli stranga, pli nekomprenebla. Foje mi venis al sxi kaj ekvidis sxin sidi sur pajla segxo kun la kapo premita al la akra tablangulo. Sxi rektigxis, sxia tuta vizagxo estis kovrita per larmoj.
- Aha! vi! - sxi diris kun rikana rideto. - Iru cxi tien.
Mi venis al sxi: sxi metis la manon sur mian kapon, kaj, subite, preninte miajn harojn, komencis tiri ilin.
- Doloras... - diris mi fine.
- Aha! doloras! sed cxu al mi ne estas dolore? cxu ne dolore? - ripetis sxi.
- Aj! - sxi subite ekkriis, vidinte, ke eltiris fasketon de la haroj... - Kion mi faris? Povra monsieur Voldemar!
Sxi zorgeme ordigis la eltiritajn harojn, volvis ilin cxirkaux fingro kaj faris el ili ringon.
- Mi metos viajn harojn en mian medalionon kaj kunportos ilin, - sxi diris, kaj sur sxiaj okuloj dauxre brilis larmoj. - Eble tio iom konsolos vin... kaj nun: adiaux.
Mi revenis hejmen kaj trovis tie malagrablajxon. La panjo havis parolon kun la patro: sxi riprocxis lin pro io, sed li, kiel kutime, malvarme kaj gxentile silentis kaj baldaux forveturis. Mi ne povis auxdi, pri kio parolis la panjo, min tio ne interesis; mi memoras nur, ke post la konverso kun la patro sxi ordonis voki min en sian kabineton kaj kun forta malkontento traktis miajn oftajn vizitojn al la princino, kiu laux sxiaj vortoj estis une femme capable de tout. Mi kisis sxian manon (mi faris tiel cxiam, kiam volis cxesigi la parolon), kaj foriris al si. La larmoj de Zinaida embarasis min; mi tute ne sciis, pri kio mi pensu kaj mem pretis plori: mi, tamen, estis infano, malgraux miaj dek ses jaroj. Ja mi ne pensis pri Malevskij, malgraux ke Belovzorov de tag' al tago igxis pli kaj pli malica kaj rigardis al la lerta grafo kiel lupo al sxafo; mi ja pensis pri nenio kaj neniu. Mi perdigxis en la konjektoj kaj cxiam sercxis senhomajn lokojn. Mi precipe sxatis ruinojn de la orangxerio. Kutime mi rampis sur altan muron, kaj sidis tie tiom malfelicxa, soleca kaj morna junulo, ke ecx mem kompatis min - tiom placxaj estis por mi tiuj cxagrenaj sentoj, tiom gxuis mi ilin!..
Kaj jen foje mi sidis sur la muro, rigardis malproksimen kaj auxskultis pregxejajn sonorilojn... subite, kvazaux formikoj surhauxtaj - cxu venteto, cxu tremo de ies proksimeco... Mi mallevis la okulojn. Malsupre, sur la vojo en facila grizeta robo kun rozkolora ombrelo sursxultre, rapide iris Zinaida. Sxi ekvidis min, haltis, kaj fleksinte la randon de pajla cxapelo, levis al mi siajn velurajn okulojn.
- Kion vi faras tie, en tioma alto? - sxi demandis min kun stranga rideto. - Jen, - sxi dauxrigis, - vi cxiam certigas min, ke vi min amas, - saltu al mi sur la vojon, se vi vere amas min.
Zinaida ne sukcesis fini tiujn vortojn, kiam mi jam flugis, kvazaux iu pelus mian dorson. La muro altis ne malpli ol du klaftojn. Mi batigxis kontraux la teron per la piedoj, sed la bato estis tiom forta, ke mi perdis la ekvilibron, falis kaj por momento svenis. Kiam mi rekonsciigxis, mi, sen malfermi la okulojn, sentis Zinaidan apud mi.
- Knabo mia kara, - sxi parolis klininte sin super mi, kaj en sxia vocxo sonis maltrankvila kareso, - kial vi faris tion, kial vi obeis min... sed mi ja amas vin... levigxu.
Sxia brusto spiris apud la mia, sxiaj manoj tusxis mian kapon, subite, - kio okazis al mi tiam! - sxiaj molaj, fresxaj lipoj komencis kovri tutan mian vizagxon per kisoj... ili tusxis miajn lipojn... Sed subite Zinaida komprenis, evidente, laux mia vizagxo, ke mi jam rekonsciigxis, malgraux ke mi ne malfermis la okulojn, - kaj, rapide levigxis, parolante:
- Nu, levigxu, petolul' freneza; kial vi kusxas en polvo?
Mi levis min.
- Donu al mi mian ombrelon, - diris Zinaida, - jen kien mi gxin jxetis; kaj ne rigardu al mi tiel... jen drolajxo? cxu vi kontuzigxis? versxajne, urtikita? Mi ja diras, ne rigardu min... Li ja nenion komprenas, ne respondas, - sxi aldonis kvazaux por si mem. - Iru hejmen, monsieur Voldemar, purigu la vestojn, kaj ne sekvu min, aliel mi kolerigxos, kaj neniam plu...
Sxi ne finis sian parolon kaj rapide foriris, kaj mi sidigxis sur la vojon... la kruroj min ne tenis. La urtikoj brogis miajn manojn, la dorso doloris kaj la kapo turnigxis; sed la sento de beato, kiun mi spertis tiam, ne plu ripetigxis en mia vivo. Gxi kiel dolcxa doloro estis en cxiuj miaj membroj, kaj eksplodis, fine, en ekstazaj saltoj kaj jubiloj. Vere: mi estis ankoraux infano.
CxAPITRO 13
Mi tiel gajis kaj fieris tra la tuta tago, tiel vivaj estis sur mia vizagxo la perceptoj de Zinaidaj kisoj, mi kun ega gxojtremo memoris cxiun sxian vorton, mi tiel karesis mian subitan felicxon, ke mi ecx sentis timon, mi ne volis ecx vidi sxin, la kauxzon de tiuj novaj sentoj. Mi opiniis, ke nenion plian mi povas postuli de la sorto, ke endus nur rezolute enspiri por la lasta fojo kaj morti. Tial sekvatage ironte al la dometo, mi sentis fortan konfuzon, kiun mi vane penis kasxi sub la masko de modesta familiareco, tauxga por la homo, kiu emas montri, ke li scias kasxi sekretojn. Zinaida renkontis min tute trankvile, nur minacis al mi per fingro kaj demandis: cxu mi ricevis bluajn makulojn? Tutaj miaj modesta familiareco kaj mistero tuj malaperis, kaj kun ili ankaux mia konfuzo. Certe, mi atendis nenion specialan, sed la trankvilo de Zinaida sobrigis min kiel malvarma akvo. Mi komprenis, ke mi estas infano en sxiaj okuloj kaj mi ekfartis tre malfacile! Zinaida pasxis tien-reen laux la cxambro, cxiufoje ridetante, kiam rigardis miaflanken, sed sxi pensis ne pri mi, mi tion klare komprenis... "Cxu mi mem ekparolu pri la hierauxo - pensis mi, - kaj demandu sxin, kiel sxi tiel rapidis, por fine ekscii...", sed mi nur mansvingis kaj sidigxis en angulon.
Eniris Belovzorov; mi ekgxojis al li.
- Ne trovis mi por vi kvietan rajdcxevalon, - li ekparolis per severa vocxo. - Frejtag promesas al mi unu - sed mi ne estas certa. Timas.
- Kion vi timas, - demandis Zinaida, - permesu scii.
- Kion? Vi ja ne scias rajdi. Gardu Dio, ke nenio okazu! Kaj kial tia fantazio venis en vian kapon?
- Estas mia afero, monsieur mia animalo. Aliokaze mi petos al Pjotr Vasiljevicx... (Mia patro nomigxis Pjotr Vasiljevicx. Mi miris, kiel libere kaj facile sxi prononcis lian nomon, kvazaux estus certa pri lia emo helpi sxin.)
- Cxu tiel, - objxetis Belovzorov. - Vi do kun li volas veturi?
- Kun li aux kun iu alia - tio ne gravas por vi. Sed, certe, ne kun vi.
- Ne kun mi, - ripetis Belovzorov. - Kiel vi deziras. Kio do? Mi akiros por vi la cxevalon.
- Nur atentu. Mi ne bezonas iun bovinon. Mi vin avertas, ke mi volas rajdi.
- Bonvolu rajdi... Kun kiu do, cxu kun Malevskij vi veturos?
- Kial ne, mia soldato? Nu, trankviligxu, - sxi aldonis, - kaj ne brilu per la okuloj. Mi invitos ankaux vin. Vi ja scias, ke nun por mi Malevskij - fi! - sxi skuis la kapon.
- Vi parolas tion, por min konsoli, - grumbletis Belovzorov.
Zinaida duonfermis la okulojn.
- Tio vin konsolas? - Ho... ho... ho... soldato! - sxi fine diris, kvazaux ne trovinte alian vorton. - Kaj vi, monsieur Voldemar, cxu vi veturus kun ni?
- Mi ne sxatas... en granda kompanio... - mi murmuris sen levi la okulojn.
- Vi preferas t?te-?-t?te?.. Liber' al liberulo decas, kaj por savito-paradiz', - sxi diris. - Belovzorov, iru do, klopodu. Mi la cxevalon bezonas jam morgaux.