Выбрать главу

Arthur Conan Doyle. La vaka domo

LA VAKA DOMO

de kavaliro Arthur Conan Doyle

[ORIGINALA TITOLO: THE EMPTY HOUSE]

desegnaĵoj de Sidney Pagetel la angla tradukis Darold Booton

Estis dum la printempo de la jaro 1894, kiam la tuta Londono interesiĝis kaj la laŭmodaro konsterniĝis pro la murdo de la honorinda [1] Ronaldo Adero sub la plej kuriozaj kaj neklarigeblaj cirkonstancoj. La publiko jam eksciis la detalojn de la krimo, kiujn oni rivelis dum la polic-enketo, sed multajn oni subpremis pro tio ke la kazo de la juĝa persekutisto tiom superverŝis ke ne necesas riveli ĉiujn faktojn. Nur nuntempe post preskaŭ dek jaroj, oni permesis al mi provizi la publikon per la mankantaj ĉeneroj, kiuj formis la tutan rimarkindan ĉenon. La krimo mem estis interesiga, sed tio estis nenio komparita al la nekredebla sekvo, kiu provizis min per la plej grandaj ŝoko kaj surprizo de iu ajn evento en mia aventuroplena vivo. Eĉ nun post tiu longa tempo, mi trovis min mem ekscita kiam mi pripensis ĝin, kaj mi sentis denove la subitan inundon de ĝojo, de miro kaj de nekredemo kiu tute mergis mian menson. Mi diru al la publiko, kiu jam montras iom da intereso pri tiu malmulta kiun mi fojfoje rakontis rilate al la agadoj de ĉi tiu tre rimarkinda homo, ke oni ne kulpigas min, se mi ne rilatis tion kion mi scias. Mi devus konsideri tion mia plej grava devo, sed li malpermesis min per ordo, kiun li retiris je la tria de la lasta monato.

Oni povas imagi ke mia intima kuneco kun Ŝerloko Holmso jam interesigis min profunde pri la krimo, kaj ke post lia malapero mi ĉiam zorge legis pri la variaj problemoj kiuj venis antaŭ la publiko. Kaj pli ol unufoje por kontentigi min mem, mi eĉ provis uzi liajn metodojn por tiajn problemojn solvi, kvankam ne tre sukcese. Tamen neniu atentigis min kiel la tragedio de Ronaldo Adero. Dum mi legis la verdikton de la mort-enketo, t.e. verdikto de intensa mortigo kontraŭ nekonato aŭ nekonatoj, mi konsciis pli klare ol antaŭe kiom mankas al la komunumo pro la morto de Ŝerloko Holmso. Estis punktoj pri tiu stranga afero, kiuj, mi certis, aparte allogus lin, kaj la penadon de la polico li suplementus aŭ pli probable anticipus per la sperta observpovo kaj la vigla menso de la unuaranga krim-detektiva agento en Eŭropo. La tutan tagon dum mi vizitis klientojn, mi pripensis la kazon kaj trovis neniun klarigon, kiu ŝajnis adekvata. Je risko ke mi enuigas la leganton, mi denove rilatas la faktojn kiel oni sciigis la publikon ĉe fino de la mort-enketo.

La honorinda Ronaldo Adero estis la dua filo de la grafo de Majnuto, kiu estis tiutempe guberniestro de unu al la Aŭstraliaj kolonioj. [2] La patrino de Adero jam revenis de Aŭstralio por operacio pri katarakto. Ŝi kaj ŝiaj gefiloj Ronaldo kaj Hilda loĝis kune ĉe 427 Parkstrateto. La junulo partoprenis en la plej bona socio, kaj laŭ ĉies scio, li havis neniun malamikon kaj neniun malvirton. Li kaj f-ino Edito Vudlio de Karsterso gefianĉiĝis, sed per interkonsento la gefianĉiĝo jam ĉesis antaŭ kelkaj monatoj. Estis neniu spuro pri iu ajn profunda sento pro tio. Ĉar la viro estis en mallarĝa kaj konvencia rondo, liaj kutimoj estis kvietaj kaj laŭ naturo li estis neemocia. Tamen estis al ĉi tiu komplezema juna aristokrato ke la morto alvenis per tre kurioza kaj neatendita maniero inter 10.00 kaj 11.20 la nokton de la 30a marto 1894.

Ronaldo Adero ŝatis kartoludon – li daŭre ludis, sed neniam kontraŭ vetaĵo tro peza por li. Li membriĝis en la kartokluboj Baldvino, [3] Kavendiŝo kaj Bagatelo. Oni montris ke post la vespermanĝo je sia mortotago li ludis robron de visto en la ĉi-lasta klubo. Li ankaŭ ludis tiun posttagmezon. La atestoj de la aliaj ludantoj – s-ro Murio, kavaliro Johano Hardio kaj kolonelo Morano – montris ke oni viston ludis, kaj ke ĉiu el ili egale sukcesis. Adero eble perdis ne pli ol kvin pundojn. Li estis tre riĉa, kaj tia perdo ne ĝenis lin. Li kartoludis preskaŭ ĉiutage en unu el siaj kluboj, sed li estis zorgema ludanto, kaj kutime gajnis. Laŭ la atestoj, antaŭ kelkaj semajnoj kun kolonelo Morano kiel partnero, li jam gajnis preskaŭ £420n de Godfreo Milnero kaj lordo Balmoralo dum unu ludo. Jen la plej aktuala historio kiel rivelita dum la mort-enketo.

Je la krimonokto li hejmen iris de la klubo je la deka precize. La patrino kaj fratino alie vizitis parencon. La servistino atestis ke ŝi aŭdis lin eniri la frontan ĉambron en la dua etaĝo, kiu li kutime uzis kiel salono. Ŝi ekbruligis fajron en la kameno, kaj dum ĝi fumis ŝi malfermis la fenestron. Oni aŭdis neniun sonon el la ĉambro ĝis 11.20 ptm, kiam revenis lordino Majnuto kaj la filino. Por deziri al li bonan nokton, ŝi penis eniri lian ĉambron. La pordon oni ŝlosis de interne, kaj oni laŭte vokis kaj perkutis sen respondo. Per helpo oni perforte malfermis. La malfeliĉa junulo kuŝis surplanke apud la tablo. Oni horore mutilis lin per ekspansianta revolvera kuglo; sed neniun armilon oni trovis en la ĉambro. Surtable estis du dek-pundaj bankbiletoj kaj £17 10ŝ en oraj kaj arĝentaj moneroj aranĝitaj laŭ aroj de variaj sumoj. Estis ciferoj sur papero kontraŭ la nomoj de iuj el la klubamikoj. Per tio oni konjektis ke antaŭ sia morto li klopodis registri siajn perdojn kaj gajnojn.

Detala kontrol-esploro de la ĉirkaŭaĵoj nur montris ke la kazo estis eĉ pli kompleksa. Antaŭ ĉio ŝajne estis nenia kialo ke la junulo devis ŝlosi la pordon de interne. Eble tion faris la mortiganto kaj poste eskapis per la fenestro. La tero estis preskaŭ sep metrojn sube, tamen estis bedo de krokusoj florantaj tie. Nek la floroj nek la grundo montris spuron – nek estis spuro sur la mallarĝa gazono inter la domo kaj la vojo. Verŝajne do la junulo mem ŝlosis la pordon. Sed kiel li mortis? Neniu povis supren grimpi sen spuro. Supozu ke iu pafis tra la fenestro, tiu devus esti tre rimarkinda paflertulo, kiu povas trudi letalan vundon per revolvero. Aldone Parkstrateto estas homplena ĉefvojo; estis kabohaltejo nek pli ol cent metrojn for de la domo. Neniu aŭdis pafon. Kaj tamen estis mortigito, kaj estis revolvera pafaĵo, kiu eksplodis kiel mole pentigita kuglo, kiu kaŭzas tujan mortvundon. Jen la cirkonstancoj de la Parkstrateta Enigmo, kiun oni plu komplikis pro tio ke estis neniu motivo, ĉar, kiel mi jam diris, juna Adero havis neniun malamikon, kaj oni ne penis formovi la monon aŭ valoraĵojn el la ĉambro.

Dum la tuta tago mi pripensadis ĉi tiujn faktojn, kaj penis elpensi teorion, kiu povis klarigi ĉiujn kaj trovi la linion de la plej malgranda rezistemo, kiu laŭ mia kompatinda amiko estas la komencpunkto de ĉiu enketo. Mi devas deklari ke mi progresis nur malmulte. Ĉi-vesperon mi promenadis trans la Parko kaj trovis min proksimume je la sesa ĉe la Oksfordstrata fino de Parkstrateto. Aro da lantemuloj estis surstrate, ĉiuj spektis apartan fenestron. Tio montris al mi la domon, kiun mi deziras rigardi. Altstatura maldika viro kun malhelaj okulvitroj, kiu, mi suspektis, estis civilvestita detektivo, klarigis iun propran teorion, dum la aliaj amasiĝis ĉirkaŭe. Mi alproksimiĝis al li laŭeble, sed tio, kion li diris, ŝajnis al mi absurda, do mi foriris denove naŭzite. Kiam mi forturniĝis mi puŝis kontraŭ maljunan deformitan viron malantaŭ mi, kaj li faligis kelkajn librojn, kiujn li portis. Mi memoris dum mi alprenis tiujn ke mi rimarkis unu el la titoloj – La origino de la arbokulto. Imponis min ke la ulo devas esti libroamanto, kiu aŭ komerce aŭ hobie kolektis nekonatajn volumojn. Mi provis pardonpeti pro la akcidento, sed estis klare ke ĉi tiujn librojn, kiujn mi malfeliĉe mistraktis, alte estimis la posedanto. Kun malestima grumblo li forturniĝis kaj mi vidis lian kurban dorson kaj blankajn vangoharojn malaperi en la homamason.

Mia observado de 427 Parkstrateto malmulte klarigis la problemon kiu interesigis min. Malalta muro kaj relo, ne pli ol du metrojn altaj, apartigis la domo de la vojo. Estis tute facile do, ke oni povus eniri la ĝardenon, sed ne la fenestron, kiu estis neatingebla, ĉar estis neniu drenilo aŭ simila, kiun oni povis surgrimpi. Pli perpleksite mi revenis Kensingtonon. Mi ne estis en mia studejo kvin minutojn kiam la servistino eniris por anonci ke iu deziras viziti min. Al mia miro estis neniu alia ol la stranga maljuna librokolektanto – sia bruska velka vizaĝo kadrita per

вернуться

1

Honorinda Ronaldo Adero [the Honorourable Ronald Adair] Adero havas la ĝentilecan titolon “honorinda” ĉar li estis filo de nobelo. En la Brita sistemo pri nobeleco estas kvin rangoj [duke – duko, marquis – markizo, earl – grafo, viscount – vicgrafo, baron – barono]. La fratino de Adero [vidu sube en la novelo] ankaŭ nomiĝas honorinda – “la honorinda Hilda Adero”. Tiun titolo oni ne povas akiri per la geedziĝo. F-ino Edito Vudlio [vidu sube] ne povas iĝi “honorinda” Edito Adero per sia edziniĝo.

вернуться

2

Tiutempe la aŭstraliaj kolonioj estis Viktoria, Nova Sudkimrio, Suda Aŭstralio, Okcidenta Aŭstralio kaj Kvinslando.

вернуться

3

La karto-klubo Baldvina estis en Palmalo.