“Vi estas surprizita, sinjoro,” diris li per kurioza kvaka voĉo.
Mi agnoskis, ke jes.
“Nu, mi havas konsciencon, sinjoro, kaj kiam mi hazarde vidis vin eniri ĉi tiun domon, dum mi lame iris post vi, mi pensis al mi, ke mi ĝuste eniru kaj vizitu tiun helpeman ĝentelmanon, kaj diras al li ke se mi estis iomete bruska laŭmaniere, mi ne intencis ĝeni, kaj ke mi estas tre dankema al li, ĉar li alprenis miajn librojn.”
“Vi troigas bagatelon,” mi diris, “ĉu mi rajtu demandi al vi, kiel vi scias min?”
“Nu, sinjoro, se mi ne estas tro libera kun vi, mi estas unu el viaj najbaroj, ĉar vi trovu mian etan librovendejon ĉe la stratangulo de Preĝejostrato, kaj tre plaĉas al mi vidi vin, mi certas. Eble vi mem kolektas, sinjoro. Jen Britaj birdoj, [4] kaj Katulo, [5] kaj La sankta milito [6] – ĉiu el ili bonaĉeto. Kun kvin volumoj vi ĝuste povus plenigi tiun manklokon en la dua breto. Aspektas malnete, ĉu ne, sinjoro?”
Mi turnis la kapon por rigardi la libroŝrankon malantaŭ mi. Kiam mi returnis, Ŝerloko Holmso staris ridetante trans la studeja tablo. Mi surpiediĝis, strebis al li kelkajn momentojn, tute mirigita, kaj tiam ŝajnas ke mi svenis por la unusola fojo dum mia vivo. Certe griza nebuleto turbulis antaŭ la okuloj, kaj kiam ĝi foriĝis, mi trovis ke mian kolumon oni malbutonis kaj la postgusto de brando estis sur la lipoj. Holmso klinis super mia seĝo kun sia flakono en la mano.
“Mia kara Vatsono,” diris la bone memorita voĉo. “Mi devas milfoje pardonpetas. Mi tute ne scias ke vin mi tiom afekcias.”
Mi kroĉis lian brakon.
“Holmso!” mi ekkriis. “Ĉu estas vere vi? Ĉu vi vere povas vivi? Ĉu eblas ke vi sukcesis grimpi el tiu horora abismo?”
“Atendu momenton,” diris li. “Ĉu vi certas ke vi estas sufiĉe sana diskuti la aferon? Mi grave ŝokis vin per ne necese drama reapero.”
“Ĉio estas en ordo, sed vere, Holmso, mi povas almenaŭ kredi al miaj okuloj. Je l’ĉielo! Pensu, ke vi, antaŭ ĉiu alia, staru en mia studejo.” Denove mi kroĉis lian manikon kaj palpis la maldikan tendenecan brakon sube. “Nu, ĉiuokaze vi ne estas spirito.” mi diris. “Mia kara ulo, mi ravas vidi vin. Sidiĝu kaj diru al mi kiel vi eskapis el tiu terura abismo.”
Li sidiĝis kontraŭ mi, kaj ekbruligis cigaredon laŭ sia malnova senzorga maniero. Li vestiĝis per la ĉifona kitelo de la librovendisto, sed la cetero de tiu ulo – blankaj haroj kaj libroj – amase kuŝis surtable. Holmso aspektis eĉ pli maldika kaj pli akra ol antaŭe, sed estis mortblanka nuanco en lia agleca vizaĝo kiu sciigis min ke lia lastatempa vivo ne estis sana.
“Plaĉas al mi streĉi min, Vatsono,” li diris. “Estas senŝerce kiam altstaturulo devas kaŝi tri dek centimetrojn de sia alteco dum kelkaj horoj sinsekve. Nu, mia kara ulo, rilate al la klarigo. Se mi rajtu peti vian kunhelpon, antaŭ ni estas malfacila kaj danĝera nokto. Eble plibonas se mi rakontas tiun al vi kiam ni finos nian laboron.”
“Mi plenpleniĝas per scivolemo. Mi preferas aŭdi nun.”
“Ĉu vi kuniros kun mi ĉi-nokton?”
“Kiam ajn kaj kien ajn laŭ via plaĉo.”
“Tio estas kiel la malnova tempo. Estas sufiĉa tempo ke ni manĝu antaŭ ol foriri. Nu, pri la abismo. Ne estis malfacile eskapi el ĝi, pro tio ke mi neniam estis tie.”
“Ĉu vi neniam estis tie?”
“Ne, Vatsono, mi neniam estis tie. Mia noto al vi estis absolute aŭtentika. Mi ne dubis, ke mi jam finis mian karieron kiam mi perceptis la iom sinistran figuron de la forpasinta profesoro Moriarto starantan sur la mallarĝa pado, kiu elkondukis. Liaj grizaj okuloj sciigis min pri lia neŝanĝebla motivo. Ni interŝanĝis kelkajn vortojn, do, kaj mi akiris lian komplezan permeson skribi la mallongan noton, kiun vi poste ricevis. Mi postlasis ĝin kun mia cigaredujo kaj bastono, kaj mi iris laŭ la pado, Moriarto ankoraŭ tuj post mi. Kiam mi atingis la finon, mi staris enangulita. Li eltiris neniun armilon, sed li atakis min kaj ĵetis liajn longajn brakojn ĉirkaŭ min. Li sciis ke mi venkis lin, kaj li deziris venĝi sin kontraŭ mi. Ni kune ŝanceliĝis ĉe la rando de la akvofalo. Mi tamen iom scias la baritsuon, [7] aŭ la japanan sistemon de luktado, kiu pli ol unufoje estis utila al mi. Mi eskapis lin kaj li kun horora ekkrio luktis kelkajn sekundojn, kaj ungigis la aeron per ambaŭ manoj. Sed malgraŭ ĉiuj liaj penadoj li perdis la ekvilibron kaj falis super la randon. Kun la vizaĝo super la rando mi rigardis lin longatempe. Li frapiĝis kontraŭ roko, resaltis kaj plaŭde falis en la akvon.”
Mi mirege aŭskultis ĉi tiun klarigon, kiujn Holmso liveris inter ekblovoj de la cigaredo.
“Sed la piedsignojn!” mi ekkriis, “mi vidis per la propraj okuloj ke du homoj iris laŭ la pado sed neniu revenis.”
“Jen kiel okazis. Tuj kiam malaperis la profesoro, venis al mi en la kapo ke tia eksterordinara bonŝanco venis al mi de la Sorto. Mi sciis ke Moriarto ne estis la sola homo kiu ĵuris mortigi min. Estis almenaŭ tri aliaj kiuj plue deziris venĝi sin kontraŭ mi pro la morto de la ĉefo. Ili ĉiuj estis danĝeraj uloj. Unu el ili certe mortigos min. Aliaflanke, se la tuta mondo konvinkiĝis ke mi mortas, ĉi tiuj homoj agos tro libere. Ili sin malkaŝos kaj pli-malpli baldaŭ mi povos detrui ilin. Tiam estas tempo ke mi anoncu ke mi ankoraŭ estas en la lando de la vivanto. Tiom rapide agis la cerbo, ke mi kredis, ke mi tiun elpensis antaŭ ol profesoro Moriarto atingis la fundon de la akvofalo Rajkenbako.
“Mi stariĝis kaj esploris la ŝtonan muron malantaŭ mi. En via pitoreska rakonto pri la afero, kiun mi per granda intereso legis post kelkaj monatoj, vi asertis ke la muro estas apika. Tio ne estas tute vera. Kelkajn malgrandajn noĉojn oni trovis, kaj estis kornico. La klifo estis tiom alta ke estis neeble surgrimpi ĝin, kaj egale evidentas ke neeblas senspure iri laŭ la pado. Fakte mi povus inversigi miajn botojn, kiel mi faris kelkfoje antaŭe, sed tri aroj da piedsignoj certe sugestus trompon. Ĝenerale do, estis pli bone ke mi risku grimpi. Ne estis facile, Vatsono. La akvofalo bruegis sub mi. Mi ne estas fantaziulo, sed mi ĵuras, ke mi ŝajnis aŭdi la voĉon de Moriarto kriantan el la abismo. Eraro estus letala. Pli ol unufoje dum herbotuftojn mi eltiris aŭ la piedo stumblis el la malsekaj noĉoj en la roko, mi opiniis ke mi mortos. Sed mi lukte iris supren kaj fine mi atingis kornicon larĝan pli-malpli metron kaj kovritan per mola verda musko, kie mi povis kuŝi nevidate kaj tute komforte. Tie mi streĉis min, kiam vi, mia kara Vatsono, kaj viaj kunenktantoj esploris tre simpatie kaj tre neefike.
“Finfine, kiam vi formis viajn neeviteblajn kaj tute erarajn konkludojn, vi foriris hotelon, kaj mi estis sola. Mi jam imagis ke mi atingas la finon de miaj aventuroj, sed ne anticipita okazo montris ke ankoraŭ surprizoj atendis min. Grandega roko, falanta de supre, tondre preterpasis min, frapis la padon, kaj resaltis en la abismon. Tuj mi opiniis ke estas akcidento, sed tuj poste, supren rigardante mi vidis virkapon kontraŭ la malheliganta ĉielo, kaj alia ŝtono frapis la kornicon kie mi kuŝis tre proksime al mia kapo. Kompreneble estis evidente ke Moriarto ne estis sola. Komplico – eĉ tiu ekrigardo montris al mi kiel danĝera estis tiu komplico – gardis dum la profesoro atakis min. De malproksime kaj ne de mi vidite li vidis la morton de sia amiko kaj mian eskapon. Li atendis, kaj tiam ĉirkaŭirante la supron de la klifo, li penis sukcesi kie malsukcesis lia kamarado.
4
5
Katulo – Tiu libro eble estas
Sed sugestis s-ro Bliss Austin ke “la
6
7