“Mi ne pripensis longatempe, Vatsono. Denove mi vidis la insistan vizaĝon super la klifo, kaj mi sciis ke estis la antaŭanto de alia ŝtono. Mi malsupren grimpis sur la padon. Mi opinias ke mi ne povus tion fari per kalkulado. Estis centfoje pli malfacile ol supren grimpi. Sed ne estis sufiĉe da tempo pensi pri la danĝero, ĉar alia ŝtono fajfe preterpasis min dum mi pendis de la kornicorando per la manoj. Meze en la vojo mi stumblis, sed, per la beno de Dio, mi surteriĝis sur la pado. Mi forkuris. Mi kuris ses kilometrojn super la montojn en la mallumo, kaj post semajno, trovis min en Florenco, certe ke neniu en la mondo sciis tion, kio okazis al mi.
“Mia sola konfidenculo estis mia frato Mikrofto. Mi devas peti vian pardonon, mia kara Vatsono, sed estis gravege ke oni opinias ke mi estis morta, kaj tute certis ke vi ne povas verki tian konvinkigan rakonton pri mia malfeliĉa fino, se vi mem ne opiniis ke estas vera. Kelkfoje dum la lastaj tri jaroj mi komencis skribi al vi, sed ĉiufoje mi timis ke via tenera estimo por mi tentus vin al senprudento, kiu perfidus mian sekreton. Do mi forturniĝis de vi ĉivesperon kiam vi kaŭzis min faligi miajn librojn, ĉar tiutempe estis danĝere por mi, kaj signo de surprizo aŭ emocio viaparte atentigus iun pri mia identeco kaj kondukus al tre bedaŭrindaj kaj neripareblaj rezultoj. Rilate al Mikrofto, mi devis konfidenci lin por akiri la monon, kiun mi bezonis. Kompreneble en Londono eventoj ne okazis tiel bone kiel mi esperis, ĉar la proceso de la Moriata bando lasis du el la plej danĝeraj bandanoj, miajn proprajn plej venĝemajn malamikojn, liberaj. Mi vojaĝis du jarojn en Tibeto, do, kaj distris min mem per vizito al Lasso, kaj mi pasis kelkajn tagojn kun la ĉeflamao. Vi eble legu pri la rimarkindaj esploradoj de Norvegio nomita Sigersono, sed mi certas ke neniam venis al vi en la kapon ke vi ricevis novaĵon pri via amiko. Tiam mi pasis tra Persio, vizitis Mekkon, kaj pasis iomete da tempo kun la Kalifo ĉe Kartumo. La rezultojn mi jam komunikis al la Buroo pri eksterlandaj aferoj. Revenante al Francio, mi pasis kelkajn monatojn esplorante la derivaĵojn de karba gudro, kiun mi faris en laboratorio ĉe Montpeliero en suda Francio. Finante tiun al mia plaĉo kaj eksciante ke nur unu el miaj malamikoj restas en Londono, mi estis revenonta kiam min oni hastigis per la rimarkinda novaĵo pri la Parkstrateta Enigmo, kiu ne nur logis min per sia propra merito, sed kiu ŝajnis oferi iujn tre kuriozajn personajn oportunojn. Mi venis tuj Londonon, iris en mia propra persono al Bakerstrato, donis tre violentan ŝokon al s-ino Hudsono, kaj trovis ke Mikrofto konservis miajn ĉambrojn kaj dokumentojn kiel mi ilin lasis. Do, mia kara Vatsono, je la dua ptm hodiaŭ mi trovis min sur mia malnova brakseĝo en mia propra malnova ĉambro, kaj dezirante nur ke mia malnova amiko estu sur la seĝo, kiun li tiom ofte ornamis.”
Tiu estis la rimarkinda rakonto, kiun mi aŭskultis tiun aprilan vesperon – rakonto, kiu estus al mi komplete nekredebla, se ne konfirmiĝis per la efektiva vidaĵo de la altstatura maldika figuro kaj la vigla avida vizaĝo, kiun mi neniam esperis vidi denove. Iel li eksciis pri mia propra malfeliĉa funebro, li montris sian simpation per maniero ol per vortoj. “La laboro estas la plej bona antidoto por la aflikto, mia kara Vatsono,” li diris, “kaj mi havas laboraĵon por ni ambaŭ ĉi-nokton, kiu mem, se ni sukcesos, pravigos niajn vivojn sur ĉi tiu planedo.” Vane mi petegis al li diri plue. “Vi aŭdos kaj vidos sufiĉe antaŭ la mateno,” li respondis. “Ni devas diskuti la tri pasintajn jarojn. Tiu sufiĉu ĝis duono post la naŭa, kiam ni komencis nian notindan aventuro pri la vaka domo.”
Estis ja kiel antaŭe, je la koncernita horo mi trovis min apud li en kabrioleto kun mia revolvero en la poŝo kaj kun ekscito de la aventuro en la koro. Holmso estis frida kaj severa kaj silenta. Dum la lumo de la stratolampoj faladis sur lian aŭsteran vizaĝon, mi vidis ke liaj brovoj penseme kuntiriĝis kaj liaj maldikaj lipoj kunpremiĝis. Mi ne sciis, kiajn sovaĝajn bestojn ni estis ĉasontaj en la malluma ĝangalo de krima Londono, sed min oni certigis pro la mieno de la majstra ĉasisto ke la aventuro estas tre grava – dum la sardona rideto, kiu kelkfoje aperis tra la asketa mieno, aŭguris malmultan bonon por la ĉasoto.
Mi opiniis ke ni iros Bakerstraton, sed Holmso haltigis la kabrioleton ĉe la stratangulo de Placo Kavendiŝo. [8] Mi observis kiam li eliris ke li zorgeme rigardis ambaŭdirekte, kaj ĉe ĉiu sekvanta stratangulo li zorgeme certigis sin ke neniu sekvis. Nia kurso certe estis kurioza. La scio de Holmso pri la flankvojetoj de Londono estis eksterordinara, kaj nun li rapide kaj memfide pasis tra reto de stalaleoj kaj staloj, pri kies ekzisto mi tute ne sciis. Ni eliĝis fine en malgrandan vojon kun vico de malnovaj mallumaj domoj, kiu kondukis en Manĉestrostraton kaj ĝis Blandfordostrato. Tie li rapide eniris mallarĝan pasejon, pasis tra ligna barilopordo en vakan korton, kaj tiam li malŝlosis flankopordon de domo. Ni kune eniris kaj li fermis la pordon malantaŭ ni.
La domo estis tute malluma, sed evidentis al mi ke estis vaka domo. La sentapiŝa planko knaris kaj kraketis sub niaj piedoj, kaj per mia etendita mano mi palpis muron kun ĉifona tapetpapero. La malvarma maldikaj fingroj de Holmso kroĉis mian pojnon kaj li kondukis min antaŭen laŭ longa koridoro, ĝis mi malklare vidis malhelan vazistason. Tie Holmso subite turniĝis dekstren, kaj ni trovis nin en granda, kvadrata, vaka ĉambro, tre malluma en la anguloj sed meze estis malforte lumigita per malproksima stratolampo. La fenestro havis abundan tavolon da polvo, tiel ke ni preskaŭ ne povis reciproke percepti la alian. Mia kunulo metis la manon sur mia ŝultro kaj la lipoj proksime al mia orelo.
“Ĉu vi scias kie ni estas?” li flustre diris.
“Certe jen estas Bakerstrato,” mi respondis strabante tra la malpura fenestro.
“Precize. Ni estas en Kamdena domo, kiu staras kontraŭ nia propra malnova loĝejo.”
“Sed kial ni estas ĉi tie?”
“Ĉar ĝi regas tre bonan vidaĵon de tiu pitoreska domo. Ĉu mi ĝenu vin, mia kara Vatsono, stari pli proksime al la fenestro? Sed klopodu ne montri vin mem, kaj tiam rigardu niajn malnovajn ĉambrojn – la komencopunkton de tiom multe el viaj eta fefabeloj. Ni vidu, ĉu mia tri jara foresto forigis mian surprizopovon.”
Mi rampe alproksimiĝis antaŭen kaj transe rigardis la konatan fenestron. Kiam mi ekvidis, mi anhele ekkriis pro miro. La rulkurtenon oni jam fermis, kaj forta lampo lumigis la ĉambron. La ombro de viro, kiu sidiĝis sur seĝo, ĵetiĝis sur la lumigitan ekranon de la fenestro. Mi ne povus erari rilate al la pocizio de la kapo, la formo de la ŝultroj, la akreco de la vizaĝo. La vizaĝo estis turnita duonprofile, kaj aspektis kiel unu el tiuj nigraj siluetoj ŝatitaj de niaj geavoj. Ĝi estis perfekta kopio de Holmso. Tiom mirigita mi estis, ke mi ĵete etendis la manon por certigi min ke la viro mem staris apud mi. Li tremetis pro silenta ridado.
“Nu?” diris li.
“Je l’ĉielo!” Mi kriis. “Estas mirinda.”
“Mi fidas ke la aĝo ne velku nek la kutimo malfreŝigu mian senliman varion,” [9] li diris, kaj mi rekonis en lia voĉo la ĝojon kaj la fieron de la artisto pro lia verkaĵo.
“Ĝi iom similas min, ĉu ne?”
“Mi pretas ĵuri, ke estas vi.”
“Por la produkto mi agnoskas s-ron Oskaron Meŭnieron de Grenoblo, kiu pasigis kelkajn tagojn muldi la vaksan statuon. Mi mem aranĝis la ceteran dum mi vizitis en Bakerstraton ĉipostmatene.”
“Sed kial?”
“Pro tio ke, mia kara Vatsono, mi havas gravan kialon deziri ke iuj opiniu ke mi estas tie kiam mi estas alie.”
“Kaj ĉu vi opinias ke oni gvatis la ĉambron?”
“Mi ja sciis ke oni gvatis.”
“Kiu gvatis?”
“Miaj malnovaj malamikoj, Vatsono. La ĉarma societo kies ĉefo kuŝas en la Kaskado Rajkenbako. Vi devas memori ke ili solaj sciis ke mi ankoraŭ vivas. Pli-malpli baldaŭ ili opiniis ke mi devas reveni al miaj ĉambroj. Ili daŭre gvatis kaj ĉimatenon ili vidis min alveni.”
8
Placo Kavendiŝo [Cavendish Square] – Oni konstruis ĉi tiun placon en 1777. La placo nomiĝis por lordino Henrieta Kavendiŝo Holiso [Lady Henrietta Cavendish Hollis] – ankaŭ la apudaj Holisstrato kaj Henrietastrato. La placo estas kontraŭ Placo Hanovero sude de Oksfordstrato.
9
Holmso parafrazis liniojn el la Ŝekspira tragedio