Выбрать главу

“Kial vi scias?”

“Ĉar mi rekonis la gardiston, kiam mi ekrigardis el mia fenestro. Li estas sufiĉe sendanĝera ulo, nomita Parkero, laŭ metio ŝnurstrangulisto, kaj rimarkinde lerta zumfera ludanto, mi ne zorgis pri li. Sed mi multe zorgis pri la multe pli timiga homo kiun li reprezentas, la koramiko de Moriarto, la viro kiu faligis ŝtonojn super la klifo, la pli ruza kaj pli danĝera krimulo en Londono. Tiu estas la viro kiu ŝtelĉasas min ĉi-nokton, Vatsono, kaj tiu estas la viro kiu tute ne konscias ke ni ŝtelĉasis lin.”

Laŭgrade mia amiko rivelis sian planon. De tiu ĉi konvena gvatejo, la gvatantojn oni gvatos kaj la ŝtelĉasantojn oni ŝtelĉasos. La angula ombro tie for estis la logaĵo, kaj ni la ĉasontoj. Silente ni staris kune en la mallumo kaj observis la rapidantajn figurojn, kiuj ree pasis antaŭ ni. Holmso estis silenta kaj senmova, sed mi sciis ke li estas vigle atenta kaj ke li fiksis la okulojn sur la amasoj de pretepasantoj. Estis malmilda kaj ŝtorma nokto. La vento akre fajfis laŭ la longa strato. Multaj homoj movis tien kaj reen. La plejmulto el ili volviĝis per mantelo kaj skarpo, unu-dufoje ŝajnis al mi ke mi vidis la saman figuron, kaj mi aparte rimarkis du virojn, kiuj ŝajne ŝirmigis sin de la vento en la pordokadro de domo iom for laŭ la strato. Mi penis atentigi mian kunulon pri tiuj, sed li kriis iomete senpacience kaj daŭris fiksrigardi en la straton. Pli ol unufoje li baraktetis per la piedo kaj frapetis per la fingroj sur la muro. Evidentis al mi ke li iĝis maltrankvila, kaj lia plano ne tute sukcesas kiel li esperis. Fine dum alproksimiĝis meznokto kaj la strato laŭgrade malpleniĝis, li paŝis jen kaj jen en la ĉambro en neregebla agitato. Mi estis ion dironta al li, kiam mi levis la okulojn al la lumigita fenestro kaj denove estis surprizegita kiel antaŭe. Mi kroĉis la brakon de Holmso kaj fingromontris supren.

“La ombro jam moviĝas!” mi kriis.

Estis ja ne duonprofile, sed la dorso estis turnita en nia direkto.

La trijara foresto certe ne glatigis la malmildecon de lia temperamento aŭ de lia senpaciencon rilate al la malpli vigla intelekto.

“Kompreneble ĝi moviĝis,” diris li, “Ĉu mi estas tia farseca fuŝulo, Vatsono, ke mi starigus evidentan pupon, kaj esperas ke la plej ruzajn ulojn en Eŭropo tio trompus? Ni estas en ĉi tiu ĉambro du horojn, kaj s-ino Hudsono jam ŝanĝas la figuron okfoje aŭ unufoje ĉiun duonhoron. Ŝi ŝanĝis de la fronto, tiel ke ŝian ombron oni ne vidas. Ha!” li anhelis akre. En la duonhela lumo mi vidis ke li ĵetis la kapon antaŭen, li iĝis rigide atenta. Ekstere en la strato estis tute senhoma. Eble tiu du viroj ankoraŭ kaŭris en la pordokadro, sed mi ne povis vidi ilin. Ĉio estis silenta kaj malluma krom tiu briliga flava ekrano kiu nigre konturigis antaŭ ni. Denove en la tuta silento mi aŭdis tiu mallaŭtan siblan noton, kiu signifis la intensan subpremitan eksciton. Tuj poste li tiris min en la plej malluman angulon de la ĉambro, kaj mi sentis lian avertantan manon sur miaj lipoj. La fingroj, kiuj kroĉis min, tremetis. Neniam mi sciis mian amikon tion ekscitan, kaj tamen la malluma strato ankoraŭ etendis senmove kaj solece antaŭ ni.

Sed subite mi konsciis pri tiu, kiun liaj pli akraj sensoj jam distingis. Mallaŭta ŝteleca sono venis en la orelojn, ne de la direkto de la strato sed de la malantaŭo de la domo mem en kiu ni kaŝis nin. Pordo malfermiĝis kaj fermiĝis. Tuj poste oni aŭdis paŝojn laŭ la koridoro – paŝojn kiujn oni intencis esti silentaj, sed kiuj reeĥis akre tra la vaka domo. Holmso kaŭris malantaŭen kontraŭ la muro, kaj mi faris same. Mi kroĉis mian revolveron. Strabante tra la mallumo, mi vidis malprecizan virfiguron iomete pli nigran ol la fono. Li staris momente, kaj tiam li malrapide antaŭeniris, kaŭrante, minacante en la ĉambron. Li estis ene de tri metroj de ni, tiu ĉi sinestra figuro, kaj mi jam pretigis min por la atako antaŭ ol mi komprenis ke li tute ne sciis ke ni estas tie. Li paŝis proksime al ni, ŝteliris al la fenestro kaj tre mallaŭte kaj senbrue malfermis kelkajn centimetrojn. Dum li sinkis sin ĝis la malfermo, la lumo de la strato, ne plu duonheligita per la polva vitro plene falis sur lian vizaĝon. La viro ŝajnis tute ekscita. Liaj du okuloj brilis kiel steloj, kaj lia vizaĝo estis konvulsia. Li estis maljuna viro, kun maldikaj elstaranta nazo, alta senhara brovo, kaj grandegaj grizaj lipharoj. Operan ĉapelon li puŝis malantaŭen sur la kapo, kaj blanka ĉemizo [10] brilis el la mantelo. Lia vizaĝo estis marasama kaj malhela, profunde markita per sovaĝaj faltoj. Permane li ŝajne portis bastonon, sed kiam li metis surplanken, ĝi sonis metale. Tiam el la poŝo de la mantelo li eligis masan aferon, kaj okupiĝis pri iu tasko, kiu finiĝis per laŭta klaktinto kaj akra kliko, kvazaŭ bolto falis en sian lokon. Ankoraŭ surgenue li klinis sin antaŭen kaj premis iun stangon per sia tutaj pezo kaj forto. Tio rezultis en longa zumada kaj grinca bruo, kiu finiĝis per fortega kliko. Li rektigis sin kaj mi vidis ke li tenis ian pafilon kun kurioze misformita kolbo. Li malfermis la postaĵon, enmetis ion, kaj klike fermis. Kaŭrante li metis la fino de la paftubo sur la kornicon de la fenestro, kaj mi vidis ke la longaj lipharoj etendis super la fusto kaj lia okulo briletis dum li strebis laŭ la celilo. Li kontente suspiris dum li premkaresis la kolbon al la ŝultro, kaj mi vidis tiun mirindan celon. La nigran viron sur la flava fono klare li celumis. Dum momente li estis rigida kaj senmova. Tiam la fingro premis la ellasilon. Estis strange laŭta zumsono kaj longa arĝenta tintado de rompita vitro. Tuj Holmso saltis kiel tigro sur la dorson de la paflertulo kaj ĵetegis lin survizaĝen. Tiu tuj surpiedigis sin, kaj per konvulsia forto ekkaptis Holmson ĉe la gorĝo, sed mi frapis lin surkape per la kolbo de mia revolvero, kaj li falis denove ĝisplanken. Mi falis sur lin, kaj dum mi tenis lin mia kamarado vokis per akra fajfilo. Estis bruego de kurantaj piedoj sur la pavimo, kaj du uniformitaj policanoj kaj civilvestita detektivo hastis tra la ĉefpordo kaj en la ĉambron.

“Ĉu estas vi, Lestrado?” diris Holmso.

“Jes, s-ro Holmso. Mi mem traktas la aferon. Mi ĝojas ke vi estas denove en Londono, sinjoro.”

“Mi opinias ke vi deziras iomete da neoficiala helpo. Tri nesolvitajn mortigojn dum unu jaro oni devas ne permesi. Sed vi traktis la Molesean Enigmon per malpli ol via kutima… Tiel estas, vi traktis mezbone.”

Ni ĉiuj surpiediĝis. Nia kaptito anhele spiradis – du fortaj policanoj ambaŭflanke. Jam kelkaj spektantoj kolektiĝis surstrate. Holmso fermis la fenestron kaj la rulkurtenon. Lestrado eligis du kandelojn, kaj la policanoj malfermis siajn lanternojn. Fine mi povis rigardi nian kaptiton.

Li turnis tre virecan kaj tamen sinestran vizaĝon en nia direkto. La brovo de la filosofo supre kaj la makzelo de la voluptulo sube – la viro devis komenci kun grandaj kapabloj por aŭ la bono aŭ la malbono. Sed oni ne povis rigardi liajn kruelajn bluajn okulojn kun velkaj skeptikaj palpebroj, aŭ la sovaĝan agreseman nazon kaj la minacantan profunde falditan brovon kaj ne vidi la danĝerosignojn de la Naturo. Li tute ne atentis nin, sed liaj okuloj fikse rigardis la vizaĝon de Holmso per esprimo malama kaj mira. “Vi diablo!” li ree murmuris. “Vi ruza ruza diablo!”

“Ha, Kolonelo!” diris Holmso aranĝante sian ĉifitan kolumon. “Vojaĝoj finiĝas – geamantoj renkontiĝas,” [11] kiel tekstas la malnova teatraĵo. Mi opinias ke mi ne havas la plezuron renkonti vin de post kiam vi favoris min per via atento dum mi kuŝis sur la kornico super la Kaskado Rajkenbako.”

La kolonelo ankoraŭ fiksrigardis mian amikon kiel trancito. “Vi ruza ruza diablo!” estis liaj solaj vortoj.

вернуться

10

Blanka ĉemizo – eble la kolonelo ĵus alvenis de unu el siaj kartoludoj.

вернуться

11

La malnova teatraĵo – Holmso iomete miscitis Dudeka Nokto [Twelfth Night] de Ŝekspiro, Akto II, sceno 3, lino 46 (angle) – “Vojaĝoj finiĝas, kiam amantoj renkontiĝas”.