“Mi ne jam prezentas vin,” diris Holmso. “Jen, sinjoroj, estas kolonelo Sebastiano Morano, unu el la anoj de la Hindia milito de ŝia Reĝa Moŝto, kaj la plej bona pafisto pri grandaj ĉasaĵoj produktita de nia Orienta Imperio. Ĉu mi pravas, kolonelo, kiam mi diras ke vi pafkaptis pli da tigroj ol iu ajn alia?”
La feroca maljunulo diris nenion, sed ankoraŭ rigardegis mian kunulon. Pro siaj sovaĝaj okuloj kaj hirtaj lipharoj li mem mirinde aspektis kiel tigro.
“Mi miras ke tia simpla taktiko povus trompi tian lertan ŝakirion,” [12] diris Holmso. “Devas esti konata al vi. Ĉu vi ne subarbe ŝnuris kapridon, kuŝis vin supere kun via pafilo kaj atendis ĝis la logaĵo allogis la tigron? Tiu ĉi vaka domo estas mia arbo, kaj vi estas mia tigro. Vi eble pretigis aliajn pafilojn okaze ke estus kelkaj tigroj, aŭ en la neprobebla kazo ke vi miscelumas. Jen,” li fingromontris ĉirkaŭe, “estas miaj pafiloj. La paralelo estas ekzakta.”
Kolonelo Morano antaŭen saltis kaj minace grumblis, sed la konstabloj malantaŭen tiris lin. La furioza mieno aspektis terure.
Mi konfesis ke vi iomete surprizis min,” diris Holmso, “mi ne anticipis ke vi mem uzus ĉi tiun vakan domon kaj la oportunan frontan fenestron. Mi jam imagis ke vi pafus de la strato, kie mia amiko Lestrado kaj liaj gajuloj atendis vin en embusko. Krom tio, okazis ĉio kiel mi esperis.”
Kolonelo Morano turnis sin al la oficiala detektivo.
“Vi aŭ havas aŭ malhavas ĝustan kaŭzon por min aresti,” diris li, “sed almenaŭ estas neniu kialo ke mi devas elteni la mokadon de ĉi tiu ulo. Se mi estas en la manoj de la leĝo, faru ĉion laŭleĝe.”
“Nu, tio estas sufiĉe ĝusta,” diris Lestrado. “Ĉu vi deziras diri nenion plu, s-ro Holmso, antaŭ ol ni foriros?”
Holmso alprenis la potencan aero-pafilon de la planko, kaj esploris la meĥanismon.
“Jen admirinda kaj unika armilo,” diris Holmso, “senbrua kaj ege potenca. Mi konis Herderon, la blindan meĥanikiston, kiu konstruis laŭ la ordono de la forpasinta profesoro Moriarto. Dum jaroj mi konscias ke ĝi ekzistas, kvankam mi neniam havis oportunon kontrol-esplori. Mi sugestas ke vi rigardu ĝin, Lestrado, kaj ankaŭ la kuglojn.”
“Vi povas certigi vin pri tio, s-ro Holmso,” diris Lestrado dum ĉiuj iris al la pordo. “Ĉu vi deziras iun alian diri?”
“Nur ke mi deziras demandi, kian krimon oni intencas imputi?”
“Kian imputon, sinjoro? Nu, kompreneble, ke li penis mortigi s-ron Ŝerlokon Holmson.”
“Nepre ne, Lestrado. Mi proponas ke mi neniel aperas en la afero. Al vi, kaj al vi sola, apertenas la krediton por la rimarkinda aresto. Jes, Lestrado, mi gratulas vin! Per via kutima miksaĵo de ruzo kaj aŭdaco, vi kaptis lin.”
“Kaptis lin! Kaptis kiun, s-ro Holmso?”
“La viro, kiun la tuta policaro vane serĉas – kolonelo Sebastiano Morano, kiu mortpafis la honorindan Ronaldon Aderon per ekspansia kuglo el aero-pafilo tra la malfermita fenestro de la duetaĝa fronta ĉambro de numero 427 Parkstrateto la 30an de la lasta monato. Tio estas la imputo, Lestrado. Nu, Vatsono, se vi povas elteni trablovon pro la rompita vitro, mi opinias ke duonhoro kun cigaroj en mia studejo provizos al vi profitdonan distraĵon.”
Niaj malnovajn ĉambrojn oni ne ŝanĝis dank’ al la kontrolo de Mikrofto Holmso kaj la tuja zorgo de s-ino Hudsono. Kiam mi eniris, mi vidis, ke malgraŭ la malkutima neteco, la malnovaj aĵoj estis ĉiuj en siaj propraj lokoj. Estis la ĥemiejo kaj la acido-malkulita ligna tablo. Tie sur breto estis vico da imponegaj kolekto-libroj kaj referencaj libroj, kiujn multaj el niaj kuncivitanoj ĝoje bruligus. La diagramoj, la violonujo kaj la piporako – eĉ la Persia pantoflo, kiu enhavas la tabakon – ĉiuj trafis miajn okulojn, kiam mi ĉirkaŭrigardis. Estis du okupantoj en la ĉambroj – s-ino Hudsono, kiu ĝojbrilis kiam ni eniris – la alia, la kuroza pupo, kiu rolis tiom grave dum la noktadventuro. Ĝi estis vakskolora modelo pri mia amiko, tiom admirinde elfarita ke ĝi estis perfekta faksimilo. Tiu staris sur malgranda tablo kaj vestiĝis per malnova tualeta robo, kiun Holmso tiel drapiris ĉirkaŭe, ke la iluzio de la strato estis perfekta.
“Ĉu vi antaŭzorgis, s-ino Hudsono?” diris Holmso.
“Mi surgenuiĝis, sinjoro, ĝuste laŭ via ordono.”
“Bonege. Vi faris ĉion bonege. Ĉu vi rimarkis kien iris la kuglo?”
“Jes ja. Mi bedaŭras ke ĝi fuŝis vian belan statuon, ĉar ĝi pasis tra la kapo kaj bategis sin kontraŭ la muro. Mi alprenis de la tapiŝo. Jen!”
Holmso montris ĝin al mi. “Mola revolvera kuglo, kiel vi perceptas, Vatsono. Estas tre ruza, ĉar kiu anticipus trovi ke tian oni pafis per aero-pafilo? Bone, s-ino Hudsono, mi estas dankema pro via helpo. Nu, Vatsono, lasu min vidi vin sur via malnova seĝo denove, pro tio ke estas kelkaj punktoj kiujn ni devas diskuti.”
Li malvestigis sin de la ĉifona kitelo kaj nun li estis la malnova Holmso vestita per la bruna tualeta robo, kiun li prenis de la figuraĵo.
“La nervoj de la malnova ŝakirio ne perdis sian stabelecon, nek la okuloj sian akrecon,” diris li ridante dum li esploris la frakasitan brovon de la statuo.
“Meze en la dorso de la kapo precize kaj rekte tra la cerbo. Li estis la plej lerta pafisto en Hindio, kaj mi certas ke neniu en Londono superas lin. Ĉu vi aŭdis pri la nomo?”
“Neniam.”
“Nu, tia estas la renomo! Sed se mi ĝuste memoras, vi ne jam aŭdis pri la nomo de profesoro Jakobo Moriarto, kiu havis unu el la plej viglaj cerboj de la jarcento. Donu al mi de la breto mian indekson pri la biografioj.”
Li lante foliumis la paĝojn, malantaŭen klinante sur sia seĝo kaj farante grandajn nubojn per sia cigaro.
“Mia kolketo sub litero M estas belega,” diris li. “Moriarto mem estas sufiĉe fari iun ajn literon eminenta, kaj jen Morgano la venenisto, kaj la abomeninda Meridevo, kj Mateo, kiu elfrapis mian dekstran kaninon en la staciodomo ĉe Ĉaringkruco, kaj fine jen nia amiko de la hodiaŭa nokto.”
Li transdonis la libron, kaj mi legis:
Morano, Sebastiano, kolonelo. Senofica. Antaŭe de la Bangaloraj Pioniroj. [13] Nask. Londono, 1840. Filo de kavaliro Aŭgusto Morano, KB, [14] iama Brita ministro al Persio. Edukita ĉe Etono kaj Oksfordo. Kampajnis en Javakio, en Afganlando, en Ĉarasiabo (menciita en depeŝoj), en Ŝerpuro, en Kabulo. Aŭtoro de Grandaj ĉasaĵoj de la okcidenta Himalajo (1881); Tri monatoj en la ĝangalo (1884). Adreso: Duktostrato. Kluboj: La Angla-Hindia, la Tankervilo, la Bagatela kartoklubo.
Sur la marĝeno Holmso skribis per sia preciza manskribado: La dua plej danĝera ulo en Londono.
“Mirinde,” mi diris, kiam mi transdonis la volumon. “La kariero de la viro estas tio de honorinda soldato.”
“Vere,” respondis Holmso. “Ĝis certa punkto li faris bone. Li ĉiam havis ferajn nervojn, kaj oni ankoraŭ rakontas kiel li suben grimpis defluilon por kapti vunditan hommanĝan tigron. Estas iuj arboj, Vatsono, kiuj kreskas ĝis certa alteco, kaj subite evoluis iun malbelan strangaĵon. Tio ofte okazas ĉe homoj. Estas mia teorio ke la homo reprezentas en sia evoluo la tutan proceson de siaj prauloj, kaj subita turno al la bono aŭ al la malbono estas pro iu forta influo en la deveno. La homo iĝas, tiel oni dirus, la epitomo de la historio de sia familio.”
“Estas certe iom fantazia.”
“Nu, tion mi ne insistas. Kia ajn la kaŭzo, kolonelo Morano misiĝis. Sen iu ajn evidenta skandalo, li tamen ne povis resti en Hindio. Li emeritiĝis kaj revenis Londonon, kaj denove akiris malbonan reputacion. Tiutempe lin celis profesoro Moriarto, al kiu li iĝis stabestro. Moriarto libere donis monon al li, kaj uzis lin en unu-du aferoj, en kiuj vulgara krimulo ne povis entrepreni. Ĉu vi eble memoris la morton de s-ino Stevarto de Laŭdero [15] en 1887? Ĉu ne? Nu, mi certas ke Morano responsis, sed oni tion ne povis pruvi. Tiom ruze estis la kolonelo kaŝita, ke eĉ kiam oni detruis la bandon de Moriarto, oni ne povis kulpigi lin. Ĉu vi memoras ke tiutempe, kiam mi vizitas viajn ĉambrojn, kiel mi fermis la ŝutrojn pro aero-pafiloj? Sendube vi opiniis min fantazia. Mi sciis precize tion, kion mi faris pro tio ke mi sciis ke ekzistas tia rimarkinda armilo, kaj ke ĝin apertenis unu el la plej lertaj pafisto en la mondo. Kiam mi estis en Svislando li sekvis nin kun Moriarto, kaj sendube li penis mortigi min sur la kornico ĉe Rajkenbako.
14
KB [Kunulo de la Bato – angle, Companion of the Bath] – ano de la honora ordeno de la Bato fonditia en 1725. Tiel nomita pro la ceremonia purigo, kiun oni ricevis ĉe aliĝo. Kiel la Brita ministro al Persio, kavaliro Aŭgusto Morano estis kunulo de la civila, anstataŭ la milita, ordeno.