“Vi opiniu ke mi atenteme legis la ĵurnalojn dum mi restis en Francio, por serĉi oportunon por lin kapti. Dum li estis libera en Londono, mia vivo estas senvalora, nokte kaj tage la ombro estus super mi, kaj pli-malpli baldaŭ okazus lia oportuno. Kion do mi povus fari? Mi ne povis mortpafi lin, aŭ mi estus en la akuzitejo. Mi ne povis petegi al juĝisto. Oni ne povis interveni surbaze de tio, kio ŝajnas freneza suspekto. Do mi povis fari nenion. Sed mi observadis la kriman novaĵon, ĉar mi sciis ke pli-malpli baldaŭ, mi kaptos lin. Tiam okazis la morton de Ronaldo Adero. Fine mia oportuno prezentis sin. Al mi estis certe ke kolonelo Morano responsis. Li kaj la junulo kartoludis, li sekvis Aderon de la klubejo ĝis lia domo, li sendube mortpafis lin tra la malfermita fenesto. La kugloj sufiĉas por pendumi lin. Mi tuj alvenis. La gvatanto vidis min, kaj mi certis ke li atentigis la kolonelon. Li ne povis ne scii ke mia subita apero relatas al la krimo, kaj li estis terure alarmita. Mi certas ke li penis tuj mortigi min, kaj uzi tiun mortigan armilon. Mi donis al li bonegan celon, kaj mi sciigis la policon. Parenteze, Vatsono, vi vidu ilin en la pordokadro. Mi prenis tion, kion laŭ mi estas la plej ĝusta gvatejo, kaj mi ne povis esperi ke li mem elektus la saman lokon por ataki min. Nu, mia kara Vatsono, ĉu mi devas klarigi iun alian punkton?”
“Jes,” mi diris, “Vi ne jam klarigas la motivon de kolonelo Morano por la mortigo de la honorinda Ronaldo Adero.”
“Ha! mia kara Vatsono, nun mi devas eniri la regnon de la konjekto, kie eraru la plej logika menso. Ĉiu formu sian propran hipotezon laŭ la faktoj, kaj la via estos egale ĝusta.”
“Ĉu vi do formis konjekton.”
“Mi opinias, ke ne estas malfacile klarigi la faktojn. Laŭ la atestaĵoj kolonelo Morano kaj juna Adero kune gajnis konsiderindan sumon. Nu, Morano sendube friponis – tion mi longatempe scias. Mi kredas, ke je la mortotago Adero tion malkovris. Verŝajne li priparolis private, kaj menacis lin krom se li laŭvole rezignas de la klubo, kaj ĵuras ke li neniam plu kartoludos. Neverŝajne junulo kiel Adero tuj faras teruran skandalon kaj revelas bone konatan kaj tiom pliaĝan viron. Verŝajne li agadis kiel mi sugestas. Ekskludo de liaj kluboj ruinigus Moranon, kies vivrimedon li gajnas per trompado. Do li mortigis Aderon, kiu tiutempe klopadis kalkuli kiom da mono li devis redoni, pro tio ke li ne povis gajni pro la trompado de la partnero. Li ŝlosis la pordon tiel ke la sinjorinoj ne surprizis lin kaj insistis ke li klarigu kion li faris pri la nomoj kaj la moneroj. Ĉu mi pravas?”
“Sendube vi pravas.”
Dum la kortuma proceso oni aŭ ĝustigos aŭ ne. Dumtempe, kio ajn okazos, kolonelo Morano ne plu ĝenas min. La konata aero-pafilo de Herdero ornamos la Skotlandjaran Museon, kaj denove s-ro Ŝerloko Holmso estas libera dediĉi sian vivon ekzameni tiujn interesigajn problemojn, kiujn la kompleksa vivo de Londono tiom abunde prezentas.” [16]
16
Por la numero de marto 1927 de la “Strand Magazine” kavaliron Arthur Conan Doyle oni petis fari liston de liaj propraj preferataj rakontoj pri Ŝerloko Holmso (ne inkludante la rakontojn de la