Выбрать главу

Tuj kiam ili kredis havi sufiĉe da scio, por trompi siajn samcivitanojn, ili forlasis Sokraton. Kaj, sin ĵet- egante en la regnajn aferojn, kiujn li instruis malŝati, ili penadis fari ĉion, kion li malkonsilis, kaj akiri ĉi- ujn falsajn bonaĵojn, pri kiuj li mokis.

Ili tamen estis inteligentaj, tiuj du fiuloj. Ilia ek- zemplo, ho Sokrato, malhelpas min kredi cian dogmon pri la scienco, kiu sufiĉus, por krei la virton. Ilia ekzemplo malebligas, ke mi kredu vera la tro indulgeman parolon, kiun ci ŝatis ripeti : Neniu estas memvole malbona.

3

Por filozofo estas malfacile paroli nemoke pri ia Sato- no aŭ pri ia Ksenofono. Tuj kiam temas pri ia Kritiaso aŭ pri ia Alcibiado, paroli nemoke estas ne nur malfacila afero, ĝi estas neebla afero.

Mi do diros al vi, civitanoj, ke tiuj du homoj ne povis esti koruptataj de Sokrato, pro la tre simpla tialo, ke

ili estis nekorupteblaj. Uenio povis deteni ilin for de la plej civitana sarikto. Nenio povis forgesigi al ili la verajn diojn de la patrio : riĉaĵoj, regado, voluptoj. Eble Alcibi- ado stumpigis la hermes-statuojn, sed lia koro estis plena je Bermesoj : trompa elokvento, ŝtelnegoco kaj rabo. Eble li mokis pri kelkaj pigrimacoj; li nekapablis je la profunda kaj kc::pleta malpio do Sokrato aŭ de la hundo Antisteno. Car l'-1. hundo intistcno, levante la piedon ŝprucigas urinon sur ĉion, kion vi honoras. Ne nur.li urinŝprucas viajn videblajn leĝojn, sed eĉ tiujn leĝojn, ahkaŭ ne skribitajn, kiuj regas vian sekretan konduton, kiuj igas vin oferi Sion.al la ĝuado, al la j'iĉo, al mi ne scias kiu ŝajniga gloro kaj al mi ne scic-s Iriu sajniga potenco. La hundo Antisteno piedleve', ne nur urioŝprucas la diojn, kiujn vi h&noraŝ en vojkruciĝoj aŭ Ĉe altaroj, sed tiujn, kiuj estas de vi gardataj fidele en la malnobla templo de via koro, riĉaĵo j, volupto, potenco, kaj eĉ tiun vantan babiiadon de malsaĝŭloj, kiun vi respekte nomas honoro kaj publika opinio.

Kritiaso, supozita disĉiplo de la koruptanto Sokrato, mon- tris sian.nekorupteblecon, kiam li fariĝis reganto. Li moritris, kiom li malamis Sokraton, malbona civitano ĉiam preta malobei la ordonojn de la altaj oficuloj regnaj. Pariĝinte unŭ el la tridek tirarioj kaj komisiite kun Kariklo por redakti la nov- ajn leĝojn, unu el la unuaj, kiun li forĝis, estis armilo direktita kontraŭ Sokraton kaj la sofistojn. Gi malpermesis instrui la parolarton.

La tridek tiranoj pereigis"grandan nombron da civitanoj. Aliajn ili ruinigis. Pl"urajn ili devigis fariĝi kuhkulpuloj de iliaj maljustaĵoj. Nu, Sokrato ripetis ĉie, sur la placo, en la ĝimnastikejoj, en la'laborejoj, itci similaĵon, kiun jain aliaj fidele raportis.

- Se la gardistoj de grego - li diris - rekondukus ĉiuvespere brutaron malpli multopan kaj pli malgrasari, ĉu oni riomus ilin bonaj bredistoj ? Nu, mi renkontas flatemulojn, mallcuraĝulojn kaj stultulojn, kiuj nomas Kritiason, Kariklon kaj la dudek ok aliajn bonaj regantoj. Ĉu Kritiaso, Kariklo kaj la dudek ok aliaj igis mortigi- neniun civitanon ? Ĉu ili malriĉigis neniun.kaj koruptis neniun ? Aŭ ĉu vi opinias, atenanoj, ke atenano estas malpli valora riĉaĵo ol bovo aŭ ŝafo ?

La bonaj civitanoj volonte estas spionoj kaj denuncistoj. La bonaj civitanoj estis mtiltnombraj en Ateno. Tial la Tri- deko baldaŭ eksciis la dirojn de Sokrato.

Sekve, Kritiaso kaj Kariklo venigis lin. Ili montris al li la leĝon, kiun ili starigis kontraŭ kiun ajn, kiu . instruus al junuloj la parolarton.

La tri homoj estis solaj dum tiu asignita intervidiĝo. Se mi konas tion, kio estis dirita, ĝi estas tial, ke mi aŭdis Sokraton la verdireman rakonti ĝin. Tiun interparo- lon mi notis la vesperon mem. Mi ekzakte kopias el miaj malnovaj tabuletoj.

Kritiaso : Gi estas, ho Sokrato, el tiuj bonaj civitanoj, al kiuj sufiĉas konigi la leĝojn, por ke ili fidele obeu ilin. Ci malobeis 6i tiun, tial ke ĝin ci ne konis. Nun, kiam nia bonvolo konigis ĝin al ci, neniu, pri tio mi es- tas certa, pli bone ol ci obeos ĝin.

Sokrato : Mi ankoraŭ ne scias, ho Kritiaso, ĉu mia dajmono permesos, ke mi obeu al tiu leĝo, kiel al indiferenta ka- prico, aŭ ĉu ĝi ordonos al mi malobei ĝin, kiel al maljus- ta ordono.

Kritiaso : Tiu leĝo estas justa, Ĉar ĝi estas egala. Ĝi ne estas starigita kontraŭ ci, sed kontraŭ tiuj, kiuj... Sokrato : Se Kritiaso nomas justa ĉiun egalan leĝon, ĉu do ia kvardekjara Kritiaso aprobus bonan leĝon,- kiu ordonus mortigi ĉiujn civitanojn pli aĝajn ol tridek jaroj ? Kariklo : Ni ne venigis cin, Sokrato, por aŭskulti ciajn trosubtilaĵo jn kutimajn, sed por averti cin pri danĝero. Nun, eĉ se cia obstino devigas nin puni cin, ci devos laŭ- di nian bonvolon,

Sokrato : Mi ne preterlasos, subtila Kariklo, laŭdi laŭ- merite cian bonvolon. Tamen ci bonvolu ekzakte instrui min pri tio, kion permesas tiu leĝo kaj pri tio, kion ĝi mal- permesas. Ĝar mi timas ne kompreni.

Kritiaso : Ci diru tion, kio ŝajnas al ci malklara, oni ĝin klarigos al ci.

Sokrato : Kion vi celas, ho regantoj, kiam vi malpermesas instrui la parolarton ? Ĉu vi celas tion, kio koncernas la bonon aŭ tion, kio koncernas la malbonon ?... Kial vi ne respondas ?...

(Efektive, Kritiaso kaj Kariklo rigardis sin unu la alian kaj silentis. Kariklo atendis, ke Kritiaso, pli kutimiĝin- ta al la manieroj de Sokrato, respondu. Sed Kritiaso sciis, kiajn kaptilojn kaŝis, por la senprudentuloj kaj por la malsaĝuloj, la demandoj de Sokrato. Tiel li timis respondi. Sekve, Sokrato daŭrigis.)

Sokrato : Via ieĝo, ĉar vi asertas, ke ĝi estas justa, konjek- teble ne malpermesas diri tion, kio estas bona, sed nur tion, kio estas malbona. (La du uloj daŭre silentis).

Sokrato : Car vi malpermesas eldiri maibonon, por obei al vi, mi penados pli bone ol iam ajn diri kaj dirigi tion, kio es- tas bona.

(La du regantoj elmontris kolersignojn, ruĝiĝante kaj ferm- ante la dentojn. Kariklo eĉ pugnigis la manojn kaj piedfrapis) Kariklo : Ĉar ci ne komprenas nin, ni donos al ci pli klaran ordonon. Ni malpermesas, ke ci havu iun ajn interparolon kun junuloj.

Sokrato : Mi dankas cin, ho Kariklo, pro tio, ke ci tiol bele klarigas iun flankon de cia bela leĝo. Sed io restas al mi malcerta. Ĉe kiu aĝo ci difinas la limon de la juno ? Kariklo : ĉe la aĝo, kiam la homoj fariĝis prudentaj kaj ne plu lasas sin duonblindigi per falsaj briletoj de la filozo- fio, ĉe la aĝo, kiam oni povas esti senatano. Tiel, ci ne plu parolos al la homoj malpli aĝaj ol tridek jarojn. Sokrato : Sed, se mi deziras aĉeti kelkajn legoujojn kaj se la vendisto aĝas malpli ol tridek jarojn, ĉu do mi ne povos lin demandi pri la prezo de liaj legomoj ?

Kariklo : La leĝo ne ridindigas sin per malpermeso fari tiajn demandojn. Sed ĝi malpermesas, ke ci stulte denandadu, kiel ci kutimas fari, pri aferoj, kiujn ci tre bone scias. Sokrato : Ĉu do ci ne volas, ke mi parolu pri aferoj, kiujn mi scias ? Kaj ĉu do mi devos silenti, se junulo demandas min, kie estas la domo de Kariklo ?

Kariklo : Ci povas respondi tiun demandon kaj aliajn similajn» Sokrato : Mi kredas, ke mia dajmono permesos min obei al via leĝo, ĉar vi permesas, ke mi interparolu kun junuloj kaj pri aferoj, kiujn ili scias kaj kiujn mi scias. (Eldirante tiujn parolojn, li sin direktis al la pordo). Kariklo : Gardu cin,;Sokrato. Ciaj ruzaĵoj kondukos cin al morto !

Sokrato : Gi estas la vojo, kiun laŭiras ĉiuj homoj, eĉ la bonvola Kariklo kaj la bela Kritiaso.