Выбрать главу

La gesinjoroj silentas, sed en tiu silento ne estas protesto. En ĝi estas pensoriĉa harmonio. La militkaptitoj, kiuj nun havas ĉeĥan, rumanan, rusan uniformojn kaj civilan veston, sentas tre varman dankon al tiu unumana maljuna homo. Per tiu parolo li patramane tuŝis la korojn.

La knabinoj kaj sinjorino Bogatireva mute rigardas al la blankaj haroj, belaj bluaj okuloj de la maljuna poŝtoficisto. Nun li estas tre bela, pli bela ol la fortaj, junaj sinjoroj en la elegantaj uniformoj.

Paŭlo Nadai, la instruisto, iras al sinjoro Kuratov kaj kore gratulas al li.

— Sinjoro, vi faris pli belan, pli bonan lecionon ol mi faris en la tuta kurso. Ankaŭ mi dankas. Vian instruon mi metas en mian koron.

Sinjorino Bogatireva levas la manon kaj petas atenton.

— Aŭskultu, gesinjoroj, ĉar hodiaŭ sinjorino Bogatireva havas proponhumoron — diras Kuratov.

— Mi ne havas novan proponon. Mi diras nur unu frazon; jam estas tempo! Vian parton el la leciono, sinjoro Nadai, vi faru en mia hejmo.

— Nu, kion mi diris? Nova propono.

— Silentu, vi ... vi ... maljuna juna koro.

— Mi dankas. Via komplimento diras la puran veron.

La tuta societo promenas al la pordo de la parko.

— Nu, diru, sinjoro Kuratov, ĉu vi ŝatas la fiŝon? — demandas sekrete sinjorino Bogatireva.

— Nur en la akvo, sinjorino, nur en la akvo!

— Ĉu vi ŝatas la akvon?

— Kun vino, sinjorino, nur kun vino! Sed ĉu vi ne havas brandon?

— Ĉu kun akvo, sinjoro Kuratov?

— Ne! Ne! Mia maljuna juna koro ŝatas la brandon pura.

— Mi havas puran brandon, ĉar hodiaŭ vi parolis al mia koro. Tute al mia koro. Jes!

— Ĉu vi scias, kiam mi trinkas multan brandon, mi faras skandalon.

— Jes, en la sonĝo ... sed nur en la sonĝo, sinjoro Kuratov.

Gramatiko

-IS: Окончание маркирует глаголы прошедшего времени. Hieraŭ mi sonĝis pri brando; hodiaŭ mi trinkas akvon = Вчера я грезил о водке; сегодня я пью воду.

PLI ... OL: больше ... чем. Li estas pli riĉa ol ŝi = Он богаче (более богатый) чем она.

MALPLI ... OL: менее ... чем. Kaj mi estas malpli riĉa ol ŝi = А я беднее (менее богатый) чем она.

PLEJ ... EL: самый ... из. Li estas la plej riĉa el ni tri = Он самый богатый из нас троих. Plej riĉa homo= богатейший человек. LA Plej riĉa homo = самый богатый человек.