Sunfloro,sidas inter la gesinjoroj en la rigardejo. Ŝi havas grandan koran varmon al sia frato, kiam la publiko,montras sian plaĉon. Sed kiam la granda, forta "Amiko" parolas, ŝi fermas siajn belajn okulojn. Ŝia koro batas tre kaj ŝia vizaĝo estas blanka, kiel la blanka lilio. Nur kiam ŝi aŭdas la plaĉon de la publiko, nur tiam ŝi malfermas siajn noktonigrajn okulojn kaj en ŝia rigardo estas feliĉa rido.
Ankaŭ sinjorino Bogatireva bone montras sian scion. Al la publiko tre plaĉas la kuraĝa maljuna lernantino. Ernst Mayer, la germano, sed rusa soldato, fraŭlinoj Eŭgenia Tkaĉeva, Valja Smirnova, la rusaj gimnaziaj lernantinoj, Pavel Budinka, la ĉeĥa, Adrian Berariu, larumana soldatoj bone laboras. Nur la plej malgranda Ivan Averkiev ne havas grandan kuraĝon, sed li estas tre juna, tre bela knabo kaj la publiko pardonas kaj komprenas lin. Sinjoro Kuratov ne estas lernanto. Li nur sidas en la benko.
La plej grandan plaĉon de la publiko havas Marja Bulski. Per siaj ĉarmo, bela elparolo, longaj kaj interesaj respondoj, per sia rakonto pri la ama letero, kiun la patrino legas ne per la samaj vortoj kiel la filino, ŝi almilitas la simpation de la publiko. Sinjoro Vonago, la delegito de Universala Esperanto Asocio, tre kore gratulas al ŝi antaŭ la publiko. Marja Bulski estas tre, tre feliĉa. Ŝi danke rigardas al sia instruisto kaj ruse diras al la publiko, ke tiun bonan laboron de la gelernantoj faris Paŭlo Nadai. La publiko montras sian komprenon ankaŭ al li.
Sinjoro Kuratov parolas pri la instruisto, pri la kurso, pri la harmonio, kiu estas inter la diversnaciaj gelernantoj, pri sia amo al Esperanto. Li parolas ruse kaj li havas la tutan atenton de la publiko.
Nun sinjoro Vonago levas sin de la seĝo. Li faras longan propagandan parolon pri la lingvo, pri ĝia historio. Li parolas ankaŭ pri la Vladivostok-a Esperanto-Societo, kiun nuntempe vizitas cent kaj cent esperantistoj, kiuj apartenas al dekkvin diversaj nacioj. Li deziras multajn gelernantojn al la nova kurso, kaj li dankas al la publiko, ke ĝi montris simpatian komprenon.
La publiko iras hejmen, sed multaj el ĝi donas sian adreson ĉe la pordo al gesinjoroj Bogatireva kaj Kuratov.
Kiam la instruisto kaj la gelernantoj estas solaj, ili gratulas unu al alia. Ho, vere estas bela tago! De nun ili ŝatas Esperanton pli ol ĝis nun.
— Karaj geamikoj — diras Nadai kaj liaj vortoj havas koran muzikon — mi dankas al vi tion, ke vi tiel bone, tiel bele faris vian malfacilan laboron. Tio signifas multon por Esperanto en via urbo. Sed nun aŭskultu! Mi ricevis leteron de mia amiko el Pervaja Rjeĉka. Ankaŭ li estas esperantisto kaj en sian leteron li metis parton, kiu interesas ankaŭ vin.
— Ni aŭdu, ni aŭdu!
— Li skribas: "Kara amiko, kun frata amo mi salutas vin. Longe mi silentas, ĉar mi ne hvais tempon. Mes, mi diras, la veron. En tiu ĉi militkaptitejo estas malgranda teatro. Ne tia granda, kia estis nia teatro en Berezovka. Tiun ĉi teatron faris ni, la militkaptitoj. La japanaj oficiroj, la japana kolonelo, kiu estas la plej grava persono en tiu ĉi militkaptitejo donacis al ni diversajn objektojn. Vi komprenas, ke nun mi havas laboron.
Vi scias, ke ne delonge mi loĝas en tiu ĉi militkaptitejo. Nun mi estas ĉi tie ne kun mia nomo, sed kun nomo de tiu militkaptito, kiu sekrete foriris al laboro. Sed vi skribu al mia vera nomo. Ankaŭ la poŝtisto estas nia homo: militkaptito. La japanoj estas riĉaj; ili donas manĝaĵojn diversajn, ili donas al ni homan vinon, nur ne liberon. La rusoj estas malriĉaj nun kaj ili donas nur liberon kun multaj politikaj malfacilaĵoj. Tial mi venis sekrete ĉi tien.