La japanoj estas gastamaj. Vi venu ne sekrete, kiam plaĉas al vi. Vi petu eniran paperaĵon ĉe la pordo. Kaj venu ne sola, sed kun viaj gelernantoj! Ĉi tie en nia militkaptitejo estas "Esperantista Kafejo", kie tre multaj bonaj esperantistoj kunvenas kaj ili faras interesajn konversaciojn pri diversaj aferoj. Nu venu, amiko kun viaj gelernantoj! Mi, kiel aktoro, havas multajn bonajn amikojn inter niaj japanaj oficiroj kaj ankaŭ kiel esperantisto mi havas tre bonkoran japanan kapitanon, kiu helpas al mi kaj al la militkaptitoj esperantistaj.
Amike kaj frate salutas vin via: Miĥaelo Ŝaroŝi." Nu, kion vi pensas pri tio, geamikoj? ĉu ni iru aŭ ni restu?
Al la gesinjoroj plaĉas la letero, la propono.
— Jes, ni iru! Ne estas tre longa distanco inter Nikolsk kaj Vladivostok Ni estu kuraĝaj! Kiam ni iru?
— Mi ne scias. Mi proponas, ke ni pensu pri la afero kaj dum la kunvenoj ni diru la jes aŭ ne. Ĉu bone? — diras sinjorino Bogatireva.
— Vi havas denove proponan humoron — kun rido diras la maljuna poŝtoficisto.
Ankaŭ la aliaj ridas. En vere bona humoro ili iras el la Popola Domo al la diversaj direktoj.
Marja Bulski kaj Paŭlo Nadai havas la saman direkton. Ankaŭ Iĉio Pang kaj lia fratino iras kun ili ĝis la strato, kie estas la ĉina kvartalo de la urbo.
— Sinjoro instruisto, se plaĉas al vi, mi invitas vin al la ĉina teatro. Hodiaŭ vespere venu al mi. Nia teatro estas tre interesa ankaŭ por vi, ĉar ĝi ne estas tia, kia estas la via.
— Bone! Sed ĉu via patro jam estas pli sana ol antaŭ tagoj?
— Ne! La kuracisto diras, ke lia malsano venas de lia maljuna koro. Li donis medikamenton al li, sed ĝi ne helpas multon.
— Kaj vi, fraŭlino Sunfloro, ĉu vi jam ne estas malamikino de nia lingvo?
Sunfloro ne respondas. El la tuta frazo ŝi komprenis nur sian nomon. Ŝi rigardas al sia frato. Iĉio Pang helpas al ŝi. Ŝi fermas siajn okulojn, nelonge pensas pri la demando, malfermas la okulojn kaj tre ĉarme respondas.
— Sunflolo... amas Espelanto... bona Espelanto... bona amiko Sunflolo... jes... jes!
La instruisto faras grandajn okulojn. Iĉio Pang ridas.
— Mi diris al ŝi, ke ŝi estas sur la vojo al Esperanto, sed ŝi neis. Nun ŝi jesas. Kiam nia Amiko estas ĉe mi kaj ni konversacias, ŝi atente aŭskultas, demandas la vortojn, kiuj restis en ŝia kapo. Tia estas mia fratino.