Выбрать главу

ke = союз 1. что; vi diris, ke vi venos ты сказал, что ты придёшь; 2. перед формой повелительного наклонения чтобы. Mi volas, ke vi venu = Я хочу, чтобы ты пришёл.

1 = unu

2 = du

3 = tri

4 = kvar

5 = kvin

 6 = ses

 7 = sep

 8 = ok

 9 = naŭ

10 = dek

11 = dekunu

12 = dekdu

13 = dektri

20 = dudek

21 = dudekunu

  30 = tridek

 100 = cent

1000 = mil

   0 = nul

miliono = million

2,953,827 = du milionoj naŭcent kvindek tri mil okcent dudek sep; 1937 = mil naŭcent tridek sep

Ĉapitro 6: Intima vespero

Paŭlo Nadai sidas ĉe la tablo. Lia rigardo flugas de objekto al objekto en la pura ĉambro de rusa hejmo. Kun intereso ĝi haltas ĉe la granda ĝisplafona forno. Ĝi estas tiel dika, ke nur du homoj povas ĉirkaŭpreni ĝin. Lia rigardo haltas ĉe la sanktaj bildoj sur la muro. Malnovaj ili estas. La jaroj lasis sian signon sur ili ... La muroj estas blankaj. Neniu pensas pri tio, ke la tuta domo estas ligna domo. Nur la bruna plafono montras tion. ... Ho, kiel simplaj, sed fortaj estas la mebloj! Tiuj seĝoj havas forton por cent jaroj kaj tiu ĉi tablo montras, ke la laboristo, kiu faris ĝin, pensis pri jarcenta servo. Ĉio en la ĉambro estas kortuŝe simpla kaj parolas pri la honesta malriĉeco de la familio.

Sur la tablo estas blanka tuko. Hejma laboraĵo. Malgrandaj teleroj. Sur ĉiu estas simpla glaso kaj kulereto. Sur pli granda telero kuŝas bruna rusa pano. La mastrino faris ĝin. Maldekstre de la mastrina loko sur la tablo staras la plej luksa objekto de la rusa hejmo: la samovaro. Ĝi estas la simbolo de la familia vivo. Ĝia muziko intimigas la kuneston dum la longaj vesperoj, kiam la tuta familio sidas ĉirkaŭ la tablo kaj parolas pri la tago, aŭ silente sonĝas pri pli bona tempo. Kiu ne konas la rusan samovaron, tiu ne povas scii, kion ĝi signifas en la familia vivo de la rusoj. La samovaro estas poezia objekto, eĉ poezio. Nun ĝi staras jam sur la tablo, zume muzikas kaj atendas la mastrinajn manojn.

Ankaŭ Paŭlo Nadai atendas la mastrinon, tiun mastrineton, kiu invitis lin al la senluksa tablo de sia hejmo. La rigardo de Nadai haltas ĉe la pordo kaj ĝi restas tie ĝis la enveno de Marja Bulski.

Marja havas sur si festotagon gimnazian uniformon. Ŝi pardonpete ridetas al sia gasto. La gasto sen pardonpeto pardonas. Li pensas: tia estas tiu ĉi knabino, kia estas la maja sunrido, kiam la juna koro kantas himnon al la Sinjoro de la alta ĉielo.

— Ĉu mi longe atendigis vin?

— Ne! Estis bone resti sola en via hejmo.

— Ho, ĝi estas tre malriĉa, tute ne luksa. Mia patro estas simpla laboristo.

— Mi ne vidis lin. Ĉu li ne estas hejme?

— Tre malofte ni vidas lin. En ĉiu jaro nur unufoje, kiam li revenas al ni el Kamĉatko por unu monato. Li laboras tie en la ... en la ... ho, mi ne konas tiun vorton!... nu, en tiu loko, kie la homoj trovas tiun flavan ŝtonon, el kiu estas ankaŭ la fianĉina ringo.

— Mi komprenas. Li laboras en la orminejo.

— Jes, en la cara, nun jam ne cara orminejo. Dekunu monatojn ni estas solaj sen patro. Mia patrino ne estas tre sana kaj forta. Mi helpas al ŝi ĉe la hejma laboro kaj ĉe miaj gefratoj. Jes, mi havas gefratojn. Kvar! Jes, kvar gefratojn! Ĉu vi deziras vidi ilin?

— Ho, jes! Tre volonte. Mi ŝatas la infanojn.

— Tion mi scias. Mi vidis vian rigardon, kiam ĝi havis patran senton. Tiam vi estis bela.

— Kaj nun mi estas malbela. Ĉu?

— Ne volu komplimenton, sinjoro. Ĉe ni la fraŭlinoj ne komplimentas por almiliti simpation.

— Vi ne estas fraŭlino. Vi estas gimnazia lernantino. Knabino. Nur infano.

— Nur infano? Mi estas jam dekok-jara. Tiu ĉi jaro estas mia lasta jaro en la gimnazio. Jes, sinjoro! Sciu, ke mi estas fraŭlino kun multaj pensoj kaj zorgoj kiel ĉiu knabino, kiu havas malriĉajn gepatrojn kaj multajn gefratojn ... Nu, ĉu vi deziras vidi ilin?

— Ni iru! Kaj mi petas vian pardonon.

— Mi jam pardonis. Ni iru. Rigardu la maldiligentajn infanojn, kiuj ludas dum la tuta tago kaj vespere ili lernas siajn lecionojn.

Marja malfermas la pordon de la alia ĉambro. Nadai vidas kvar geknabojn. Ili sidas ĉirkaŭ la tablo, sed kiam ili vidas la gaston, ili levas sin kaj salutas lin.

— Vidu, jen ili! Ŝi estas mia fratino Orela. Tiu dormokula knabo estas mia frato Tadeusz, tiu ridbuŝa knabineto estas mia fratineto Erna kaj tiu ĉi malgranda estas la molkora Valja, kiu tre ŝatas la "grandan" panon kun "multa" butero. Nu, kiel ili plaĉas al vi?

— Ili estas tre ĉarmaj.

— Nun vi povas vidi, kiel maljuna mi estas. Mi estas la plej maljuna. — Marja residigis la geknabojn.

— Nu, lernu kaj en la liton! Unu, du, punkto! Kion vi legas, Orela? Ĉu vi finis vian matematikan lecionon?

— Mi eĉ ne komencis ĝin. Vi devas helpi. Vi scias.

— Nun mi ne havas tempon. Rompu la kapon kaj tiun libron, kiun vi tenas en via mano, donu al mi!

Orela ne volonte donas la libron al sia fratino kaj ŝi eksidas al la tablo por komenci la malfacilan matematikan taskon.

Nadai ne komprenas la polan lingvon, sed li rigardas la infanojn, atentas pri la parolo de Marja vidas la sintenon de la gefratoj kaj li sentas ke Marja vere ne estas jam gimnazia lernantino, jam delonge ŝi estas la dua patrineto en la orfa hejmo. La vorto "patrineto" kun la tuta bildo restas en lia kapo kaj kiam Marja proponas reiron en la alian ĉambron por trinki teon, li infane diras: jes!

Ili sidas ĉe la tablo. Marja preparas la teon. Nadai rigardas la libron, kiun ŝi prenis for de Orela. "POEMOJ de JULIUSZ SLOWACZKY."

— Ho, tiu Orela estas ĉiam tia! Dum la tuta tago ŝi faras nenion. Ŝi nur legas, legas.

— Sed belajn librojn.

— Nu, ne ĉiam.

— Sed nun ŝi legis belajn poemojn. Ankaŭ mi tre ŝatas la poemojn, kiujn mi konas de tiu ĉi poeto. Mi memoras, ke lia poemo "Mi malĝojas, Sinjoro" tre plaĉas al mi. Belega ĝi estas.