Выбрать главу

— Bonvenon, karaj gesamideanoj! Mi estas la sekretario de la societo. Bonvolu altabliĝi!

Sed la gastoj restas ĉe la pordo kaj ili aŭskultas la himnon: "En la mondon venis nova sento ..." Bela melodio. Nadai ne konas tiun melodion. Ĝi ne estas la oficiala. Ĝi estas la unua melodio de la himno, kiun sveda komponisto faris. Tre malmultaj esperantistoj konas ĝin. Ĝi ne havas marŝan ritmon.

Post la lastaj sonoj de la himno la gastoj kaj la mastroj altabliĝas. Komenciĝas gaja babilado en Esperanto pri la lingvo, pri ĝia movado, pri ĝia historio, pri la unuaj rusaj pioniroj, el kiuj sinjoroj Vonago kaj lia helpnotario konis multajn. Li parolas ankaŭ pri Zamenhof, kiun li renkontis dum la unua kongreso en Bulonjo sur Maro en 1905. Li montras bildojn pri du-tri kongresoj, en kiuj li ĉeestis.

— La unua kongreso estas neforgesebla memoraĵo por mi, kaj por tiuj, kiuj povis vidi tion, kion mi vidis. Ho, kiom da ĝojo, kia kortuŝa harmonia sento! La nuna esperantista generacio jam havas fruktojn kaj la postaj esperantistoj jam praktike utiligos la lingvon en la ĉiutaga vivo. Ili ne povos prezenti al si tiun senton, kiun havis ni, la unuaj pioniroj, al kiuj la carismo longe malsimpatiis kaj kiujn la homoj mokis, eĉ kelkfoje insultis pro la idealista laboro. Mi konas kelkajn samideanojn, kiujn la oficiala malkompreno pri nia afero devigis veni en Siberion. Poste ĉio pliboniĝis, sed ili restis ĉi tie. Jes, karaj geamikoj, nia afero jam havas martirojn kaj ĝi havos eble eĉ pli, sed tio ne gravas. Ni venkis la unuajn malfacilaĵojn kaj Bulonjo sur Maro estis nia unua festotago kaj venus multaj festotagoj post la labortagoj. Intertempe ni devas labori, eĉ batali por doni utilan servon al la tuta homaro.

La gastoj estime rigardas al la bonkora vizaĝo de Vonago, kiu jam estis inter la unuaj, kiuj kun kredo kaj malegoista laboro realigis unu el la plej belaj sonĝoj de la homoj.

— Vi konis la Majstron persone. Ĉu ne, sinjoro? Parolu pri li! Mi havas de li nur unu poŝtkarton, kiun mi ricevis antaŭ la milito — diras Nadai.

— Zamenhof, nia Majstro — kaj Vonago montras al la portreto — naskiĝis la 15-an de Decembro en 1859). Li estis la plej modesta genia homo de sia tempo. Sed li estis ankaŭ unu el la plej kuraĝaj, ĉar li kuraĝis ne nur sonĝi, sed ankaŭ paroli pri sia sonĝo kaj fari realaĵon el ĝi. Memoru pri tio, ke li havis malagrablajn ecojn en la pensmaniero de la carismo; li estis judo kaj pola patrioto ... Kaj tamen li kuraĝis kaj tamen li prenis al si la novan nepardoneblan sonĝon "esti homo", kiu vidas homfraton en ĉiu homo kaj kiu en siaj faroj estis pli kristana ol multaj kristanoj. Lia kormalsano mortigis lin. Tiel devis silentiĝi por ĉiam la batoj de tiu koro, kiu ne povis elteni plu la dolorojn, kiuj vekis en li la penson, ke li vane oferis sian tutan vivon por la homaro. La 17-an de Aprilo en 1917 li foriris el inter ni. Sed li eraris. Li ne faris vanan oferon. La homoj komprenos lin kaj lian grandan verkon.

Post la matenmanĝo Vonago kaj la sekretario montras la riĉan esperantan bibliotekon, en kiu enestas preskaŭ ĉiu libro de la antaŭmilita esperanta literaturo.

La sekretario ludigas du gramofondiskojn. Poemoj. Devjatnin, unu el la unuaj esp. verkistoj, deklamas ilin.

La gastoj havas bonan humoron. Ili ĝojas ke la tago de la vizito en Vladivostok tiel bele komenciĝis. Sed la aŭtomobilo jam atendas ilin malsupre sur la strato. Tie ili havas denove agrablajn minutojn.

Du grandaj aŭtomobiloj. Unu kun rusa ŝoforo, alia kun japana soldatŝoforo. En tiu lasta malgranda viro sidas. Li havas oficiran uniformon de la japana milita maristaro. Li afable invitas la sinjorinojn al sia aŭtomobilo.

— Li estas kapitano Oba. Li servas sur la milita ŝipo "Hi-Zen", kiun vi povas vidi tie en la haveno — Ŝaroŝi diras al sia amiko Nadai. — Li ofte vizitas niajn kunvenojn en la militkaptitejo. Rigardu, li havas la esperantan insignon sur sia uniformo. Li estas tre, tre bona homo. Sed poste vi vidos, kia homo li estas.

La du aŭtomobiloj kuras, kuregas sur la vojo inter montoj al la militkaptitejo en Pervaja Rjeĉka. La grandaj kazernoj staras sur monto kaj ĉirkaŭ ili estas ligna muro: barilo. Ĉe la pordego de la barilo staras japanaj soldatoj, kiuj soldate salutas la gastojn, rigardas la oficialan enirpermeson, malfermas la pordegon. La du aŭtomobiloj iras ĝis la "Esperantista Kafejo" de la militkaptitoj.

Ho, kiom da homoj! Ĉiuj estas viroj kaj soldatoj, sed en diversaj uniformoj aŭ en civilaj vestoj. Multaj venis nur por rigardi la gastojn. Virinoj, veraj virinoj en la militkaptitejo! Ĉarmaj, eĉ belaj knabinoj kaj veraj knabinoj! Ne tiaj, kiaj en la teatro de la militkaptitoj, kie nun la kostumoj kaj perukoj faras virinojn el la junaj viroj por iluzio. La junaj knabinoj sentas, ke la granda interesiĝo estas por kaj pro ili. Al la scivolaj okuloj ili ĉarme ridetas.

— Nu, mi ne dezirus longe resti inter tiom da viroj — diras ridete sinjorino Bogatireva al Kuratov.

— Mi pensas, ke ankaŭ ili ne dezirus vian longan restadon — kaj Kuratov ridas pri sia ŝerco.

— Mi dankas pro la komplimento. Vi, vi, maljunega juna koro! — Sed post momento ŝi jam amike pace ridetas al sinjoro Kuratov.

La grupo de esperantistoj (ho, ili estas tre multaj!) staras antaŭ la kafejo. Ili kantas la esperantan himnon laŭ la nova melodio. Unu el ili salutas la gastojn. Estas gastoj ne nur el Nikolsk Ussurijsk. Ĉeestas kolonelo de la ĉeĥa legio, unu franca samideano, du anglaj kaj unu amerika soldatoj. Poste la gastoj kaj la mastroj iras en la kafejon.

Simpla kazerna ĉambro kun du longaj tabloj, kvar benkoj, kelkaj seĝoj. Ne ĉiu povas havi sidlokon. Ne gravas! Sur la muroj estas murgazeto. Ĝi havas grandlitere la novaĵojn en la esp. movado. Ankaŭ verda standardo kaj diversaj bildoj pendas sur la muroj. Sur la tabloj kuŝas diversaj esp. gazetoj, kiujn sinjoro Vonago donacas ĉiumonato al la grupo. La plej interesa objekto estas la "Verda Stelo", kiu tute ne estas stelo, sed monata gazeto de la militkaptitoj. La plej bonaj esperantistoj de la militkaptitejo redaktas, skribas, per bildoj plibeligas ĝin nur en unu ekzemplero. Tiuj numeroj de la gazeto estos interesaj objektoj por Esperanto Muzeo, se venos tempo, kiam la esperantistaro havos ankaŭ internacian muzeon.

Ankaŭ esperantaj libroj estas, sed ili iras de mano al mano. La unua originala verko de Julio Baghy "Li kaj Ŝi" jam estas tute malpura, la folioj falas el ĝi. La germanaj esperantistoj havas bonajn vortarojn, lernolibrojn. La hungaroj, kiuj ne scias la germanan lingvon, uzas tiun vortaron, kiun la supra verkisto kunmetis kaj mane skribis por ili. Ĝi estas en du ekzempleroj. Unu el ili havas kiel amikan donacon, Ŝaroŝi, lia plej bona fratamiko.