Выбрать главу

Dum la gaja babilo la kelneroj (nu, ne veraj; unu estas gimnazia profesoro hejme) alportas kafon kun kukoj. La kafo estas en tasoj, kiujn la militkaptitoj faris el ladaj skatoloj do konservaĵoj. Sed la kafo estas vera kaj ne tia, kian la militkaptitoj faris el bruna pano super forta fajro en la rusaj kazernoj. La humoro estas vere tre korkaresa.

— Gesamideanoj, dekkvin diversaj nacioj sidas kune en paca harmonio ĉi tie — diras la japana kapitano Oba. — Ĉu ne estas bele, ĉu ne estas esperdone?

— Ho, jes! Vivu Esperanto! — krias la tuta societo.

— Malgranda insulo. La insulo de la Espero en la oceano de la homa malespero — diras Jozefo Mihalik, la hungaro.

— Sed de tiaj malgrandaj insuloj nova forto kaj freŝa energio iros por labori post la fino de la milito — diras Zinner, la aŭstro.

— Ni estas la praktikaj pacifistoj, kiuj ne nur deziras la pacon, sed laboras por ĝi — diras la franca samideano.

— Per amo, per vera homamo ni deziras fari harmonian kunlaboron inter la nacioj — aldonas la ĉeĥa kolonelo.

Kaj ĉiu aldonas unu frazon, kiu fine faras laborprogramon por la proksima paca tempo. Ŝaroŝi kantas kelkajn el siaj belaj melodioj, kiujn li komponis por la versoj de J. B.

La maljuna Kuratov per kortuŝaj vortoj dankas al la militkaptitoj pro tiu bela tago, kiun ili faris por la junaj esperantistoj kaj por li, kiu baldaŭ devos doni la standardon al pli fortaj manoj. Ĉe la fino la maljuna poŝtoficisto levas sian dekstran kriplan manon kaj solene petas:

— Gesamideanoj, fratoj, fratinoj en la homa familio, ni donu nian honoran vorton, ke per vera kaj paca kulturlaboro ni malhelpos tion, kio faras el la homoj ŝakalojn. Ĉiu laŭ siaj povo kaj talento laboru por vera homa kompreno, por la paca evoluo. Mi restos ĝis la lasta minuto sub la verda standardo.

La momento estas solene kortuŝa. En la unuanima respondo de tiom da soldatoj, kiuj rigardis ne unufoje al la vizaĝo de la Morto kaj kiuj dum tiom da jaroj senpove suferas, nun parolas dolore dolĉa sento: la amo al la tuta homaro.

— Ni restos fidelaj! Ni laboros! Vivu nia lingvo kaj la memoro de nia Majstro!

Kaj denove eksonas la himno, sed kiel?! La koroj kantas en la vortoj.

— Ho, ĉio, ĉio estas tiel bela, tiel bona, ke mi ne povos longe elteni sen ploro — diras sinjorino Bogatireva — kaj vi, sinjoro Kuratov, vi estas junega maljuna koro.

— Nu, nu, vi denove komplimentas.

— Ne! Tio ne estas komplimento.

En tiu momento unu el la mastroj kun telero da kukoj iras al sinjorino Bogatireva.

— Bonvolu preni, sinjorino. Bonegaj kukoj. La ĉefkuiristo de la oficira kuirejo faris ilin.

— Ho, volonte! Mi havas apetiton por ĝi.

— Sinjorino Bogatireva ĉiam havas apetiton kaj proponon.

— Vere, nun mi rememoras, ke mi volis proponi, se estus eble, montru al ni la ĉambrojn, kie vi, la militkaptitoj loĝas. Mi neniam vidis kazernon interne, nur ekstere.

— Nu, kion mi diris? Proponon ŝi ĉiam havas.

— Volonte kaj tre facile ni povos realigi vian deziron. Estis en la programo, ke post la kafeja kunveno ni montros al la gastoj la internon de la kazernoj kaj ni vizitos ankaŭ la hospitalan domon, kie unu el niaj tre bonaj samideanoj nun kuŝas malsana.

— Ĉu li estas grave malsana?

— Verdire, ni ne havas multe da espero pri lia reiro al la hejmlando.

— Ho. Ia malfeliĉa homo! Ĉu ni ĉiuj vizitos lin?

— Nur tiu, kiu deziros. Tiu vizito certe tre ĝojigos lin.

— Mi tre volus viziti lin — diras Kuratov.

— Kaj ankaŭ mi — aldonas sinjorino Bogatireva.

Post nelonga tempo la gastoj levas sin. En bona humoro ili foriras el la kafejo por rigardi la internon de la kazernoj. La sinjorinoj malĝojas pro tio, kion ili vidas, sed Nadai pensas pri la subteraj malpuraj kazernoj en Tockoe, kie dum unu vintro pli ol okmil militkaptitoj mortis el deknaŭmil kaj iliaj kadavroj sen enterigo staris longajn monatojn en la frosto ekster la kazernoj. Li vidas ĉi tie purecon kaj bonfarton. Vere, la japanoj home zorgas pri siaj militkaptitoj, kiujn ili transprenis de la rusoj.

La vizito en la hospitalo estas mallonga. La malsanulo ĝojas. Li premas forte la manon de ĉiu. Kun granda espero li parolas pri tio, ke post sia hejmeniro li laboros nur por Esperanto, ĉar la plej belajn tagojn kaj sentojn en la vivo li povas danki nur al tiu ĉi lingvo kaj al la bonaj gesamideanoj. Li parolas multe, multe, pri la Vivo, sed en lia rigardo, sur lia pala vizaĝo jam estas la antaŭsignoj de la proksima fino. Ĉiu parolas al la malsanulo, nun sinjoro Kuratov restas muta. Liaj okuloj direktiĝas al tre malproksima bildo. Li forte premas la manon de la malsanulo kaj rapide forlasas la ĉambron.

Antaŭ la hospitalo la du aŭtomobiloj jam atendas la gastojn por veturigi ilin al la urbo. La adiaŭo estas pli intima, pli amika ol la alveno. Sinjorino Bogatireva invitas ilin al Nikolsk Ussurijsk. La militkaptitoj dankas, sed ili dezirus ne havi tempon por la vizito. Ĉiuj deziras iri nur al unu loko: al la patra domo en la fora patrolando.

La aŭtomobiloj haltas en la haveno ĉe la bordo. kie la granda japana militŝipo staras. Kapitano Oba petas la tutan societon "esti liaj gastoj". Ĉiuj tre ĝojas. La ŝipo estas interesa. Ĝi ne estas nova. En la rusa—japana milito ĝi estis rusa militŝipo kiun la japanoj subakvigis kaj post la milito ili relevis kaj renovigis.

En la kapitana kajuto la gastojn denove atendas tablo kun japanaj manĝaĵoj kaj trinkaĵo, kiun la japanoj nomas "saki". Maristoj servas ĉe la tablo. Unue al la viroj, poste al la virinoj. Estas japana etiketo.

Post gaja konversacio, antaŭ la foriro, kapitano Oba prenas skatolon el ŝranketo kaj metas ĝin sur la tablon.

— Gesinjoroj, — li diras — mi vidas, ke vi ne havas esperantajn insignojn. En via urbo vi ne povas aĉeti. Akceptu de mi donacon por via grupo. En la skatolo estas kelkdekaj da belaj verdaj steloj.

— Ni dankas, sinjoro kapitano, sed ni estas nur dekdu.

— Ne grave! Sed vi ne restos tiom. Via grupo estos granda kaj ĝi havos multajn novajn membrojn ... Sinjoro Vonago parolis al mi pri via bela propaganda mateno. La propagando devas havi monon. Akceptu tiun malgrandan sumon por via propaganda kaso. Mi estas ne riĉa oficiro. Pli multe mi ne povas doni, sed tion mi donas bonkore.

Kuratov ne volas akcepti la mondonacon, sed kiam ankaŭ sinjoro Vonago kuraĝigis lin, li dankas en la nomo de la grupo al la kapitano pro lia boneco.

Kapitano Oba jam ne povas forlasi la ŝipon kaj tial ĉe la vespera vagonaro sur la perono diras "ĝis revido"-n nur sinjoroj Vonago kaj lia helpnotario, kiu transdonas grandan pakaĵon al la gastoj.

— La donaco de nia societo al la nova societo en Nikolsk Ussurijsk. 35-40 libroj, el kiuj nia biblioteko havis du aŭ pli da ekzempleroj kaj multe da malnovaj gazetoj tre diversaj el la tuta mondo. Ili bone servos en la propagando.

La vagonaro ekiras. Du verdaj standardetoj (unu sur la perono, la alia el la fenestro de kupeo) salutas adiaŭe unu la alian. La vagonaro kuras, kuregas. Eĉ la lampoj de la urbo jam estas for. La vagonaro kuras, kuregas, sed la membroj de la malgranda ekskurso havas varman lumon en la koro kaj en tiu lumo ili revidas la karajn vizaĝojn, kiujn ili vidis la unuan kaj eble la lastan fojon en la vivo.

En la duonlumo de la kupeo Marja prenas la manon de Nadai kaj kisas ĝin. Nadai nekomprene kaj kun granda embaraso rigardas al ŝi.

— Kion vi faras? Vere mi ...

— Ankaŭ mi volis danki al vi pro la donaco.

— Sed mi donacis al vi nenion kaj se eĉ mi donacus ...

Jes, vi donacis multon al mi. Vi instruis al mi tiun ĉi lingvon, vi instruis senti profunde ĝian spiriton kaj vi donacis al mi kredon ...