Выбрать главу

mem = сам; plu = наречие дальше, далее, ещё; preskaŭ = наречие почти, почти что, чуть не; Bonvenon! = Добро пожаловать! Adiaŭ! = прощай!

Ĉapitro 8: Fabelo de Iĉio Pang

La vizito en Vladivostok, la ofta rakontado pri ĝi plifortigis la volon de la membroj, pligrandigis la entuziasmon, donis bonajn ideojn por fari la kunvenojn pli amuzaj, pli agrablaj. Vere, la dimanĉaj matenoj montras progreson. La membroj deklamas poemojn, rakontas anekdotojn, prezentas dialogojn el teatraĵoj kaj ili kune kantas. Nadai portis kelkajn melodiojn kun si el Vladivostok. La juna societo havas eĉ propran grupan kanton: "Nova Sento, salutas kore vin ni kune ..."

La dimanĉaj kunvenoj donas ĉiam novan laboron al la fantazio de Iĉio Pang. Li ŝategas tiujn amuze instruajn kunvenojn. Antaŭ nelonge Nadai deklamis poemon, kiun tradukis lia samlandano d-ro K. Kalocsay el la hungara lingvo. Tiu poemo aperis en granda esperanta gazeto kaj ties unu ekzempleron Nadai trovis sur la tablo de la "Esperantista Kafejo" en Pervaja Rjeĉka. Iĉio tre interesiĝas pri poemoj kaj li vere ĝojis, kiam Nadai entuziasme parolis pri tiu poemo, pri la poeziaj reguloj kaj pri la diversaj formoj de la sentesprimado kaj pri la nova poeta talentulo, kiu jam nun majstre povas uzi la lingvon.

— La lingvo estas muzika instrumento de la homaj sentoj — diris Nadai. — La perfekteco de la lingvo dependas de la artista perfekteco de ĝiaj uzantoj. Ĉion oni povas esprimi per nia lingvo, sed ne ĉiu povas uzi egale arte la muzikan instrumenton. En Esperanto la vortoj havas sentmuzikon same, kiel en la aliaj lingvoj, ĉar homaj sentoj nutras ĝian lingvan evoluon.

Iĉio Pang ĉiam volonte rememoris pri la instruoj de Nadai, kaj li klopodis ankaŭ praktiki ĝin. "Ĉion oni povas esprimi per nia lingvo." Ĉu vere? Veki sentojn, semi pensojn, pentri bildojn. Ĉu ankaŭ imiti diversajn sonojn? Iĉio Pang pensas pri tio, kiam li aŭdas la muzikon kaj kantadon de la ĉinaj aktoroj en la apuda teatro. Li komencas kanti kun la aktoroj kaj zorge serĉas la sonimitajn vortojn en la lingvo. La strangaj ĉinaj sonoj iom post iom havas formon en la nova lingvo. La eksperimenta ludo amuzas lin.

Petro Koluŝ sidas ĉe la tablo en la ĉina komercejo, sed li ne atentas sian junan amikon. Li havas agrablan laboron: instrui Sunfloron pri la lingvo. Ŝi ne havas la talenton de sia frato, tamen ŝia entuziasmo ne estas malpli ol la lia. Kiam la "Amiko" parolas, ŝi tre atente aŭskultas lin, sed hodiaŭ petola penso forprenas ŝian atenton. La Amiko sidas sur barelo de sekaj marfiŝoj, ŝi staras apud li kaj ili ambaŭ estas egale altaj. Jes, egale altaj. La du kapoj estas tiel proksimaj unu al la alia! Ŝi nevole ekridas.

— Ĉu vi ne atentas, Sunfloro?

— Sunflolo atentas.

— Bone! Legu denove la frazon!

— Jes ... — ŝi longe serĉas per la okuloj kaj per fingreto, sed ŝi ne trovas la frazon. — Mi ne scias. Kie?

— Kion mi diris? Vi ne atentis.

— Amiko kolelas?

— Ne! Mi ne koleras ... kaj lernu jam tiun malfeliĉan sonon "r". Ankaŭ Iĉio lernis ĝin.

— Amiko kolelllas.

— Amiko ne kolerrras — kaj Kaluŝ bonkore ekridas, prenas ŝian maneton. Ho, kiel malgranda ĝi estas. Ŝiajn du manetojn li povus kaŝi en unu sia mano. Li dezirus diri belan komplimenton, kiam io neordinara, io stranga haltigas la belan frazon. La manplato de Sunfloro estas tute ruĝa.

— Kio estas tio? — li demandas.

— Manplato.

— Mi scias. Sed kial ĝi estas tiel ruĝa?

— Sunflolo falis ĝin luĝa pel papelo luĝa.

— Sed kial, Sunfloro, vi faris ĝin ruĝa?

— Sunflolo voli viziti teatlo. Eleganta ĉina vilino falas manplato luĝa. Jes.

— Ho, tiel malbeligi vian belan maneton! Malsaĝe! Sunfloro rigardas jen al Koluŝ, jen al siaj manplatoj. Post momentoj ŝi malgaje demandas:

— Ĉu al Amiko ne plaĉas luĝa manplato de Sunflolo?

— Ne tre — respondas li sincere — sed tio estas ĉina etiketo.

Ili daŭrigas la lernadon, sed la atento de Sunfloro estas for kaj Koluŝ baldaŭ liberigas ŝin. Ŝi retiriĝas en la alian ĉambron. Iĉio Pang ankoraŭ staras ĉe la fenestro kaj ĉiam kantas ian strangan melodion.

— Iĉio, ĉu vi deziras fariĝi kantisto en la teatro?

— Atendu! ... pomp pomp pomp ĉin ĉin pomp aoio ieao sise sosi ... Atendu, tuj mi estos preta, Amiko — kaj li kantas plu.