Выбрать главу

— Mi ne komprenas.

— Negrave! Tuj mi estos preta.

— Nu, tiu "tuj" ankoraŭ alvenis post kvarona horo, sed tiam Iĉio Pang ĝaje ekkrias.

— Aŭskultu, Amiko! — Li komencas prezenti sian kreaĵon. Li kantas la tutan versaĵon laŭ ĉina melodio.

Pomp', pomp', pomp',

pluma pomp';

ĉin', ĉin', ĉin'

kaj ĉinin'

sana sentas sin sen sun'

en la lula lum' de l' lun' ...

Lin gonglango longe logas,

ĉin' ĉininon al si vokas.

Ton' gonga,

son' longa ...

Ĉinon ĉenas la ĉinin',

pip' opia kaj la ĝin'.

— Nu, kiel plaĉis al vi, Amiko?

— Nu, interesa ĉina kanto ĝi estis, sed eĉ unu vorton mi ne komprenis.

— Ĉu vere ne? — kaj Iĉio Pang ridas laŭte kaj longe. — Mi kantis espenantlingve.

— Ĉu?

— Jes! Mi imitis la sonojn de la ĉinaj lingvo kaj muziko per Esperanto. Via nekompreno montras, ke nia instruisto estas prava. Per nia lingvo oni povas fari ĉion. Mi donis iluzion al vi pri tio, pri kio mi volis: pri la ĉina lingvo.

En tiu momento revenas Sunfloro kaj senvorte haltas antaŭ Koluŝ. Ŝi longe rigardas al liaj okuloj, poste subite ŝi montras siajn manplatojn al li.

— Ĉu al Amiko plaĉas tiel?

La manplatoj estas tute puraj. Ŝi forigis la ruĝan koloron de ili. Koluŝ sentas, kvazaŭ tiuj manetoj nun karesus lian koron.

— Kisinde belaj ili estas nun, Sunfloro — li diras. — Ili — similas ... ili similas ... eh, mi ne estas poeto, sed mi diras al vi, ke ili estas tre belaj ... Tamen mi pensas, ke vi estas ĉinino kaj en la teatro la aliaj ĉininoj same ...

— Nun mi ne pensas pli ili.

— Sed vi devus pensi pri ili.

— Ĉu Amiko venos en la teatlo?

— Mi ne komprenas la teatraĵon en via teatro. Foje mi estis tie kun nia amiko Nadai. Ankaŭ li komprenis nenion.

— Venu, Amiko! Mi dilos al vi, kio signifas la ludo de la aktoloj.

Iĉio Pang, kiu ĝis nun staris flanke kaj rigardis la Amikon kaj sian fratinon, subite aliĝas al la peto de Sunfloro.

— Venu, Amiko! Por faciligi la aferon al vi mi rakontos jam nun la enhavon de la teatraĵo.

— Venu! Sunflolo dezilas, ke la Amiko venu. — Ŝia mano karese tuŝas la bruston de Koluŝ.

— Nu, bone! Sed la enhavon ...

— Tuj mi rakontos al vi. Eksidu ambaŭ! Ni havas tempon.

Koluŝ eksidas sur la barelon. Sunfloro eksidas sur la tablon. Iĉio Pang prenas lokon por si sur malalta seĝeto. Li longe pensadas, kelkfoje rigardas al ili.

— Amiko, vi devas scii, ke niaj teatraĵoj ofte havas pli ol cent aktojn kaj oni ludas ilin dum semajnoj. Mi ne scias, kiu parto estos hodiaŭ tial mi rakontos la fabelon de la tuta teatraĵo. Eŭropanoj malofte komprenas nian arton, ĉar ĝi estas plena de simboloj. Do, aŭskultu!

Antaŭ multaj cent jaroj vivis princidino. La princidino de fabelo ĉiam estas belega. Nia princidino ne apartenis al la belulinoj. Kripla ŝi ne estis, sed centoble plibela knabino troviĝis eĉ en la dometo de la plej simpla kamparano. La princidino ne sciis pri tio.

Ŝiaj haroj estis nek nigraj, nek brunaj, sed sunblondaj. La kombistino de la princidino diris al siaj koleginoj: "Ŝiaj haroj similas al la lino kaj estas tiel akraj, ke ili vundas miajn fingrojn." La kombistino havis tre delikatajn fingretojn.

Ŝiaj okuloj estis rondaj kaj markoloraj. Tiaj strangaj okuloj ne decas al vera ĉina princidino. Ŝia nazo estis iom tro pinta, ŝia buŝo iom tro larĝa, ŝiaj vangoj iom tro ruĝaj kaj ŝia haŭto iom tro rozkolora por vidi en ŝi ĉinan belulinon. Nu, ŝi neniel taŭgis por la gusto de la ĉinaj princidoj, kiuj de tempo al tempo venis al la palaco de ŝia patro.

La maljuna princo multe malĝojis. Li ne povis kompreni, kial la dioj tiel severe punas lin. Li ĉiam estis pia. Li ne forprenis pli de la popolo ol la antaŭaj princoj, kaj li ne senkapigis pli el sia servistaro ol la antaŭaj mastroj kaj tamen... Jes, la dioj koleras je li. Sed ankaŭ li ekkoleris je ili. Li decidis korekti la fuŝlaboron de la kapricaj dioj.

Li kunvokis la plej famajn magiistojn de la lando, li akceptis la plej lertajn majstrojn de la plibeliga arto el malproksimaj landoj. Nokte kaj tage kun siaj mandarenoj kaj pastroj li cerbumis, legis dikajn skribaĵojn el antikvaj tempoj. La magiistoj kaj plibeligistoj venis, eksperimentis, poste ili konfesis, ke ilia arto estas sen pova. La mandarenoj kaj saĝuloj konstatis, ke la antikvaj skribaĵoj scias pri nenio simila al la afero de la princidino.

Sed la princidino sciis nenion pri sia malbeleco. Eĉ kontraŭe! Ŝi estis tre fiera pri sia eksterordinara beleco. Kompreneble, ĉar ŝia patro malpermesis paroli pri tio. Li ordonis tuj senkapigi tiun, kiu forgesus pri la etiketa mensogo en ĉeesto de la princidino. Ĉiu homo havis ŝtoneton sub la lango por memorigi sin pri la mortodanĝero.

De mateno ĝis vespero nia princidino rigardis sin en la arĝenta spegulo, en la senmova lageto de la parko. Ŝi pensis, ke la birdoj kantas pri ŝi kaj eĉ la suno pli gaje brilas, kiam ĝi povas vidi ŝin. Ŝi estis feliĉega. Dum ŝia patro sekrete malbenis la diojn, ŝi samtempe dankis ilin pro ilia favoro. Nur tion ŝi ne komprenis, ke princidoj venas, foriras, ĉiu diras belajn komplimentojn, sed neniu el ili deziras edzinigi ŝin.

— Verŝajne mi estas tro bela por veki kuraĝon en ili — ŝi pensis, sed kiam jaro post jaro pasis ŝi komencis malami sian belecon.

Ankaŭ la maljuna princo komprenis, ke batali kontraŭ la dioj estas neeble. Li malgaje pensis pri la sorto de sia sola filino.