Выбрать главу

Okazis, ke fine la princidino ekveturis per ŝipo. Ĉu por rigardi fremdajn landojn, ĉu por almiliti per sia beleco — edzon, neniu sciis.

Kiam ŝia ŝipo forlasis la propran landon kaj albordiĝis ĉe malproksima urbo, kun sia servistaro ŝi ekiris por promeni. Survoje la homoj haltis kaj rigardis ŝin, balancis la kapon. Baldaŭ diskuris la famo, ke la plej malbela ĉina princidino venis en la landon. Ju pli longe ŝi promenis, des pli multe da homoj akompanis ŝin. La princidino estis tre feliĉa kaj fiera.

— Jen, mia beleco jam almilitas admiron — ŝi diris al sia servistino.

— Jes, via eksterordinara beleco, princidina Moŝto — la servistino komplimentis kaj ŝi sekrete ridis pri ŝia blindeco.

Sur la vojo, inter la homoj staris malgranda ĉarma knabeto. Li ne prenis sian rigardon for de la princidino, kiu rimarkis la infanan miron en liaj okuloj. Ĝi tre plaĉis al ŝi. Kun rideto ŝi paŝis al la knabeto.

— Kial vi rigardas min tiel, infano?

— Ĉar vi estas tiel... ho, kiel malbela vi estas!

La sincereco de la infano paligis la servistaron de la princidino, kiu subite ekkoleris kaj ordonis al unu el siaj soldatoj:

— La knabo impertinente mensogis. Senkapigu lin! La soldato tuj levis sian larĝan glavon, sed la maljuna mandareno, kiu akompanis la princidinon dum ŝia vojaĝo, haltigis lian manon.

— Haltu! Princidina Moŝto, ni estas en fremda lando. Ĉi tie ne via patro, sed alia princo havas la senkapigan rajton.

— Nu, bone! Ni iru al tiu princo, sed la kapon de tiu mensogulo mi deziras havi.

— Princidino, mi petas pardonon por la knabeto. Infano ne scias, kion li diras — parolis la bonkora mandareno.

— Egale! Ni iru tuj al la princo!

— Estus pli bone ne iri, sed reveni al nia ŝipo.

— Mi volas, mi volas, mi volas — kriis la princidino kaj ŝi kolere ekiris.

Kion fari? Ŝi estis princidino kaj la servistaro devis obei al ŝi. La mandareno kondukis la knabeton, kiu apenaŭ komprenis la kaŭzon de la princina kolero. Granda homamaso iris post ili.

La fremda princo, kun etiketo, deca al la altranga gastino, akceptis kaj demandis ŝin pri ŝia deziro.

— Princo, en via lando unu el viaj subuloj ofendis min. Mi deziras lian kapon.

— Kiu ofendis vin, princidino?

— Tiu ĉi impertinenta knabo.

— Kion li faris?

— Li mensogis. Li diris, ke mi estas tiel ... ho, kiel malbela mi estas!

La princo estis maljuna, bonkora kaj tre saĝa. Lia popolo amis lin kaj volonte servis al li. Nun li metis sian manon sur la kapon de la knabeto kaj rigardis al la okuloj de la kolerruĝa princidino.

— Rigardu, princidino, kiel belan kaj saĝan kapeton li havas!

— Egale! Li mensogis kaj ofendis min. Mi volas lian kapon.

La princo iom pensadis kaj poste li instrue respondis.

— Princidino, ĉu vi ne scias, ke la buŝo de infano ĉiam diras la veron?

Pro la nova ofendo la princidino jen paliĝis, jen ruĝiĝis. Ŝi volis krii, bati, sed ŝi estis vera princidino, kiu ne imitas konduton de la servistinoj kaj tial ŝi fiere levis sian kapon.

— Nun mi revenos al mia patro kaj li donos al vi instruon pri la verdiro. Estu milito! Ne unu, sed multajn kapojn mi deziras. Ankaŭ la vian!

La maljuna princo bonkore ridetis kaj kvazaŭ patre rigardis al ŝi.

— Princidino, mi ne diras, ke vi estas malbela. Beleco estas afero de gusto kaj de kutimo. Sed mi diras, ke vi estas maldanka al la mondo. Jes! La mondo per mensogo plidolĉigis vian vivon, forigis tiun doloron de vi, kiun la vero ofte donas al la homoj. Vi povus esti eĉ la plej bela el la belulinoj, sed konon vi ne havas. Mi esperas, ke via patro ne militos pro mensogo kaj se tamen jes, estu milito! Ni defendos la veron, kiun buŝo de infano diris.

La fiera princidino senvorte kun sia servistaro reiris al la ŝipo kaj ek al la hejmo. Kiam ŝia patro eksciis, kio okazis, li fariĝis kolerega. Li prenis sian larĝan glavon kaj tratranĉis la tablon per sola bato, kvazaŭ ĝi estus la korpo de la najbara princo. Kion fari? Estu milito! La soldatoj armis sin, mandarenoj iris kaj revenis inter la du malamikaj princaj palacoj.

Dume la princidino ne montris sin. Ŝi ploris tage, ŝi ploris nokte, ŝi ploregis unu semajnon, sed poste ŝi komprenis, kion la fremda princo diris: "Vi estas maldanka al la mondo, kiu dolĉigis vian vivon per mensogeto pro bonkoreco." Ŝi komprenis kaj hontis pri sia kaprica kolero.

En la lasta momento, kiam la soldatoj jam estis pretaj por iri al la batalo, ŝi kuris al sia patro.

— Patro, kion vi volas fari — ŝi demandis laŭte. Ĉiu povis aŭdi ŝiajn vortojn. — Ĉu militon? Ne faru! Haltigu la marŝon! La dioj ne helpos viajn armilojn, ĉar vi deziras defendi mensogon. Via blinda amo al mi tenis ankaŭ min en longa blindeco. Sed nun mi vidas kaj ... kaj mi ne deziras vivi plu en mensogoj. Mi estas tia, kia min faris la volo de la dioj. Ili scias kial?!

Ŝiaj vortoj tre plaĉis al la mandarenoj, al la soldatoj, al la popolo, sed ne plaĉis al la princo mem, tamen ŝi tiom multe kaj tiel kortuŝe petis lin, ke fine li cedis al ŝi kaj rezignis pri la milito. La soldatoj "vivu"-is, la mandarenoj konstatis, ke ŝi estas la unua saĝa virino, kiun ili vidis en la mondo kaj multaj el la popolo diris, ke ŝi ŝajnis eĉ bela, kiam ŝi tiel kuraĝe parolis.

Pasis semajno. La fremda princo vane atendis batalpreta la malamikon. Kiam li eksciis la kaŭzon li multe pensis. Li pensis unu tagon, li pensis du tagojn, li pensis semajnon kaj fine li diris al sia filo, la juna princido.

— Iru kaj edzinigu ŝin?

— Sed ŝi estas tiel malbela, kvazaŭ ŝi ne estus eĉ ĉinino.

— Eble, vi pravas kaj ŝi ne estas vera ĉinino, sed, filo, mi diras al vi, ŝi plibeliĝos, certe ŝi plibeliĝos.

La princido estis obeema filo. Kun brila servistaro li vizitis la patron de la princidino. Kiam la maljuna princo aŭdis pri la deziro de la gasto, tre ĝojis kaj vere paciĝis. Sed la princidino ne volis konsenti.

— Princido, mi ne komprenas vin. Vi povus elekti el cent belaj princidinoj. Kial vi venas al mi? Se nur por obei al la deziro de via saĝa patro, tuj reiru en paco. Mi ne volas malfeliĉigi vin. Nur tiu edzinigu min, kiu havas simpation al mi, kiu naskiĝis malbela pro kaprico de la dioj.

Kiam la princidino diris tion, la princido vidis ŝin pli bela ol en la unuaj momentoj kaj ŝiaj vortoj vekis en li simpation.

— Mi elektas laŭ mia deziro — li respondis delikate. — Konsentu! Ni estu geedzoj!

Kaj pasis multaj jaroj. La juna princido fariĝis princo de la lando kaj la princidino fariĝis patrino de malgrandaj princidoj kaj princidinoj. Ili vivis feliĉaj.

Foje, kiam la princo rememoris pri sia patro, li diris al sia edzino:

— Ho, mia patro estis tre saĝa homo, kiu ĉiam diris la veron.

— Kion li diris?

— Li diris, ke vi plibeliĝos. Nu jen! Mi povas diri, ke la dioj neniam kreis pli belan princinon ol vi, mia edzineto, patrino de miaj infanoj.

La princino feliĉe ridetis.

— Ĉu vi vere pensas tion?

— Mi ne pensas, sed sentas tion. Vi estas la plej bela en la tuta mondo.

Jen la fabelo pri la malbela princidino ... kaj ... kaj la fabelo de nia teatraĵo — Iĉio Pang finas sian rakontadon.

— Tre interesa fabelo — diras Koluŝ kaj ankaŭ per sia kapo li jesadas.

Jes, intelesa ... tle ... tle — kaj Sunfloro ne scias kial, sed ŝia voĉo estas tre mallaŭta.

*   *

 *

Estas post la teatra prezentado. La du gefratoj ripozas. Verdire nur Iĉio Pang kuŝas trankvile. Sunfloro pensas pri io, kion ŝi ne komprenas. Jam pli frue ŝi volis demandi sian fraton pri tio, sed ŝi havis nek okazon, nek kuraĝon. Nun la mallumo donas kuraĝon al ŝi kaj ankaŭ la okazo ne mankas.

— Iĉio, kial vi mensogis?

— Ĉu mi mensogis? Kiam?

— Hodiaŭ vespere vi fabelis, sed via fabelo ne estis la enhavo de la teatraĵo.