Nur hodiaŭ vespere mi revidis lin. Kion mi sentis? Mi ne havas vortojn por priskribi miajn pensojn. Nur pri tio mi rememoras, ke niaj lipoj renkontiĝis la unuan fojon kaj en la kiso silentas la viro kaj virino kaj mi ploris, ploregis.
La ...-an de ... 1920
Taglibro mia, kial mi devas skribi sur viajn paĝojn nur pri doloraj okazintaĵoj? La taglibro de knabino devus esti la rememorigilo pri dolĉaj sekrotojn kaj vi, taglibro mia, fariĝas tombejo, al kiu kun larma sento mi venas ĉiutage. Ĉiutage, ĉiutage!
Ankaŭ hodiaŭ mi enterigas ... Iĉio Pang, nia varmkora ĉina frato foriris. Li ne kantos plu. Ni neniam plu vidos liajn brilantajn nigrajn okulojn. Neniam plu ni aŭdos lian mildan voĉon. Iĉio Pang forlasis nin kaj ni funebras. Unu el la dolĉavortaj fratoj silentiĝis.
Antaŭtagmeze ni staris ĉe lia lito en la hospitalo. Li estis tiel trankvila. Tiel obeema. Li venkis siajn suferojn kaj pala rideto estis ĉe liaj buŝanguloj, kiam li direktis sian rigardon al ni. Lia patro, la maljuna ĉina komercisto kaj Sunfloro kun senlarmaj okuloj staris kiel la lignostatuoj. Ho, sed mi scias, ke estas nevideblaj larmoj, kiuj sufokas en ni la vivon.
Koluŝ, Kuratov, Paŭlo, Tkaĉeva, la malgranda Averkiev kaj mi staris ĉe lia dekstra flanko kaj lia mano tremante ripozis sur la blonda kapo de Ivan Averkiev.
— Gefratoj — li diris kun videbla fortostreĉo — vi, kiuj plibeligis mian mallongan vivon, ne perdu la esperon. Kredu forte, forte, ke tiu homa koro, al kiu nia stelo lumas per verdaj radioj kaj kiu nun super la bajonetoj mute faligas sangolarmojn, tiu koro iam venkos. Kredu kaj estu kuraĝaj!
Poste li longe silentis ... Ho, mi ne vidas miajn literojn pro la larmoj! ... Fraŭlino Tkaĉeva transdonis al li la florojn, kiun ni aĉetis. Li rigardis ilin. Post longaj momentoj li mallaŭte diris:
— Malfeliĉaj floroj ... Kial vi ne lasis vivi ilin? Iĉio Pang neniam deŝiris floron.
Videble liaj doloroj fortiĝis. Mi ne povis resti plu. Per rigardo mi proponis foriron al la aliaj kaj ni adiaŭis unu post la alia. Tre mute, tre senkonsole. Ni ne povis aperigi esperdonan rideton sur nia vizaĝo.
Kiam mi prenis lian maldikan manon, momente li retenis min.
— Fratino de Sunfloro ... Restu ŝia fratino ... kaj ... kaj atendu ... tie, en mia poŝo ... vi estas ja nia sekratariino kaj ... tie, en la poŝo estas papero ... la lasta ... por la kunveno ... por la proksima kunveno .... Prenu ĝin!
Sur la dorso de la seĝo kuŝis liaj vestoj. Lia sango sekiĝis sur tiuj vestĉifonoj. Kial oni ne forigis ilin? ... Mi trovis la paperon. Ankaŭ sur ĝi estas bruniĝinta makulo.
Ni foriris. Nur Koluŝ restis ĉe lia ĝis la lasta momento. Li alportis la sciigon, ke nia Iĉio Pang ne suferas plu ... Li vivis nur dekses jarojn ... Kaj nun antaŭ mi kuŝas lia lasta parolo al la geamikoj. Poemo. Eble li verkis tiun sunbrilan tagon, kies vespero ... La lastas poemo. Mi kopias ĝin ankaŭ por mia taglibro.
La maja vivo nun parolas:
la suno ridas, pompas floroj,
en tero la printempo bolas
kaj kantas birdaj, homaj koroj.
Ho vi, stulteta ĉina knabo,
vi kial devas ĝoji, ridi,
en ĉiu arbo kaj skarabo
la vivofraton ame vidi?
Kaj kial igas vin la sento
karesi herbajn, florpetalojn
kaj tremi pro la kis' de l' vento,
admiri kampojn, montojn, valojn?
Ĉar vivas vi kaj vivas, vivas
— respondas krie la korbatoj —
kaj en la suna brilo vivas
kun vi sur Tero nur — gefratoj.
Ne, mi ne povas skribi pli hodiaŭ. La doloro kunpremas mian gorĝon kaj mi ne vidas plu la literojn ... Nur la koron super la bajonetoj ... la koron kun la sangolarmoj
"kaj en la suna brilo vivas
kun vi sur Tero nur — gefratoj."
Ĉapitro 10: Nikolsk Ussurijska Esperanto Societo
Somera posttagmezo estas. En la ĉambroj de la nova esperanto-societo regas vigla vivo. Jes, en la ĉambroj, ĉar la vintra kaj printempa laboroj de la membroj alportis neatenditan prosperon. Sukceso post sukceso venis. Dum la vintro Nadai gvidis tri kursojn en du gimnazioj kaj en la Popola Domo. Sed ne nur li laboris. Lian kurson en la Popola Domo Adalberto Szijj, hungara oficir-militkaptito, transprenis. Li bonege instruis.