Выбрать главу

ke liaj servantoj estas bone prizorgitaj.

8. Antaŭ la enlitiĝo, edzino devis certi, ke ĉiuj pordoj estas fermitaj, mebloj estas sekuraj,

servantoj jam plenumis sian devon, kaj la bogepatroj jam ripozis. Edzino devas kutime ellitiĝi frue en la mateno se ŝi ne estas malsana. Ŝi ne rajtas dormi dum la tago.

9. Ŝi devas prizorgi siajn bogepatrojn kaj edzon tiel bone kiel fajron.

10. Ŝi devas respekti siajn bogepatrojn kaj edzon kiel ĉielanojn.

Ekde kiam Visaka atingis Savati, la urbon de sia edzo, ŝi estis bonkora kaj malavara al ĉiuj en

la urbo, kaj ankaŭ ĉiuj amis ŝin.

Iutage, ŝia bopatro estis manĝanta dolĉan rizkaĉon el ora bovlo kiam monaĥo eniris la domon

por almozpeti. Kvankam la bopatro vidis la monaĥon, li daŭre manĝis kvazaŭ li ne vidus lin.

Visaka diris al la monaĥo ĝentile: “ Bonvolu iri al alia domo, Estimata sinjoro. Mia bopatro

manĝas putran manĝaĵon.”

La bopatro de Visaka malŝatis ŝin delonge ĉar ŝi estis pia sekvantino de la Budho kaj subtenis

Budhismon, sed li ne. Li ĉiam volis trovi ŝancon por rompi la geedzecon inter sia filo kaj Visaka kvankam ŝia konduto estis senmanka. Nun li vidis sian ŝancon. Kun miskompreno pri ŝiaj vortoj,

li pensis, ke ŝi humiligis lian familion.

Li ordonis, ke oni forpelu Visakan el la domo, sed ŝi atentigis lin pri la postulo de sia patro al la ok samgentanoj. Ŝia patro iam diris al ili: “Se mia filino havas iun ajn kulpon, faru enketon pri tio.”

La milionulo konsentis pri ŝia postulo kaj kunvenigis la ok samgentanojn por enketi, ĉu

Visaka kulpis pri krudeco. Kiam ili alvenis, li ŝtele diris al ili: “Trovu ŝian pekon el tiu ĉi konduto kaj forpelu ŝin el la domo.”

Visaka pruvis sian senkulpecon per eksplikado: “ Sinjoroj, kiam mia bopatro ignoris la

monaĥon kaj daŭre manĝis sian kaĉon el lakto kaj rizo, li ne faris meriton en sia nuna vivo. Li nur ĝuis la meritojn de siaj antaŭaj kondutoj. Ĉu tio ne similas al manĝado de putra manĝaĵo?”

Ŝia bopatro povis fari nenion alian ol konsenti, ke ŝi ne estas kulpa pri krudeco.

Estiĝis aliaj miskomprenoj post tio, sed Visaka povis ekspliki je la kontenteco de la bopatro.

Post tiuj okazaĵoj, ŝia bopatro konsciis sian eraron kaj rimarkis la grandan saĝon de Visaka. Li invitis la Budhon al sia domo laŭ ŝia propono por peti instruojn. Aŭdinte la predikadon de la

Budho, li fariĝis sotapana, kiu estas la unua ŝtupo de sankteco.

Kun saĝo kaj pacienco ŝi sukcese konvertis la edzan familion en feliĉan budhisman familion.

Visaka estis ankaŭ tre oferema kaj helpema al monaĥoj. Ŝi konstruigis Pubaraman Monaĥejon por

monaĥoj per granda elspezo. Ŝi tre ĝojis kiam la Budho pasigis ses pluvajn sezonojn tie.

En unu el la predikadoj al Visaka, la Budho parolis pri la ok virinaj kvalitoj kondukantaj

riĉecon kaj feliĉon en tiu ĉi vivo kaj la sekvaj. Li diris: “Visaka, tio estas, ke virino bone faras sian laboron, administras servantojn, respektas sian edzon kaj gardas lian havaĵon. Tio estas, ke virino havas virtecon (sila), bonfaremon (caga), saĝon (panna) kaj kredon (saddha) je la Budho,

Darmo kaj Samgo.”

Kiel talenta virino, Visaka ludis gravan rolon en diversaj aktivadoj kun la Budho kaj ties

sekvantoj. La Budho donis al ŝi specialan rajton por solvi disputojn okazantajn inter la monaĥinoj.

Kiam oni invitis ŝin por solvi la problemojn de kverelado, kelkaj vinajaj reguloj de disciplinoj estis estigitaj por monaĥinoj.

Visaka forpasis nature en la aĝo de cent dudek jaroj.

2-5. Devadato malamika al la Budho

Devadato estis filo de Reĝo Supabuda kaj ties edzino Pamita, kiu estis onklino de la Budho.

Fratino de Devadato estis Jasodara, do li estis kuzo kaj samtempe bofrato de la Budho. Kune kun

Ananda kaj aliaj ŝakjaj reĝidoj, li aliĝis en la frua periodo al la monaĥa rondo administrata de la Budho, sed li atingis nenian sanktecon, kaj tiel li eklaboregis por supernaturaj povoj en la mondo.

En la frua periodo li estis bona monaĥo fama pro siaj gracio kaj supernaturaj povoj. Poste li

fariĝis tro memfida pri siaj famo kaj povo. Liaj ĵaluzo kaj malbona deziro al la Budho pliiĝis kaj li fariĝis granda malamiko al la Budho.

Iutage en granda kunveno, kiun ĉeestis reĝoj kaj princoj, Devadato iris al la Budho kaj petis,

ke tiu faru lin gvidanto de la monaĥa komunumo. La Budho rifuzis lian postulon ĉar li ne estis

kapabla kaj sufiĉe konvena por tio. Devadato ege koleriĝis kaj sekve de tio, ĵuris sin venĝi kontraŭ

la Budho.

Kvankam Devadato estis malbona monaĥo, li havis multajn adorantojn kaj sekvantojn. Unu

el liaj ĉefaj subtenantoj estis Reĝo Aĝatasatu, kun kiu li diskutis pri siaj kolero kaj intrigo por sin venĝi. Ili kune planis mortigi Reĝon Bimbisara, la patron kaj rivalon de Aĝatasatu, kaj la Budhon, la malamiko de Devadato. Aĝatasatu sukcese mortigis sian patron, sed Devadato malsukcesis tion

fari al la Budho.

La unua provo de Devadato mortigi la Budhon estis, ke li dungis viron por tion fari. Lia

plano estis, ke post la sukceso, la viro estos mortigita de du aliaj viroj, kiuj sinsekve estos

mortigitaj de kvar aliaj viroj. Poste la kvar viroj estos mortigitaj de aliaj ok viroj. Sed la unua viro ektimis pri sia ago kiam li proksimiĝis al la Budho. Li demetis siajn armilojn kaj rifuĝis al la Budho. Fine, ĉiuj dungitaj viroj por mortigi unu alian fariĝis disĉiploj de la Budho, kaj fiaskis la ruza plano de Devadato.

Poste Devadato provis mortigi la Budhon propramane. Kiam la Budho iris preter la Vultura

Monto, Devadato grimpis sur la montpinton kaj puŝfaligis grandan ŝtonon al la Budho. Ruliĝante

malsupren, la granda ŝtono frapiĝis kontraŭ alia roko, kaj disigita peceto vundis la Budhon je la piedo kaj kaŭzis lian sangadon. La Budho suprenrigardis, vidis Devadaton, kaj diris kun

kompatemo: “Malsaĝulo, vi jam faris multe da malbonaj kondutoj por mortigi la Budhon.”

La tria provo de Devadato mortigi la Budhon estis, ke li ebriigis per alkoholaĵo la ferocan

hommortigan elefanton nomatan Nalgiri. Kiam Nalgiri vidis la Budhon alvenanta de malproksime,

ĝi sin ĵetis por ataki lin kun siaj levitaj oreloj, vosto kaj rostro. Kiam proksimiĝis la elefanto, la Budho koncentris sian amon al la Elefanto. La amo de la Budho estis tiel vasta kaj profunda, ke la elefanto haltis, kvietiĝis kaj stariĝis antaŭ la mastro post kiam ĝi proksimiĝis al li. La Budho karesis la rostron de la elefanto, kaj parolis al ĝi ĝentile. La elefanto respekte formovis la polvon de sur la piedoj de la mastro per sia rostro, kaj metis la polvon sur sian propran kapon. Poste ĝi retiriĝis kun la kapo al la Budho ĝis la elefantejo, kaj tute mildiĝis. Oni kutime dresis elefantojn per vipoj kaj armiloj, sed la Honorulo tion faris per sia amo.

Ankoraŭ volante fariĝi gvidanto de la monaĥa komunumo, Devadato provis alian planon

insidan. Kun helpo de kvincent malbonaj monaĥoj, li planis disigi la monaĥan komunumon.

Li postulis, ke la Budho devigu al la monaĥoj observi jenajn kvin aldonajn regulojn:

1. Vivi en la arbaro dum la tuta vivo.

2. Teni la vivon nur per almozpeto.

3. Sin vesti per roboj faritaj el ĉifonaĵoj kolektitaj el rubejoj kaj tombejoj.

4. Vivi sub la arboj.

5. Abstini de manĝado de fiŝoj kaj viando dum la tuta vivo.

Devadato faris tiun ĉi postulon, bone sciante, ke la Budho rifuzos ĝin. Devadato ĝojis, ke la

Budho ne aprobis la kvin regulojn, kaj li uzis tion por kolekti subtenantojn kaj sekvantojn. Novaj monaĥoj, kiuj ne bone sciis la Darmon, forlasis la Budhon kaj prenis Devadaton kiel sian

gvidanton. Fine post kiam la Estimataj Ŝariputa kaj Mogalana eksplikis la Darmon al ili, ili

revenis al la Budho.

Post tio, malbona tempo trafis Devadaton. Li grave malsaniĝis je la malsukceso de liaj planoj,

tamen antaŭ sia morto li sincere pentis pri siaj malbonaj kondutoj, kaj volis vidi la Budhon. Sed la fruktoj de lia malbona karmo jam maturiĝis kaj preventis lin tion fari. Lia malsano graviĝis sur lia vojo al la Budho, kaj ĉe la pordo de Ĝetavana Monaĥejo. Feliĉe, antaŭ sia morto li konvertiĝis al la Budho.