tempo. Estas tempo por mi rezigni kaj transdoni la tronon al Aĝatasatu, por ke li regu la regnon en paco. Mi povos retiriĝi en religian vivon.” Reĝo Bimbisara indulgis Aĝatasatu pri lia malbona
intenco kaj faris lin nova reĝo.
Tuj kiam Aĝatasatu sidis sur la trono, li surprizis ĉiujn, inkluzive de sia patro. Li sin ĵetis al sia patro tiel rapide kiel vipero kaptita je la vosto, kaj tenis lin en la plej malluma kaj malvarma subtera malliberejo de la palaco. “Neniu vizitu lin krom mia patrino,” ordonis Aĝatasatu, “kaj
donu al li neniom da manĝaĵo, por ke li mortu de malsato.”
Sed Reĝo Bimbisara ne mortis laŭ la deziro de Aĝatasatu. Lia lojala edzino sekrete portis al li
manĝaĵon kaŝitan en la vestaĵoj. Post kiam Aĝatasatu trovis kaj ĉesigis tion, ŝi portis manĝaĵon en sia hartubero. Aĝatasatu denove trovis tion. Fine la reĝino baniĝis, kaj ŝminkis sian korpon per miksaĵo de mielo, butero kaj sukero. La reĝo daŭrigis sian vivon forlekante la manĝaĵon de ŝia
korpo. Fine Aĝatasatu trovis la agon de sia patrino kaj tute malpermesis ŝin viziti la patron. Do la reĝo havis nenion plu por daŭrigi la vivon kaj estis mortanta pro malsato.
Tagoj pasis, sed la reĝo ankoraŭ ne mortis. Aĝatasatu malpacienciĝis kaj kriis kolere tra la
tuta palaco: “Alvenigu barbiron.”
Tuj post kiam la barbiro venis, la reĝo diris al li furioze: “Mi ordonas, ke vi iru al la ĉelo de Bimbisara, fendigu liajn plandojn per razilo, disŝiru la haŭton de liaj plandoj kaj metu salon kaj oleon sur la karnon. Poste piedirigu lin sur brulanta karbo ĝis lia morto.”
Kiam Reĝo Bimbisara vidis la palacan barbiron, liaj larmoj de ĝojo malsekigis liajn vangojn.
Li pensis: “Mia filo finfine konsciiĝis pri sia malsaĝo. Nun li sendis barbiron ordigi miajn barbon kaj hararon por liberigi min el la malliberejo.”Sed anstataŭe, la barbiro plenumis la ordonon de la nova reĝo Aĝatasatu per helpo de du soldatoj, kaj la bonkora reĝo mortis en granda doloro.
Tiutage Aĝatasatu informiĝis, ke lia edzino naskis filon. La patriĝo ege ĝojigis lin kaj subita
penso aperis en lia menso. Li hastis al sia patrino kaj demandis: “Diru al mi, Panjo, ĉu mia patro amis min kiel mi amas mian filon?”
Lia patrino sin turnis al li, fiksrigardis lin silente per siaj okuloj plenaj de malĝojo kaj
murmuris nekredeme: “Kion vi diris, Aĝatasatu? Vi demandis, ĉu via patro amis vin?”
“Aĝatasatu, kiam vi estis en mia utero, mi volis trinki sangon el la mano de via patro. Kiam li
aŭdis tion, li ĝojplene tranĉis sian manradikon, ke mi trinku lian sangon por vi. Kiam aŭguristo antaŭdiris, ke vi estos malamika al via patro, mi volis ĉesigi la gravedecon, sed li preventis min de tio. Mi provis mortigi vin dum mia nasko, sed li haltigis min eĉ kiam li bone sciis, ke iutage vi mortigos lin. Ĉu tio ne estas amo?”
“Ĉu vi ne vidas la cikatron sur via dikfingro? Ĝi estis furunko kiam vi estis juna. Pro doloro
vi tiel ploregis, ke neniu povis endormigi vin. Kiam via patro aŭdis tion, li ĉesigis sian deĵoron kaj kuris al vi. Li ĝentile metis vin sur siajn femurojn kaj suĉis la furunkon ĝis ĝi eksplodis en lia buŝo.
Mia filo, via patro englutis la sangan puson pro amo al vi. Kiel vi povus diri, ke li ne amis vin, Aĝatasatu? Diru al mi, Aĝatasatu, ĉu vi faros por via filo tion, kion via patro faris por vi? Vi jam mortigis vian patron, kiu vere amis vin.”
Kiam Aĝatasatu aŭdis tion, li eksplodis de plorego. Li tuj ordonis siajn gardistojn: “Kuru,
kuru por liberigi mian patron antaŭ lia morto.” Sed neniu el ili sin movis. “Iru, mi ordonas vin!
Liberigu mian patron antaŭ lia morto!” Aĝatasatu kriegis.
Tiam lia konsilanto alpaŝis kaj diris malrapide: “Granda reĝo, via patro jam mortis matene.”
Aĝatasatu genuiĝis kaj ploregis ĝis ege tordiĝis lia korpo. Li diris foje refoje:“Indulgu min, Paĉjo.
Bonvolu indulgi min.”
Aĝatasatu konsciis pri la amo de sia patro nur kiam li mem fariĝis patro. Reĝo Bimbisara
naskiĝis kiel ĉielano en la Catumaharaĝika Ĉielo.
2-14. Pri doloro de amo
Reĝo Pasenadi estis reĝo de Kosalo, kiu situis norde de Magado regita de Reĝo Bimbisara.
La ĉefurbo de la regno Kosalo nomiĝis Savati. Iu el la fratinoj de Reĝo Pasenadi estis la ĉefa
reĝino de Reĝo Bimbisara, do li estis bofrato de Reĝo Bimbisara.
Reĝo Pasenadi fariĝis budha sekvanto en tre frua periodo de la Budho, kaj restis lojala
subtenanto ekde tiam. Lia ĉefa reĝino estis Malika. Estante saĝa kaj pia, ŝi bone konis la Darmon kaj agis kiel lia religia gvidistino en kelkaj okazoj.
Kiam la reĝo unuafoje vidis la Budhon, li demandis: “Kiel Majstro Gotamo deklaras, ke li
jam atingis la plenan iluminiĝon? Majstro Gomato estas juna ambaŭ je la aĝo kaj kiel monaĥo.”
La Budho respondis: “ Granda Reĝo, estas kvar aferoj, kiujn oni ne rajtas subtaksi nek
malestimi pro ilia juneco. Ili estas nobla militisto, serpento, fajro kaj bikŝuo. Koleriĝinta juna militisto povus kruele kaŭzi damaĝon al aliaj. Mordo de eĉ malgranda serpento mortigas homojn.
Eta fajrero povus kaŭzi grandan incendion, kiu detruas konstruaĵojn kaj arbarojn. Eĉ juna monaĥo povus esti sanktulo.”
Aŭdinte tion, Reĝo Pasenadi komprenis, ke la Budho vere estas saĝa instruisto, kaj decidis
fariĝi lia sekvanto.
Reĝo Pasenadi ŝatis viziti la Budhon por peti lian konsilon. Eĉ dum sia ofica deĵoro li trovis
tempon por interparoli kun la Budho. Kiam li babilis kun la Budho iutage, li ricevis raporton, ke lia edzino Reĝino Malika naskis filinon. La reĝo malplezuriĝis pro la raporto ĉar li deziris filon.
Malsame de aliaj religiaj instruistoj, la Budho parolis pri boneco de la virinoj. Li diris: “Iuj virinoj estas pli bonaj ol viroj, Reĝo. Estas virinoj saĝaj kaj bonaj. Ili prenas sian bopatrinon kiel diinon, kaj sin tenas puraj en siaj parolo, penso kaj konduto. Iutage ili povus naski bravan filon, kiu regos la landon.”
Tiam la reĝo rememoris, ke li iam aŭdis de la Budho: “Malĝojon, ploradon, doloron, kaj
malesperon donas tiuj, kiujn ni amas.” La reĝo demandis Reĝinon Malika, ĉu ŝi konsentas kun la
Budho. Ŝi diris, ke tio devas esti vero se la Budho tiel diris. Sed la reĝo ne kontentiĝis pri la respondo. “Kiel nia amato povas doni al ni malĝojon?” la reĝo volis scii.
Reĝino Malika proksimiĝis al bramano por peti la Budhon ekspliki tion. Aŭdinte multajn
rakontojn de la Budho por ekspliki la problemon, la bramano rakontis ilin al la reĝino. Ŝi
demandis al la reĝo: “Sinjoro, ĉu via filino Reĝidino Vaĝira plaĉas al vi laŭ via opinio?”
“Jes, Malika. Ŝi tre plaĉas al mi,” diris la Reĝo.
“Se iu fatalaĵo okazus al Reĝidino Vaĝira, ĉu tio ne donus al vi malĝojon, ploradon, doloron,
kaj malesperon?”
“Jes,” diris la Reĝo.
“Sinjoro, ĝuste pro tio la Honorulo diris, ke malĝojon, ploradon, doloron kaj malesperon al ni
donas tiuj, kiujn ni amas.”
“Malika,” diris la Reĝo, “mirinde, ege mirinde! Kiel malproksime la Honorulo vidas kun
komprenemo.”
Kiam Reĝo Pasenadi poste malvenkis en la batalo kun sia nevo kaj retiriĝis al sia ĉefurbo en
Savati, la Budho komentis al siaj disĉiploj, ke nek venkinto nek venkito spertas pacon:
“Venko nutras malamon.
La venkito vivas en doloro.
Rezigninte venkon kaj malvenkon,
la pacamuloj vivas feliĉe.”
En la posta milito, ambaŭ reĝoj denove batalis, kaj Reĝo Pasenadi ne nur venkis, sed ankaŭ
kaptis sian nevon Reĝo Aĝatasatu kun ĉiuj el liaj elefantoj, militĉaroj, ĉevaloj kaj soldatoj. Reĝo pasenadi decidis malliberigi la novan reĝon sed teni ĉe si liajn ĉevalojn, elefantojn kaj aliajn. Li volis posedi tiujn havaĵojn kiel premion de venko por sin kontentigi .
Informiĝinte pri tio, la Budho diris al siaj disĉiploj, ke estus pli saĝe por Reĝo Pasenadi teni nenion por si. La vero de tiu diro ankaŭ utilas en la moderna mondo: