aŭskultu la instruon de la Budho, Singala ĉiam rifuzis per diversaj pretekstoj, ke tio estas tro malfacila, ke li okupiĝas pri io alia, ke li estas tro laca aŭ ke li ne havas monon por doni al
monaĥoj.
La junulo konfesis tion al la Budho kaj petis, ke la Budho akceptu lin kiel sian sekvanton. Li
promesis, ke ekde tiam li ne nur tenos la volon de sia patro en la memoro sed ankaŭ plenumos ĝin en la ĝusta maniero instruita de la Budho.
2-18. Donaco de Ambapali
Homoj el ĉiuj kastoj altaj kaj malaltaj serĉis la instruon de la Budho kaj li akceptis ilin ĉiujn ĝojplene.
Kiam la Budho kaj liaj disĉiploj restis en Vesali, iutage virino nomata Ambapali disponigis al
ili sian ĝardenon de mangarboj ekster la urbo, por ke ili ripozu en la malvarmeta ombro de ŝiaj
arboj.
Ambapali estis tiel aminda kiel la ora suno leviĝanta el oceano, sed ŝi estis tre malĉasta. Ŝi
tute ne havis intencon viziti la Budhon, sed ŝia servistino diris al ŝi: “Sinjorino, ĉiuj nobeloj kaj ordinaruloj iris al la ĝardeno de mangarboj hieraŭ. Kiam mi demandis, kial ili iras tien, ili
respondis, ke ili tion faras pro la viro restanta tie. Neniu estas komparebla kun li. Li estas filo de reĝo kaj rezignis sian regnon por trovi la veron.”
Estante ĉiam preta por nova vidaĵo, Sinjorino Ambapali tuj ekmovis siajn piedojn, kuris al
unu el siaj ĉaroj kaj veturis al la ĝardeno ĵetante fierajn rigardojn ĉirkaŭ si. Kiam ŝi atingis la pordonon de la ĝardeno, ŝi deĉariĝis kaj iris preter palmarboj kaj mangarboj. Estis kviete, kaj eĉ la arbfolioj ne tremetis. Ŝi malpeze paŝis tra la ĝardeno ĝis ŝi vidis viron sidantan kun kunmetitaj manoj kaj kruroj sub la densa ombro de alta arbo. Ĉirkaŭ la kapo de la viro aŭro glimbrilis kiel la meznokta luno. Li estis neniu alia ol la Budho.
Ambapali staris tie mirigite. Ŝi forgesis sian belecon, forgesis sin mem kaj forgesis ĉion krom
la Honorulo. Ĝuste tie ŝia tuta koro fandiĝis kaj forfluis en la riveron de ŝiaj larmoj. Ŝi proksimiĝis al la Budho malrapide kaj sin klinis antaŭ liaj piedoj, metante sian vizaĝon sur la teron.
La Budho petis ŝin stariĝi kaj sidiĝi. Li parolis al ŝi pri la Darmo. Aŭskultante atente, ŝi sorbis la sanktajn vortojn kvazaŭ seka tero, sur kiu ne pluvis dum longa tempo. Ricevinte la Darmon,
sinjorino Ambapali genue riverencis ĉe la piedoj de la Budho kaj invitis lin kaj liajn disĉiplojn al manĝo en la sekva tago. La Budho akceptis ŝian inviton.
Tiam nobeloj de Vesali ankaŭ venis por viziti la Sanktulon. Sur la vojo al la ĝardeno de
Mangarbo ili renkontis Ambapali kaj aŭdis, ke la Budho jam akceptis ŝian inviton al manĝo en la
sekva tago. Ili proponis al ŝi: “ Sinjorino Ambapali. Ni faru negocon kun vi. Vendu al ni la
honoron regali ilin kontraŭ multe da oro.”
Ŝi diris kun mieno glimanta pro ĝojo: “Sinjoroj, eĉ se vi donos al mi Vesali kaj ĝian tutan
teron, mi ne fordonos tiun ĉi honoran regalon.” La nobeloj kolereme iris al la Budho kaj petis
honoron oferi alian manĝon, sed la Budho informis ilin, ke li jam akceptis la inviton de Ambapali.
En la sekva tago, Ambapali metis dolĉan laktan rizon kaj kukojn antaŭ la Budhon kaj liajn
sekvantojn, kaj servis ilin kun granda modesteco. Post kiam la Budho manĝis, Ambapali sidiĝis
sur alia sidejo kaj diris kun kunmetitaj manplatoj: “ Sanktulo, mi oferos la ĝardenon al la
komunumo. Bonvolu akcepti ĝin se vi volas.”
La Budho akcepis la donacon vidinte ŝian sincerecon. Li ĝojigis ŝin denove per la Darmo. Tio
estis turna punkto en la vivo de sinjorino Ambapali. Ŝi komprenis la Darmon kaj fariĝis virta
virino. Post nelonge ŝi monaĥiniĝis kaj fariĝis arahanto kun granda saĝo en la menso.
Kiel lotuso kreskanta ne sur la seka tero, sed en nigra ŝlimo, Ambapali atingis altan spiritan
disvolviĝon malgraŭ sia malbona pasinteco.
Post la okazo, la Budho kaj liaj disĉiploj iris al malgranda vilaĝo ĉe Beluva proksime. Tuj
antaŭ la pluva sezono, la Budho decidis pasigi la lastan pluvan sezonon en tiu ĉi vilaĝo.
2-19. Ĝivaka, kuracisto de la Budho
Ĝivaka estis la plej eminenta kuracisto en Hindio dum la vivperiodo de la Budho. Lia patrino
estis altklasa amoristino. Ŝi metis lin en lignan skatolon kaj forĵetis lin sur rubaĵon ĉe la vojo tuj post lia naskiĝo.
En la sama mateno kiam bebo Ĝivaka forĵetiĝis, Reĝido Abaja, filo de Reĝo Bimbisara,
hazarde preterpasis la rubujon sur la vojo al la palaco. Kiam la reĝido trovis la bebon ankoraŭ
vivanta, li ekkompatis ĝin kaj tuj ordonis, ke oni vartu ĝin kiel lian adoptan filon.
Kiam Ĝivaka plenkreskis, li lernis medicinon de fama instruisto dum sep jaroj. Post nelonge,
li famiĝis pro sia eksterordinara lerteco kiel kuracisto kaj kirurgo. Oni invitis lin kuraci reĝojn kaj reĝidojn inkluzive Reĝon Bimbisara. Sed el ĉiuj liaj prizorgataj eminentuloj, Ĝivaka prizorgis la Budhon kun granda plezuro, kaj vizitis lin trifoje ĉiutage.
Ĝivaka helpis al la Budho en multaj manieroj. Post kiam Devadato ĵetis ŝtonon kaj ĝia peceto
vundis la Budhon je la piedo, Ĝivaka kuracis la vundon.
Konsciante pri la avantaĝo havi monaĥejon ĉe sia domo, Ĝivaka konstruigis monaĥejon en
sia mangarba ĝardeno. Li invitis la Budhon kaj liajn disĉiplojn al la monaĥejo, oferis almozon kaj donacis la monaĥejon al la Budho kaj monaĥoj. Post la malferma ceremonio de la monaĥejo,
Ĝivaka atingis sotapanon, la unuan ŝtupon de sankteco.
Poste, kiam Reĝo Aĝatasatu demandis, kien li iru peti religian helpon, Ĝivaka gvidis lin al la
Budho. Kvankam Reĝo Aĝatasatu mortigis sian patron laŭ la malica admono de Devadato, li
fariĝis eminenta laika sekvanto de la Budho kaj subtenis la unuan konsiliĝon pri budhaj instruoj post la morto de la Budho.
2-20. La kverelado ĉe Kosambi
En la naŭa jaro post sia iluminiĝo, la Budho vivis en Kosambi. Kiam li estis tie, okazis
kverelado inter du grupoj de monaĥoj. Unu grupo konsistis el spertuloj pri disciplina kodo dum la alia el spertuloj pri la budhaj instruoj.
La Budho klopodis laŭ multaj metodoj por ĉesigi la kvereladon, sed post kiam ĉiuj liaj
klopodoj malsukcesis, li forlasis ilin senvorte kun siaj bovlo kaj roboj, kaj retiriĝis al Pailejaka Arbaro finfine.
Dum la Budho loĝis en la arbaro, elefanto zorgis lian bezonon. Ĝi purigis liberan spacon en
la arbaro, meze de kiu situis ŝtona kaverno. La elefanto alportis fruktojn kiel oferaĵojn al la Budho ĉiutage. Vidinte la agon de la elefanto, iutage ankaŭ simio alportis abelejon al la Budho kiel sian oferaĵon.
Trovinte, ke la Budho foriris sole al Pailejaka Arbaro pro la kverelado inter monaĥoj,
loĝantoj de Kosambi ne plu donis almozon al la kverelantoj. La informo pri tio atingis Anandan en Savati. En la fino de la pluva sezono Ananda speciale vizitis la Budhon kaj informis lin, ke lian instruon deziras homoj, precipe tiuj en Savati. Tiel la Budho revenis al Savati konvinkite kaj post iom da tempo, la kverelantaj monaĥoj venis peti pardonon de la Budho. Pro la kverelado en
Kosambi, la Budho faris instruon, en kiu li diris:
“Oni devas esti kun saĝaj homoj, sed ne la malsaĝaj.
Estus pli bone vivi sole se ni ne povas trovi bonajn amikojn.
Ne kunestu kun malsaĝuloj.”
2-21. La budha sinteno kontraŭ aliaj religiaj instruistoj
Upali* estis milionulo kaj la plej bona disĉiplo de alia religia instruisto Niganta Nataputa,
kies instruo estis malsama de la Budha. Upali ankaŭ lertis pri debato kaj iutage lia instruisto petis, ke li debatu kun la Budho je iuj vidpunktoj pri leĝo de kaŭzo kaj efekto. Post longa kaj komplika diskutado, la Budho konvinkis Upali, ke la vidpunkto de ties instruisto estas erara.
La instruo de la Budho tiel impresis Upali, ke li tuj petis al la Budho akcepti lin kiel sian
disĉiplon. Li tute surpriziĝis kiam la Budho konsilis lin: “Upali, vi ja estas famulo. Estu certa, ke vi ne ŝanĝas vian religion nur pro via ŝato al mi aŭ pro la influo de viaj emocioj. Plene esploru mian instruon kun malferma menso antaŭ ol vi decidos fariĝi mia disĉiplo.”