Kompreninte la sintenon de la Budho pri libera esplorado, Upali des pli plezuriĝis kaj diris:
“Sinjoro, estas mirinde, ke vi proponis al mi pripensi tion atente. Aliaj instruistoj akceptus min senhezite, gvidus min sur la stratoj en parado kaj asertus, ke la milionulo jam konvertiĝis al ilia religio el la sia. Jes, mi estas vere certa, kaj bonvolu akcepti min kiel vian disĉiplon.”
La Budho konsentis akcepti Upali kiel sian laikan disĉiplon, kaj konsilis lin plue: “Kvankam
vi jam fariĝis mia disĉiplo, Upali, vi devas praktiki toleremon kaj kompatemon. Daŭre donu
almozon al viaj antaŭaj religiaj instruistoj kiam ili ankoraŭ dependas de via subteno. Vi ne rajtas ignori ilin kaj rezigni la kutiman subtenon al ili.”
Tiu budha konsilo pri toleremo, libera demando kaj akcepto al liaj instruoj ne pro emociaj
kaŭzoj fariĝis nova rekordo en budhisma historio. En budhisma rondo neniam estas religia
fanatikulo, kiu devigas al homoj akcepti la religion per torturo aŭ timigo de puno. Budhismo
disvastiĝas per pacaj metodoj ĉefe pro ĝiaj beleco kaj bona volo.
Rimarko: En la teksto temas pri alia Upali. Li ne estas tiu Upali, kiu estis barbiro antaŭ la
monaĥiĝo kaj respondis la demandojn pri Vinajaj reguloj je la unua konsiliĝo pri budhaj instruoj.
2-22. Monaĥo strebanta tro pene
Sona estis filo de riĉa komercisto. Li plej ŝatis aŭskulti muzikon de liuto kaj ludi la
instrumenton. Li plenkreskis en riĉeco kaj lukso, do lia haŭto estis tre mola kaj delikata. Oni eĉ
diris, ke haroj kreskis el la haŭto de liaj plandoj. La onidiro tiel furoris, ke Reĝo Bimbisara
speciale invitis lin al la palaco por rigardi liajn eksterordinarajn piedojn, pri kiuj li aŭdis multe.
Sona vivis ĉe la Vultura Montpinto en Raĝagaha, kie la Budho restis dum kelkaj pluvaj
sezonoj. Iutage Sona iris al la Vultura Montpinto aŭskulti la budhan instruon, en kiu temis pri
feliĉa sperto de senkrociĝo al mondaj deziroj. Sona deziris ĝui tian feliĉon, do li petis la Budhon ordini lin kiel monaĥon.
Fariĝinte monaĥo, li lernis metodon de konstanta meditado eĉ dum piedirado. Li ege
entuziasmiĝis pri tio. Ĉiutage li piediradis tien kaj reen meditante en la monaĥejo ĝis iutage liaj piedoj havis vezikojn kaj sangis.
Sed anstataŭ feliĉon, Sona spertis nur doloron kaj malesperon post ĉiuj siaj klopodoj. Sopiroj
al mondaj aferoj ankoraŭ aperadis en lia menso. “Tute senutile,” Sona diris al si mem. “Mi jam
strebis pene, sed ankoraŭ ne atingis la deziratan celon. Estas pli bone por mi reveni al mia laika vivo kaj ĝui la kutiman feliĉon per almozdonado.”
Kiam la Budho aŭdis pri tio, li iris viziti Sonan. “Sona,” li diris, “mi aŭdis, ke vi ne atingis bonan rezulton en via medita praktikado kaj volis reiri al la laika vivo. Ĉu vi restos kiel monaĥo kaj provos denove se mi klarigos al vi, kial vi ne havis bonan rezulton?”
“Jes, mi provos, Sinjoro” respondis Sona.
“Sona, vi estis muzikisto kaj kutime ludis liuton. Diru al mi, ĉu vi faras bonan muzikon kiam
la fadenoj estas bone agorditaj, nek tro streĉe nek tro malstreĉe?”
“Mi povas fari bonan muzikon, Sinjoro,” respondis Sona.
“Kio okazus se la fadenoj estus tro streĉaj?”
“Mi ne povus fari bonan muzikon, Sinjoro,” diris Sona.
“Kio okazus se la fadenoj estus tro malstreĉaj?”
“Mi povus fari nenian muzikon, Sinjoro,” respondis Sona.
“Sona, ĉu vi scias, kial vi ne spertis la feliĉon de rezignado al mondaj avidoj? Vi strebis tro
pene en via meditado. Do faru tion en maniero modera, sed ne tro malstreĉa. Provu alifoje kaj vi havos bonan rezulton.”
Sona komprenis tion. Li restis en la monaĥejo kiel monaĥo kaj atingis sanktecon post
nelonge.
2-23. Monaĥina komunumo
En la kvina jaro post sia iluminiĝo, la Budho restis en Vesali kiam li aŭdis, ke lia patro Reĝo
Sudodana malsaniĝis. Li tuj faris longan vojaĝon al Kapilavatu por denove viziti la patron kaj
instrui la Darmon al li. Aŭdinte la Darmon, la reĝo tuj atingis arahantecon kaj forpasis trankvile post sep tagoj. Ĝuste en tiu jaro fondiĝis la monaĥina komunumo laŭ la peto de Maha Paĝapati
Gotami, la onklino kaj duonpatrino de la Budho.
Maha Paĝapati Gotami iris al la Budho trifoje kaj petadis, ke li ordinu ŝin kiel monaĥinon,
sed la Budho rifuzis ĉiufoje sen mencii la kialon. La Budho vojaĝis al Vesali post nelonga restado en Kapilavatu.
Maha Paĝapati Gotami estis firmvola kaj ne volis cedi tiel facile. Ŝi jam decidis kiel atingi
sian sukceson. Ŝi fortranĉis siajn harojn, surmetis flavan veston kaj piediris 150 mejlojn de
Kapilavatu al Vesali, akompanate de multaj Ŝakjaj sinjorinoj. Kiam ŝi atingis Vesali, ŝiaj piedoj ŝveliĝis kaj la korpo estis kovrita de polvo. Kun larmoj sur la vizaĝo, ŝi staris ekster la halo, en kiu estis la Budho, ankoraŭ esperante, ke la Budho ordinos ŝin kiel monaĥinon.
Ananda surpriziĝis vidinte ŝin en tiu ĉi situacio. “ Gotami, kial vi tiel staras ĉitie? ” li
demandis.
“Estimata Ananda, la Honorulo ne permesas virinojn fariĝi monaĥinoj,” ŝi respondis.
“Atendu ĉitie, Gotami. Mi petos la Honorulon pri tio.”Ananda diris al ŝi. Kiam Ananda petis
la Budhon permesi al Maha Paĝapati Gotami fariĝi monaĥino, la Budho rifuzis. Ananda petis tri
fojojn kaj la Budho rifuzis ĉiufoje.
Do Ananda petis en malsama maniero. Li respektoplene demandis al la Budho: “Sinjoro, ĉu
virinoj kapablas atingi diversajn ŝtupojn de sankteco kiel monaĥinoj?”
“Jes, ili kapablas, Ananda,” respondis la Budho.
“Se tio estas vera, Sinjoro, estas pli bone, ke virinoj povas fariĝi monaĥinoj,” diris Ananda,
kuraĝigite pro la respondo de la Budho.
“ Ananda, se Maha Paĝapati Gotami volontas observi monaĥinajn regulojn pri la Ok
Kondiĉoj, ŝi kalkuliĝos kiel ordinita monaĥino.
Kiam Ananda parolis pri la Ok kondicoj al Maha Paĝapati Gotami, ŝi ĝojplene konsentis
observi tiujn regulojn kaj fariĝis monaĥino per si mem. Nelonge poste ŝi atingis arahantecon. La aliaj Ŝakjaj sinjorinoj ordinitaj ankaŭ atingis arahantecon.
La fondiĝo de monaĥina komunumo kun reguloj estis oportuno, kiun la Budho provizis al
virinoj unuafoje en la monda historio. Neniu el aliaj religiaj estroj donis tiel altan religian pozicion al virinoj.
2-24. Budha sinteno pri kastismo
Kastismo jam firme establiĝis en Hindio dum la vivperiodo de la Budho. Laŭ la kasta sistemo,
homaj pozicioj en la socio estas deciditaj de iliaj naskiĝoj kaj ne povas ŝanĝiĝi en la tuta vivo.
Ekzistas kvar homaj kastoj en la socio:
La bramanoj aŭ pastroj, kiuj deklaras esti la plej puraj homoj kaj el la plej alta kasto.
La militistoj
La komercistoj
La netuŝeblaj homoj, kiujn oni opiniis el la plej malalta kasto. Ili fariĝis laboristoj kaj
servistoj, faris ĉiujn fizikajn laborojn kaj estis rigarditaj kiel sklavoj.
La Budho kondamnis la kastismon, kiun li opiniis maljusta. Li asertis, ke en ĉiu kasto
troviĝas homoj malicaj kaj kruelaj, kaj ankaŭ homoj virtaj kaj bonkoraj. Ĉiu homo farinta
malbonon estas punita laŭ sia karmo malgraŭ al kiu kasto li apartenas. Li diris, ke oni rigardas iun el alta aŭ malalta kasto laŭ ties bonaj aŭ malbonaj kondutoj. Do la Budho opiniis, ke homan
kaston decidis la boneco de kondutoj anstataŭ la naskiĝo.
La Budho prezentis la ideon de plialta valoro je homaj moraleco kaj egaleco anstataŭ en kiu
familio aŭ kasto la homo naskiĝis. Tio ankaŭ estas la plej frua klopodo nuligi malestimon kaj
sklavecon en la homa historio.